◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 13

RECIPROKAJ SIMILECOJ DE ORGANIKAĴOJ:
MORFOLOGIO: EMBRIOLOGIO: RUDIMENTAJ ORGANOJ





Oni konstatas ke ekde la unua tagiĝo de vivo, ĉiuj organikaĵoj similas al si grade, tiel ke ili povas esti klasifikitaj en grupoj sub grupoj. Ĉi tiu klasifiko estas evidente ne arbitra, kiel la grupigo de steloj en stelfiguroj. La ekzisto de grupoj havus simplan signifon, se iu grupo estus ekskluzive adaptita por vivi sur tero, kaj alia en akvo; iu por manĝi viandon, alia por manĝi vegetaĵojn, ktp. Sed estas vaste malsame en la naturo; ĉar estas bone sciate ke membroj de la sama subgrupo ofte havas malsamajn kutimojn. En la dua kaj kvara ĉapitroj, pri Variado kaj Natura Selektado, mi provis montri ke estas la vaste etendiĝintaj, tre difuzintaj kaj multnombraj, alivorte la dominantaj specioj apartenantaj al grandaj genroj, kiuj plej varias. La variaĵoj, aŭ komenciĝantaj specioj, tiel produktitaj finfine konvertiĝas, laŭ mia kredo, en novajn apartajn speciojn; kaj ĉi tiuj, per la principo de heredo, emas produkti aliajn novajn kaj dominantajn speciojn. Sekve, la grupoj kiuj nun estas grandaj, kaj kiuj ĝenerale inkluzivas multajn dominantajn speciojn, emas senlime daŭrigi sian pligrandiĝon. Mi plie provis montri ke, pro tio ke la variantaj praidoj de ĉiu specio provas okupi tiom multajn kaj malsamajn lokojn kiom eblas en la ekonomio de la naturo, estas konstanta tendenco al diverĝo de karaktero. Ĉi tiu konkludo estis subtenita per konsidero de la granda diverseco de la vivoformoj kiuj, en ajna malgranda areo, plej proksime konkurencas, kaj per konsidero de iuj faktoj pri integriĝo [de neindiĝenoj].

Mi ankaŭ provis montri ke estas konstanta tendenco ĉe la formoj kiuj estas plinombriĝantaj kaj karaktere diverĝantaj, por anstataŭi kaj ekstermi la malpli diverĝintajn, malpli boniĝintajn, pli fruajn formojn. Mi petas ke la leganto rerigardu la diagramon kiu ilustras, kiel antaŭe klarigite, la agadon de ĉi tiuj pluraj principoj. Oni vidos ke la neevitebla rezulto estas ke la modifiĝintaj praidoj devenintaj de unu pragenerinto splitiĝas en grupojn sub grupoj. En la diagramo ĉiu litero sur la plej supra linio povas reprezenti genron kiu enhavas plurajn speciojn; kaj ĉiuj genroj sur ĉi tiu linio kune formas unu klason, ĉar ĉiuj devenis de unu antikva sed nevidata praparenco, kaj sekve, heredis iujn komunajn trajtojn. Sed la tri genroj ĉe la maldekstra flanko havas, laŭ ĉi tiu principo, multe da komuneco, kaj formas subfamilion distingitan de tiu ĉe ĝia dekstra flanko, kiu enhavas du genrojn, kaj kiu diverĝis de la komuna pragenerinto je la kvina stadio de deveno. Ĉi tiuj kvin genroj ankaŭ havas multe da komuneco, kvankam malpli, kaj ili formas familion, kiu estas distingita de tiu kiu inkluzivas la tri eĉ pli dekstrajn genrojn, kiuj diverĝis je eĉ pli frua periodo. Ĉiuj ĉi tiuj genroj, devenintaj de (A), formas ordon kiu estas distingita de la genroj devenintaj de (I). Jen multaj specioj devenintaj de unu pragenerinto grupigitaj en genroj; kaj la genroj estas inkluzivitaj en, aŭ sub, subfamilioj, familioj, kaj ordoj, kaj ĉiuj estas kunigitaj en unu klaso. Ĉi tiel, la granda fakto de naturhistorio pri la subordigo de grupo sub grupo, kiu, ĉar ĝi estas bone konata, ne ĉiam sufiĉe impresas onin, estas laŭ mia juĝo plene klarigita.

Natursciencistoj provas aranĝi la speciojn, genrojn, kaj familiojn en ĉiu klaso, laŭ tio kio estas nomata la Natura Sistemo. Sed kion ĉi tiu sistemo signifas? Iuj aŭtoroj konsideras ĝin nur aranĝo por kunigi tiujn vivantajn objektojn kiuj plej similas, kaj por apartigi tiujn kiuj plej malsimilas; aŭ inventita rimedo por esprimi, tiom mallonge kiom eblas, ĝeneralajn proponojn, – tio estas, ekzemple, per unu frazo prezenti la trajtojn komunajn al ĉiuj mamuloj, per alia tiujn komunajn al ĉiuj karnovoruloj, per alia tiujn komunajn al la hund-genro. Tiam, per aldono de unu frazo, ĉiu speco de hundo estas plene priskribita. La lerteco kaj utileco de ĉi tiu sistemo estas nedisputebla. Sed multaj natursciencistoj pensas ke la Natura Sistemo signifas ion pli; ili kredas ke ĝi malkaŝas la planon de la Kreinto. Sed, escepte se oni povas specifi kion signifas la plano de la Kreinto, ĉu ordon en tempo aŭ spaco, aŭ ion alian, ŝajnas al mi ke ĉi tio ne aldonas al nia scio. Asertoj kiel tiu fama aserto de Lineo (Linnaeus), kiun oni ofte renkontas en pli malpli kaŝita formo, ke la trajtoj ne faras genron, sed la genro donas la trajtojn, ŝajnas sugesti ke nia klasifika sistemo inkluzivas ion pli ol simplan similecon. Mi kredas ke io pli ja estas inkluzivita; kaj ke proksimeco de deveno, – la sola konata kaŭzo de simileco ĉe organikaĵoj, – estas la ligo, kaŝita per diversaj gradoj de modifiĝo, kiun nia klasifikado parte malkaŝas.

Nun konsideru la regulojn de klasifikado, kaj la malfacilaĵojn kiujn oni renkontas surbaze de la vidpunkto ke klasifikado aŭ prezentas iun nekonatan planon de kreo, aŭ estas nur aranĝo por esprimi ĝeneralajn proponojn kaj por kunmeti la formojn kiuj plej similas al si. Oni povus pensi (kaj oni ja tiel pensis dum antikvaj tempoj) ke tiuj partoj de la strukturo kiuj determinas la vivkutimojn, kaj la ĝeneralan lokon de ĉiu vivaĵo en la ekonomio de la naturo, havus tre altan gravecon por klasifikado. Nenio estas pli falsa. Neniu konsideras la eksteran similecon de muso al soriko, de dugongo al baleno, aŭ de baleno al fiŝo, iom ajn grava. Ĉi tiuj similecoj, kvankam tre proksime ligitaj al la tuta vivo de la vivaĵo, estas konsiderataj kiel nur 'adaptiĝoj aŭ analogaj trajtoj'. Sed mi devas trakti ĉi tiujn similecojn poste. Oni povas eĉ aserti kiel ĝeneralan regulon ke ju malpli iu parto de la organismo rilatas al specialaj kutimoj, des pli grava ĝi estas por klasifikado. Kiel ekzemplo: Oen (Owen), parolante pri dugongoj, diris, 'Ĉar la generaj organoj estas tiuj kiuj malplej rilatas al la kutimoj kaj manĝaĵo de animalo, mi ĉiam konsideras ke ili prezentas tre klarajn indikaĵojn pri ĝiaj veraj rilatoj. Oni malplej emas konfuzi, en la modifiĝo de ĉi tiuj organoj, nuran adaptiĝon kun esenca trajto'. Same ĉe plantoj, estas tre rimarkinde, ke la vegetaĵaj organoj de kiuj iliaj tutaj vivoj dependas, havas malmultan signifon, escepte por la unuaj ĉefaj dividoj; dum la organoj de reprodukto, kaj tio kion ili produktas, la semo, havas plej altan gravecon!

Tial, por klasifikado, oni devas ne fidi al similecoj de partoj de la organismo, eĉ se ili tre gravas por la bona farto de la vivaĵo rilate al la ekstera mondo. Eble iom pro ĉi tiu kaŭzo okazas, ke preskaŭ ĉiuj natursciencistoj treege emfazas similecojn ĉe organoj kiuj havas altan viv-esencan aŭ fiziologian gravecon. Sendube, ĉi tiu vidpunkto pri la graveco por klasifikado de gravaj organoj estas ĝenerale, sed certe ne ĉiam, ĝusta. Sed ilia graveco por klasifikado (mi kredas) dependas de ilia plia konstanteco tra grandaj grupoj de specioj; kaj ĉi tiu konstanteco dependas de tio ke tiaj organoj ĝenerale malpli ŝanĝiĝis dum la adaptiĝo de la specioj al siaj vivkondiĉoj. Unu fakto preskaŭ montras ke nura fiziologia graveco de organo ne determinas ĝian valoron por klasifikado: en rilataj grupoj, en kiuj la sama organo havas preskaŭ saman fiziologian valoron (laŭ nia supozo), ĝia valoro por klasifikado estas tre malsama. Neniu natursciencisto povus esplori iun grupon sen miri pri ĉi tiu fakto, kaj ĝi estas plene agnoskita en la verkoj de preskaŭ ĉiuj aŭtoroj. Sufiĉas citi la plej superan aŭtoritatulon, Robert Braŭn (Brown), kiu, parolante pri iuj organoj de la Proteacoj, diras ke ilia genra graveco, 'kiel [la graveco] de ĉiuj iliaj partoj, ne nur en ĉi tiu [familio], sed (laŭ mia kompreno) en ĉiuj naturaj familioj, estas tre malegala, kaj en iuj kazoj ŝajnas esti tute perdita'. Ankaŭ, en alia verko li diras ke la genroj de la Konaracoj 'malsamas, iuj havantaj unu ovejon, aliaj pli, iuj kun albumeno, aliaj sen, iuj havantaj tegolan aranĝon, aliaj valvan aranĝon de burĝon-petaloj. Unuope, iu ajn el ĉi tiuj trajtoj ofte havas genran gravecon, sed ĉi kaze, eĉ kunigitaj, ili ŝajnas nesufiĉaj por apartigi Knestison de Konaro'. Por doni ekzemplon de insektoj, en unu granda divido de Himenoptero, la antenoj, kiel Vestvud (Westwood) rimarkis, havas tre konstantan strukturon; en alia divido ili tre malsamas, kaj la diferencoj havas tre malgrandan valoron por klasifikado; tamen probable neniu dirus ke la antenoj en ĉi tiuj du dividoj de la sama ordo havas malegalan fiziologian gravecon. Oni povus prezenti multe da kazoj de malsamaj gravecoj por klasifikado de la sama grava organo ene de la sama grupo de vivaĵoj.

