Al Indekso

Plibonigoj de Versio 4.3

Sub Mak OS X, ne eblis aktivigi pli ol unu sesion de Simredo 4.2. Alivorte, dum unu ekzemplero estis aktiva, ne eblis aktivigi duan. Ĉi tiu problemo estas korektita en 4.3.

La redaktokampo de Ĝavo (JTextPane) havas ĝenan problemon: kiam oni uzas la funkcion intergluu (ctrl-v) por anstataŭigi linion de teksto, inkluzive de ĝia novlinia kodo, per alia linio kiu finiĝas per novlinia kodo, Ĝavo glaciiĝos dum proksimume du minutoj. Simredo 4.3 havas solvon por ĉi tio: la krad-signo (#) estas aldonita al la fino de la anstataŭonta teksto, kaj forviŝita post la anstataŭigo.

Simredo nun havas latinan literumilon. Ĝi estas apenaŭ perfekta, sed ĝi pliboniĝos en estontaj versioj. Ankaŭ estas nova funkcio por meti streketojn super longaj vokaloj. Malfermu latinan dokumenton, aktivigu la latinan vortaron, kaj premu la klavon F4.

Versio 4.3 vekiĝas multe pli rapide ol 4.2.

Rezigno: La butonoj pri ĝisrandigo kaj centrigo de teksto estas forigitaj el 4.3, ĉar la Ĝava klaso RTFEditorKit ne kapablas elskribi ĉi tiujn formatojn en RTF-dosieron. Mi esperadis ke oni plibonigos subtenon de Ĝavo por la RTF-formato, sed ŝajnas ke ne estas klopodoj por fari ĉi tion.





Plibonigoj de Versio 4.2

La plej utila plibonigo en versio 4.2 koncernas la serĉ-funkcion. Per surklako sur la bildeto de binoklo, vi nun povas malfermi ĝis 3 serĉ-dialogojn. Ĉi tio estas utila kiam vi volas serĉi pli ol unu vorton; ne plu necesas retajpi serĉotajn vortojn (escepte se estas pli ol tri).

La bildotrabo (aŭ ikon-trabo) en versio 4.2 kapablas flosi, kiel la supra bildo montras. Premu la maldekstran musbutonon kiam la sago estas super la 'tenilo' (markita per blua ovalo); vi povas treni la bildotrabon al alia flanko de redaktokampo, kaj faligi ĝin tie, aŭ lasi ĝin flosi.

La instalilo de Simredo nun subtenas Mak OS X-on. Ĝi kreas Makintoŝ-formatan aplikprogramon, kaj metas simbolan ligilon sur la labortabulon.

Simredo nun havas soraban interfacon. La soraba estas slava lingvo de orienta Germanio.

Diversaj dialogoj estas plibonigitaj, por esti pli belaj kaj pli facile uzeblaj, kaj estas du novaj klavmapoj, RT_devanagari kaj Russian2.





Plibonigoj de Versio 4.1

Versio 4.1 havas grekan interfacon, kaj du grekajn klavmapojn; unu por la moderna greka, kaj unu por la klasika greka (polytonic).

La amhara klavmapo estas korektita.





Plibonigoj de Versio 4.0

La ĉefa plibonigo en versio 4 estas subteno por stil-teksto. Antaŭaj versioj de Simredo povis redakti nur simplajn tekstajn dosierojn, sed Simredo 4 nun subtenas Riĉan Tekstan Formaton (RTF), kiu ebligas al uzantoj krei dokumentojn kun diversaj tiparoj, koloroj kaj stiloj. (Bonvolu noti: subteno por RTF estas ankoraŭ limigita.)

Estas kelkaj plibonigoj por Baratanoj. La interfaco (menuoj, mesaĝoj, ktp.) estas tradukita al la hinda. Estas novaj konvertfunkcioj por konverti inter IISCI kaj Unikodo, kaj novaj klavmapoj por diversaj barataj lingvoj.

Simredo 4 havas facile uzeblan instalprogramon, kiu malpakas dosierojn kaj kreas labortablan bildeton (ikonon). Ĉi tiu programo funkcias en Vindozaj kaj GNU/Linuksaj sistemoj (kun interfaco KDE aŭ Gnomo).

La literumiloj estas iomete pli bonaj. Nun uzantoj povas aldoni vortojn al la vortaroj.

Estas pluraj aliaj plibonigoj: funkcio por montri la klavaranĝon, funkcio por malfari kaj refari ŝanĝojn, progresindikiloj por anstataŭigado, konvertado, ktp.

Al Indekso