◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 14

RESUMO KAJ KONKLUDO





Ĉar ĉi tiu tuta verko estas longa argumento, eble estos oportune mallonge resumi la ĉefajn faktojn kaj konkludojn por la leganto.

Mi ne neas ke oni povas prezenti multajn kaj gravajn argumentojn kontraŭ la teorio de deveno kun modifiĝo per natura selektado. Mi klopodis prezenti ilin plenforte. Unuavide, nenio povas ŝajni pli malfacile kredebla, ol tio ke tre kompleksaj organoj kaj instinktoj estus perfektigitaj ne per rimedo simila al (tamen pli supera ol) homa rezonado, sed per la akumuliĝo de nenombreblaj fajnaj varioj, ĉiu bona por la individua posedanto. Tamen, ĉi tiu malfacileco, kvankam ĝi ŝajnas al nia imagokapablo nevenkeble granda, ne povas esti konsiderata reala se oni akceptas la sekvajn proponojn, tio estas, – ke gradoj de perfekteco de iu organo aŭ instinkto, kiun oni povas konsideri, aŭ nun ekzistas aŭ povus ekzisti en pasinteco, ĉiu bona en si mem, – ke ĉiuj organoj kaj instinktoj estas almenaŭ iomete variemaj, – kaj laste, ke estas lukto por ekzisto, kiu kondukas al la konserviĝo de ĉiu profitdona devio de strukturo aŭ instinkto. La vero de ĉi tiuj proponoj estas, mi opinias, ne disputebla.

Sendube estas ekstreme malfacile eĉ diveni per kiuj gradoj multaj strukturoj perfektiĝis, pli speciale inter rompitaj kaj malsukcesantaj grupoj de organikaĵoj. Sed oni vidas tiom da strangaj gradoj en la naturo, kiuj sekvas de la regulo 'La naturo ne faras saltojn', ke oni devas esti ekstreme hezitema antaŭ ol diri ke iu organo aŭ instinkto, aŭ tuta vivaĵo, ne povus atingi sian nunan staton per multaj fajnaj paŝoj. Oni devas agnoski ke ekzistas speciale malfacilaj kazoj por la teorio de natura selektado, kaj unu el la plej kuriozaj el ĉi tiuj estas la ekzisto de du aŭ tri apartaj kastoj de laboristoj, alivorte, nefekundaj femaloj, en la sama komunumo de formikoj. Sed mi provis montri kiel ĉi tiu malfacileco venkeblas. Koncerne la preskaŭ universalan malfekundecon de specioj kiam unuafoje krucigitaj, kiu mirige kontrastas kun la preskaŭ universala fekundeco de variaĵoj kiam krucigitaj, mi devas direkti la leganton al la resumo de faktoj ĉe la fino de la oka ĉapitro. Ŝajnas al mi ke tiuj faktoj konvinke pruvas ke ĉi tiu malfekundeco, same kiel la nekapablo kungrefti du arbojn, ne estas speciala heredaĵo. Male, ĝi estas hazardo bazita sur fiziologiaj diferencoj en la reproduktaj sistemoj de la krucigitaj specioj. Oni vidas la veron de ĉi tiu konkludo en la vasta diferenco kiu rezultas kiam la samaj du specioj estas reciproke krucigitaj; tio estas, kiam iu specio estas unue uzata kiel patro, kaj poste kiel patrino.

La fekundeco de variaĵoj, kiam interkrucigitaj, kaj de iliaj miksrasaj idoj, ne povas esti konsiderata universala. Kaj ilia tre ĝenerala fekundeco ne estas surpriza, se oni memoras ke estas malprobable ke iliaj fiziologiaj karakteroj aŭ reproduktaj sistemoj estus profunde modifiĝintaj. Plie, la plejo de variaĵoj kiujn oni prieksperimentis estis produktitaj sub kaptiteco, kaj ĉar kaptiteco ŝajne emas forigi malfekundecon, oni devas ne atendi ke ĝi ankaŭ produktus malfekundecon.

La malfekundeco de hibridoj estas tre malsama kazo al tiu de unuaj krucigoj*, ĉar iliaj reproduktaj organoj estas pli malpli nekapablaj, dum [en la kazo de] unuaj krucigoj, la organoj ĉe ambaŭ flankoj estas en sendifekta kondiĉo. Oni ofte konstatas ke ĉiaj organismoj fariĝas iome malfekundaj kiam iliaj fiziologiaj karakteroj estas perturbitaj per iomete malsamaj kaj novaj vivkondiĉoj. Pro tio, oni devas ne esti surprizita ke hibridoj estas iome malfekundaj, ĉar iliaj fiziologiaj karakteroj apenaŭ povus eviti perturbiĝon per kuniĝo de du malsamaj organizaĵoj. Ĉi tiu paralelismo estas subtenata de alia paralela, sed rekte mala klaso de faktoj; tio estas, ke la vigleco kaj fekundeco de ĉiuj organikaĵoj estas plibonigitaj per malgrandaj ŝanĝiĝoj de vivkondiĉoj, kaj ke la idoj de iomete modifiĝintaj formoj aŭ variaĵoj akiras pliajn viglecon kaj fekundecon pro tio ke ili estas miksitaj. Tial, iuflanke, grandaj ŝanĝiĝoj de vivkondiĉoj, kaj krucigoj inter tre modifiĝintaj formoj malfekundigas, kaj aliflanke, malpliaj ŝanĝiĝoj de vivkondiĉoj, kaj krucigoj inter malpli modifiĝintaj formoj, plifekundigas.

[*Rimarko de tradukinto: Tio estas, krucigoj de puraj specioj.]

Kiam oni konsideras geografian distribuon, la malfacilaĵoj kiujn la teorio de deveno kun modifiĝo alfrontas estas sufiĉe gravaj. Ĉiuj individuoj de la sama specio, kaj ĉiuj specioj de la sama genro, aŭ eĉ pli supera grupo, devis deveni de komunaj gepatroj. Tial, spite la distancon kaj izolecon de la mondpartoj en kiuj ili nun troviĝas, ili devis dum la paso de sinsekvaj generacioj translokiĝi de iu loko al la aliaj. Ofte oni tute ne povas eĉ diveni kiel ĉi tio povus okazi. Tamen, ĉar oni havas kialojn por kredi ke iuj specioj estas konservintaj la saman specian formon dum tre longa tempo (treege longa, laŭ la nombro da jaroj) la foja vasta distribuo de iu specio devas esti ne tro emfazita, ĉar dum tre longaj periodoj, ĉiam estas bona ŝanco por vasta migrado per diversaj rimedoj. Rompita aŭ nekontinua etendiĝo ofte klarigeblas per formorto de la specio en la meza regiono. Estas nedisputeble ke ni ankoraŭ scias tre malmulton pri la diversaj klimataj kaj geografiaj ŝanĝiĝoj kiujn la Tero spertis dum modernaj periodoj. Kaj tiaj ŝanĝiĝoj evidente multe influis migradon. Kiel ekzemplo, mi provis montri kiom pova estis la influo de la Glacia Periodo sur la distribuo de samaj kaj de tipaj specioj tra la mondo. Ni ankoraŭ estas profunde sensciaj pri la multaj fojaj rimedoj de transporto. Koncerne malsamajn speciojn de la sama genro kiuj loĝas en tre disaj kaj izolitaj regionoj: ĉar la modifa procezo estis pro neceso tre malrapida, ĉiuj metodoj de migrado estus eblaj dum tre longa periodo; kaj sekve, la malfacileco koncerne la vastan disiĝon de samgenraj specioj estas iom malpliigita.

Ĉar, laŭ la teorio de natura selektado, senlima nombro da mezaj formoj devis ekzisti, kunligantaj ĉiujn speciojn en ĉiu grupo per gradoj tiom fajnaj kiom modernaj variaĵoj, oni rajtas demandi: Kial ni ne vidas ĉi tiujn ligantajn formojn ĉie ĉirkaŭ ni? Kial ĉiuj organikaĵoj ne kunfandiĝas en nedivideblan ĥaoson? Koncerne vivantajn formojn, oni devas memori ke ni ne rajtas atendi (escepte en raraj kazoj) malkovri rekte ligantajn ĉenerojn inter ili, sed nur inter ĉiu kaj iu formortinta anstataŭita formo. Eĉ en vasta areo, kiu estas restinta kontinua dum longa periodo, kies klimato kaj aliaj vivkondiĉoj nepercepteble ŝanĝiĝas kiam oni iras de regiono okupita de iu specio en alian regionon, okupitan de proksime rilata specio, oni tute ne rajtas atendi ke mezaj variaĵoj troviĝos en la meza zono. Estas kialoj por kredi ke nur kelkaj specioj estas ŝanĝiĝantaj dum ajna periodo, kaj ke ĉiuj ŝanĝiĝoj okazas malrapide. Mi montris ke la mezaj formoj kiuj komence probable ekzistus en la mezaj zonoj, riskas esti anstataŭitaj de la rilataj formoj ĉe ambaŭ flankoj, kaj ĉi lastaj, ĉar ili estas plimultaj, ĝenerale modifiĝas kaj pliboniĝas pli rapide ol la mezaj variaĵoj, kiuj estas malpli multaj. Tiel la mezaj variaĵoj, dum paso de longa tempo, estos anstataŭitaj kaj ekstermitaj.

