|
Ĉi tiu paĝo klarigas kiel instali la Ĝavan Rultempan Medion (Java Runtime Environment)
en GNU/Linuksan komputilon. Se vi volas ligi al ĉi tiu paĝo, bonvolu uzi la adreson
http://purl.oclc.org/net/klivo/gxavolinukso
Unue, bonvolu kontroli la rimedojn de via sistemo. La bazaj bezonaĵoj estas Intel-bazita sistemo, kun minimume 64 megabajtoj da memoro, kaj proksimume 60 megabajtoj da libera diskospaco. Pli da detaloj troviĝas ĉi tie. |
Sekve, necesas elŝuti la instal-programon de la interreto. Malfermu la hejmpaĝon,
http://java.com/,
kaj surklaku sur la granda blua butono Free Java Download.
|
La servilo sendos vin al elŝut-paĝo por Linukso, kiu prezentas elekton inter
kvar instalprogramojn. Ĉi tiuj instrukcioj klarigas kiel elŝuti kaj instali
la duan dosieron,
Linux (self-extracting file).
Kiam vi surklakos la ligilon, via retumilo (foliumilo) petos vin konfirmi ke vi deziras elŝuti. Surklaku sur la butono kies teksto signifas 'Konservu sur disko'. Via sistemo eble demandos kie vi volas konservi la dosieron, aŭ eble simple metos ĝin en vian hejman dosierujon. Ni supozu ke la elŝutita dosiero nomiĝas jre‑6u12‑linux‑i586.bin, kaj ke ĝi nun troviĝas en via hejma dosierujo, /home/vianomo. |
|
|
Post elŝutado, malfermu komand-linian interfacon ('komand-ŝelo', aŭ Terminal)
por entajpi komandojn. Se ne estas lig-bildeto sur via labortabulo, kiel tiuj
maldekstre, bonvolu aktivigi la komand-linian interfacon per menuo. En anglolingvaj
sistemoj, la pado estas: Applications > Accessories > Terminal |
|
Necesas akiri privilegiojn por daŭrigi instaladon. En la Terminal-fenestro,
tajpu la komandon: su (Kaj poste <enter>, kompreneble.) Linukso petos ke vi entajpu la pasvorton por root. Post konfirmo de la pasvorto, entajpu la sekvajn komandojn:
mv jre‑6u12‑linux‑i586.bin /usr/java
cd /usr/java
chmod 700 jre‑6u12‑linux‑i586.bin ./jre‑6u12‑linux‑i586.bin (Por aktivigi la instalprogramon.) Bv. rimarki: Linukso kaj Unikso distingas inter majuskloj kaj minuskloj. Entajpu komandojn precize kiel ili estas montritaj. |
![]() |
|
Kiam la instalilo komencas kuri, ĝi montras permesilon. Premante la reiro-klavon, iru al la fino de la teksto. Por akcepti la kondiĉojn, entajpu 'y' por jes. ![]() La instalilo malpakos dosierojn. ![]() |
|
Kiam la instalilo finos sian laboron, entajpu la komandon ls por listigi la dosierojn. Rimarku ke estas nova subdosierujo, nomata jre1.6.0_12 Vi povas forĵeti la instalilon, se vi deziras: rm ‑f jre‑6u12‑linux‑i586.binFine, necesas ĝustigi mediajn variablojn de via sistemo. En la dosierujo /etc, estas dosiero nomata profile. Redaktu ĝin, kaj aldonu la ĉi subajn du liniojn ĉe la fino:
JAVA_HOME=/usr/java/jre1.6.0_12; export JAVA_HOME; (Denove, zorgu pri majuskleco.) Por ke via sistemo 'vidu' la ŝanĝojn, necesas elsaluti kaj ensaluti denove. Post reensaluto, malfermu komandŝelon kaj entajpu: java ‑version Se via instalo sukcesis, la sistemo respondos: java version "1.6.0_12" ![]() Fino.
|