Al Indekso
Dankoj al Kontribuintoj

Multaj homoj skribis al mi pri Simredo, por raporti problemojn, doni konsilojn, kaj kuraĝigi. Mi sincere dankas al ĉiuj korespondintoj.

Kvankam mi ne povas danki al ĉiu korespondinto individue, mi devas almenaŭ mencii tiujn kiuj kontribuis programpecojn, klavmapojn aŭ tradukojn.

Mi speciale dankas al V S Rawat, kiu tradukis Simredon al la hinda, verkis la funkcion 'Montru Klavaron', helpis plibonigi la Konvert-Tabelan funkcion, desegnis klavmapojn por pluraj Barataj lingvoj, kaj kontribuis multajn utilajn ideojn.

Sincerajn dankojn al: Surekha Sastry kaj Srinivasa Raghavan, kiuj kontribuis siajn konvert-algoritmojn por ISCII kaj WX; Navaneetha Krishnan, kiu kontribuis la funkcion Malfaru/Refaru; Thomas Cordonnier, kiu tradukis la interfacon al la franca lingvo; Alex Charos, kiu tradukis al la greka lingvo, kaj kontribuis la progres-indikilon; Michael Wolf, kiu tradukis al la soraba lingvo; kaj Jaroslav, kiu plibonigis la KonservoKonverto-dialogon.

Mi dankas al la sekvantaj personoj, kiuj desegnis aŭ helpis desegni klavmapojn: James Kass, Michael Wettstein, Christophe Foucher, Altantsetseg Myagmar, Hooman Baradaran, Yenovk Lazian, Michal Strelec, Pavan Burbure, Taye Daniel, Joseph Vangsy, Pradeep Parashar, Jaroslav.

Dankojn al ĉiuj kiuj helpis fari Simredon pli bona programo.


Al Indekso