Surbaze de ĉi tiu doktrino pri la ekstermiĝo de multegaj ligantaj ĉeneroj, inter la vivantaj kaj formortintaj loĝantoj de la mondo, kaj dum ĉiu vica periodo inter la formortintaj kaj eĉ pli malnovaj specioj, kial tiaj ĉeneroj ne plenigas ĉiujn geologiajn stratumarojn? Kial ĉiuj kolektoj de fosilioj ne montras klarajn indikaĵojn pri la gradoj kaj ŝanĝiĝoj de vivoformoj? Oni trovas neniajn indikaĵojn, kaj ĉi tio estas la plej evidenta kaj forta el la multaj argumentoj kiujn oni povas starigi kontraŭ mia teorio. Denove, kial tutaj grupoj de rilataj specioj ŝajnas (certe, ofte false) aperi subite sur la pluraj geologiaj scenejoj? Kial oni ne trovas grandajn amasojn da stratumoj sub la Siluria tavolo, plenajn je la restaĵoj de la pragenerintoj de la Siluriaj fosiligrupoj? Certe, laŭ mia teorio, tiaj stratumoj devis esti deponitaj ie, dum ĉi tiuj antikvaj kaj tute nekonataj epokoj de la historio de la mondo.

Mi povas respondi al ĉi tiuj demandoj kaj gravaj kontraŭargumentoj nur per la supozo ke la geologia registro estas multe pli nekompleta ol la plejo de geologoj kredas. Oni ne povas kontraŭargumenti ke ne estis sufiĉe da tempo por iom ajn da organika ŝanĝiĝo, ĉar la paso de tempo estis tiom granda ke ĝi estas tute netaksebla de homa intelekto. La nombro da specimenoj en ĉiuj muzeoj estas absolute nenio kompare kun la nenombreblaj generacioj de nenombreblaj specioj kiuj certe ekzistis. Oni ne povus rekoni specion kiel prapatron de unu aŭ pli da specioj eĉ se oni tre detale esplorus ilin, escepte se oni ankaŭ posedus multe da mezaj ĉeneroj inter iliaj pasinta prapatra stato kaj nuna stato. Kaj oni apenaŭ povus atendi malkovri ĉi tiujn multajn ĉenerojn, pro la nekompleteco de la geologia registro. Estas multaj ekzistantaj dubindaj formoj kiuj probable estas variaĵoj. Sed kiu asertus ke en estonteco tiom da fosiliaj ĉeneroj estos malkovritaj, ke natursciencistoj kapablos decidi (laŭ la komuna vidpunkto) ĉu ĉi tiuj dubindaj formoj estas variaĵoj aŭ ne? Dum la plejo de ĉeneroj inter du specioj estas nekonataj, se iu sola ĉenero aŭ meza variaĵo estos malkovrita, ĝi estos simple klasifikita kiel alia aparta specio. Nur malgranda proporcio de la mondo estas geologie esplorita. Nur organikaĵoj de specifaj klasoj konserveblas kiel fosilioj, almenaŭ multnombre. Vaste etendiĝintaj specioj plej varias, kaj variaĵoj ofte estas komence lokaj, – ambaŭ kaŭzoj faras la malkovron de mezaj ĉeneroj malpli probabla. Lokaj variaĵoj ne disvastiĝas en aliajn forajn regionojn antaŭ ol ili fariĝas rimarkinde modifiĝintaj kaj pliboniĝintaj; kaj kiam ili estas disvastiĝintaj, kaj oni malkovras ilin en geologia stratumaro, ili ŝajnas kvazaŭ subite kreitaj tie, kaj oni klasifikas ilin kiel novajn speciojn. La plejo de stratumaroj akumuliĝis intermite, kaj mi emas kredi ke iliaj daŭroj estas malpli longaj ol la averaĝa daŭro de speciaj formoj. Sinsekvaj stratumaroj estas apartigitaj de si per grandegaj malplenaj intervaloj de tempo, ĉar fosiliaj stratumaroj, sufiĉe dikaj por rezisti estontan erozion, povas akumuliĝi nur kie multe da sedimento deponiĝas sur sinkanta marfundo. Dum la alternaj periodoj de leviĝo kaj de stabila nivelo, la registro estas malplena. Dum ĉi tiuj lastaj periodoj, probable estus pli da variado inter la vivoformoj; dum periodoj de sinkado, pli da formorto.

Pri la manko de fosiliaj stratumaroj sub la plej malsuperaj Siluriaj stratumoj*, mi povas nur reiri al la hipotezo prezentita en la naŭa ĉapitro. Ĉiuj agnoskas ke la geologia registro estas nekompleta, sed malmultaj emas agnoski ke ĝi estas tiom nekompleta kiom necesas al mia teorio. Se oni konsideras sufiĉe longajn intervalojn de tempo, geologio klare anoncas ke ĉiuj specioj estas ŝanĝiĝintaj, kaj ke ili ŝanĝiĝis laŭ maniero kiun mia teorio postulas, ĉar ili ŝanĝiĝis malrapide kaj grade. Oni klare vidas ĉi tion en la fakto ke fosiliaj restaĵoj de sinsekvaj stratumaroj multe pli proksime similas al si, ol fosilioj de stratumaroj kiuj foras de si laŭ tempo.

[*Rimarko de tradukinto: Komprenu 'Kambriaj stratumoj'.]

Jen la sumo de la pluraj ĉefaj kontraŭargumentoj kaj malfacilaĵoj kiujn oni povas juste prezenti kontraŭ mia teorio; kaj mi ĵus mallonge ripetis la respondojn kaj klarigojn kiujn mi povas redoni por ili. Mi sentis ĉi tiujn malfacilaĵojn multe tro peze dum multaj jaroj por dubi ilian fortecon. Sed speciale rimarkindas ke la pli gravaj kontraŭargumentoj rilatas al demandoj pri kiuj ni agnoskas nescion. Kaj ni eĉ ne scias kiom sensciaj ni estas. Ni ne scias ĉiujn eblajn transirajn gradojn inter la plej simplaj kaj la plej perfektaj organoj. Ni ne povas pretendi ke ni scias ĉiujn diversajn rimedojn de Distribuo dum la longa paso de jaroj, nek ke ni scias kiom nekompleta la Geologia Registro estas. Kvankam ĉi tiuj pluraj malfacilaĵoj estas gravaj, laŭ mia juĝo ili ne venkas la teorion de deveno kun modifiĝo.

Nun konsideru la alian flankon de la argumento. Oni vidas ke estas multe da variado sub kaptiteco. La ĉefa faktoro ŝajnas esti ke la reprodukta sistemo estas tre respondema al ŝanĝiĝoj de vivkondiĉoj, tiel ke ĉi tiu sistemo, se ne malfekundiĝinta, malsukcesas reprodukti idojn ekzakte similajn al la gepatra formo. Variemo estas regata de multaj kompleksaj leĝoj, – de interrilatoj de kresko, de uzado kaj neuzado, kaj de la rekta agado de fizikaj vivkondiĉoj. Estas tre malfacile determini kiom da modifiĝo okazis ĉe niaj malsovaĝaj produktaĵoj, sed oni povas senriske supozi ke la kvanto estis granda, kaj ke modifiĝoj heredeblas dum longaj periodoj. Estas kialoj por kredi ke, se la vivkondiĉoj restos samaj, modifiĝo kiu jam estis heredata dum multaj generacioj povos daŭre esti heredata dum preskaŭ senlima nombro da generacioj. Krome, estas indikaĵoj ke variemo, se ĝi iam aktiviĝis, ne tute ĉesas, ĉar novaj variaĵoj ankoraŭ foje estas produktitaj de niaj plej antikve malsovaĝigitaj produktaĵoj.

