Al Indekso
Maldekstren

Per Simredo vi povas redakti lingvojn kiuj estas skribataj de dekstro al maldekstro, kiel la araban, la hebrean, kaj la persan. Konsideru la ekranofoton sube, kiu montras persan tekston.


Ĉar la persa estas skribata per araba alfabeto, necesas elekti Unikodan tiparon kiu enhavas arabajn literojn. La supra ekzemplo montras SansSerif-on. Uzu la funkcion 'Montru Signaron', sub la falmenuo 'Aliaj' por kontrolu ĉu specifa tiparo enhavas la necesajn signojn. Arabaj literoj estas en la paĝo kiu komenciĝas ĉe 0600. Por instrukcioj pri kiel apliki tiparon, bonvolu legi la paĝon pri Stil-Teksto kaj RTF.

Por tajpi, elektu taŭgan klavmapon; en la supra ekzemplo, la persa klavmapo estas elektita. La klavmapa funkcio estas priskribita pli detale ĉi tie: Klavmapoj.

Fine, por ĝisrandigi la tekston al la dekstra flanko de la redaktokampo, surklaku la lastan bild-butonon, kiu montras arabajn literojn kun sago kiu direktas maldekstren. La bildeto ŝanĝiĝos al literoj 'abc' kun sago kiu direktas dekstren. Por ree ĝisrandigi tekston al la maldekstra flanko, surklaku la butonon denove.

Kiam oni tajpas latinajn literojn, la kursoro moviĝas al la dekstro de ĉiu litero, kaj kiam oni tajpas arabajn literojn, la kursoro moviĝas al la maldekstro. En tekstoj kiuj miksas arabajn kaj latinajn literojn, estas utile scii la tajpdirekton ĉe la kursorpozicio. Triangula flageto sur la kursoro indikas ĉi tion. La flageto videblas en la ekranofoto supre, ĉe la maldekstra flanko de la unua linio de persa teksto.

Antaŭ ol Unikodo fariĝis vaste subtenata en Interreto, por montri arabajn aŭ hebreajn tekstojn ĝuste, tio estas, kurantaj de dekstro al maldekstro, verkantoj de hejmpaĝoj devis inversigi la ordon de la literoj en ĉiu linio, ĉi tiel: leit iĉ.

Nun, ĉar modernaj retfoliumiloj subtenas la dudirektan algoritmon de Unikodo, ĉi tio ne plu necesas; la foliumiloj aŭtomate inversigas la tekston. Tamen, por trakti malnovajn tekstojn, Simredo havas funkcion nomatan 'Inversigu Liniojn' (sub 'Aliaj'). Ĉi tiu funkcio inversigas la ordon de ĉiuj literoj inter novliniaj kodoj. Tamen ĝi ne ŝanĝas la ordon de numeroj. Ekzemple, 'abc123def' fariĝas 'fed123cba'.

Bonvolu rimarki: la funkcio 'Inversigu Liniojn' forigas ĉiujn informojn pri stilo.


Al Indekso