Al Indekso
Klavmapoj

La klavmapa funkcio rearanĝas la klavaron por ebligi tajpadon de diversaj naciaj lingvoj. Pluraj klavmapoj estas inkluzivitaj kun Simredo; vi povas uzi ilin kiel ili estas, modifi ilin laŭ via gusto, aŭ facile krei novajn.

Por aktivigi klavmapon, elektu ĝin de la falmenuo (dekstre). Por momente malaktivigi klavmapon, klavu Ctrl‑q, kaj same por reaktivigi.

Vi povas montri la aktivan klavaranĝon per la funkcio 'Montru Klavaron' sub la falmenuo 'Aliaj'. La suba ekranofoto montras la klavaranĝon por la klavmapo 'RT_devanagari'.

Bonvolu rimarki: Ĉi tiu dialogofenestro nur montras la klavaranĝon. Klakado sur la butonoj ne metos signojn en vian tekston.



Kiel Krei Klavmapojn

Klavmapaj dosieroj havas sufikson 'kmp', ekzemple, RT_devanagari.kmp, kaj troviĝas en la sama dosierujo kie la program-dosiero (Simredo4.jar) estas. La formato por ĉi tiuj dosieroj devas esti pezkomenca UTF‑16 (UTF‑16 Big Endian).

En klavmapa dosiero, linioj kiuj komenciĝas per spaco estas malatentaj. Ĉi tio utilas por enmeti komentojn.

Linioj kiuj komenciĝas per signo, kaj havas almenaŭ du signojn, estas traktataj kiel klavmapaj difinoj. La unua signo reprezentas klavaran klavon, kaj la dua estas la anstataŭanta signo. Ekzemple, la paro QЙ produktas la literon Й kiam uzanto tajpas la klavon Q. Ĉiu linio havas nur unu klavdifinon.

La anstataŭantaj signoj reprezenteblas per la signo mem, aŭ per la deksesuma Unikoda kodo. Ekzemple, \u06F0 reprezentas la araban ciferon nul.

Vi povas difini Alt‑klavaĵojn, per la ŝlosilvorto 'alt', plus litero, sekvata de anstataŭanta signo aŭ signoj . En la dekstra ekzemplo, Alt‑a produktas tutan frazon.

Regklavaĵoj (Ctrl) ne estas difineblaj, ĉar multaj el ĉi tiuj havas normajn kaj necesajn funkciojn: Ctrl‑c por 'Kopiu', kaj Ctrl‑v por 'Intergluu', ktp.

La ŝlosilvorto '2keys' (= du klavoj) estas uzata por mapi klavajn parojn. En la ekzemplo ĉi tie, tajpado de punktokomo kaj 'c' produktos la supersignitan literon 'ĉ'.

Dum desegnado de novaj klavmapoj, la funkcio 'Montru Signaron' povas esti tre utila. Vi povas kopii signojn de la signo-kampo al redaktata klavmapo.


Al Indekso