Homoj fakte ne kaŭzas variadon; ni nur senintence metas organikaĵojn en novajn vivkondiĉojn, kie la naturo agas sur la organizaĵo, kaj kaŭzas variadon. Sed homoj kapablas selekti kaj ja selektas la variojn kiujn la naturo prezentas, kaj tiel akumulas ilin je ajna dezirata maniero. Tiel ni adaptas animalojn kaj plantojn al nia propra profito aŭ plezuro. Ni povas fari ĉi tion metode, aŭ ni povas fari ĝin senkonscie, per konservado de individuoj plej utilaj al ni laŭ la cirkonstancoj, sen intenco ŝanĝi la rason. Estas certe ke ni povas multe influi, en ĉiu sinsekva generacio, la karakteron de raso per selektado de unuopaj diferencoj tiom malgrandaj ke ili ne rimarkeblas al netrejnita okulo. Ĉi tiu procedo de selektado estis la ĉefa aganto en la produktado de plej malsamaj kaj utilaj malsovaĝaj rasoj. La nesolveblaj duboj pri tre multaj el ili, ĉu ili estas variaĵoj aŭ originalaj specioj, montras ke multaj homproduktitaj rasoj laŭkaraktere multe similas al naturaj specioj.

Estas neniu evidenta kialo por supozi ke la principoj kiuj estis tre efikaj sub kaptiteco ne povas esti efikaj en la naturo. En la konservado de favorataj individuoj kaj rasoj, dum la konstante ripetiĝanta Lukto por Ekzisto, oni vidas la plej potencan kaj senĉesan rimedon de selektado. La lukto por ekzisto neeviteble sekvas de rapida geometria plimultiĝo, kiu estas komuna al ĉiuj organikaĵoj. Ĉi tiu rapideco de plimultiĝo estas pruvita per kalkuloj, per la efikoj de vico de nekutimaj sezonoj, kaj per la rezultoj de integriĝo [de neindiĝenoj en novan naturmedion], kiel estis klarigite en la tria ĉapitro. Pli da individuoj naskiĝas ol kapablas pluvivi. Grajno en pesilo determinos kiu individuo vivos kaj kiu mortos, – kiu variaĵo aŭ specio plimultiĝos kaj kiu malmultiĝos, aŭ finfine formortos. Ĉar samspeciaj individuoj ĉiel kaj plej proksime konkurencas inter si, la lukto ĝenerale estas plej severa inter ili. Ĝi estas preskaŭ same severa inter samspeciaj variaĵoj, kaj iomete malpli severa inter samgenraj specioj. Sed la lukto ofte estas tre severa inter vivaĵoj kiuj estas tre malproksimaj sur la eskalo de la naturo. Plej malgranda avantaĝo ĉe iu vivaĵo, je iu ajn epoko aŭ sezono, super tiuj kun kiuj ĝi konkurencas, aŭ eĉ iomete pli bona adaptiĝo al la ĉirkaŭantaj fizikaj kondiĉoj, turnos la pesilon.

Ĉe animaloj kiuj havas apartajn seksojn, estas en la plejo de kazoj lukto inter maskloj por posedo de la femaloj. La plej viglaj individuoj, aŭ tiuj kiuj plej sukcese luktas kun siaj vivkondiĉoj, ĝenerale lasas pli da idoj. Sed sukceso ofte dependas de specialaj armiloj aŭ rimedoj de defendo, aŭ de la ĉarmo de la maskloj. Plej malgranda avantaĝo kondukas al venko.

Ĉar geologio klare montras ke ĉiuj landoj estas spertintaj grandajn fizikajn ŝanĝiĝojn, oni devus atendi ke organikaĵoj varius en la naturo, same kiel ili ĝenerale varias sub la ŝanĝitaj kondiĉoj de kaptiteco. Kaj se estas iom da variado en la naturo, estus neklarigebla fakto se natura selektado ne rolus [tie]. Oni ofte asertas, kvankam la aserto estas tute nepruvebla, ke la kvanto da variado en la naturo estas strikte limigita. Ni homoj, kvankam ni prilaboras nur eksterajn trajtojn kaj ofte tre kaprice, povas produkti ene de mallonga periodo grandan rezulton per adicio de nuraj individuaj diferencoj ĉe niaj malsovaĝaj produktaĵoj. Kaj ĉiuj agnoskas ke almenaŭ ekzistas individuaj diferencoj ĉe naturaj specioj. Sed, krom tiaj diferencoj, ĉiuj natursciencistoj agnoskas la ekziston de variaĵoj, kiujn ili konsideras sufiĉe distingeblaj por esti registrindaj en verkoj pri sistematiko. Neniu povas klare distingi inter individuaj diferencoj kaj apenaŭaj variaĵoj; aŭ inter pli klare distingitaj variaĵoj kaj subspecioj, kaj specioj. Observu kiel natursciencistoj malkonsentas pri la rango kiun ili atribuas al la multaj tipaj formoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko.

Se en la naturo ekzistas variado kaj potenca aganto, ĉiam preta por agi kaj selekti, kial oni dubu ke varioj kiuj iel utilas al vivaĵoj, en iliaj ekstreme kompleksaj rilatoj de vivo, estas konservataj, akumulataj kaj heredataj? Se la homo povas pacience selekti variaĵojn kiuj plej utilas al li, kial la naturo malsukcesus selekti variaĵojn kiuj utilas, sub ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, al ŝiaj vivantaj produktaĵoj? Kio povus limigi ĉi tiun povon, kiu agas dum longaj epokoj kaj severe observas la tutan fiziologian karakteron, strukturon, kaj kutimojn de ĉiu kreaĵo, – favorante la bonajn kaj forĵetante la malbonajn? Mi vidas neniun limigon al ĉi tiu povo, dum ĝi malrapide kaj bele adaptas ĉiun formon al plej kompleksaj vivrilatoj. La teorio de natura selektado, eĉ se oni konsiderus nur ĉi tion, ŝajnas al mi esti probabla en si mem. Mi jam resumis, tiom egale kiom mi povis, la malfacilaĵojn kaj kontraŭargumentojn: nun, konsideru la specialajn faktojn kaj argumentojn kiuj favoras la teorion.

Laŭ la vidpunkto ke specioj estas nur klare distingitaj kaj konstantaj variaĵoj, kaj ke ĉiu specio komence ekzistis kiel variaĵo, oni povas kompreni kial neniu limo desegneblas inter specioj, kutime supozitaj esti produktitaj de specialaj agoj de kreo, kaj variaĵoj kiujn oni agnoskas esti produktitaj de duarangaj leĝoj. Surbaze de ĉi tiu sama vidpunkto oni povas kompreni kial en ĉiu regiono kie multaj specioj de iu genro produktiĝis, kaj kie ili nun viglas, ĉi tiuj samaj specioj prezentas multajn variaĵojn; ĉar kie la produktado de specioj estis aktiva, oni devus atendi, kiel ĝenerala regulo, ke oni trovos ĝin ankoraŭ aktiva. Kaj estas ĉi tiel, se variaĵoj estas komenciĝantaj specioj. Plie, la specioj de grandaj genroj, kiuj prezentas pli grandan nombron da variaĵoj aŭ komenciĝantaj specioj, iom retenas la karakteron de variaĵoj, ĉar ili diferencas inter si je malplia kvanto da diferenco ol la specioj de pli malgrandaj genroj. Ankaŭ, la proksime rilataj specioj de la pli grandaj genroj ŝajne havas limigitajn etendiĝojn, kaj ili ariĝas en grupetoj ĉirkaŭ aliaj specioj – kaj tiel ili similas al variaĵoj. Ĉi tiuj estas strangaj rilatoj laŭ la vidpunkto ke ĉiu specio estis aparte kreita, sed estas kompreneblaj se ĉiuj specioj komence ekzistis kiel variaĵoj.

Ĉiu specio emas senlime plimultiĝi laŭ sia geometria kvociento de reproduktado, kaj la modifiĝintaj praidoj de ĉiu specio fariĝas kapablaj multiĝi eĉ pli, ĉar diversiĝo de kutimoj kaj strukturo ebligas al ili kapti multajn vaste malsamajn lokojn en la ekonomio de la naturo. Tiel, natura selektado konstante emas konservi la plej diverĝintajn idojn de ĉiu specio. Sekve, dum longdaŭra procezo de modifiĝo, la diferencetoj kiuj karakterizas samspeciajn variaĵojn, emas kreski al la pli grandaj diferencoj kiuj karakterizas samgenrajn speciojn. Novaj pliboniĝintaj variaĵoj nepre anstataŭas kaj ekstermas la pli malnovajn, malpli boniĝintajn kaj mezajn variaĵojn. Tiel, specioj ĝenerale fariĝas difinitaj kaj apartaj aĵoj. Dominantaj specioj apartenantaj al grandaj grupoj emas naski novajn dominantajn formojn. Tiel ĉiu granda grupo emas fariĝi eĉ pli granda, kaj samtempe, pli diverĝinta je karaktero. Sed, ĉar ĉiuj grupoj ne povas tiel sukcesi pligrandiĝi, ĉar la mondo ne povus subteni ilin, la pli dominantaj grupoj venkas la malpli dominantajn. Ĉi tiu tendenco de la grandaj grupoj al daŭra pligrandiĝo kaj diverĝo de karaktero, kun la preskaŭ neevitebla eventualaĵo de multe da formorto, klarigas la aranĝon de ĉiuj vivoformoj, en grupoj subordigitaj sub grupoj, ĉiuj sub kelkaj grandaj klasoj, kiun ni nun vidas ĉie ĉirkaŭ ni, kaj kiu estas ekzistinta tra la tuto de tempo. Ĉi tiu granda fakto de la grupiĝo de ĉiuj organikaĵoj ŝajnas al mi esti tute neklarigebla surbaze de la teorio de kreo.

