Al Indekso
Stil-Teksto kaj RTF

Antaŭ versio 4, Simredo povis redakti nur simplajn tekstajn dosierojn, tio estas, dosieroj kiuj ne enhavas informojn pri stilo (tiparo, tipara grandeco, graseco, ktp.). Simredo nun parte subtenas la Riĉan Tekstan Formaton (RTF), kiu difinas dokumentojn kun stilinformoj.

Simredo 3 havis falmenuojn por elekti tiparon kaj tiparan grandecon, sed la elekto validis nur en Simredo; ĝi ne konserviĝis en la dosiero mem. Ankaŭ, Simredo povis montri nur unu tiparon kun unu grandeco. Se oni elektus, ekzemple, grandecon de 16, ĉiuj literoj de la teksto havus grandecon de 16.

En Simredo 4, la falmenuoj funkcias iom malsame. Kiam oni ŝanĝas la tiparon aŭ grandecon, oni ne ŝanĝas la tutan tekston. La ŝanĝo aplikiĝas al novaj literoj tajpitaj de la kursor-pozicio.

Konsideru la ekranofoton malsupre. La redaktanto tajpis 'Odi et amo,' kun la tiparo SansSerif, grandeco 24. Poste, li/ŝi ŝanĝis la tiparon al Serif, grandeco 20, kaj daŭrigis tajpadon.


Por ŝanĝi la stilon de jam tajpita teksto, unue emfazu la ŝanĝotan parton de la teksto, tiam elektu novan tiparon aŭ grandecon. (Estas du manieroj por emfazi tekston. Oni povas movi la kursoron per la sag-klavoj, samtempe premante la majuskligan klavon <Shift>, aŭ oni povas treni la kursoron per la muso, premante la maldekstran mus-butonon.)

La tiparaj falmenuoj aŭtomate ŝanĝiĝas por montri la stilon ĉe la loko kie la kursoro troviĝas. Bonvolu rigardi la supran ekranofoton. Se oni surklakus sur la vorto 'amo', la falmenuoj ekmontrus SanSerif / 24. Se oni poste surklakus 'quare', ili denove montrus Serif / 20.

Simredo havas bildbutonojn por koloro, graseco, kursiveco kaj sublinio. Oni aplikas ĉi tiujn stilojn tute same kiel oni aplikas tiparon kaj grandecon. En la supra ekranofoto, la redaktanto emfazis la vorton 'Nescio', kaj surklakis la butonojn por graseco kaj kursiveco.

Se vi volas apliki ŝanĝon al ĉiuj literoj en dokumento, unue emfazu la tutan dokumenton per klavara premo de Ctrl‑a, aŭ surklaku sur la bildbutono 'Elektu ĉion' (montrata dekstre). Sekve, apliku la ŝanĝon.

Fine, bonvolu memori ĉi tiujn punktojn:



Al Indekso