Indekso
Kiel Aldoni Vortojn al la Literumila Vortaro


Nun vi povas mem aldoni vortojn al la Esperanta literumila vortaro. Unue, aktivigu la Esperantan literumilon. (Vidu 'Literumilo', sub la menuo 'Aliaj'). Nova bildeto aperos en la iltrabo, bildeto de libro kun litero V (vortaro).




Musklaku sur la vortaro por aperigi la dialogon montritan ĉi dekstre. Vi povas tajpi vorton en la tekstokampon ĉe ke supro de la dialogo, aŭ musklaki sur nekonata vorto en la ĉefa fenestro, por kopii ĝin al la dialogo. Se vorto estas jam registrita en la literumila vortaro, klako sur ĝi _ne_ kopios ĝin al la dialogo.

La dialogo estas sufiĉe lerta por rekoni Esperantajn vort-finaĵojn. Ekzemple, je la apuda ekzemplo, la dialogo traktas 'luksaĵojn' kiel Esperantan vorton, kies radiko estas luksaĵ-, kaj kiu akceptas substantivajn kaj adjektivajn finaĵojn. (Luksaĵ- fakte estas du radikoj kunmetitaj, sed ĉi tiu detalo ne gravas por literumado.) Musklaku sur la butono Aldonu por registri la novan vorton.


Krom Esperantajn vortojn, vi povas aldoni mallongigojn, fremdajn vortojn kaj nomojn. Ekzemple, por registri la nomon 'Osiris', tajpu 'Osiris' en la tekstokampon; elektu la mark-skatoletojn por 'Osiris' (ne Osir-, ĝi ne estas verbo), 'Majuskleco gravas', kaj 'Sen Finaĵo'; fine, klaku sur Aldonu.




Indekso