Ĉar natura selektado agas nur per akumulado de apenaŭaj, sinsekvaj, favoraj varioj, ĝi ne kapablas produkti grandan aŭ subitan modifon. Ĝi povas agi nur per tre mallongaj kaj malrapidaj paŝoj. Sekve, la regulo 'La naturo ne faras saltojn' (Natura non facit saltum) kiun ĉiu nova aldono aŭ nia scio emas strikte konfirmi, estas surbaze de ĉi tiu teorio simple komprenebla. Oni povas klare vidi kial la naturo estas malavara je variado, kvankam avara je inventado. Sed se ĉiu specio estus aparte kreita, kial ĉi tio estus natura leĝo? Neniu povas klarigi.

Ŝajnas al mi ke multaj aliaj faktoj klarigeblas per ĉi tiu teorio. Estas tre strange ke birdo, kun formo de pego, estus kreita por kapti insektojn sur tero; ke altejaj anseroj, kiuj neniam aŭ tre rare naĝas, estus kreitaj kun remilaj piedoj; ke turdo estus kreita por plonĝi kaj manĝi subakvajn insektojn; kaj ke petrelo estus kreita kun kutimoj kaj strukturo kiuj taŭgas por la vivmaniero de aŭko aŭ grebo! Tiel same estas en senlimaj aliaj kazoj. Sed laŭ la vidpunkto ke ĉiu specio konstante klopodas plimultiĝi, kun natura selektado ĉiam preta por adapti la malrapide variantajn praidojn de ĉiu al iu ajn neokupita aŭ malbone okupita loko en la naturo, ĉi tiuj faktoj ĉesas esti strangaj, aŭ eble eĉ estus antaŭvideblaj.

Ĉar natura selektado agas per konkurencado, ĝi adaptas la loĝantojn de ĉiu lando nur rilate al la grado de perfekteco de iliaj rivaloj. Tial ni devas ne surpriziĝi kiam la indiĝenoj de iu lando, kiuj laŭ la ordinara vidpunkto supozeble estis speciale kreitaj kaj adaptitaj al tiu lando, estas venkitaj kaj anstataŭitaj de la neindiĝenaj produktaĵoj de alia lando. Kaj ni devas ne miri se ĉiuj meĥanismoj de la naturo ne estas, laŭ nia juĝo, absolute perfektaj, kaj se iuj estas abomenaj al niaj ideoj pri sano. Ni devas ne miri ke abela piko kaŭzas la morton de la abelo; ke nelaboristoj produktiĝas multnombre por unu nura ago, kaj poste estas buĉitaj de siaj nefekundaj fratinoj; pri la miriga malŝparo de abia poleno; pri la instinkta malamo de reĝina abelo por ŝiaj propraj fekundaj filinoj; ke la ikneŭmonoj manĝas ene de la vivantaj korpoj de raŭpoj; kaj pri aliaj tiaj kazoj. La miriga afero estas, laŭ la teorio de natura selektado, ke oni ne observis pli da kazoj en kiuj absoluta perfekteco mankas.

La kompleksaj kaj apenaŭ konataj leĝoj regantaj variadon estas samaj (laŭ nia scio) al la leĝoj kiuj regas la produktadon de tiel nomataj speciaj formoj. En ambaŭ kazoj, fizikaj kondiĉoj ŝajne estas kaŭzintaj nur malmulte da rekta efiko, tamen kiam variaĵoj eniras iun zonon, ili foje alprenas iujn trajtojn de la specioj de tiu zono. Ĉe ambaŭ variaĵoj kaj specioj, uzado kaj neuzado ŝajne kaŭzas iom da efiko. Estas malfacile eviti ĉi tiun konkludon kiam oni konsideras, ekzemple, la grandkapan anason [Micropterus brachypterus], kiu havas flugilojn neflugkapablajn, en preskaŭ sama kondiĉo kiel tiuj de la malsovaĝa anaso; aŭ kiam oni konsideras la tunelantan tukutukon, kiu foje estas blinda, kaj iujn talpojn, kiuj kutime estas blindaj kaj havas okulojn kovritajn per haŭto; aŭ kiam oni konsideras la blindajn animalojn kiuj loĝas en la malhelaj kavernoj de Ameriko kaj Eŭropo. Ĉe ambaŭ variaĵoj kaj specioj, interrilatoj de kresko ŝajne ludas plej gravan rolon, tiel ke kiam iu parto modifiĝas, aliaj partoj nepre modifiĝas. Ĉe ambaŭ variaĵoj kaj specioj, longe perditaj trajtoj povas reaperi. La foja apero de strioj sur la ŝultroj kaj kruroj de pluraj specioj de la ĉevala genro, kaj de iliaj hibridoj, estas tute neklarigebla per la teorio de kreo! Ĉi tiu fakto simple klarigeblas se oni kredas ke ĉi tiuj specioj devenis de stria pragenerinto, same kiel la pluraj breditaj rasoj de kolombo devenis de la blua stria rokkolombo!

Laŭ la ordinara vidpunkto ke ĉiu specio estis aparte kreita, kial speciaj trajtoj (tiuj trajtoj kiuj diferencigas samgenrajn speciojn de si) estas pli variemaj ol la genraj trajtoj kiujn ili ĉiuj dividas? Kial, ekzemple, la koloro de floro de iu specio estas pli variema kiam la aliaj specioj de la genro, kiujn oni supozas aparte kreitaj, havas florojn de malsamaj koloroj, ol kiam ĉiuj specioj de la genroj havas samkolorajn florojn? Se specioj estas nur bone distingitaj variaĵoj, de kiuj la trajtoj fariĝis altgrade konstantaj, oni povas kompreni ĉi tiun fakton; ĉar ekde kiam ili disbranĉiĝis de la komuna pragenerinto, ili jam variadis laŭ iuj trajtoj, per kiuj ili fariĝis distingeblaj kiel apartaj specioj. Tial ĉi tiuj samaj trajtoj pli emus esti ankoraŭ variemaj, ol la genraj trajtoj kiuj estis heredataj senŝanĝe dum longega tempo. Surbaze de la teorio de [aparta] kreo, estas neklarigeble kial parto kiu estas tre neordinare formiĝinta ĉe unu specio de iu genro (kaj pro tio, supoze, treege grava al tiu specio) estus tre variema. Sed, laŭ mia vidpunkto, ĉi tiu parto estus spertinta, ekde kiam la pluraj specioj disbranĉiĝis de komuna pragenerinto, nekutiman kvanton da variado kaj modifiĝo. Tial oni devus atendi ke ĉi tiu parto estus ankoraŭ variema. Sed parto povas esti plej malordinare formiĝinta, kiel la flugilo de vesperto, kaj tamen ne esti pli variema ol ajna alia strukturo, se la parto estas komuna al multaj subordaj formoj, tio estas, se ĝi estis heredata dum tre longa periodo. Ĉi-kaze ĝi estus konstantigita per longdaŭra natura selektado.

Pri instinktoj: kvankam iuj estas tre mirigaj, ili ne prezentas pli grandan malfacilaĵon ol korpa strukturo por la teorio pri la natura selektado de sinsekvaj, apenaŭaj, sed profitdonaj modifiĝoj. Oni povas tiel kompreni kial la naturo paŝas grade, provizante al diversaj animaloj de sama klaso iliajn diversajn instinktojn. Mi provis montri kiom la principo de gradoj lumigas la admirindajn arkitekturajn kapablojn de la mielabelo. Sendube, kutimo foje havas rolon en la modifiĝo de instinktoj, sed ĝi certe ne estas nepraĵo, kiel oni vidas en la kazo de neŭtraj insektoj, kiuj lasas neniujn idojn kiuj povus heredi la efikojn de longdaŭra kutimo*. Laŭ la vidpunkto ke ĉiuj samgenraj specioj devenis de komuna pragenerinto, kaj heredis multajn komunajn trajtojn, oni povas kompreni kial ĉiuj rilataj specioj, kiam metitaj en konsiderinde malsamaj vivkondiĉoj, tamen sekvas preskaŭ samajn instinktojn; kial la Sud-Amerika turdo, ekzemple, tegas sian neston per koto kiel nia Britia specio. Laŭ la vidpunkto ke instinktoj estis malrapide akiritaj per natura selektado, oni devas ne miri ke iuj instinktoj evidente estas neperfektaj kaj eraremaj, nek ke multaj instinktoj kaŭzas suferon al iuj animaloj.

