La angla literuma vortaro de Simredo nomiĝas 'dictionary.zip'. La vortara instalprogramo (InstallEngDict.jar) metas ĉi tiun dosieron en la dosierujon de Simredo (kutime c:\Program Files\Simredo4 en Vindozo). La instalprogramo ankaŭ metas BuildUserdict.jar, kiu estas diskutata sube, en la saman lokon.
Ene de dictionary.zip estas kompaktigita dosiero nomata 'english' kiu enhavas la literumajn datumojn. Simredo ŝargas datumojn rekte de la zip-dosiero, tial, ne necesas malpaki dictionary.zip.
Estas tri paŝoj por aldoni vortojn al la angla vortaro. La unua estas krei vortliston.
La formato devas esti simpla teksto, UTF‑8.
Oni povas uzi iun ajn nomon. En la dekstra ekzemplo la nomo estas 'mywords.txt'.
En la vortlisto, ĉiu vorto estu sur aparta linio. Loknomoj kaj personnomoj komenciĝu per majusklo. (La literumilo substrekas la unuan literon de vortoj kiuj devas havi majusklon sed ne havas.)
Vi povas meti iujn finaĵojn kaj prefiksojn post vorto. Ekzemple, anstataŭ fari apartan linion por 'phish', 'phishing', 'phished' kaj 'phishes', vi povas fari unu linion ĉi tiel: 'phish ing ed es'. Validaj finaĵoj estas are 'able', 's', 'es', 'd', 'ed', 'er', ers', 'ing', 'ings', 'ly' kaj 'est'. Validaj prefiksoj estas: 'un', 'dis' kaj 'mis'. Aliaj vorteroj estas malatentataj.
![]() |
La dua paŝo estas konverti la vortliston al datumdosiero nomata 'userdict'. BuildUserDict.jar, kiu estas en sama loko kun dictionary.zip, faras ĉi tion. Duoble klaku sur ĉi tiu dosiero por aktivigi ĝin. Elektu vian vortliston per la butono Select. BuildUserDict kreos userdict-on kaj metos ĝin en saman dosierujon kun via vortlisto. |
La lasta paŝo estas enmeti userdict-on en dictionary.zip-on. Vi povas uzi iun ajn arĥivilon por fari ĉi tion, aŭ se vi uzas Vindozon XP, vi povas simple treni userdict-on en dictionary.zip-on. Ne forigu 'english' de dictionary.zip. Simple aldonu userdict-on.
Post kiam vi enmetos userdict-on en dictionary.zip-on, fermu kaj reaktivigu Simredon, por ke ĝi rimarku la ŝanĝon.