Uzantoj de Simredo ĝenerale preferos aktivigi ĝin per musklako sur ĝia labortabula ligilo
(maldekstre), sed ankaŭ eblas aktivigi ĝin per komando en Komand-Linia Interfaco.
En angla Vindozo, ĉi tio nomiĝas 'Command Prompt'. En GNU/Linukso, ĝi nomiĝas Terminal
aŭ Console. Sube estas ekranofoto de GNU/Linuksa sistemo.

En ĉi tiu ekzemplo, la uzanto estas ensalutinta la sistemon kiel 'root', kaj Simredo situas
en la dosierujo /root/Simredo4 . La komando estas:
java -jar /root/Simredo4/Simredo4.jar /root/Simredo4
java estas la nomo de la Ĝava interpretilo. -jar diras al
la interpretilo ke la sekva parametro estas nomo de Ĝava arĥiva dosiero (JAR-dosiero).
La aktivigebla JAR-dosiero, Simredo4.jar, situas en la dosierujo
/root/Simredo4. Tial, la sekvanta parametro estas
/root/Simredo4/Simredo4.jar . Laste, Simredo devas scii kie ĝiaj
klavmapoj kaj vortaroj troviĝas. Ĉi tio estas la lasta parametro,
/root/Simredo4.
En Vindozo, la samaj parametroj estas bezonataj, sed kompreneble la dosierujoj estas
malsamaj. Jen komando por Simredo instalita en angla Vindoza sistemo sub
Program Files. (Rimarku: La nomo de la dosierujo
Program Files estas tondita al Progra~1)
java -jar c:\Progra~1\Simredo4\Simredo4.jar c:\Progra~1\Simredo4

Kiam oni aktivigas Simredon per la KLI, oni povas uzi la funkciklavon F1 por montri kelkajn utilajn informojn: la nombron de signoj (number), la pozicion de la kursoro (caret position) kaj la kodojn de la unuaj kelkaj signoj en la dokumento. En la supra ekzemplo, la uzanto tajpis 'ankoraŭ', tiam F1. Simredo montras la signokodojn laŭ dekuma kaj deksesuma formatoj.