Plie, neniu dirus ke la rudimentaj aŭ ŝrumpintaj organoj havas altan fiziologian aŭ vivesencan gravecon; tamen, sendube, organoj en ĉi tiu kondiĉo ofte havas altan valoron por klasifikado. Neniu disputos ke la rudimentaj dentoj en la supraj makzeloj de junaj remaĉuloj, kaj iuj rudimentaj ostoj de la kruro, estas tre utilaj por montri la proksiman rilaton inter Remaĉuloj kaj Pakidermoj. Robert Braŭn forte insistis pri la fakto ke rudimentaj floretoj havas plej altan gravecon por la klasifikado de Gresoj.

Oni povus prezenti multajn kazojn de trajtoj derivitaj de partoj kiujn oni devas konsideri apenaŭ gravaj por fiziologio, sed kiujn oni universale agnoskas esti tre utilaj por la difino de tutaj grupoj. Ekzemple: la ekzisto aŭ manko de malfermita vojo de la naztruoj al la buŝo (la sola trajto, laŭ Oen, kiu absolute apartigas fiŝojn kaj reptiliojn) – la kurbiĝo de la angulo de la makzeloj ĉe Marsupiuloj – la faldmaniero de la flugiloj de insektoj – nura koloro ĉe iuj Algoj – nura lanugo sur partoj de la floro ĉe gresoj – la karaktero de la derma kovraĵo, ĉu haroj aŭ plumoj, ĉe Vertebruloj. Se la Ornitorinko [anasotalpo] estus kovrita per plumoj anstataŭ haroj, mi kredas ke natursciencistoj konsiderus ĉi tiun eksteran bagatelan trajton tiom grava indikaĵo por determini la gradon de rilato de ĉi tiu stranga vivaĵo al birdoj kaj reptilioj, kiom struktura simileco ĉe ajna interna kaj grava organo.

La graveco, por klasifikado, de bagatelaj trajtoj, ĉefe dependas de ilia rilato kun pluraj aliaj trajtoj de plia aŭ malplia graveco. La valoro de aro de trajtoj ja estas tre evidenta en naturhistorio. Tial, kiel oni ofte rimarkis, specio povas diferenci de siaj rilataj specioj laŭ pluraj trajtoj, fiziologie tre gravaj kaj preskaŭ universalaj, kaj tamen ne estas dubo pri kiel oni klasifiku ĝin. Ankaŭ, oni trovis, ke klasifikado bazita sur iu unuopa trajto, eĉ se tre grava, ĉiam fiaskis; ĉar neniu parto de organizaĵo estas universale konstanta. Mi pensas ke la graveco de aro de trajtoj, eĉ kiam neniuj estas gravaj, klarigas tiun diraĵon de Lineo, ke la trajtoj ne donas la genron, sed la genro donas la trajtojn; ĉar ĉi tiu diraĵo ŝajnas esti bazita sur konsidero de multaj bagatelaj punktoj de simileco, tro apenaŭaj por difini. Iuj plantoj, apartenantaj al la Malpighiacoj, produktas perfektajn kaj degenerintajn florojn; ĉe ĉi lastaj, kiel Ĵuso (Antoine Laurent de Jussieu) rimarkis, 'la plejo de la trajtoj unikaj al la specio, al la genro, al la familio, al la klaso, malaperas, kaj tiel ridindigas nian klasifikon'. Sed kiam Aspicarpa produktis en Francio, dum pluraj jaroj, nur degenerintajn florojn, de kiuj pluraj el la plej gravaj strukturaj punktoj mirige devojis de la ĝusta tipo de la ordo, sinjoro Riŝar (Richard) tamen saĝe vidis, kiel Ĵuso observis, ke ĉi tiu genro devas tamen esti inkluzivita inter la Malpighiacoj. Ŝajnas al mi ke ĉi tiu kazo bone ilustras la filozofion sur kiu klasifikado foje estas pro neceso bazita.

Praktike, kiam natursciencistoj laboras, ili ne zorgas pri la fiziologia valoro de la trajtoj kiujn ili uzas por difini grupon, aŭ por difini iun specion. Se ili trovas trajton preskaŭ unueca, kaj komuna al granda nombro da formoj, kaj ne komuna al aliaj, ili uzas ĝin kiel tre valoran trajton; se ĝi estas komuna al iu malplia nombro, ĝi havas malplian valoron. Ĉi tiu principo estas ĝenerale agnoskita de iuj natursciencistoj kiel la ĝusta principo; kaj neniu pli klare agnoskis ĉi tion ol la elstara botanikisto Aŭgusto Sentiler (Aug. St. Hilaire). Kiam oni malkovras ke iuj trajtoj ĉiam kunestas kun aliaj, kvankam neniu evidenta ligo inter ili troveblas, oni atribuas al ili specialan valoron. Ĉar en la plejo de animalaj grupoj, gravaj organoj, kiel tiuj por pumpi sangon, aŭ por aerumi ĝin, aŭ tiuj por reprodukti la rason, estas preskaŭ unuecaj, oni konsideras ilin tre utilaj por klasifikado. Sed en iuj animalaj grupoj, oni trovas ke ĉiuj ĉi tiuj, la plej gravaj nepraj organoj, prezentas trajtojn de tre malalta valoro [por klasifikado].

Oni povas kompreni kial trajtoj de la embrio devus esti egale gravaj al tiuj de la adolto, ĉar niaj klasifikoj kompreneble inkluzivas ĉiujn aĝojn de ĉiu specio. Sed neniel estas evidente, laŭ la ordinara vidpunkto, kial la strukturo de la embrio estus pli grava por ĉi tiu celo ol tiu de la adolto, kies rolo en la ekonomio de la naturo estas plena. Tamen, tiuj grandaj natursciencistoj Miln Edvards (Milne Edwards) kaj Agasi (Agassiz), forte insistis ke la embriaj trajtoj estas la plej gravaj el ĉiuj por la klasifikado de animaloj; kaj oni tre ĝenerale agnoskas ke ĉi tio estas ĝusta. La sama fakto validas por floraj plantoj, de kiuj du ĉefaj dividoj estas bazitaj sur trajtoj de la embrio, – sur la nombro kaj pozicio de la embriaj folioj (kotiledonoj), – kaj sur la maniero de formiĝo de la tigeto kaj radiketo. Kiam mi diskutos embriologion, mi montros kial tiaj trajtoj estas tre valoraj, laŭ la vidpunkto de klasifikado kiu implicas la ideon de deveno.

Niaj klasifikoj ofte estas klare influitaj de ĉenoj de rilatoj. Neniu pli facilas ol difini plurajn trajtojn komunajn al ĉiuj birdoj; sed en la kazo de krustuloj, oni ĝis nun trovas ke tia difino ne eblas. Estas krustuloj ĉe kontraŭaj ekstremoj de la vico, kiuj apenaŭ havas komunan trajton; sed la specioj ĉe ambaŭ ekstremoj, ĉar ili klare rilatas al aliaj, kaj ĉi tiuj al aliaj, ktp. estas rekoneblaj kiel sendube apartenantaj al ĉi tiu, kaj al neniu alia klaso de la Artikuloj.

Geografia distribuo ofte estas uzata, kvankam eble ne tute logike, por klasifikado, pli speciale por tre grandaj grupoj de proksime rilataj formoj. Temink (Temminck) insistas pri la utileco aŭ eĉ neceso de ĉi tiu metodo por iuj grupoj de birdoj; kaj pluraj entomologoj kaj botanikistoj uzis ĝin.

Finfine, koncerne la relativan valoron de la diversaj grupoj de specioj, tio estas ordoj, subordoj, familioj, subfamilioj, kaj genroj, ili ŝajnas esti, almenaŭ nun, preskaŭ arbitraj. Pluraj el la plej bonaj botanikistoj, ekzemple, sinjoro Bentham kaj aliaj, forte insistis pri ilia arbitra valoro. Oni povus prezenti kazojn pri grupoj de formoj, inter plantoj kaj insektoj, unue rangigitaj de spertaj natursciencistoj kiel genroj, kaj poste levitaj al la rango de subfamilio aŭ familio. Kaj oni faris tion, ne ĉar plia esploro malkovris gravajn strukturajn diferencojn, komence preteratentitajn, sed ĉar multaj parencaj specioj, kun iomete malsamaj gradoj de diferenco, estis poste malkovritaj.

Ĉiuj antaŭaj reguloj kaj helpiloj kaj malfacilaĵoj de klasifikado estas klarigitaj (se mi ne trompegas min) per la vidpunkto ke la natura sistemo baziĝas sur deveno kun modifiĝo; ke la trajtoj kiujn natursciencistoj konsideras montrantaj veran rilaton inter iuj du aŭ pli da specioj, estas tiuj kiuj estis hereditaj de komuna generinto, kaj, pro tio, ĉiu vera klasifiko estas genealogia; ke komuna deveno estas la kaŝita ligilo kiun natursciencistoj estis senkonscie serĉantaj, kaj ne iun nekonatan planon de kreo, nek liston de ĝeneralaj proponoj, nek simplan kunmetadon kaj disigon de pli aŭ malpli similaj objektoj.

