Al Indekso
Interfaca Lingvo

Simredo nun subtenas ses interfacajn lingvojn: la angla, Esperanto, la franca, la greka, la hinda, kaj la soraba.


Post instalo, kiam Simredo unuafoje ekkuras, ĝi montras lingvo-dialogon. Elektu lingvon kaj surklaku sur 'OK'.

Oni ankaŭ povas ŝanĝi la interfacan lingvon per la funkcio 'Ŝanĝu Lingvon' sub la falmenuo 'Aliaj'. Post elekto de lingvo, fermu kaj reaktivigu Simredon por vidi la novan interfacon.

Bv legi: Se vi ŝanĝos la interfacan lingvon al lingvo kiun vi ne kapablas legi, kaj ne scios kiel reŝanĝi ĝin, memoru ke la funkcio 'Ŝanĝu Lingvon' estas la lasta funkcio en la falmenuo 'Aliaj', kiu estas la tria de la maldekstro. Post elekto de lingvo, fermu kaj reaktivigu Simredon. Alternative, vi povas reinstali la programon.

Al Indekso