Reiru
Kiel Aldoni Vortojn al la Esperanta Vortaro

La Esperanta literuma vortaro de Simredo nomiĝas vortaro.zip. La vortara instalprogramo (InstaluVortaron.jar) metas ĉi tiun dosieron en la dosierujon de Simredo (c:\Program Files\Simredo4 en Vindozo). La instalprogramo ankaŭ metas KonSuVor.jar, kiu estas priskribita sube, en la saman lokon.

Ene de vortaro.zip estas du kompaktigitaj dosieroj nomataj 'malgranda' kaj 'granda'. Ĉi tiuj dosieroj enhavas literumajn datumojn. Simredo ŝargas datumojn rekte de la zip-dosiero, tial, ne necesas malpaki ĝin.

Estas tri paŝoj por aldoni vortojn al la Esperanta vortaro. La unua estas krei vortliston. La formato devas esti simpla teksto, UTF‑8. Oni povas elekti iun ajn nomon. En la dekstra ekzemplo la nomo estas miajvortoj.txt.

En la vortlisto, ĉiu vorto estu sur aparta linio. Loknomoj kaj personnomoj komenciĝu per majusklo. (La literumilo substrekas la unuan literon de vortoj kiuj devas havi majusklon sed ne havas.)

La literoj kiuj sekvas vorton indikas kiuj finaĵoj estas validaj. 's' indikas ke la vorto povas havi substantivajn finaĵojn (kartvelo, kartveloj). Vortoj kun 'a' povas havi adjektivajn aŭ adverbajn finaĵojn (kartvela, kartvele, ktp.). 'v' indikas ke verbaj finaĵoj estas validaj (blogi, blogas, ktp).

La litero 'x' indikas ke vorto estas valida sen finaĵo. Se neniu litero sekvas vorton, 'x' estas komprenata. En la kazo de 'Gérard', la literumilo rekonas 'Gérard' sen finaĵo. La nomo 'Bertrand' estas sekvata de 'x' kaj 's', kiuj indikas ke 'Bertrand', 'Bertrando' kaj 'Bertrandon' estas validaj.

La dua paŝo estas konverti la vortliston al datumdosiero nomata 'suplemento'. KonSuVor.jar (Konstruu Suplementan Vortaron), kiu troviĝas en la sama dosierujo kun vortaro.zip, faras ĉi tion. Klaku duoble sur ĉi tiu dosiero por aktivigi ĝin, kaj elektu vian vortliston. KonSuVor kreos 'suplemento'-n kaj metos ĝin en saman dosierujon kun via vortlisto.

La lasta paŝo estas enmeti 'suplemento'-n en vortaro.zip-on. Vi povas uzi iun ajn arĥivilon por fari ĉi tion, aŭ se vi uzas Vindozon XP, vi povas simple treni 'suplemento'-n en vortaro.zip-on. Ne forigu 'malgranda' kaj 'granda' de vortaro.zip. Simple aldonu 'suplemento'-n.

Post aldono de la suplemento, necesas fermi kaj reaktivigi Simredon, por ke ĝi rimarku la aldonon.


Reiru