Por lerni kiu versio de Ĝavo estas instalita en via sistemo, aŭ se ĝi
eĉ havas Ĝavon, malfermu Komand-Linian Interfacon, kaj entajpu la suban
komandon. (En anglolingva Vindozo, la KLI nomiĝas 'Command Prompt'
kaj troviĝas en la Start-menuo sub 'Accessories'. En Linukso/Gnomo, ĝi
nomiĝas 'Terminal' kaj lokiĝas sub 'System Tools'.)
|
![]() |
![]() |
java ‑version
Se vi ricevos mesaĝon 'komando ne trovita', aŭ se via versio estos malpli ol 1.4, vi devos instali la plej novan JRE-on. Por uzantoj de Vindozo kun rapida aliro al Interreto, estas tre facile. Iru al http://java.com/ kaj surklaku la butonon kun teksto 'Senkosta Elŝutado de Ĝavo' (Free Java Download).
Linuks-uzantoj povas uzi la supran adreson, sed instalado bezonas iom pli da peno. Estas mallonga klarigo pri kiel instali Ĝavon en Linuksan sistemon ĉi tie.