La ekranofoto ĉedekstre montras la falmenuon pri redakto-funkcioj. Ĉi tiuj
funkcioj estas mallonge priskribitaj sube.
Dum redaktado, Simredo registras ĉiun ŝanĝon en internan liston. La funkcio 'Malfaru' forigas la lastajn ŝanĝojn, laŭorde. 'Refaru' revenigas tiujn samajn ŝanĝojn.
Ekzemple, supozu ke vi tajpus '1234'. Aktivigo de 'Malfaru' forigus la '4'. Dua aktivigo forigus la '3', kaj tiel plu. 'Refaru' remetus la '3'. Dua 'Refaru' remetus la '4', ktp.
Oni povas aktivigi Malfaru kaj Refaru de la falmenuo, aŭ per klavado de Ctrl‑z kaj Ctrl‑y, respektive.
Por eltondi aŭ kopii teksteron, oni devas unue elekti (emfazi) ĝin. Estas du metodo por fari ĉi tion. Unu estas premi la maldekstran mus-butonon kaj samtempe 'treni' la kursoron trans la tondota teksto. La alia estas premi la majuskligan klavon (Shift), kaj samtempe tajpi la sag-klavojn de la klavaro. Simredo montras elektitan tekston per blueca fono, ĉi tiel.
Post emfazo de teksto, oni povas eltondi aŭ kopii ĝin. La funkcio 'Eltondu' eltondas elektitan tekston de la dokumento, kaj metas ĝin en portempan memoron kiu estas nomata 'la tondaĵujo'. La funkcio 'Kopiu' ankaŭ metas elektitan tekston en la tondaĵujon, sed ĝi ne forviŝas ĝin de la dokumento.
La funkcio 'Intergluu' metas tekston de la tondaĵujo en la dokumenton ĉe la pozicio de la kursoro.
Estas tri metodoj por aktivigi 'Eltondu', 'Kopiu', kaj 'Intergluu'. Vi povas aktivigi la funkciojn de la falmenuo Redakto, aŭ per klavado (Ctrl‑x = Eltondu, Ctrl‑c = Kopiu, Ctrl‑v = Intergluu), aŭ per klakado sur la bildbutonoj.
![]() |
Ĉi tiuj tri bildbutonoj reprezentas: tondilon tondantan paperon, kopiitan tekston,
kaj botelon de gluo. |
Vi povas elekti la tutan tekston de dokumento per treno de kursoro
de la supro ĝis la malsupro, sed estas multe pli facile uzi la funkcion
'Elektu ĉion'. Ĉi tiu funkcio estas aktivigebla de la Redakto-menuo,
per klavado de Ctrl‑a, aŭ per klakado sur la bildbutono
montrata ĉi tie.
Estas tri metodoj por aperigi serĉ-dialogon: elektu 'Serĉu' de la
falmenuo, surklaku la bildeton de binoklo en la bildotrabo, aŭ klavu
Ctrl‑f. Por aperigi duan kaj trian serĉdialogon, simple ripetu.
![]() |
Ĉiu dialogo havas tekstkampon por entajpi la serĉotan tekston, mark-skatoleton por indiki ĉu majuskleco gravas aŭ ne, kaj du sag-butonojn, por serĉi supren aŭ malsupren. Anstataŭ surklaki la sagbutonojn, vi povas klavi Ctrl‑n kaj Ctrl‑b. Simredo serĉos supren aŭ malsupren por la vorto kiu estas en la unua videbla serĉdialogo. Kiam la serĉfunkcio sukcesas trovi serĉatan tekston ĝi emfazas ĝin. (Vidu 'leter' en la apuda foto.) La serĉfunkcio komprenas tri oftajn eskap-kodojn: \n = Nova Linio, (10)\r = Reiro, (13)\t = Horizontala Tabo (salto), (9)
|
Por trovi linion kiu komenciĝas per la vorto Kiam, serĉu \nKiam, kiu reprezentas novlinian kodon kaj la vorton Kiam.
Aktivigo de la funkcio 'Anstataŭigu' aperigas la dekstran dialogon.
Por anstataŭigi ĉiujn okazojn de iu teksto en dokumento, entajpu ĝin en la kampon 'Malnova', entajpu la anstataŭan tekston en 'Nova', kaj surklaku la butonon 'Anstataŭigu Ĉiujn'. La dekstra ekzemplo anstataŭigas ĉiujn okazojn de 'Tikal' per 'Mutul', kaj informas pri la nombro da anstataŭigoj.
Se vi volas kontroli ĉiun anstataŭigon antaŭ ol fari, vi povas uzi la butonojn 'Sekva' kaj 'Anstataŭigu'. Unue, movu vian kursoron al la supro de via dokumento, aŭ al la pozicio de kie vi volas komenci. Surklaku 'Sekva' aŭ 'Anstataŭigu' por serĉi la unuan okazon de la Malnova teksto. Se Simredo trovos la tekston, ĝi emfazos ĝin. Por anstataŭigi la emfazitan tekston, surklaku 'Anstataŭigu'. Por daŭrigi serĉadon sen ŝanĝi la emfazitan tekston, surklaku 'Sekva'.
Same kiel la serĉfunkcio, la anstataŭiga funkcio komprenas tri eskap-kodojn:
\n, \r kaj \t. Se, ekzemple,
vi volas forigi ĉiujn reirokodojn el dokumento, entajpu \r en
'Malnova', lasu la kampon 'Nova' malplena, kaj surklaku 'Anstataŭigu Ĉiujn'.
Por meti angulkrampon (>) ĉe la komenco de ĉiuj linioj, entajpu
'\n' en Malnova, '\n>' en Nova, tiam 'Anstataŭigu
Ĉiujn'. (Kompreneble, ĉi tio ne ŝanĝos la unuan linion.)