Indekso
Rapida Konvertado de Dosieroj

Por konverti la kodaron (UTF-8, SJIS, ktp.) de unuopa dosiero, uzanto povas malfermi la dosieron laŭ ĝia originala kodara normo, kaj konservi ĝin per alia. Ĉi tiu nova funkcio ebligas al la uzanto rapide konverti la kodaron de pluraj dosieroj, sen fermi kaj malfermi ilin.

Unue, elektu la menueron 'Rapida Konvertado de Dosieroj' de la menuo 'Aliaj'.


La dialogo ĉedekstre aperos.

Surklaku sur 'Elektu dosieron' por elekti la unuan konvertotan dosieron. La supra fenestro montros liston de ĉiuj dosieroj en la sama dosierujo al la konvertota dosiero.

Elektu la originalan kodaran normon de la suba maldekstra listo, kaj la cel-kodaron de la suba dekstra listo. Surklaku sur la butono 'Konvertu' por konverti la dosieron. Mesaĝ-dialogo aperos (Dosiero Konservita), kaj la sekva dosiero en la listo estos elektita.

Daŭrigu klakadon sur 'Konvertu' por konverti sinsekvajn dosierojn.

Kompreneble, oni povas preterpasi dosierojn, per rekta elektado de dosiero de la dosiero-listo ĉe la supro.


Indekso