Indekso


Kriptigo

Simredo havas kriptigan funkcion, por protekti la privatecon de viaj dokumentoj.

Por kriptigi dokumenton, unue kreu aŭ malfermu ĝin. Sekve, elektu 'Konservu kiel' de la Dosiero-menuo. La dialogo pri Format-Konvertado aperos. Elektu 'Kripta' de la listo kaj surklaku sur 'Bone'.



Simredo petos vian ŝlosilvorton. La vorto (aŭ frazo) devas esti almenaŭ 8 literojn longa. Entajpu la saman ŝlosilon en ambaŭ tekstkampojn. Se ili ne estos samaj, la kriptigo ne sukcesos.

Kiam vi finos entajpi, surklaku sur 'Bone'. La dialogfenestro 'Konservu Dosieron' aperos. Entajpu la nomon de la dosiero kaj konservu ĝin. (Estas rekomendinde surskribi la originalan dosieron.)





Malkriptigo

Kiam oni malfermas kriptigitan dosieron, Simredo aŭtomate rekonas ke la dosiero estas kriptigita, kaj montras la dekstran dialogfenestron. Entajpu vian ŝlosilvorton aŭ frazon, kaj surklaku sur 'Bone'. Via dokumento aperos.

Averto: Via ŝlosilo devas esti ekzakte ĝusta, kaj majuskleco gravas. Ekzemple, se vi uzus la ŝlosilvorton "Jar Jar Binks" por kriptigi dosieron, kaj poste provus malfermi ĝin per "jar jar binks", tio ne sukcesus.

Se la algoritmo de kriptigo interesas vin, estas priskribo ĉi tie.

Indekso