Sed mi devas klarigi mian tezon pli plene. Mi kredas ke la aranĝo de grupoj en ĉiu klaso, en subrangoj kaj rilatoj al aliaj grupoj, devas esti strikte genealogia por esti natura; sed ke la kvanto da diferenco en la pluraj branĉoj aŭ grupoj, kvankam samgrade rilataj laŭ sango al sia komuna generinto, povas multe diferenci, pro la malsamaj gradoj de modifiĝo kiujn ili akumulis; kaj oni esprimas ĉi tion rangigante la formojn sub malsamaj genroj, familioj, subordoj, aŭ ordoj. La leganto plej bone komprenos la signifon de ĉi tio, se li reiros al la diagramo en la kvara ĉapitro. Supozu ke la literoj A ĝis L reprezentas rilatajn genrojn, kiuj vivis dum Silurio, kaj ke ĉi tiuj devenis de specio kiu ekzistis dum nesciata antaŭa periodo. Specioj de tri el ĉi tiuj genroj (A, F kaj I) transdonis modifiĝintajn praidojn al la nuna tempo, reprezentitajn de la dek kvin genroj (a14 al z14) sur la plej supra horizontala linio. Nu, ĉiuj ĉi tiuj modifiĝintaj praidoj de individua specio estas reprezentitaj kiel rilataj per sango aŭ deveno de la sama nombro da generacioj. Oni povas metafore nomi ilin kuzoj de miliono da generacioj; tamen ili multe diferencas de si, kaj je malsamaj gradoj. La formoj devenintaj de A, nun dividitaj je du aŭ tri familioj, konsistigas ordon kiu malsamas de tiuj devenintaj de I, kiuj ankaŭ dividiĝas je du familioj. Kaj la vivantaj specioj, devenintaj de A, ne povas esti klasifikitaj en la sama genro kun la pragenerinto A; nek tiuj de I, kun la pragenerinto I. Sed oni povas supozi ke la vivanta genro F14 nur iomete modifiĝis; kaj ĝi estus klasifikita kun la pragenerinta genro F; simile, kelkaj ankoraŭ vivantaj organikaĵoj apartenas al Siluriaj genroj. Tiel, la kvanto aŭ valoro de la diferencoj inter organikaĵoj kiuj rilatas al si samgrade laŭ sango, fariĝis vaste malsama. Tamen ilia genealogia aranĝo restas strikte vera, ne nur je la nuna tempo, sed je ĉiu sinsekva generacio. Ĉiuj modifiĝintaj praidoj de A estus heredintaj ion komunan de sia komuna pragenerinto, same kiel la praidoj de I; tiel estus ĉe ĉiu subranga branĉo de praidoj, dum ĉiu sinsekva periodo. Tamen, se oni decidus supozi ke iuj el la praidoj de A aŭ de I estus tiom modifiĝintaj ke ili pli malpli tute perdis nuancojn de sia deveno, tiukaze, iliaj lokoj en natura klasifiko estus pli malpli tute perditaj, – kiel foje ŝajnas esti okazinte kun ekzistantaj organismoj. Ĉiuj devenintoj de la genro F, laŭ ĝia tuta linio de deveno, estas supozitaj esti nur malmulte modifiĝintaj, kaj ili ankoraŭ formas nur unu genron. Sed ĉi tiu genro, kvankam tre izolita, tamen okupus sian ĝustan mezan pozicion; ĉar originale F estis karaktere meza inter A kaj I, kaj la pluraj genroj devenintaj de ĉi tiuj du genroj estus heredintaj iome iliajn trajtojn. Ĉi tiu natura aranĝo estas montrita, kiom eblas sur papero, en la diagramo, sed per multe tro simpla maniero. Se branĉanta diagramo ne estus uzata, kaj nur la nomoj de la grupoj estus skribitaj en linia vico, natura aranĝo estus eĉ malpli montrebla; kaj estas bone sciate ke oni ne povas reprezenti per vico, sur ebena surfaco, la similecojn kiujn oni malkovras en la naturo inter la vivaĵoj de sama grupo. Tiel, laŭ la vidpunkto kiun mi subtenas, la natura sistemo estas genealogia laŭ sia aranĝo, kiel familia arbo; sed la gradoj de modifiĝo kiun la malsamaj grupoj spertis, devas esti esprimitaj per klasifikado sub malsamaj genroj, subfamilioj, familioj, subordoj, ordoj, kaj klasoj.

Eble estus utile ilustri ĉi tiun vidpunkton pri klasifikado per la ekzemplo de lingvoj. Se oni posedus kompletan familian arbon de la homaro, genealogia aranĝo de la homaj rasoj provizus la plej bonan klasifikon de la diversaj lingvoj nun parolataj tra la mondo; kaj se ĉiuj formortintaj lingvoj, kaj ĉiuj mezaj kaj malrapide ŝanĝiĝantaj dialektoj devus esti inkluzivitaj, tia aranĝo estus, mi kredas, la sola ebla aranĝo. Tamen povus okazi ke iu tre antikva lingvo estus malmulte modifiĝinta, kaj estus naskinta kelkajn novajn lingvojn, dum aliaj estus multe modifiĝintaj (pro la disvastiĝo, kaj posta izoliĝo, kaj statoj de civilizeco de la pluraj rasoj, devenintaj de komuna raso) kaj estus naskinta multajn novajn lingvojn kaj dialektojn. La diversaj gradoj de diferenco inter la lingvoj de la sama fonto, devus esti esprimitaj per grupoj subordigitaj sub grupoj; sed la ĝusta kaj eĉ nura ebla aranĝo ankoraŭ estus genealogia; kaj ĉi tio estus strikte natura, ĉar ĝi ligus ĉiujn lingvojn, formortintajn kaj modernajn, per plej proksimaj rilatoj, kaj provizus la parencecon kaj originon de ĉiu lingvo.

Por konfirmi ĉi tiun vidpunkton, konsideru momente la klasifikon de variaĵoj, kiujn oni kredas aŭ scias esti devenintaj de unu specio. Ĉi tiuj estas grupigitaj sub specioj, kun subvariaĵoj sub variaĵoj; kaj por malsovaĝaj produktaĵoj, pluraj aliaj gradoj de diferenco estas necesaj, kiel ekzemple por kolomboj. La origino de la ekzisto de grupoj subordigitaj al grupoj, estas sama ĉe variaĵoj kaj specioj, tio estas, proksimeco de deveno kun diversaj gradoj de modifiĝo. Preskaŭ la samaj reguloj estas sekvataj por klasifiki variaĵojn kaj speciojn. Aŭtoroj insistis pri la neceso klasifiki variaĵojn laŭ natura anstataŭ supraĵa sistemo; Oni avertas, ekzemple, ne klasifiki du variaĵojn de ananaso kune, nur ĉar iliaj fruktoj hazarde estas preskaŭ identaj, eĉ se la frukto estas la plej grava parto; neniu kunmetas la kamporapon [Brassica campestris] kaj ĝardenrapon [Brassica rapa], kvankam la dikaj manĝeblaj tigoj estas tre similaj. Tiu parto kiu montriĝas plej konstanta, estas uzata por klasifiki variaĵojn. Tial, la granda kultivisto Marŝal (Marshall) diras ke la kornoj de bovoj estas tre utilaj por ĉi tiu celo, ĉar ili malpli varias ol la formo kaj koloro de la korpo, ktp. Aliflanke la kornoj de ŝafoj estas multe malpli utilaj, ĉar ili estas malpli konstantaj. Por klasifiki variaĵojn, mi pensas ke se oni havus veran familian arbon, genealogia klasifiko estus universale preferata; kaj iuj aŭtoroj provis ĉi tion. Oni povus esti certa ke, spite la kvanton da modifiĝo, la principo de heredo kunigus la formojn kiuj similas je la plej granda nombro da punktoj. Ĉe akrobatkolomboj, kvankam iuj subvariaĵoj diferencas de aliaj ĉe la grava trajto de bek-longeco, tamen ĉiuj grupiĝas kune pro la komuna kutimo de transkapiĝo. Sed la mallongbeka raso preskaŭ aŭ tute perdis ĉi tiun kutimon. Tamen, sen iu ajn rezonado aŭ cerbumado pri la temo, ĉi tiuj akrobatoj estas klasifikitaj en la sama grupo, ĉar ili rilatas per sango kaj similas ĉe iuj aliaj punktoj. Se oni povus pruvi ke Hotentotoj devenis de Negroj, mi pensas ke ili estus pli bone klasifikitaj sub la Negra grupo, eĉ se ili multe diferencas de Negroj je koloro kaj aliaj gravaj trajtoj.

Koncerne speciojn en natura stato, ĉiuj natursciencistoj fakte aplikas devenon en siaj klasifikaj sistemoj, ĉar ili inkluzivas en la plej malsupera grado, tio de specio, la du seksojn. Kaj ĉiuj natursciencistoj scias kiom multege la plej gravaj trajtoj de la seksoj foje varias. Oni apenaŭ povas nomi unu komunan punkton inter maskloj kaj ambaŭseksuloj de iuj ciripedoj, kiam adoltoj, kaj tamen neniu konsideras apartigi ilin. Sciencistoj inkluzivas en unu specion la plurajn larvajn stadiojn de la sama individuo, eĉ se ili tre diferencas de si kaj de la adolto, kaj same inkluzivas la tiel nomatajn alternajn generaciojn de Stinstrup (Steenstrup) kiuj povas esti konsiderataj la sama individuo nur laŭ teknika senco. Oni inkluzivas monstrojn; oni inkluzivas variaĵojn, ne nur ĉar ili proksime similas al la gepatra formo, sed ĉar ili devenas de ĝi. Tiu kiu kredas ke la svelta primolo devenis de la kuraca primolo, aŭ inverse, klasifikas ilin kune kiel unu specion, kaj donas nur unu difinon. Kiam oni trovis ke tri orkideaj formoj (Monochanthus, Myanthus, kaj Catasetum), kiujn oni antaŭe klasifikis kiel tri apartajn genrojn, foje produktiĝas sur sama spiko, oni tuj inkluzivis ilin en unu specion. Sed oni povus demandi kion oni devus fari, se estus pruvita ke unu specio de kanguruo estis produktita, per longa procezo de modifiĝo, el urso? Ĉu oni devus klasifiki ĉi tiun unu specion kun ursoj, kaj kion oni faru pri la aliaj specioj [de kanguruoj]? La supozo estas, kompreneble, absurda; kaj mi povus respondi surbaze de ĉi tiu supozo, kaj demandi kion oni farus se oni vidus perfektan kanguruon elirantan la uteron de urso? Surbaze de ĉiuj analogaj kazoj, ĝi estus klasifikita kun ursoj; sed tiam certe ĉiuj aliaj specioj de la kangurua familio devus esti klasifikitaj sub la ursa genro. La tuta kazo estas absurda, ĉar tie kie estis proksima komuna deveno, certe estas proksima simileco.

Deveno estas universale uzata por klasifiki la individuojn de la sama specio kune, kvankam la maskloj kaj femaloj kaj larvoj foje estas ekstreme malsamaj, kaj ĝi estas uzata por klasifiki variaĵojn kiuj spertis iom, kaj foje multe da modifiĝo. Ĉu ĉi tiu sama elemento de deveno ne estas senkonscie uzata por grupigi speciojn sub genroj, kaj genrojn sub pli superaj grupoj, kvankam en ĉi tiuj kazoj la modifiĝo estas de pli granda grado, kaj bezonis pli longan tempon por kompletiĝi? Mi kredis ke ĝi estis tiel senkonscie uzata, kaj nur tiel mi povas kompreni la plurajn regulojn kaj gvidprincipojn kiujn niaj plej bonaj sistematikistoj sekvis. Oni ne havas skribitajn familiarbojn; oni devas malkovri komunan devenon per iaj similecoj. Tial oni elektas tiujn trajtojn kiuj, laŭ onia scio, malplej probable modifiĝis rilate al la vivkondiĉoj kiujn ĉiu specio lastatempe spertis. Laŭ ĉi tiu vidpunkto rudimentaj strukturoj estas tiom bonaj, aŭ eĉ foje pli bonaj, ol aliaj partoj de la organizaĵo. Ne gravas kiom bagatela iu trajto eble estas – ĝi povus esti la kurbiĝo de la angulo de la makzelo, la maniero laŭ kiu la flugiloj de insekto faldiĝas, ĉu la haŭto estas kovrita per haroj aŭ plumoj – se ĝi estas universala tra multaj malsamaj specioj, speciale tiuj kiuj havas tre malsamajn vivkutimojn, ĝi alprenas altan valoron. Oni povas klarigi ĝian ĉeeston en tre multaj formoj kun tre diversaj kutimoj, nur per ĝia heredo de komuna prapatro. Oni povas erari pri ĉi tio koncerne unuopajn punktojn de strukturo, sed kiam pluraj trajtoj, eĉ se tre bagatelaj, aperas kune tra granda grupo de vivaĵoj havantaj malsamajn kutimojn, oni povas esti preskaŭ certa, laŭ la teorio de deveno, ke ĉi tiuj trajtoj estis hereditaj de komuna pragenerinto. Kaj oni scias ke tiaj rilataj aŭ grupigitaj trajtoj havas specialan valoron por klasifikado.

