Al Indekso
Dosiero-Funkcioj

Apude estas ekranofoto de la Dosiero-menuo. Ĉi tiuj funkcioj estas samaj ĉe ĉiuj redaktiloj, sed mi mallonge priskribos ilin: 'Nova' komencas novan dokumenton; 'Malfermu' estas uzata por elekti kaj malfermi ekzistantan dokumenton; 'Konservu' konservas la redaktatan dokumenton al disko; 'Konservu kiel' estas uzata por ŝanĝi la nomon kaj/aŭ formaton de la redaktata dokumento, kaj konservi ĝin al disko; 'Presu' presas la dokumenton; kaj 'Fermu' fermas la programon. Malfermado kaj konservado estas priskribitaj pli detale sube.

Ĉe la subo de la menuo estas listo de ĝis 16 laste redaktitaj dosieroj. Se redaktota dosiero estas en la listo, vi povas elekti ĝin de tie por tuj malfermi ĝin.

Iuj funkcioj de la Dosiero-menuo estas aktivigeblaj per reg-klavado. Ekzemple, por konservi la redaktatan dokumenton al disko, tajpu la s-klavon dum vi tenas la Ctrl-klavon premita (Ctrl‑s). Simile, tajpu Ctrl‑o por malfermi dosierojn, kaj Ctrl‑p por presi.

Plie, Simredo havas tri butonojn en la bildotrabo por aktivigi dosierajn funkciojn. La unua butono, kiu reprezentas blankan folion de papero, aktivigas la funkcion 'Nova'; la dua butono, malfermiĝanta dosierujo, aktivigas 'Malfermu'; kaj la tria, kiu reprezentas memor-bastoneton, aktivigas la funkcion 'Konservu'.

Por efike uzi Simredon, necesas kompreni terminojn kiel Unikodo, UTF‑8, du-bajta, ktp. Se vi ne konas ĉi tiujn terminojn, mi rekomendas ke vi leĝu la suban artikolon pri signaraj normoj, antaŭ ol daŭrigi legadon ĉi tie:

Signaraj Normoj kaj Unikodo



Malfermado de Dosieroj

La funkcio 'Malfermu' aperigas dosierodialogon similan al la suba. Elektu dosierujon kaj dosieron, kaj surklaku la butonon 'Bone'. ('Cancel' signifas 'Rezignu'. Ial ne eblis ŝanĝi la tekston de tiu butono.)

Sekve, la dekstra dialogo pri Formato-Konverto eble aperos. La celo de ĉi tiu dialogo estas indiki al Simredo la formaton (signaran normon) de la dosiero, por ke Simredo konvertu ĝin al sia interna formato. (Interne, Simredo kodas signojn per Unikodo.)

Atenton: Se, post malfermo, via dokumento ŝajnos koruptita, estas ebleco ke vi elektis malĝustan normon, sed ankaŭ estas ebleco ke la dokumento estis ĝuste ŝargita, sed la aktiva tiparo ne enhavas la necesajn signojn. Ĉikaze, emfazu la tutan tekston (Ctrl‑a), kaj elektu pli taŭgan tiparon.

Iuj dosieraj formatoj, specife RTF, UTF‑16 kaj kriptigitaj dosieroj, estas rekoneblaj per kontrolo de la enhavo. Kiam Simredo kapablas determini la formaton de dosiero, ĝi malfermas ĝin sen montri la dialogon pri Formato-Konverto.

Kiam Simredo ne povas certe identigi dosieran formaton, ĝi montras Format-Konverto-dialogon kun UTF‑8 antaŭelektita. Vi povas surklaki sur 'Bone', se tio taŭgas, aŭ elekti alian formaton. Por lingvoj skribitaj per Latin-baza alfabeto, UTF‑8 estas rekomendinda.

Simredo montras la nomon kaj originalan formaton de redaktata dosiero ĉe la supro de la program-kadro. En la ekranofoto dekstre, 'ofteco' en la dosierujo '/root/perl/' estis malfermita kiel UTF‑8‑a dosiero.



Konservado de Dosieroj

La funkcio 'Konservu' elskribas la redaktatan dokumenton al la dosiero kies nomo kaj originala formato estas ĉe la supro de la kadro. Laŭ la supra ekzemplo, ĝi skribus al '/root/perl/ofteco', uzante la formaton UTF‑8.

Nove kreita dokumento ankoraŭ ne havas nomon nek formaton. Kiam oni aktivigas 'Konservu' por nova dokumento, Simredo unue montras dialogon pri Formato-Konverto. Ĉi tiu dialogo, montrita dekstre, estas iom malsama al tiu kiu aperas kiam dosieroj estas malfermitaj; ĝi montras malfermitan liston anstataŭ falmenuon.

La dialogo ankaŭ aperas kiam oni aktivigas 'Konservu kiel'.

Post elekto de formato, dosierodialogo aperos (simila al tiu kiu aperas kiam oni malfermas dosieron). Elektu dosierujon, entajpi nomon por la dosiero, kaj konservu vian dokumenton.

La Formato-Konverto-listo listigas pli ol cent elektojn. Se vi ne certas kiun elekti, jen du punktoj por konsideri.




Konvertado de Dosiero-Formatoj

Per la funkcioj 'Malfermu' kaj 'Konservu kiel', eblas konverti dosierojn inter multaj formatoj. Ekzemple, por konverti japanan tekston de Shift‑JIS al EUC‑JP, simple malfermu la dosieron, konvertante ĝin de Shift‑JIS, tiam uzu 'Konservu kiel' por ŝanĝi la formaton al EUC‑JP.

Bonvolu rimarki ke iuj konvertoj povas korupti dosieron. Vi povas konservi japanan dokumenton per Shift‑JIS aŭ EUC‑JP senprobleme, sed se vi konservus ĝin per Latin‑1, la japanaj signoj estus detruitaj, ĉar Latin‑1 estas unu-bajta signaronormo kiu ne difinas kodojn por japanaj signoj.


Al Indekso