Al Indekso
Literumilo

Simredo kapablas kontroli literumadon. Bonvolu rimarki en la ekranofoto supre, ke la misliterumita vorto 'perspektvo' estas markita per ruĝa sublinio. (Bedaŭrinde du bonaj vortoj, 'enbloviĝis' kaj 'orbitadis', ankaŭ estas markitaj. Ĉi tio estas diskutita sube.) Por uzi la literumilon, necesas instali vortaron. Simredo 4.3 havas vortarojn por la angla lingvo, Esperanto kaj Latino.


Kiel Instali Vortarojn

Surklaku suban ligilon por instali literuman vortaron. Kiam dialogo pri elŝutado aperos, vi povos tuj komenci la instalon (per 'Malfermu'), aŭ konservi la programojn al via disko por posta instalo.

InstallEngDict.jar - por instali la anglan vortaron, dictionary.zip
InstaluVortaron.jar - por instali la Esperantan vortaron, vortaro.zip
InstLex - por instali la latinan vortaron, lexicon.zip

La subaj ekranofotoj montras la instal-dialogojn por la angla kaj Esperanto.

La unua butono estas por elekti la dosierujon kie Simredo4.jar kaj la klavmapaj dosieroj troviĝas. En Vindozo, ĉi tio kutime estas c:\Program Files\Simredo4, kiel supre.

Musklako sur 'Instalu' komencas malpakadon de la vortaro en la elektitan dosierujon.

Post instalo, vi devos fermi kaj reaktivigi Simredon por ke ĝi vidu ke la vortaro ekzistas.


Kiel Uzi la Literumilon

Por aktivigi la literumilon, elektu 'Literumado'-n de la falmenuo 'Aliaj'. Dialogofenestro aperos kaj montros kvar elektojn: Ne Aktiva, Angla Lingvo, Esperanto kaj Latina Lingvo.

Vi rimarkos ke la Esperanta literumilo substrekas multajn ĝustajn vortojn. Simredo 4 havas novan literuman algoritmon, kiu malemas rekoni kunmetaĵojn. Kompense, ĝi trovas pli da veraj eraroj. Vi povas aldoni vortojn al la vortaroj, kvankam ĉi tio estas iomete malfacila. Klarigo pri kiel aldoni vortojn al la Angla vortaro estas ĉi tie. Klarigo pri kiel aldoni vortojn al la Esperanta vortaro estas ĉi tie.


Al Indekso