Oni povas kompreni kial specio, aŭ grupo de specioj, povas stari aparte de siaj samgenranoj, je pluraj plej gravaj trajtoj, kaj tamen esti senhezite klasifikita kun ili. Ĉi tio senhezite fareblas, kaj estas ofte farata, kiam sufiĉa nombro da trajtoj, eĉ se tre bagatelaj, montras la kaŝitan ligon de komuna deveno. Se du formoj havus neniujn komunajn trajtojn, sed tamen ĉi tiuj ekstremaj formoj estus ligitaj per ĉeno de mezaj grupoj, oni povus tuj konkludi ke temas pri komuna deveno, kaj meti ĉiujn en la saman klason. Ĉar oni trovas ke fiziologie tre gravaj organoj – tiuj kiuj funkcias por konservi vivon sub plej diversaj vivkondiĉoj – ĝenerale estas plej konstantaj, oni atribuas specialan valoron al ili. Sed se la samaj organoj, ĉe alia grupo aŭ parto de grupo, multe diferencus, oni tuj konsiderus ilin malpli valoraj por klasifikado. Mi pensas ke la leganto poste komprenos kial embriaj trajtoj tre gravas por klasifikado. Geografia distribuo foje utilas por klasifiki grandajn kaj vaste distribuitajn genrojn, ĉar ĉiuj specioj de la sama genro, loĝantaj en iu aparta kaj izolita regiono, plej probable devenis de la samaj prapatroj.

Oni povas kompreni, surbaze de ĉi tiuj vidpunktoj, la tre gravan distingon inter veraj [esencaj] rilatoj kaj analogaj similecoj aŭ adaptiĝoj. Lamarko (Lamarck) unue atentigis pri ĉi tiu distingo, kaj estis lerte sekvata de Maklej (Macleay) kaj aliaj. La simileco de korpoformo kaj de la naĝil-formaj antaŭaj membroj, inter la dugongo, kiu estas pakiderma animalo, kaj la baleno, kaj inter ambaŭ ĉi tiuj mamuloj kaj la fiŝoj, estas analoga. Inter insektoj estas nenombreblaj kazoj: ekzemple Lineo, trompita de ekstera aspekto, fakte klasifikis homopteran insekton kiel noktopapilion. Oni vidas iom similan aferon eĉ ĉe ĝardenaj variaĵoj, ekzemple, ĉe la dikaj tigoj de la ĝardenrapo kaj kamporapo. La [komparo de] la grejhundo kun la kurĉevalo estas apenaŭ pli kaprica ol la komparoj kiujn iuj aŭtoroj faris inter tre malsamaj animaloj. Surbaze de mia vidpunkto ke trajtoj havas veran gravecon por klasifikado, nur se ili malkaŝas devenon, oni povas klare kompreni kial analogaj trajtoj aŭ adaptiĝoj, kvankam plej gravaj por la bona farto de la vivaĵo, estas preskaŭ senvaloraj al sistematikistoj. La kialo estas ke animaloj, apartenantaj al du plej apartaj linioj de deveno, povas libere adaptiĝi al similaj kondiĉoj, kaj tiel akiri proksiman eksteran similecon; sed tiaj similecoj ne montras – eĉ male, emas kaŝi – la sang-rilaton al iliaj propraj linioj de deveno. Oni povas ankaŭ kompreni la ŝajnan kontraŭdiron, ke la samaj trajtoj estas analogaj kiam oni komparas iun klason aŭ ordon kun alia, sed montras veran rilaton [t.e. komunan devenon] kiam oni komparas la membrojn en la sama klaso aŭ ordo. Tiel, la korpoformo kaj naĝil-formaj membroj estas nur analogaj kiam oni komparas balenojn kun fiŝoj, estante adaptaĵoj ĉe ambaŭ klasoj por naĝado en akvo. Sed la korpoformo kaj naĝilformaj membroj utilas kiel trajtoj kiuj montras veran rilaton inter la pluraj membroj de la balena familio. Ĉi tiuj cetacoj samas ĉe tiom da trajtoj, grandaj kaj malgrandaj, ke oni ne povas dubi ke ili heredis sian ĝeneralan korpoformon kaj membrostrukturon de komuna praparenco. Estas same ĉe fiŝoj.

Ĉar membroj de apartaj klasoj ofte adaptiĝis per sinsekvaj apenaŭaj modifiĝoj por vivi sub preskaŭ samaj cirkonstancoj, – ekzemple, por loĝi en la tri elementoj de tero, aero, kaj akvo, – oni eble povas kompreni kial nombra paralelismo foje estas observata inter la subgrupoj de apartaj klasoj. Natursciencisto, mirigita de ĉi tia paralelismo ĉe iu klaso, per arbitra levo aŭ mallevo de la valoro de la grupoj en aliaj klasoj (ĉiuj spertoj montras ke ĉi tiu valorigo estis ĝis nun arbitra), povus facile etendi la paralelismon vaste. La sepoblaj, kvinoblaj, kvaroblaj kaj trioblaj klasifikoj probable originas tiel.

Ĉar la modifiĝintaj praidoj de dominantaj specioj, apartenantaj al pli grandaj genroj, emas heredi la avantaĝojn kiuj faris la grupojn al kiuj ili apartenas grandaj kaj siajn prapatrojn dominantaj, ili preskaŭ certe etendiĝas vaste, kaj kaptas pli kaj pli da lokoj en la ekonomio de la naturo. La pli grandaj kaj pli dominantaj grupoj tiel emas daŭre plimultiĝi, kaj sekve ili forpuŝas multajn pli malgrandajn kaj pli malfortajn grupojn. Tiel oni povas klarigi la fakton ke ĉiuj organismoj, modernaj kaj formortintaj, inkluziviĝas sub kelkaj grandaj ordoj, sub eĉ malpli da klasoj, kaj ĉiuj en unu granda natura sistemo. La miriga fakto ke la malkovro de Aŭstralio ne aldonis eĉ unu insekton kiu apartenas al nova ordo, kaj en la planta regno, laŭ doktoro Huker (Hooker), ĝi aldonis nur du aŭ tri malgrandajn ordojn, montras kiom malmultaj estas la superaj grupoj, kaj kiom vaste ili troviĝas tra la mondo.

En la ĉapitro pri geologia vico mi provis montri, surbaze de la principo ke ĉiu grupo ĝenerale multe diverĝis je karaktero dum la longdaŭra procezo de modifiĝo, kial la pli antikvaj vivoformoj ofte prezentas trajtojn iomete mezajn inter vivantaj grupoj. Kelkaj malnovaj kaj mezaj prapatraj formoj, kiuj en iuj kazoj postlasis ĝis hodiaŭ praidojn nur iomete modifiĝintajn, formas la tiel nomatajn marĝenajn aŭ malnormalajn grupojn. Ju pli malnormala iu formo estas, des pli multaj devas esti la ligantaj formoj kiuj, laŭ mia teorio, estis ekstermitaj kaj tute perditaj. Kaj estas kelkaj indikaĵoj ke malnormalaj formoj suferis severan formorton, ĉar ili ĝenerale estas reprezentitaj de ekstreme malmulte da specioj; kaj tiuj specioj kiuj plu ekzistas, ĝenerale estas tre malsamaj de si, kio ankaŭ implicas formorton. La genroj Ornithorhynchus kaj Lepidosiren, ekzemple, ne estus malpli malnormalaj se ĉiu estus reprezentita per dekduo da specioj anstataŭ nur unu, sed tia riĉeco de specioj, laŭ miaj esploroj, kutime ne troviĝas ĉe malnormalaj genroj. Mi pensas ke oni povas klarigi ĉi tiun fakton nur se oni konsideras malnormalajn formojn esti malsukcesaj grupoj konkeritaj de pli sukcesaj konkurencantoj, kun kelkaj membroj konservitaj pro iu neofta koincido de favoraj cirkonstancoj.

Sinjoro Vaterhaŭs (Waterhouse) rimarkis ke, kiam membro apartenanta al iu grupo de animaloj montras similecon al tre malsama grupo, ĉi tiu simileco plejofte estas ĝenerala kaj ne speciala: tiel, laŭ sinjoro Vaterhaŭs, el ĉiuj Ronĝuloj, la ĉinĉilo plej proksime rilatas al la Marsupiuloj. Sed ĉe la punktoj kiuj proksimas al ĉi tiu ordo, la similecoj estas ĝeneralaj, kaj ne [pli proksimaj] al iu marsupiula specio ol alia. Ĉar oni kredas ke la punktoj de simileco de la ĉinĉilo al Marsupiuloj estas veraj, kaj ne nur adaptiĝoj, ili ŝuldiĝas, laŭ mia teorio, al komuna heredo. Tial oni devas supozi aŭ ke ĉiuj Ronĝuloj, inkluzive de la ĉinĉilo, disbranĉis de iu tre antikva Marsupiulo, kiu havis karakteron iom mezan inter ĉiuj ekzistantaj Marsupiuloj, aŭ ke ambaŭ Ronĝuloj kaj Marsupiuloj disbranĉis de komuna pragenerinto, kaj ke ambaŭ grupoj post tiam multe modifiĝis en disajn direktojn. Ambaŭ vidpunktoj supozigas ke la ĉinĉilo konservis, per heredo, pli da karaktero de sia antikva pragenerinto ol aliaj Ronĝuloj, kaj tial ĝi ne rilatas specife al iu ekzistanta Marsupiulo, sed nerekte al ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj Marsupiuloj, pro parta konservo de la karaktero de sia pragenerinto, aŭ frua membro de la grupo. Aliflanke, laŭ sinjoro Vaterhaŭs, el ĉiuj Marsupiuloj, la vombato plej proksime similas al, ne iu specifa specio, sed la ĝenerala ordo de Ronĝuloj. Ĉikaze tamen, oni povas forte suspekti ke la similecoj estas nur analogaj, ĉar la vombato adaptiĝis al kutimoj similaj al tiuj de Ronĝulo. La pliaĝa De Kandol (De Candolle) faris proksimume samajn observojn pri la ĝeneraleco de la similecoj inter apartaj ordoj de plantoj.

