Simredo bezonas version 1.4 (aŭ pli altan) de la Ĝava Rultempa Medio
(JRE) por funkcii. JRE kutime estas antaŭ-instalita en novaj komputiloj.
Bonvolu legi la paĝon pri Sistembezonoj por detaloj.
La instal-programo de Simredo estas SimInstall.jar. Se vi surklakos ĉi tiun ligilon, via komputilo elŝutos la Jar-dosieron, aŭ montros dialog-fenestron, kiel la apuda dialogo, kiu prezentos elekton inter elŝutado (Konservu) aŭ tuja aktivigado de la instal-programo (Malfermu).
Bonvolu aktivigi la instalilon, rekte de la dialogo aŭ per duobla mus-klako
sur la elŝutita Jar-dosiero. Post kelkaj sekundoj, instal-dialogo (dekstre)
aperos. Se ne, via komputilo eble ne havas Ĝavon.
La dialogo proponas instal-lokon, kiu estas ŝanĝebla per la Dir-butono. Se vi ŝanĝos la instal-lokon, selektu dosierujon por kiu vi havas skrib-privilegiojn.
Surklaku la Faru-butonon por komenci la instalon. La instalilo kreos
subdosierujon nomatan Simredo4 (Simredo4.app
por Mak OS X) kaj komencos malpaki dosierojn tie.
Kiam SimInstall finos malpaki dosierojn, se la skatoleto pri simbola
ligilo estas markita, ĝi metos simbolan ligilon sur la labortabulon.
Ĉi tio devas funkcii en Vindozaj sistemoj, Mak OS X, kaj
GNU-Linukso (Gnomo kaj KDE).
La lasta paŝo estas aktivigi la programon. Faru duoblan klakon sur la simbola ligilo. Kiam Simredo unuafoje aktiviĝas, ĝi ne scias kiun lingvon ĝi uzu por la menuoj; ĝi petos vin elekti inter la angla, Esperanto, la franca, la greka, la hinda kaj la soraba.
Post elekto de lingvo, la programfenestro de Simredo aperos. Jen fino de la instalo.
SimInstall kreas subdosierujon nomatan Simredo4, en
kiun ĝi metas Simredo4.jar-on (la aktivigeblan program-dosieron),
klavmap-dosierojn, kaj konvert-dosierojn.
Ĉe Vindozo, la kutima loko de Simredo4 estas sub
c:\Program Files\. Ĉe Linukso, ĝi estas sub la hejma
dosierujo de la uzanto, kiu havas la formon /home/nomo_de_uzanto.
Ĉe Mak OS X, la kutima loko de Simredo4 estas
/Users/nomo_de_uzanto.
Kiam Simredo unuafoje ekkuras, ĝi kreas alian subdosierujon nomatan
simredo, por konservi diversajn program-parametrojn. Ĉi tiu
subdosierujo situas sub la hejma dosierujo ĉe Linukso kaj
Mak OS X, kiel supre. En Vindozo XP kaj 2000, ĝi situas sub
C:\Documents and Settings\nomo_de_uzanto.
Simredo kreas kvar dosierojn en ĉi tiu subdosierujo:
simlang.txt |
- | interfaca lingvo: la angla, Esperanto, la franca, la greka, la hinda aŭ la soraba |
simlist.txt |
- | listo de ĝis 16 antaŭe redaktitaj dosieroj |
simfont.txt |
- | diversaj parametroj: antaŭa tiparo, tipargrandeco, klavmapo, ktp. |
simactive.txt |
- | por indiki ke almenaŭ unu ekzemplero de Simredo aktivas |
simlist.txt kaj simfont.txt estas 16‑bitaj Unikodaj dosieroj.
simlang.txt kaj simactive.txt estas 8‑bitaj dosieroj.