English


Simredo estas Ĝava Unikoda redaktilo. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas:


  • facila instalo por Vindozo, Linukso, kaj Mak OS X
  • limigita subteno por stilaj dokumentoj (RTF-formato)
  • konvertado de pli ol 100 signokodaroj al Unikodo
  • facile uzebla klavmapa funkcio, por ŝanĝi klavaranĝon
  • subteno por lingvoj kiuj kuras maldekstren, kiel la araba
  • menuoj kaj mesaĝoj en: la angla, Esperanto, la franca,
    la greka, la hinda, la soraba
  • literumilo por la angla lingvo, Esperanto kaj Latino
  • kriptiga funkcio


Indekso
Plibonigoj
Sistembezonoj
Instalo
Interfaco-Lingvo
Stil-Teksto / RTF
Dosiero-Funkcioj
Redakto-Funkcioj
Maldekstren
Montru Signaron
Kriptigo
Klavmapoj
Konvertado
Literumilo
Komand-Linio
Heleco
Dankoj

Ligiloj por Elŝuti
Por Programistoj


Rajtoj kaj Respondecoj

Mi distribuas Simredon kaj ĝiajn programfontojn senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie. Vi rajtas uzi kaj ŝanĝi ĝin laŭ via plaĉo. Se vi uzos programpecojn de Simredo en propra projekto, mi petas nur ke vi agnosku la fonton kaj menciu mian nomon (Klivo).

Mi kredas ke Simredo estas senriska, sed mi ne povas garantii tion. Se vi redaktos gravan dokumenton, bonvolu konservi kopion por protekti vian laboron.

Bonvolu skribi al mi pri eventualaj eraroj en la programo. Mi volonte akceptos konsilojn kaj kritikojn.

Por ligi al ĉi tiu paĝo, bonvolu uzi la adreson http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo

Samideane,
    



Januaro 2014