[*Rimarko de tradukinto: Denove kaj fine, trajtoj akiritaj per kutimo (uzado, neuzado) ne estas heredigeblaj.]

Se specioj estas nur bone distingitaj, konstantaj variaĵoj, oni povas tuj kompreni kial iliaj hibridaj idoj obeas la samajn kompleksajn leĝojn pri la gradoj kaj specoj de simileco al siaj gepatroj, – kial sinsekvaj kruciĝoj kunfandas ilin, kaj aliaj tiaj punktoj, – same kiel la miksitaj idoj de agnoskitaj variaĵoj. Aliflanke, ĉi tiuj estus strangaj faktoj se specioj estus aparte kreitaj, kaj variaĵoj estus produktitaj per duarangaj leĝoj.

Se oni akceptas ke la geologia registro estas nekompleta je ekstrema grado, tiukaze tiaj faktoj, kiajn la registro prezentas, subtenas la teorion pri deveno kun modifiĝo. Novaj specioj aperis sur la sceno malrapide kaj je sinsekvaj intervaloj; kaj la kvanto da ŝanĝiĝo, post egalaj intervaloj de tempo, estas vaste malsama ĉe malsamaj grupoj. La formorto de specioj kaj de tutaj grupoj de specioj, kio ludis tre elstaran rolon en la historio de la organika mondo, preskaŭ neeviteble rezultas de la principo de natura selektado. Malnovaj formoj anstataŭiĝas per novaj pliboniĝintaj formoj. Nek unuopaj specioj nek grupoj de specioj reaperas se la ĉeno de ordinara generado estas tranĉita. La grada disvastiĝo de dominantaj formoj, kun la malrapida modifiĝo de iliaj praidoj, kaŭzas ke la vivoformoj, post longaj intervaloj de tempo, ŝajnas kvazaŭ ili estus ŝanĝiĝintaj samtempe tra la mondo. La fakto ke fosiliaj restaĵoj de ĉiu stratumaro estas iom mezaj je karaktero inter la fosilioj en la stratumaroj supraj kaj subaj, estas simple klarigita per ilia meza pozicio en la ĉeno de deveno. La granda fakto ke ĉiuj organikaĵoj, formortintaj kaj modernaj, apartenas al la sama sistemo, en la samaj aŭ mezaj grupoj, sekvas de tio ke la vivantaj kaj formortintaj estas idoj de komunaj prapatroj. Ĉar la grupoj kiuj devenis de antikva pragenerinto ĝenerale diverĝis, karaktere, la pragenerinto kaj ĝiaj fruaj praidoj ofte estas mezaj je karaktero kompare kun la postaj praidoj. Tial oni povas kompreni kial ju pli antikva fosilio estas, des pli ofte ĝi lokiĝas iom meze inter vivantaj rilataj grupoj. Lastatempaj formoj estas ĝenerale konsiderataj, laŭ iu svaga senco, pli superaj ol antikvaj formortintaj formoj, kaj ili estas pli superaj laŭ tio ke ili konkeris la pli malnovajn kaj malpli boniĝintajn organikaĵojn en la lukto por vivo. Laste, la leĝo pri la longa daŭro de rilataj formoj sur sama kontinento, – de marsupiuloj en Aŭstralio, de sendentuloj en Ameriko, kaj aliaj tiaj kazoj, – estas klarigebla, ĉar ene de izolita lando, la modernaj kaj la formortintaj kompreneble rilatas per deveno.

Konsidere de geografia distribuo, se oni agnoskas ke dum la longa pasado de epokoj estis multe da migrado de iuj mondpartoj al aliaj, pro geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj, kaj pro multaj fojaj kaj nesciataj rimedoj de disvastiĝo, oni povas kompreni, surbaze de la teorio de deveno kun modifiĝo, la plejon de la grandaj ĉefaj faktoj pri Distribuo. Oni povas vidi kial estas tre okulfrapa paralelismo en la distribuo de organikaĵoj tra spaco, kaj en ilia geologia vico tra tempo. Ambaŭkaze, la vivaĵoj estis ligitaj per la ligoj de ordinara generado, kaj la rimedoj de modifiĝo estis samaj. Oni vidas la plenan signifon de ĉi tiu miriga fakto, kiun verŝajne ĉiuj vojaĝantoj surprize rimarkis, tio estas, ke sur la sama kontinento, sub plej diversaj kondiĉoj, en varmo kaj malvarmo, sur montoj kaj malaltejoj, ĉe dezertoj kaj marĉoj, la plejo de loĝantoj en ĉiu granda klaso klare rilatas [al si]; ĉar ili ĝenerale estas praidoj de la samaj pragenerintoj kaj fruaj koloniantoj. Surbaze de ĉi tiu sama principo pri migrado en pasinteco, plejofte ligita kun modifiĝo, oni povas kompreni, per la helpo de la Glacia Periodo, kial iuj kelkaj plantoj estas identaj, kaj multaj aliaj proksime rilatas, sur plej foraj montoj kaj sub plej malsamaj klimatoj; kaj same la proksiman rilaton de marloĝantoj en la norda kaj suda moderaj zonoj, kvankam la tuta tropika oceano apartigas ilin. Oni devas ne senti surprizon kiam la loĝantoj de du areoj, kiuj eble havas la samajn fizikajn vivkondiĉojn, vaste malsamas, se ili estis tute apartigitaj de si dum longa periodo. Ĉar la rilato de organismo al organismo estas la plej grava el ĉiuj rilatoj, kaj ĉar la du areoj estus ricevintaj koloniantojn de iu tria fonto aŭ de si, dum diversaj periodoj kaj je malsamaj proporcioj, la modifiĝado en la du areoj estus neeviteble malsamaj.

Laŭ ĉi tiu vidpunkto pri migrado, kun posta modifiĝo, oni povas vidi kial oceanaj insuloj estas loĝataj de malmultaj specioj, sed el ĉi tiuj, multaj estas unikaj. Oni povas klare vidi kial tiuj animaloj kiuj ne kapablas transiri vastajn spacojn de oceano, kiel ranoj kaj termamuloj, ne loĝas sur oceanaj insuloj, kaj kial, aliflanke, novaj kaj unikaj specioj de vesperto, kiuj povas transiri oceanon, tre ofte troviĝas sur insuloj tre for de ajna kontinento. Tiaj faktoj kiaj la ĉeesto de unikaj specioj de vesperto, kaj la foresto de ĉiuj aliaj mamuloj sur oceanaj insuloj, estas tute neklarigeblaj per la teorio pri apartaj agoj de kreo.

La ekzisto de proksime rilataj aŭ tipaj specioj en du areoj implicas, laŭ la teorio de deveno kun modifiĝo, ke la samaj gepatroj antaŭe loĝis en ambaŭ areoj. Kaj oni preskaŭ senescepte trovas ke kiam ajn multaj proksime rilataj specioj loĝas en du areoj, iuj identaj specioj komunaj al ambaŭ ankoraŭ ekzistas. Kie ajn multaj proksime rilataj tamen apartaj specioj ekzistas, multaj dubindaj formoj kaj variaĵoj de la samaj specioj ankaŭ troviĝas. Estas tre ĝenerala regulo ke la loĝantoj de ĉiu areo rilatas al la loĝantoj de la plej proksima loko de kie migrantoj povus veni. Oni vidas ĉi tion en la fakto ke preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj de la Galapaga insularo, de Ĥuan Fernandez (Juan Fernandez), kaj de la aliaj Amerikaj insuloj, rilatas je plej okulfrapa maniero al la plantoj kaj animaloj de la najbara Amerika ĉeftero; kaj tiuj de la insularo de Verda Kabo kaj aliaj Afrikaj insuloj rilatas al tiuj de la Afrika ĉeftero. Oni devas agnoski ke ĉi tiuj faktoj ne klarigeblas per la teorio de kreo.