Surbaze de la principo ke specioj devenintaj de komuna generinto plimultiĝas kaj grade diverĝas je karaktero, konservante per heredo kelkajn komunajn trajtojn, oni povas kompreni la ekstreme kompleksajn kaj disradiantajn rilatojn kiuj ligas ĉiujn membrojn de sama familio, aŭ pli supera grupo. La komuna generinto de tuta familio de specioj, nun dividita pro formortoj en apartajn grupojn kaj sub-grupojn, estus transdoninta iom da siaj trajtoj, modifiĝintaj diversmaniere kaj diversgrade, al ĉiuj. Tial, la pluraj specioj interrilatus laŭ nerektaj linioj de rilatoj, de diversaj longecoj (kiel oni povas vidi en la ofte menciita diagramo), suprenirantaj tra multaj antaŭuloj. Estas malfacile montri la sangorilatojn inter la multaj parencoj de iu antikva nobela familio, eĉ per helpo de genealogia arbo, kaj preskaŭ neeble fari ĉi tion sen ĉi tiu helpo; oni povas kompreni la ekstreman malfacilecon kiun natursciencistoj spertas kiam ili priskribas, sen helpo de diagramo, la diversajn rilatojn kiujn ili perceptas inter la multaj vivantaj kaj formortintaj membroj de la sama granda natura klaso.

Formorto, kiel oni vidis en la kvara ĉapitro, ludis gravan rolon por difini kaj plilarĝigi la spacojn inter la pluraj grupoj en ĉiu klaso. Oni povas tiel klarigi eĉ la apartecon de tutaj klasoj – ekzemple, de birdoj disde ĉiuj aliaj vertebrulaj animaloj – per la kredo ke multaj antikvaj vivoformoj, kiuj iam ligis la fruajn pragenerintojn de la birdoj kun la fruaj pragenerintoj de la aliaj vertebrulaj klasoj, estas tute perditaj. Estis malpli kompleta formorto en la formoj de vivo kiuj iam ligis fiŝojn kun amfibioj. Estis eĉ malpli en iuj aliaj klasoj, kiel tiu de Krustuloj, ĉar ĉikaze plej mirige diversaj formoj estas ankoraŭ kunligitaj per longa, sed rompita, ĉeno de similecoj. Formorto nur apartigis grupojn: ĝi neniel faris ilin. Se ĉiuj formoj kiuj iam ajn vivis sur ĉi tiu Tero subite reaperus, kvankam estus tute neeble difini kiel distingi ĉiun grupon de aliaj, ĉar ĉiuj kunfandiĝus per gradoj tiom fajnaj kiom tiuj inter plej fajnaj variaĵoj, tamen natura klasifiko, aŭ almenaŭ natura aranĝo, eblus. Oni komprenos ĉi tion per konsidero de la diagramo: la literoj A ĝis L reprezentu dek unu Siluriajn genrojn, de kiuj iuj produktis grandajn grupojn de modifiĝintaj praidoj. Supozu ke ĉiuj mezaj ĉeneroj inter ĉi tiuj dek unu genroj kaj ilia pratempa generinto, kaj ĉiuj mezaj ĉeneroj en ĉiu branĉo kaj subbranĉo de iliaj praidoj ankoraŭ vivus, kaj ke la ĉeneroj estus tiom fajnaj kiom tiuj inter la plej proksimaj variaĵoj. Ĉikaze, estus tute neeble trovi ajnan difinon por distingi la plurajn membrojn de la pluraj grupoj disde iliaj pli proksimaj prapatroj, nek ĉi tiujn prapatrojn disde ilia antikva kaj nekonata pragenerinto. Tamen, la natura aranĝo en la diagramo ankoraŭ estus valida, kaj, laŭ la principo de heredo, ĉiuj formoj devenintaj de A, aŭ de I, havus ion komunan. En arbo oni povas distingi iun branĉon de alia, kvankam ĉe la forko la du unuiĝas kaj kunfandiĝas. Kiel mi diris, oni ne povus difini la plurajn grupojn; sed oni povus montri tipojn, aŭ formojn, reprezentantajn la plejon de la trajtoj de ĉiu grupo, granda aŭ malgranda, kaj tiel doni ĝeneralan ideon pri la valoro de la diferencoj inter ili. Necesus fari tiel, se oni iam sukcesus kolekti ĉiujn formojn en iu klaso kiuj vivis tra ĉiuj tempoj kaj spacoj. Oni certe neniam sukcesos fari tiom kompletan kolekton, tamen, por iuj klasoj, estas tendenco al ĉi tiu direkto. Sinjoro Miln Edvards lastatempe insistis, en lerta eseo, ke estas tre grave konsideri tipojn, eĉ se oni ne povas apartigi kaj difini la grupojn al kiuj tiaj tipoj apartenas.

Fine, oni vidis ke natura selektado, kiu rezultas de la lukto por ekzisto, kaj kiu preskaŭ neeviteble kaŭzas formorton kaj diverĝon de karaktero inter la multaj praidoj de unu dominanta prapatra specio, klarigas tiun grandan kaj universalan trajton en la rilatoj de ĉiuj organikaĵoj, tio estas, ilia subordigo en grupoj sub grupoj. Oni uzas la elementon de deveno por klasifiki la individuojn de ambaŭ seksoj kaj de ĉiuj aĝoj, eĉ se ili havas malmultajn komunajn trajtojn, sub unu specio. Oni uzas devenon por klasifiki agnoskitajn variaĵojn, eĉ se ili multe malsamas de sia [gepatra specio]. Kaj mi kredas ke ĉi tiu elemento de deveno estas la kaŝita ligo kiun natursciencistoj estis serĉantaj sub la termino Natura Sistemo. Surbaze de ĉi tiu ideo ke la natura sistemo estas genealogia aranĝo (ju pli perfekta, des pli genealogia), kiu esprimas gradojn de diferenco inter la praidoj de komuna parenco per la terminoj genroj, familioj, ordoj, ktp, oni povas kompreni la regulojn kiujn oni devas sekvi por klasifikado. Oni povas kompreni kial oni taksas iujn similecojn multe pli valoraj ol aliajn; kial oni rajtas uzi rudimentajn kaj senutilajn organojn, aŭ aliajn de apenaŭa fiziologia graveco; kial, komparante iun grupon kun aparta grupo, oni rapide malakceptas analogajn aŭ adaptiĝajn trajtojn, kaj tamen uzas ĉi tiujn trajtojn ene de la limoj de la sama grupo. Oni povas klare vidi kial ĉiuj vivantaj kaj formortintaj formoj grupigeblas en unu grandan sistemon; kaj kiel la pluraj membroj de ĉiu klaso estas kune ligitaj per plej kompleksaj kaj disradiantaj linioj de rilato. Oni probable neniam malnodigos la nesolveblan araneaĵon de rilatoj inter la membroj de iu klaso; sed se oni havas klaran celon, kaj ne serĉas iun nekonatan planon de kreo, oni povas esperi certan, kvankam malrapidan, progreson.

Morfologio

Oni vidis ke membroj de la sama klaso, sendepende de siaj vivkutimoj, similas al si laŭ la ĝenerala plano de sia organizaĵo. Ĉi tiu simileco estas ofte esprimata per la termino 'unueco de tipo'; aŭ per la aserto ke la pluraj partoj kaj organoj en apartaj specioj de la sama klaso estas homologaj. La tuta temo estas inkluzivita sub la ĝenerala termino Morfologio. Ĉi tio estas la plej interesa parto de naturhistorio, kaj oni povas diri ke ĝi estas ĝia vera esenco. Kio povus esti pli kurioza ol la fakto ke la mano de la homo, formita por prenado, tiu de talpo, formita por fosado, la kruro de ĉevalo, la naĝilo de foceno, kaj la flugilo de vesperto, ĉiuj estas konstruitaj laŭ la sama modelo, kaj inkluzivas la samajn ostojn, en la samaj relativaj pozicioj? Ĵofra Sentiler (Geoffroy St Hilaire) forte insistis pri la alta graveco de la relativa interkonekto de homologaj organoj: la partoj povas ŝanĝiĝi ĝis preskaŭ iu ajn grado de formo kaj grandeco, kaj tamen ili devas ĉiam resti ligitaj je la sama ordo. Oni neniam trovas, ekzemple, la ostojn de la brako kaj antaŭbrako, aŭ de la femuro kaj kruro, interŝanĝitaj. Tial oni povas doni la samajn nomojn al la homologaj ostoj en vaste malsamaj animaloj. Oni vidas ĉi tiun saman grandan leĝon en la strukturo de la buŝoj de insektoj: kio povus esti pli malsamaj ol la treege longa spirala rostro de sfingo, la kurioza faldita buŝo de abelo aŭ cimo, kaj la grandaj makzeloj de skarabo? Tamen ĉiuj ĉi tiuj organoj, kiuj havas tre malsamajn funkciojn, formiĝis per senfine multaj modifiĝoj de supra lipo, mandibloj, kaj du paroj de makzeloj. Analogaj leĝoj regas la strukturon de la buŝoj kaj membroj de krustuloj. Same estas ĉe la floroj de plantoj.

Estas tute senespere, provi klarigi ĉi tiun similecon de modelo ĉe samklasaj vivaĵoj, per 'utileco' aŭ la doktrino de 'finaj kaŭzoj'. Oen specife agnoskis la senesperecon de tio en sia plej interesa verko pri la 'La Naturo de Membroj'. Laŭ la ordinara vidpunkto pri la aparta kreo de ĉiu vivaĵo, oni povas diri nur ke tiel estas; – ke plaĉis al la Kreinto tiel konstrui ĉiun animalon kaj planton.

La klarigo estas evidenta, surbaze de la teorio pri la natura selektado de malgrandaj sinsekvaj modifiĝoj, – [en kiu] ĉiu modifiĝo estas iel utila al la modifiĝinta formo, sed pro interrilatoj de kresko ofte influas aliajn partojn de la organizaĵo. En ĉi tiaj ŝanĝiĝoj, la originala modelo apenaŭ aŭ tute ne emas modifiĝi, kaj partoj ne interŝanĝas lokojn. La ostoj de iu membro povus mallongiĝi aŭ larĝiĝi iom ajn, kaj grade fariĝi kovritaj per dika membrano, por funkcii kiel naĝilo, aŭ ĉiuj ostoj, aŭ iuj ostoj de remileca piedo povus longiĝi iom ajn, kaj la membrano liganta ilin povus larĝigi iom ajn, por funkcii kiel flugilo. Tamen en la tuto de ĉi tiu granda kvanto da modifiĝo estus neniu tendenco ŝanĝi la ostan kadron nek la relativan interkonekton de la pluraj partoj. Supozante ke la antikva pragenerinto, aŭ (kiel oni povas nomi ĝin) la pratipo de ĉiuj mamuloj, havis sian membrojn konstruitaj laŭ la ekzistanta ĝenerala modelo, por iu celo, oni povas tuj kompreni la simplan signifon de la homologa konstruo de la membroj tra la tuta klaso. Same estas ĉe la buŝoj de insektoj. Oni devas nur supozi ke ilia komuna pragenerinto havis supran lipon, mandiblojn, kaj du parojn de makzeloj, kiuj eble estis tre simplaj laŭforme, kaj tiam natura selektado klarigas la senfinan diversecon de la buŝ-strukturo kaj funkcio ĉe insektoj. Tamen, estas penseble ke la ĝenerala modelo de organo povus fariĝi tiom kaŝita ke ĝi finfine perdiĝus, per ŝrumpado kaj fine per kompleta aborto de iuj partoj, per kunfandiĝo kun aliaj partoj, kaj per duobligo aŭ multobligo de aliaj. Oni scias ke ĉi tiaj varioj ja eblas. En la naĝiloj de la formortintaj gigantaj mar-lacertoj, kaj en la buŝoj de iuj suĉantaj krustuloj, la ĝenerala modelo tiel ŝajnas esti iom kaŝita.

