Al Indekso
Montru Signaron

La funkcio 'Montru Signaron' troviĝas sub la falmenuo 'Aliaj'. Per ĉi tiu funkcio vi povas kontroli ĉiujn signojn en tiparo, kaj kopii ilin al via redaktata teksto.

La kodspaco de 65536 kodoj estas dividita je 256 paĝoj de 256 kodoj. Surklaku la sag-butonojn, < kaj >, por iri al antaŭa aŭ posta paĝo. La duoblaj sagoj, << kaj >>, estas por salti 16 paĝojn. Alternative, vi povas tajpi deksesuman kodon en la tekstkampon 'Paĝo', kaj surklaki sur 'Iru' por rekte iri al specifa paĝo.

Vi povas kopii signon, aŭ eĉ tutan alfabeton, el la signo-kampo en tekston kiun vi redaktas. Simple emfazu la kopiotajn signojn (trenu la kursoron kun maldekstra mus-butono premata), kaj klavu Ctrl‑c por kopii ilin al la tondaĵujo. Sekve, surklaku cel-pozicion en via teksto, kaj klavu Ctrl‑v por interglui la kopiitajn signojn.

Ĝenerale, la deksesuma kodo en la maldekstra kolumno estas la kodo de la plej maldekstra signo en linio. En la supra ekranofoto, la kodo por la rusa A estas 0410, kaj la kodo por П estas 041F. Tamen, ĉar la araba kaj la hebrea lingvoj kuras de dekstro al maldekstro, la ordo de ĉi tiuj signoj estas inversa. En la suba ekranofoto, la kodo 05D0 reprezentas la hebrean literon alef, kiu estas emfazita ĉe la dekstra flanko.


Al Indekso