Kiel oni jam vidis, la fakto ke ĉiuj antikvaj kaj hodiaŭaj organikaĵoj apartenas al unu granda natura sistemo, kun grupoj subordigita sub grupoj, kaj kun formortintaj grupoj ofte klasifikitaj inter modernaj grupoj, estas komprenebla per la teorio de natura selektado kun ĝiaj eventualaĵoj de formorto kaj diverĝo de karaktero. Per ĉi tiuj samaj principoj oni vidas kial la komunaj rilatoj de la specioj kaj genroj ene de ĉiu klaso estas tre kompleksaj kaj nerektaj. Oni vidas kial iuj trajtoj estas multe pli utilaj ol aliaj por klasifikado; – kaj kial adaptaĵoj, kvankam plej gravaj al la vivaĵo, apenaŭ gravas por klasifikado; kial trajtoj devenintaj de rudimentaj partoj, kvankam senutilaj al la vivaĵo, ofte estas plej valoraj por klasifikado; kaj kial embriaj trajtoj ofte estas la plej valoraj el ĉiuj. La veraj rilatoj de ĉiuj organikaĵoj ŝuldiĝas al heredo, alivorte, komuna deveno. La natura sistemo estas genealogia aranĝo, en kiu oni devas malkovri la liniojn de deveno per la plej konstantaj trajtoj, eĉ se ili apenaŭ gravas por vivo.

La fakto ke la aranĝo de ostoj estas sama en la mano de homo, flugilo de vesperto, naĝilo de foceno, kaj kruro de ĉevalo, – ke la sama nombro da vertebroj troviĝas en la kolo de ĝirafo kaj elefanto, – kaj nenombreblaj aliaj tiaj faktoj, tuj klariĝas per la teorio de deveno kun malrapidaj kaj apenaŭaj sinsekvaj modifiĝoj. La simileco de aranĝo ĉe la flugilo kaj kruro de vesperto, kvankam ili estas uzataj por tre malsamaj celoj, – ĉe la makzeloj kaj kruroj de krabo, – ĉe la petaloj, stamenoj, kaj pistiloj de floro, estas same komprenebla surbaze de la vidpunkto pri la grada modifiĝo de partoj aŭ organoj, kiuj estis similaj ĉe la frua pragenerinto de ĉiu klaso. Laŭ la principo ke sinsekvaj varioj ne ĉiam aperas je frua aĝo, kaj ke ili herediĝas je responda nefrua vivperiodo, oni povas klare kompreni kial la embrioj de mamuloj, birdoj, reptilioj, kaj fiŝoj tre proksime similas, kvankam la adoltaj formoj tre malsimilas. Oni povas ĉesi miri ke la embrio de aerospiranta mamulo aŭ birdo havas brankaj fendetoj kaj rondirantaj arterioj, kiel tiuj de fiŝo kiu devas spiri aeron solvitan en akvo, per helpo de plene formiĝintaj brankoj.

Neuzado, foje helpate de natura selektado, ofte emas malgrandigi organon, kiam tiu organo estas perdinta sian utilecon pro ŝanĝo de kutimoj aŭ sub ŝanĝiĝintaj vivkondiĉoj; kaj oni povas klare kompreni per ĉi tiu vidpunkto la signifon de rudimentaj organoj. Sed neuzado kaj selektado ĝenerale efikas sur ĉiu vivaĵo kiam ĝi estas maturiĝinta kaj devas ludi sian plenan rolon en la lukto por ekzisto, kaj tial ili apenaŭ povas efiki sur organo dum frua vivo; sekve, la organo estas apenaŭ reduktiĝinta aŭ rudimentiĝinta dum frua aĝo. Bovidoj, ekzemple, heredas dentojn kiuj neniam tranĉas la gingivojn de la supra makzelo, de frua pragenerinto kiu havis plene formiĝintajn dentojn. Kaj oni povas kredi ke la dentoj de la matura animalo malgrandiĝis dum sinsekvaj generacioj per neuzado, aŭ per tio ke la lango kaj palatalo adaptiĝis per natura selektado por manĝi gresojn sen ilia helpo. Dume, ĉe la bovido, la dentoj restis netuŝitaj de natura selektado kaj neuzado, kaj laŭ la principo pri heredo je samaj aĝoj, estis heredataj ekde fora periodo ĝis la nuna tempo. Laŭ la vidpunkto ke ĉiu organikaĵo kaj aparta organo estis speciale kreita, estas tute neklarigeble kial partoj kiel la dentoj de embriaj bovidoj, aŭ la ŝrumpintaj flugiloj sub la kunligitaj flugilkovriloj de iuj skaraboj tre ofte montras klaran markon de senutileco! Oni povus diri ke la naturo penas malkaŝi, per rudimentaj organoj kaj homologaj strukturoj, sian planon de modifiĝo, kiun ni ŝajne rifuzas kompreni.

Mi ĵus resumis la ĉefajn faktojn kaj konsiderojn kiuj tute konvinkis min ke specioj ŝanĝiĝis, kaj estas ankoraŭ malrapide ŝanĝiĝantaj per la konserviĝo kaj akumuliĝo de sinsekvaj malgrandaj favoraj varioj. Kial, oni eble demandus, ĉiuj plej elstaraj vivantaj natursciencistoj kaj geologoj malakceptis ĉi tiun vidpunkton pri la ŝanĝebleco de specioj? Oni ne povas diri ke organikaĵoj en natura stato spertas neniun variadon. Oni ne povas pruvi ke la kvanto da variado dum la longa paso de epokoj estas limigita kvanto. Ne estas, nek povas esti, klara distingo inter specioj kaj bone distingitaj variaĵoj. Oni ne povas aserti ke interkrucigitaj specioj estas ĉiam malfekundaj, nek ke variaĵoj ĉiam fekundas, nek ke malfekundeco estas speciala dotaĵo kaj signo de kreo. La kredo ke specioj estas neŝanĝeblaj produktaĵoj estis preskaŭ neevitebla tiom longe kiom oni konsideris la historion de la mondo mallonga. Kaj nun kiam ni estas akirintaj proksimuman ideon pri la paso de tempo, ni tro emas supozi, sen pruvo, ke la geologia registro estas tiom kompleta ke ĝi devus provizi klarajn indikaĵojn pri la ŝanĝiĝo de specioj, se ili estus ŝanĝiĝintaj.

Sed la ĉefa kaŭzo por nia natura malvolemo agnoski ke iu specio naskis alian apartan specion, estas ke oni ĉiam malemas agnoski ajnan grandan ŝanĝiĝon kiam oni ne vidas la mezajn paŝojn. La malfacileco estas la sama sentita de tre multaj geologoj, kiam Lajel (Lyell) unue insistis ke longaj linioj de klifoj for de la marbordo formiĝis, kaj grandaj valoj elfosiĝis, per la malrapida agado de marbordaj ondoj. La menso ne kapablas kompreni la plenan signifon de la termino 'cent milionoj da jaroj'. Ĝi ne kapablas adicii kaj percepti la plenan efikon de multaj malgrandaj varioj, akumulitaj dum preskaŭ senlima nombro da generacioj.

Kvankam mi estas plene konvinkita pri la vereco de la vidpunktoj prezentitaj en ĉi tiu verko kiel resumo, mi neniel atendas konvinki spertajn natursciencistojn kies mensoj estas stokitaj per multe da faktoj, ĉiuj vidataj, dum tempodaŭro de multaj jaroj, de vidpunkto rekte kontraŭa al mia. Estas tre facile kaŝi nescion sub tiaj esprimoj kiaj 'plano de kreo', 'unueco de desegno', ktp., kaj pensi ke oni klarigas kiam oni nur reasertas fakton. Iu kies temperamento kaŭzas lin atribui pli da pezo al neklarigitaj malfacilaĵoj ol la klarigo de iom da faktoj certe malakceptos mian teorion. Kelkaj natursciencistoj, dotitaj per multe da mensa flekseblo, kiuj jam komencis pridubi la neŝanĝeblecon de specioj, eble estos influitaj per ĉi tiu verko. Sed mi memfide atendas la estontecon, la junajn kaj spertiĝantajn natursciencistojn, kiuj kapablos rigardi ambaŭ flankojn de la demando senpartie. Tiu kiu fariĝos konvinkita ke specioj estas ŝanĝeblaj bone servos per konscienca esprimado de sia opinio. Nur tiel ni povos forigi la pezon de antaŭjuĝo kiu sufokas ĉi tiun temon.