Estas alia kaj egale kurioza branĉo de la nuna temo; tio estas, la komparo, ne de la sama parto ĉe malsamaj [specioj] de iu klaso, sed de la malsamaj partoj aŭ organoj en la sama individuo. La plejo de fiziologoj kredas ke la ostoj de la kranio estas homologaj al – alivorte, respondas nombre kaj laŭ relativa interkonekto al – la elementaj partoj de kelkaj vertebroj. La antaŭaj kaj postaj membroj ĉe ĉiu vertebrulo kaj artik-ulo estas klare homologaj. Oni vidas la saman leĝon komparante la mirige kompleksajn makzelojn kaj krurojn de krustuloj. Estas bone sciate al preskaŭ ĉiuj, ke en floro, la relativa pozicio de la sepaloj, petaloj, stamenoj kaj pistiloj, kaj ilia detala strukturo, estas kompreneblaj surbaze de la vidpunkto ke ili konsistas de metamorfozintaj folioj, aranĝitaj ĉirkaŭ spiko. Ĉe monstraj plantoj, ofte estas rektaj indikaĵoj pri la ebleco ke iu organo transformiĝis al alia, kaj oni povas fakte vidi ĉe embriaj krustuloj kaj multaj aliaj animaloj, kaj en floroj, ke organoj kiuj estas ekstreme malsamaj kiam maturaj, estas ekzakte similaj dum frua stadio de kresko.

Ĉi tiuj faktoj estas tute neklarigeblaj per la ordinara vidpunkto pri [aparta] kreo! Kial la cerbo estas enfermita en skatolo konsistanta de tiom multaj kaj tiom malordinare formitaj pecoj de osto? Kiel Oen rimarkis, la avantaĝo kiu rezultas de la fleksiĝemo de la apartaj pecoj dum naskiĝo ĉe mamuloj, neniel klarigas la saman konstruon en la kranioj de birdoj. Kial similaj ostoj estus kreitaj por formi la flugilon kaj kruron de vesperto, kiuj estas uzataj por tute malsamaj celoj? Kial krustulo kiu havas ekstreme kompleksan buŝon konsistantan de multaj partoj, ĉiam havas malpli da kruroj kiel sekvo? Aŭ inverse, kial tiuj kun multaj kruroj havas pli simplajn buŝojn? Kial la sepaloj, petaloj, stamenoj, kaj pistiloj en iu individua floro, kvankam ili estas adaptitaj por tre malsamaj celoj, estas konstruitaj laŭ la sama modelo?

Surbaze de la teorio pri natura selektado, oni povas kontentige respondi al ĉi tiuj demandoj. Ĉe la vertebruloj, oni vidas vicon de internaj vertebroj portantaj iujn elstaraĵojn kaj alfiksaĵojn. En la artikuloj, oni vidas ke la korpo dividiĝas kiel vico de segmentoj, havantaj eksterajn alfiksaĵojn. Kaj ĉe florplantoj, oni vidas vicon de sinsekvaj spiraloj de folioj. Kiel Oen observis, nedifinita ripetiĝo de la sama parto aŭ organo estas komuna trajto de ĉiuj malsuperaj aŭ malmulte modifiĝintaj formoj. Tial, oni povas facile kredi ke la nekonata pragenerinto de la vertebruloj posedis multajn vertebrojn; la nekonata pragenerinto de la artikuloj posedis multajn segmentojn; kaj la nekonata pragenerinto de florplantoj posedis multajn spiralojn de folioj. Oni antaŭe vidis ke partoj kiuj ripetiĝas multfoje tre emas varii nombre kaj strukture. Sekve, estas tre probable ke natura selektado, dum longa procezo de modifiĝo, kaptis iom da originale similaj elementoj, multfoje ripetitaj, kaj adaptis ilin al plej diversaj celoj. Kaj ĉar la tuta kvanto da modifiĝo estis atingita per malgrandaj sinsekvaj paŝoj, oni devas ne miri kiam oni malkovras ĉe tiaj partoj aŭ organoj, iom da fundamenta simileco, konservita per la forta principo de heredo.

En la granda klaso de moluskoj, kvankam oni povas rekoni ke la partoj de iu specio estas homologaj al tiuj de alia specio, oni povas trovi nur malmultajn vicojn de homologaĵoj. Alivorte, oni malofte povas montri iun parton aŭ organon kiu estas homologa al alia en la sama individuo. Kaj oni povas kompreni ĉi tiun fakton, ĉar en moluskoj, eĉ en la plej malsuperaj specioj de la klaso, oni ne trovas tiom multe da ripetiĝo de iu parto, kiel oni trovas en la aliaj grandaj klasoj de la animala kaj planta regnoj.

Natursciencistoj ofte diras ke la kranio estas formita de metamorfozintaj vertebroj, la makzeloj de kraboj, formitaj de metamorfozintaj kruroj, kaj la stamenoj kaj pistiloj de floroj, formitaj de metamorfozintaj folioj. Sed en ĉi tiuj kazoj, kiel profesoro Haksli (Huxley) rimarkis, probable estus pli ĝuste diri ke ambaŭ la kranio kaj la vertebroj, ambaŭ la makzeloj kaj la kruroj, ktp., metamorfozis, ne unu de la alia, sed de iu komuna elemento. Sed natursciencistoj uzas tiajn esprimojn nur laŭ metafora senco. Ili apenaŭ celas diri ke dum la longa procezo de deveno, iaj praorganoj – vertebroj en unu kazo kaj kruroj en alia – fakte fariĝis kranioj aŭ makzeloj. Tamen, la indikaĵoj ke tiaj modifiĝoj okazis estas tiom fortaj, ke natursciencistoj apenaŭ povas eviti uzi esprimojn kiuj havas ĉi tiun klaran signifon. Laŭ mia vidpunkto, ĉi tiuj esprimoj estas uzeblaj senmetafore. La miriga fakto ke krabaj makzeloj, ekzemple, konservas multajn trajtojn kiujn ili probable konservus per heredo, se ili fakte metamorfozis dum multaj generacioj de veraj kruroj aŭ de iu simpla alfiksaĵo, fariĝas klara.

Embriologio

Estis jam preterpase menciite, ke iuj organoj de individuo, kiuj fariĝas tre malsamaj kaj servas malsamajn celojn kiam la individuo maturiĝas, estas ekzakte samaj en la embrio. Ankaŭ, la embrioj de malsamaj animaloj ene de sama klaso ofte estas mirige similaj. Ne estas pli bona pruvo de ĉi tio ol la cirkonstanco menciita de Agasi, ke, forgesinte meti etikedon sur embrio de iu vertebrulo, li nun ne povas diveni ĉu ĝi estas de mamulo, birdo aŭ reptilio. La vermecaj larvoj de noktopapilioj, muŝoj, skaraboj, ktp., multe pli similas al si ol la maturaj insektoj, sed en la kazo de la larvoj, la embrioj estas aktivaj, kaj estas adaptiĝintaj al specialaj vivmanieroj. Nuanco de la leĝo pri embria simileco foje daŭras ĝis iom malfrua aĝo: ekzemple, birdoj de la sama genro, kaj de proksime rilataj genroj, ofte similas al si dum la [vivperiodoj de] unua kaj dua plumaroj, kiel oni vidas kaze de la makulaj plumaroj de turda grupo. En la kata tribo, la plejo de specioj estas striaj aŭ strie makulaj. Kaj strioj estas klare rimarkeblaj ĉe leonidoj. Foje, tamen malofte, oni vidas ion tian ĉe plantoj, ekzemple, la embriaj folioj de la ulekso, kaj la unuaj folioj de la pseŭdofolia akacio, estas pinataj, aŭ dividitaj kiel la ordinaraj folioj de la Legumenozoj.

La punktoj de strukturo, ĉe kiuj la embrioj de vaste malsamaj animaloj de la sama klaso similas al si, ofte havas neniun rektan rilaton al iliaj vivkondiĉoj. Ekzemple, oni ne povas supozi ke, en la embrioj de vertebruloj, la kurioza maŝa kuro de la arterioj proksime al la brankaj fendoj rilatas al similaj kondiĉoj – ĉe juna mamulo kiu estas nutrata en la utero de sia patrino, en la ovo de birdo kiu eloviĝas en nesto, kaj ĉe la frajo de rano sub akvo. Tia rilato ne estas pli kredinda ol la ideo ke la samaj ostoj en la mano de homo, flugilo de vesperto, kaj naĝilo de foceno rilatas al similaj vivkondiĉoj. Neniu supozas ke la strioj de leonido, aŭ la makuloj de juna merlo, iel ajn utilas al ĉi tiuj animaloj, aŭ rilatas al la kondiĉoj kiujn ili spertas.

Tamen la kazo estas malsama kiam animalo dum iu parto de sia embria kariero estas aktiva, kaj devas provizi por si mem. La periodo de aktiveco povas komenciĝi pli frue aŭ pli malfrue en vivo; sed kiam ĝi komenciĝas, la adaptiĝo de la larvo al siaj vivkondiĉoj estas tiom perfekta kaj bela kiom ĉe la adolta animalo. Pro tiaj specialaj adaptiĝoj, la simileco de la larvoj aŭ aktivaj embrioj de rilataj animaloj estas foje tre kaŝita. Kaj oni povus prezenti kazojn de la larvoj de du specioj, aŭ de du grupoj de specioj, kiuj diferencas de si tiom, aŭ eĉ pli, ol iliaj adoltaj gepatroj. Tamen en la plejo de kazoj, larvoj, kvankam aktivaj, pli malpli obeas la leĝon pri komuna embria simileco. Ciripedoj montras bonan ekzemplon de ĉi tio: eĉ la elstara Kuvier (Cuvier) ne pensis ke la balano estas (kaj ĝi ja estas) krustulo. Sed ekrigardo al la larvo montras ĉi tion per nedubebla maniero. Simile, la du ĉefaj dividoj de ciripedoj, la pedunkla kaj la senpedunkla, kiuj tre malsamas laŭ eksteraj aspektoj, havas larvojn kiuj estas apenaŭ distingeblaj en ĉiuj siaj pluraj stadioj.

La organizeco de embrio dum la procezo de formiĝo ĝenerale plialtiĝas: mi uzas ĉi tiun esprimon, kvankam mi konscias ke apenaŭ eblas klare difini la signifon de 'pli supera' aŭ 'pli malsupera' organizeco. Sed probable neniu disputos ke papilio estas pli supera ol raŭpo. En iuj kazoj, tamen, la matura animalo estas ĝenerale konsiderata pli malsupera sur la eskalo ol la larvo, kiel en la kazo de iuj parazitaj krustuloj. Denove mi mencias la ciripedojn: la larvoj en la unua stadio havas tri parojn de kruroj, unu tre simplan okulon, kaj rostran buŝon, per kiu ili multe manĝas, ĉar ili multe kreskas. En la dua stadio, kiu analogas al la pupa stadio ĉe papilioj, ili havas ses parojn de bele konstruitaj naĝkruroj, paron de belegaj multpartaj okuloj, kaj ekstreme kompleksajn antenojn. Sed ili havas fermitan kaj neperfektan buŝon, kaj ne kapablas manĝi. Ilia funkcio en ĉi tiu stadio estas serĉi per siaj bone formitaj sentorganoj, kaj atingi per siaj aktivaj naĝkapabloj, taŭgan lokon per alfiksiĝi kaj trapasi sian lastan metamorfozon. Kiam ĉi tio estas atingita, ili fiksiĝas por la resto de siaj vivoj: iliaj kruroj konvertiĝas al pren-organoj, ili denove akiras bone konstruitan buŝon, sed ili havas neniujn antenojn, kaj iliaj du okuloj nun rekonvertiĝas al eta, unuopa, kaj tre simpla okulmakulo. En ĉi tiu fina kaj kompleta stadio, ciripedoj povas esti konsiderataj aŭ pli supere aŭ pli malsupere organizitaj ol ili estis en la larva kondiĉo. Sed ĉe iuj genroj la larvoj formiĝas kiel ambaŭseksuloj havantaj ordinaran strukturon, aŭ kiel tio kion mi nomas 'komplementaj maskloj': kaj en ĉi tiu lasta formo, la formiĝo certe estas retropaŝinta, ĉar la masklo estas nura sako, kiu vivas mallongan tempon, kaj malhavas buŝon, stomakon, kaj aliajn gravajn organojn, escepte de reproduktaj organoj.

Oni tiom kutimas vidi diferencojn de strukturo inter la embrio kaj la adolto, kaj ankaŭ proksiman similecon ĉe la embrioj de tre malsamaj animaloj ene de la sama klaso, ke oni povus atingi la konkludon ke ĉi tiuj faktoj nepre dependas, iel, de kresko. Sed estas neniu evidenta kialo, ekzemple, kial la flugilo de vesperto, aŭ la naĝilo de foceno, ne ekaperus kun ĉiu parto en ĝusta proporcio, tuj kiam iom da strukturo fariĝus videbla en la embrio. Kaj en iuj tutaj grupoj de animaloj kaj ĉe iuj membroj de aliaj grupoj, la embrio ne multe diferencas de la adolto dum ajna periodo. Tial Oen rimarkis koncerne la sepion, 'estas neniu metamorfozo; la cefalopoda karaktero montriĝas longe antaŭ ol la partoj de la embrio kompletiĝas'; kaj ankaŭ pri araneoj, 'estas nenio kio meritas la nomon metamorfozo'. La larvoj de insektoj, aŭ adaptiĝintaj al diversaj kaj aktivaj kutimoj, aŭ tre malaktivaj, nutrataj de siaj gepatroj aŭ metitaj en propran nutraĵon, preskaŭ ĉiuj trapasas similan vermecan stadion de formiĝo. Sed en kelkaj kazoj, kiel tiu de afidoj, kiam oni studas la admirindajn desegnaĵojn de profesoro Haksli pri la formiĝo de ĉi tiu insekto, oni vidas neniun indikaĵon de la vermeca stadio.

Do kiel oni povas klarigi ĉi tiujn plurajn faktojn de embriologio, – tio estas, la tre ĝenerala, sed ne universala, struktura diferenco inter la embrio kaj la adolto; – ke partoj en sama individua embrio, kiuj finfine fariĝos tre malsimilaj kaj servos diversajn celojn, estas je ĉi tiu frua periodo de kresko tre similaj; – ke embrioj de malsamaj specioj ene de la sama klaso ĝenerale, sed ne universale, similas al si; – ke la embria strukturo ne proksime rilatas al siaj kondiĉoj de ekzisto, escepte kiam la embrio ekaktiviĝas je iu vivperiodo kaj devas provizi por si; – ke la embrio ŝajne foje havas pli superan organizecon ol la matura animalo, kiu ĝi fariĝos. Mi kredas ke ĉiuj ĉi tiuj faktoj klarigeblas, laŭ tio kio sekvas, surbaze de la teorio pri deveno kun modifiĝo.

Oni ĝenerale supozas, eble ĉar monstraĵoj ofte aperas ĉe embrioj je tre frua periodo, ke varietoj nepre aperas je same frua periodo. Sed estas malmulte da indikaĵoj pri ĉi tio – fakte, la indikaĵoj iom montras la alian direkton, ĉar estas bone sciate ke bredistoj de bovoj, ĉevaloj, kaj diversaj ornamaj animaloj ne povas certi, ĝis iom da tempo post la nasko de la animalo, kiuj ĝiaj meritoj aŭ formo finfine estos. Ni vidas ĉi tion klare ĉe niaj propraj infanoj; ni ne ĉiam povas diveni ĉu infano estos alta aŭ malalta, nek kiaj precize ĝiaj trajtoj estos. La grava demando ne estas je kiu vivperiodo iu vario estas kaŭzita, sed je kiu periodo ĝi plene montriĝas. La kaŭzo eble estus aginta (kaj mi kredas ke ĝi ja ĝenerale agas) eĉ antaŭ la formiĝo de la embrio, kaj la vario eble ŝuldiĝas al tio ke la kondiĉoj al kiuj unu aŭ ambaŭ gepatroj, aŭ prapatroj, estis submetitaj, efikis sur la masklaj kaj femalaj seksaj elementoj. Efiko tiel kaŭzita, je tre frua periodo, eĉ antaŭ la formiĝo de la embrio, eble aperos malfrue en vivo, kiel en la kazo de hereda malsano, kiu aperas nur dum maljuna aĝo, estinte transdonita al la ido per la reprodukta elemento de unu gepatro. Alia kazo estas la kornoj de kruc-bredita bovo, kiuj estas influitaj de la kornoformo de unu el la gepatroj. Por la bona farto de tre juna animalo, dum ĝi restas en la utero de sia patrino, aŭ en sia ovo, aŭ dum ĝi estas nutrata kaj protektata de sia naskinto, devas esti tute malgrave ĉu la plejo de ĝiaj trajtoj elformiĝas je iomete pli frua aŭ pli malfrua vivperiodo. Ekzemple, por birdo kiu akiras sian manĝaĵon plej bone per longa beko, ne necesas formi bekon de tiu longeco dum ĝi estas nutrata de siaj gepatroj. Sekve, mi konkludas ke estas tre eble, ke ĉiu de la multaj sinsekvaj modifiĝoj, per kiuj ĉiu specio estas akirinta sian nunan strukturon, eble aldoniĝis al ne tre frua vivperiodo. Kaj iom da rektaj indikaĵoj pri malsovaĝaj animaloj subtenas ĉi tiun vidpunkton. Sed en aliaj kazoj ja estas ebleco ke ĉiu sinsekva modifiĝo, aŭ la plejo de ili, aperis je ekstreme frua periodo.

Mi asertis en la unua ĉapitro, ke estas kelkaj indikaĵoj kiuj faras probable, ke varioj ĉe idoj emas aperi je tiu aĝo je kiu ili unue aperis ĉe la gepatroj. Iuj varioj povas aperi nur je responda aĝo, ekzemple, la unikaj trajtoj de la raŭpa, pupa, aŭ imagina stadioj de la bombikso [silkraŭpo], aŭ denove, ĉe la kornoj de preskaŭ plenkreskintaj bovoj. Sed plie, varioj kiuj, laŭ onia scio, povus aperi pli frue aŭ pli malfrue en vivo, emas aperi je la sama aĝo ĉe la idoj kaj gepatroj. Mi tute ne celas diri ke ĉiam estas tiel, kaj mi povus prezenti multajn kazojn de varioj (laŭ vasta signifo de la vorto) kiuj aperis je pli frua aĝo ĉe la ido ol ĉe la gepatroj.

Mi kredas ke ĉi tiuj du principoj, se oni akceptas ilin, klarigos ĉiujn supre menciitajn ĉefajn faktojn pri embriologio. Sed unue konsideru kelkajn analogajn kazojn ĉe malsovaĝaj variaĵoj. Iuj aŭtoroj kiuj verkis pri Hundoj, asertas ke la grejhundo kaj la buldogo, kvankam ili aspektas tre malsamaj, estas fakte tre proksime rilataj variaĵoj, kaj probable devenis de la sama sovaĝa fonto. Sekve, mi scivolemis pri kiom iliaj hundidoj diferencas de si: bredistoj diris al mi ke ili diferencis tiom multe kiom iliaj gepatroj, kaj ĉi tio, laŭ okula juĝo, ŝajnis esti preskaŭ fakta. Sed mezurinte la maturajn hundojn kaj iliajn ses-tag-aĝajn hundidojn, mi trovis ke la hundidoj apenaŭ estis atingintaj sian plenan kvanton da proporcia diferenco. Tiel same, oni diris al mi ke la ĉevalidoj de ĉarĉevaloj kaj kurĉevaloj diferencis tiom kiom la plenkreskintaj animaloj; kaj ĉi tio tre surprizis min, ĉar mi kredas ke la diferencoj inter ĉi tiuj du rasoj probable estis tute kaŭzita per selektado sub kaptiteco. Sed zorgeme mezurinte la patrinojn kaj tri-tag-aĝajn ĉevalidojn de kurĉevalo kaj ĉarĉevalo, mi trovas ke la ĉevalidoj certe ne estis akirintaj sian plenan kvanton da proporcia diferenco.

Ĉar la indikaĵoj ŝajnas al mi konvinkaj, ke la pluraj malsovaĝaj rasoj de kolombo devenis de unu sovaĝa specio, mi komparis junajn kolombojn de diversaj rasoj, ĝis dek du horoj post eloviĝo. Mi zorge mezuris (sed ne prezentos detalojn ĉi tie) la proporciojn de la beko, la larĝecon de la buŝo, la longecon de la naztruoj kaj palpebroj, la grandecon de la piedoj kaj la longecon de la kruroj, ĉe la sovaĝa fontraso, ĉe kropkolomboj, pavokolomboj, Romiaj kolomboj, dornuloj, drakokolomboj, leterkolomboj, kaj akrobatoj. Nu, iuj el ĉi tiuj birdoj, kiam maturaj, diferencas tiom multe je longeco kaj formo de beko, ke ili estus (sendube) klasifikitaj en apartajn genrojn, se ili estus naturaj produktaĵoj. Sed kiam mi metis la birdidojn de ĉi tiuj pluraj rasoj en vicon, kvankam la plejo estis distingeblaj de si, tamen iliaj proporciaj diferencoj estis multege malpli ol ĉe la plenkreskintaj birdoj. Iuj difinaj punktoj de diferenco – ekzemple, la larĝeco de la buŝo – apenaŭ estis detekteblaj en la idoj. Sed estis unu rimarkinda escepto al ĉi tiu regulo, ĉar la idoj de la mallongbeka akrobato diferencis de la idoj de la sovaĝa rokkolombo kaj de aliaj rasoj, laŭ ĉiuj siaj proporcioj, preskaŭ tiom multe kiom en la adolta stato.