Pluraj elstaraj natursciencistoj lastatempe publikigis sian kredon ke multe da supozitaj specioj en ĉiu genro ne estas veraj specioj; sed ke aliaj specioj estas veraj, tio estas, aparte kreitaj. Ŝajnas al mi ke ili atingis strangan konkludon. Ili agnoskas ke multe da formoj, kiujn ili mem antaŭnelonge konsideris specialaj kreaĵoj, kaj kiuj ankoraŭ estas tiel konsiderataj de la plejo de natursciencistoj, kaj sekve havas ĉiujn eksterajn trajtojn de veraj specioj, – estis produktitaj per variado, sed ili rifuzas etendi la saman vidpunkton al aliaj iomete malsamaj formoj. Tamen ili ne pretendas ke ili povas difini, aŭ eĉ diveni, kiuj estas la kreitaj vivoformoj, kaj kiuj estis produktitaj per duarangaj leĝoj. Ili agnoskas variadon kiel veran kaŭzon en unu kazo, sed arbitre malakceptas ĝin en alia, sen klarigi ajnan distingon inter la du kazoj. Venos tago kiam oni prezentos ĉi tion kiel kuriozan ekzemplon de la blindeco de antaŭjuĝo. Ĉi tiuj aŭtoroj ŝajnas esti ne pli surprizitaj pri mirakla ago de kreo ol pri ordinara nasko. Sed ĉu ili vere kredas ke je nenombreblaj periodoj en la historio de la Tero iuj elementaj atomoj estis ordonitaj subite fariĝi vivantaj histoj? Ĉu ili kredas ke je ĉiu supozita ago de kreo unu individuo aŭ multaj estis kreitaj? Ĉu ĉiuj nenombreblaj specoj de animaloj kaj plantoj estis kreitaj kiel ovoj aŭ semoj, aŭ plenkreskitaj? Kaj en la kazo de mamuloj, ĉu ili estis kreitaj kun la falsaj markoj de nutrado en patrina utero*? Kvankam natursciencistoj tre juste postulas ke tiuj kiuj kredas pri la ŝanĝebleco de specioj prezentu plenan klarigon de ĉiu malfacilaĵo, ĉe sia propra flanko ili ignoras la tutan temon de unuaj aperoj de specioj kaj konsideras tion pia silento.

[*Tio estas, umbiliko.]

Oni rajtas demandi kiom vaste mi etendas la doktrinon pri la modifiĝo de specioj. Estas malfacile respondi la demandon, ĉar ju pli malsamaj estas la formoj kiujn oni konsideras, des pli multe la forteco de la argumentoj forfalas. Sed iuj el la plej pezaj argumentoj etendiĝas tre vaste. Ĉiuj membroj de tutaj klasoj kunligeblas per ĉenoj de similecoj, kaj ĉiuj klasifikeblas per la sama principo, en grupoj subordigitaj sub grupoj. Fosiliaj restaĵoj foje emas plenigi tre vastajn intervalojn inter ekzistantaj ordoj. Organoj en rudimenta kondiĉo klare montras ke frua pragenerinto havis la organon en plene formiĝinta stato; kaj en iuj kazoj ĉi tio nepre implicas grandegan kvanton da modifiĝo ĉe la praidoj. Tra tutaj klasoj, diversaj strukturoj estas formiĝintaj surbaze de la sama modelo, kaj je embria aĝo la specioj proksime similas inter si. Tial mi ne povas dubi ke la teorio pri deveno kun modifiĝo ampleksas ĉiujn membrojn de sama klaso. Mi kredas ke animaloj devenis de maksimume nur kvar aŭ kvin pragenerintoj, kaj plantoj de egala aŭ malplia nombro.

Analogeco gvidus min unu paŝon pli, tio estas, al la kredo ke ĉiuj animaloj kaj plantoj devenis de unu pratipo. Sed analogeco povas esti falsa gvidanto. Tamen, ĉiuj vivaĵoj havas multon komuna, en sia kemia konsisto, siaj ĝermaj veziketoj, sia ĉelstrukturo, kaj siaj leĝoj pri kresko kaj reproduktado. Oni vidas ĉi tion eĉ en la bagatela cirkonstanco ke la sama veneno ofte simile efikas sur plantoj kaj animaloj; aŭ ke la veneno sekreciita de la gajlo-muŝo produktas monstrajn kreskaĵojn sur la sovaĝa rozo kaj la kverko. Tial mi devus konkludi pro analogeco ke probable ĉiuj organikaĵoj kiuj iam ajn vivis sur ĉiu tiu Tero devenis de ununura praformo, kiu unue ricevis la spiron de vivo.

Mi povas malklare antaŭvidi ke kiam la vidpunktoj diskutitaj en ĉi tiu verko pri la origino de specioj, aŭ kiam analogaj vidpunktoj estos ĝenerale akceptitaj, estos grava revolucio en naturhistorio. Sistematikistoj povos daŭrigi siajn laborojn kiel nun, sed ili ne estos senĉese hantitaj de ombroj de dubo, pri ĉu iu aŭ alia formo estas esence specio. Mi estas certa, kaj mi parolas surbaze de sperto, ke ĉi tio ne estos malgrava faciligo. La senfinaj disputoj pri ĉu la proksimume kvindek specioj de Britiaj dornarbustoj estas veraj specioj ĉesos. Sistematikistoj devos nur decidi (kaj mi ne diras ke ĉi tio estos facile) ĉu iu formo estas sufiĉe konstanta kaj malsama de aliaj formoj por esti difinebla, kaj se difinebla, ĉu la diferencoj estas sufiĉe gravaj por meriti specian nomon. Ĉi tiu lasta punkto fariĝos multe pli esenca konsidero ol ĝi nun estas, ĉar diferencoj, eĉ apenaŭaj, inter iuj du formoj, se ne kunfanditaj per mezaj gradoj, estas konsiderataj de la plejo de natursciencistoj kiel sufiĉaj por levi ambaŭ formojn al la rango de specio. Ekde nun oni devos agnoski ke la sola distingo inter specioj kaj bone distingitaj variaĵoj estas, ke oni scias aŭ kredas ke la variaĵoj estas nuntempe ligitaj per mezaj gradoj, dum la specioj estis antaŭe tiel ligitaj. Sekve, sen tute forĵeti la konsideron de la nuna ekzisto de mezaj gradoj inter iuj du formoj, oni komencos pesi pli zorgeme kaj taksi pli alte la efektivan kvanton da diferenco inter ili. Ja eblas ke formoj nun ĝenerale agnoskitaj kiel nuraj variaĵoj estos de nun konsiderataj indaj je speciaj nomoj, kiel en la kazo de la kuraca primolo kaj svelta primolo; kaj en ĉi tiu kazo, scienca lingvo fariĝos kongrua kun komuna lingvo*. Mallonge, oni devos trakti speciojn same kiel genroj estas traktitaj de tiuj natursciencistoj kiuj agnoskas ke genroj estas nur grupigoj faritaj de homoj por oportuneco. Ĉi tio eble ne estas atendata kun ĝojo, sed almenaŭ oni estos liberigita de la vana serĉo por la netrovita kaj netrovebla esenco de la termino 'specio'.

[*La komuna angla lingvo distingas inter primrose kaj cowslip (kuraca primolo, svelta primolo), sed iuj botanikistoj opiniis ke la du estas nur variaĵoj de la sama specio. Vidu la duan ĉapitron.]

La aliaj pli ĝeneralaj fakoj de naturhistorio fariĝos multe pli interesaj. La natursciencaj terminoj simileco, rilato, komuneco de tipo, parenceco, morfologio, adaptiĝaj trajtoj, rudimentaj kaj abortintaj organoj, ktp., ĉesos esti metaforaj, kaj ekhavos simplan signifon. Kiam ni ne plu rigardos organikaĵon kiel sovaĝulo rigardas ŝipon, kiel ion tute ekster kompreneblo, kiam ni konscios ke ĉiu natura produktaĵo havas historion, kiam ni konsideros ĉiun kompleksan strukturon kaj instinkton la sumo de multaj apartaj meĥanismoj, ĉiu utila al sia posedanto, preskaŭ same kiel ni konsideras iun grandan meĥanikan inventaĵon, la sumo de la laboro, sperto, racio, kaj eĉ de la fuŝoj de multaj laborantoj; kiam ni tiel vidos ĉiun organikaĵon, la studo de naturhistorio fariĝos multe pli interesa! Mi parolas surbaze de sperto.

Granda kaj preskaŭ nesurtretita kampo de esploro malfermiĝos, pri la kaŭzoj kaj leĝoj de variado, pri interrilatoj de kresko, pri la efikoj de uzado kaj neuzado, pri la rektaj efikoj de eksteraj kondiĉoj, ktp. La studo de malsovaĝaj produktaĵoj fariĝos multe pli valora. Nova variaĵo bredita de la homo estos multe pli grava kaj interesa temo por studado ol unu plia specio aldonita al la senlima multo de jam registritaj specioj. Niaj klasifikoj fariĝos, tiom kiom eblas, genealogiaj; kaj tiam ili vere prezentos tion kio nomeblas 'la plano de kreo'. La reguloj de klasifikado sendube fariĝos pli simplaj kiam ni vidos difinitan celon. Ni posedas neniun familian registron nek blazonon, kaj ni devas malkovri kaj spuri la multajn diverĝantajn liniojn de deveno en niaj naturaj genealogiaj registroj per trajtoj de ajna speco kiuj delonge estas heredataj. Rudimentaj organoj montros senerare la karakteron de longe perditaj strukturoj. Specioj kaj grupoj de specioj kiujn oni nomas malnormalaj, kaj kiuj humure nomeblas 'vivantaj fosilioj', helpos nin imagi la antikvajn vivoformojn. Embriologio malkaŝos la strukturon, iome malklarigitan, de la praformoj de ĉiu granda klaso.

Kiam ni estos certaj ke ĉiuj samspeciaj individuoj, kaj ĉiuj proksime rilataj specioj de la plejo de genroj, dum ne tre fora periodo devenis de unu generinto, kaj estas migrintaj de iu unu naskoloko; kaj kiam oni pli bone konos la multajn rimedojn de migrado, tiam, per la lumo kiun geologio ĵetas kaj daŭre ĵetos sur ŝanĝiĝojn de klimato kaj de ternivelo en estinteco, ni certe fariĝos kapablaj bonege spuri la antaŭajn migradojn de la loĝantoj de la tuta mondo. Eĉ nun, per komparado de la diferencoj de marloĝantoj ĉe kontraŭaj flankoj de kontinento, kaj de la karaktero de la diversaj loĝantoj de tiu kontinento rilate al iliaj evidentaj rimedoj de migrado, oni povas iom lumigi antikvan geografion.

La nobla scienco de Geologio perdas gloron pro la ekstrema nekompleteco de la registro. La Tera krusto kun siaj enfiksitaj restaĵoj devas ne esti konsiderata kiel bone stokita muzeo, sed kiel malriĉa kolekto farita hazarde kaj je raraj intervaloj. Oni agnoskos ke la akumuliĝo de ĉiu granda fosilia stratumaro dependis de malkutima kuniĝo de cirkonstancoj, kaj ke la malplenaj intervaloj inter la sinsekvaj stadioj longege daŭris. Sed oni povos taksi kun iom da certeco la daŭron de ĉi tiuj intervaloj per komparado de antaŭaj kaj postaj organikaj formoj. Oni devas esti singardema kiam oni provas rilatigi du stratumarojn kiuj inkluzivas nur kelkajn identajn speciojn al strikte sama periodo, per la ĝenerala vico de iliaj vivoformoj. Ĉar specioj produktiĝas kaj ekstermiĝas per malrapide agantaj kaj ankoraŭ ekzistantaj kaŭzoj, kaj ne per miraklaj agoj de kreo, nek per katastrofoj; kaj ĉar la plej grava el ĉiuj kaŭzoj de organika ŝanĝiĝo (tio estas, la reciprokaj rilatoj inter organismoj – la pliboniĝo de unu vivaĵo kaŭzas la pliboniĝon aŭ ekstermiĝon de aliaj) estas preskaŭ sendependa de ŝanĝiĝoj de fizikaj kondiĉoj, eble eĉ subitaj ŝanĝiĝoj; sekvas ke la kvanto da organika ŝanĝiĝo ĉe la fosilioj de sinsekvaj stratumaroj probable servas kiel proksimuma mezuro de vera tempopaso. Tamen, ioma nombro da specioj, restantaj kune, eble ne ŝanĝiĝus dum longa periodo; dum la sama periodo, pluraj el ĉi tiuj specioj, per migrado en novajn landojn kaj konkurencado kun fremdaj rivaloj, eble modifiĝus. Tial oni devas ne tro fidi la precizecon de organika ŝanĝiĝo por mezuri tempon. Dum fruaj periodoj de la Tera historio, kiam la vivoformoj probable estis malpli multaj kaj pli simplaj, la kvociento de ŝanĝiĝo probable estis malpli rapida. Kaj ĉe la unua tagiĝo de vivo, kiam tre malmultaj formoj de plej simpla strukturo ekzistis, la kvociento de ŝanĝiĝo eble estis ekstreme malrapida. Kvankam la longeco de la tuta historio de la mondo, kiel nun konata, estas tute nekonceptebla al ni, de nun ĝi estos agnoskita kiel nura peceto de tempo, kompare kun la epokoj kiuj pasis ekde kiam la unua vivaĵo, la pragenerinto de nenombreblaj formortintaj kaj vivantaj praidoj, estis kreita.

En fora estonteco mi antaŭvidas vastajn kampojn por multe pli gravaj esploroj. Psikologio estos bazita sur nova fundamento, tio de la necesa akiro de ĉiu mensa povo kaj kapablo per gradoj. La origino kaj historio de la homo estos lumigita.

Plej elstaraj aŭtoroj ŝajne plene kontentas pri la vidpunkto ke ĉiu specio estis aparte kreita. Al mia menso, multe pli kongruas al tio kion ni scias pri la leĝoj kiujn la Kreinto stampis sur materio, ke la produktado kaj formortado de la pasintaj kaj nunaj loĝantoj de la mondo ŝuldiĝas al duarangaj kaŭzoj, kiel tiuj kiuj determinas la naskon kaj morton de individuoj. Kiam mi konsideras ĉiujn vivaĵojn ne kiel speciale kreitajn aĵojn, sed kiel rektajn praidojn de iuj malmultaj vivaĵoj kiuj vivis longe antaŭ ol la unua Siluria bedo deponiĝis, ili ŝajnas al mi fariĝi noblaj. Surbaze de la pasinteco, oni povas konkludi kun certeco ke neniu vivanta specio transdonos sian formon senŝanĝa al fora estonteco. Kaj el la nun vivantaj specioj, tre malmultaj transdonos iajn ajn idojn al forega estonteco, ĉar la maniero laŭ kiu ĉiuj organikaĵoj grupiĝas montras ke la plejo de specioj de ĉiu genro, kaj ĉiuj specioj de multaj genroj, lasis neniujn praidojn, sed tute formortis. Oni povas profete rigardi sufiĉe profunde en estontecon por antaŭdiri ke estos la malraraj kaj vaste disvastiĝintaj specioj, apartenantaj al la pli grandaj kaj dominantaj specioj, kiuj finfine venkos kaj produktos novajn kaj dominantajn speciojn. Ĉar ĉiuj vivantaj vivoformoj estas rektaj praidoj de tiuj kiuj vivis longe antaŭ Silurio, oni povas esti certa ke la ordinara ĉeno de generado neniam ajn rompiĝis, kaj ke neniu katastrofo dezertigis la tutan Teron. Tial oni povas iom fide atendi certan estontecon de same nekonceptebla longeco. Kaj ĉar natura selektado agas nur per kaj por la bono de ĉiu vivaĵo, ĉiuj korpaj kaj mensaj dotaĵoj emos progresi ĝis perfekteco.

Estas interese primediti implikitan riverbordon, vestitan de multaj plantoj de multaj specoj, kun birdoj kantantaj en la arbustoj, kun diversaj insektoj ĉirkaŭe flirtantaj, kaj kun vermoj rampantaj tra la malseka grundo, kaj konscii ke ĉi tiuj komplike konstruitaj formoj, tre malsamaj de si, kaj dependantaj de si je tre kompleksa maniero, ĉiuj estis produktitaj per leĝoj kiuj agadas ĉirkaŭ ni. Ĉi tiuj leĝoj, laŭ plej vasta senco, estas Kresko kun Reproduktado; Heredo, kiu estas preskaŭ implica en reproduktado; Variado, kaŭzata rekte kaj nerekte de eksteraj vivkondiĉoj, kaj de uzado kaj neuzado; Kvociento de Plimultiĝo tiom alta ke ĝi kaŭzas Lukton por Vivo, kaj sekve, Naturan Selektadon, kun Diverĝo de Karaktero kaj la Formorto de malpli boniĝintaj formoj. Tial, el la milito de la naturo, el malsato kaj morto, la plej supera objekto kiun ni kapablas imagi, tio estas, la produktado de superaj animaloj, rekte sekvas. Estas grandiozeco en ĉi tiu perspektivo de la vivo, kun ĝiaj pluraj povoj, kiu originale enspiriĝis en kelkajn formojn aŭ unu; kaj en tio, ke dum ĉi tiu planedo estis orbitanta laŭ la fiksa leĝo de gravito, de tre simpla komenco, senfinaj formoj, plej belaj kaj plej mirigaj, evoluis, kaj estas evoluantaj.