Ŝajnas al mi ke la du principoj prezentitaj supre klarigas ĉi tiujn faktojn koncerne la lastajn embriajn stadiojn de niaj malsovaĝaj variaĵoj. Ŝatantoj selektas siajn ĉevalojn, hundojn, kaj kolombojn, por bredado, kiam ili estas preskaŭ plenkreskintaj. Ne gravas al ili ĉu la dezirataj kvalitoj kaj strukturoj estis akiritaj pli frue aŭ pli malfrue en la vivo, se la plenkreskinta animalo posedas ilin. Kaj la ĵus menciitaj kazoj, pli speciale tiu de kolomboj, ŝajnas montri ke la difinaj diferencoj kiuj valorigas ĉiun rason, kaj kiuj estis akumulitaj per homa selektado, ĝenerale unue aperis je nefrua vivperiodo, kaj estis hereditaj de la idoj je la sama nefrua vivperiodo. Sed la kazo de la mallongbeka akrobatkolombo, kiu jam estis akirinta siajn ĝustajn proporciojn kiam dek du horojn aĝa, pruvas ke ĉi tio ne estas universala regulo. Ĉikaze estas certe ke la difinaj diferencoj aperis pli frue ol kutime, aŭ, se ne tiel, la diferencoj herediĝis ne je la sama aĝo, sed pli frue.

Nun, ni apliku ĉi tiujn faktojn kaj la suprajn du principojn, – de kiuj la lasta, kvankam ne pruvita, montreblas iom probabla – al specioj en natura stato. Konsideru genron de birdoj, kiu estus deveninta (laŭ mia teorio) de iu gepatra specio, kaj kies pluraj novaj specioj estus modifiĝintaj per natura selektado laŭ siaj diversaj kutimoj. Ĉar la multaj malgrandaj sinsekvaj paŝoj de variado estus ekaperintaj je iom malfrua aĝo, kaj estus hereditaj je la sama aĝo, la idoj de la novaj specioj de la supozita genro evidente similus al si multe pli proksime ol la adoltoj, kiel oni vidis en la kazo de kolomboj. Oni povas etendi ĉi tiun vidpunkton al tutaj familioj aŭ eĉ klasoj. Antaŭmembroj, ekzemple, kiuj servis kiel kruroj ĉe gepatra specio, per longdaŭra procezo de modifiĝo eble adaptiĝus ĉe iu praido por funkcii kiel manoj, ĉe alia kiel remiloj, kaj ĉe alia kiel flugiloj. Kaj laŭ la supraj du principoj, – tio estas, ke ĉiu sinsekva modifiĝo aperas je iom malfrua aĝo, kaj herediĝas je same malfrua aĝo – la antaŭmembroj ĉe la embrioj de la pluraj praidoj de la gepatra specio ankoraŭ similus al si tre proksime, ĉar ili ne estus modifiĝintaj. Sed ĉe ĉiu aparta nova specio, la embriaj antaŭmembroj multe diferencus de la antaŭmembroj de la matura animalo, ĉar la membroj ĉe ĉi lasta estus multe modifiĝintaj je iom malfrua vivperiodo, kaj tiel estus fariĝintaj manoj, aŭ remiloj, aŭ flugiloj. Sendepende de la influo de longdaŭra ekzercado aŭ uzado, kaj aliflanke, de neuzado, sur la modifiĝo de organo, tia influo ĉefe efikas sur la matura animalo, kiu estas atinginta siajn plenajn povojn de aktiveco, kaj devas mem akiri siajn bezonaĵojn. Kaj la efikoj tiel produktitaj herediĝos je same matura aĝo. Tamen la idoj restos nemodifiĝintaj, aŭ modifiĝos iom malpli per la efikoj de uzado kaj neuzado.*

[*Rimarko de tradukinto: Denove, la efikoj de uzado kaj neuzado ne povas esti hereditaj.]

En iuj kazoj la sinsekvaj paŝoj de variado povus aperi, pro kaŭzoj kiujn oni tute ne scias, je tre frua vivperiodo, aŭ ĉiu paŝo povus esti heredita je pli frua periodo ol tiu je kiu ĝi unue aperis. Ĉiukaze (kiel en la kazo de la mallongbeka akrobatkolombo) la ido aŭ embrio proksime similus al la matura gepatra formo. Oni vidis ke ĉi tio estas regulo de formiĝo ĉe iuj tutaj grupoj de animaloj, kiel sepioj kaj araneoj, kaj ĉe kelkaj membroj de la granda klaso de insektoj, kiel ekzemple Afidoj. Koncerne la ĉefajn kialojn pro kiuj la idoj en ĉi tiuj kazoj proksime similas al siaj gepatroj ekde plej frua aĝo, kaj ne metamorfozas, oni povas vidi ke ĝi rezultas de la sekvaj du eventualaĵoj; unue, la idoj, dum la multgeneracia procezo de modifiĝo devas provizi proprajn bezonaĵojn je tre frua stadio de formiĝo, kaj due, ili sekvas vivkutimojn precize samajn al siaj gepatroj. En ĉi tiu kazo, estus nepre necese por la ekzisto de la specio ke la ido modifiĝu je tre frua aĝo laŭ la sama maniero de siaj gepatroj, pro siaj similaj kutimoj. Tamen, eble iom pli da klarigo pri la manko de metamorfozo ĉe embrioj necesas. Se, aliflanke, profitus al idoj sekvi vivkutimojn iom ajn malsamajn al tiuj de siaj gepatroj, kaj sekve havi iomete malsaman strukturon, tiam, laŭ la principo de heredo je sama aĝo, la aktivaj idoj aŭ larvoj eble facile fariĝus, per natura selektado, malsamaj al siaj prapatroj je ajna imagebla grado. Tiaj diferencoj eble ankaŭ fariĝus ligitaj al sinsekvaj stadioj de formiĝo; tiel la larvoj, en la komenca stadio, eble multe diferencus de la larvoj en la dua stadio, kiel oni vidis en la kazo de ciripedoj. La adolto eble adaptiĝus al lokoj aŭ kutimoj je kiuj la organoj de movado aŭ de la sensoj ktp., fariĝus senutilaj. Kaj en ĉi tiu kazo oni dirus ke la fina metamorfozo estas retropaŝa.

Ĉar ĉiuj organikaĵoj, formortintaj kaj modernaj, kiuj iam ajn vivis sur ĉi tiu Tero devas esti klasifikitaj kune, kaj ĉar ĉiuj estis ligitaj per plej fajnaj gradoj, la plej bona, aŭ eĉ (se niaj kolektoj estus preskaŭ kompletaj) la sola ebla aranĝo estus genealogia. Deveno estas laŭ mia vidpunkto la kaŝita ligilo kiun natursciencistoj estis serĉantaj sub la termino de 'natura sistemo'. Laŭ ĉi tiu vidpunkto oni povas kompreni kial, laŭ la plejo de natursciencistoj, la strukturo de la embrio estas eĉ pli grava por klasifikado ol tiu de la adolto, ĉar la embrio estas la animalo en malpli modifiĝinta stato, kaj tial ĝi malkaŝas la strukturon de sia pragenerinto. En du grupoj de animaloj, ne gravas kiom ili nun diferencus de si laŭ strukturo kaj kutimoj, se ili trapasas la samajn aŭ similajn embriajn stadiojn, oni povas fidi ke ili ambaŭ devenis de la sama aŭ preskaŭ sama pragenerinto, kaj tial estas tiom proksime parencaj. Tiel, komuneco de embria strukturo malkaŝas komunecon de deveno. Ĝi malkaŝas ĉi tiun komunecon de deveno, eĉ se la strukturo de la adolto estas tre modifiĝinta kaj malklariĝinta. Oni vidis, ekzemple, ke ciripedoj estas tuj rekoneblaj, surbaze de siaj larvoj, kiel membroj de la granda klaso de Krustuloj. Ĉar la embria stato de ĉiu specio kaj grupo de specioj parte montras la strukturon de iliaj malpli modifiĝintaj antikvaj pragenerintoj, oni povas klare vidi kial antikvaj kaj formortintaj vivoformoj similas al la embrioj de siaj praidoj – la vivantaj specioj. Agasi kredas ke ĉi tio estas leĝo de la naturo; sed mi devas konfesi ke mi nur esperas ke la leĝo poste pruviĝos vera. Ĝi estas pruvebla nur en tiuj kazoj en kiuj la antikva stato, nun supozeble reprezentita de multaj embrioj, ne estis forviŝita per la tre frua apero de sinsekvaj varioj dum la longa procezo de modifiĝo, aŭ per la heredo de varioj je pli frua periodo ol tiu je kiu ili unue aperis. Oni devas konscii ke la supozita leĝo pri la simileco de antikvaj vivoformoj al la embriaj stadioj de modernaj formoj eble estas vera, tamen, pro tio ke la geologia registro ne etendiĝas sufiĉe profunde en pasintecon, ĝi eble restos nepruvebla dum longa tempo, aŭ ĉiam.

Resume, ŝajnas al mi ke la ĉefaj faktoj de embriologio, kiuj plej gravas en naturhistorio, klarigeblas surbaze de la principo ke modifetoj ne aperas dum tre frua vivperiodo, ĉe la multaj praidoj de iu antikva pragenerinto, (kvankam ili eble estis kaŭzitaj dum la plej frua periodo) kaj estas hereditaj je same nefrua periodo. Embriologio fariĝas tre interesa, kiam oni konsideras la embrion kiel bildon, iom malklaran, de la komuna gepatra formo de ĉiu granda klaso de animaloj.

Rudimentaj, ŝrumpintaj, aŭ abortintaj organoj

Organoj aŭ partoj en ĉi tiu stranga kondiĉo, montrantaj indikaĵojn de neutileco, estas ekstreme oftaj tra la naturo. Ekzemple, rudimentaj mamoj tre ĝenerale troviĝas ĉe masklaj mamuloj. Mi supozas ke la 'falsa flugileto' de birdoj povas esti konsiderata kiel rudimenta falango. Ĉe tre multaj serpentoj, unu pulma lobo estas rudimenta. Ĉe aliaj serpentoj estas rudimentaj pelvo kaj postaj membroj. Iuj kazoj de rudimentaj organoj estas ekstreme kuriozaj, ekzemple, la ĉeesto de dentoj ĉe fetaj balenoj, kiuj, kiam plenkreskintaj, havas neniun denton en siaj kapoj, kaj la ekzisto de dentoj, kiuj neniam tranĉas la gingivojn, en la supraj makzeloj de nenaskitaj bovidoj. Estis asertite de fidinda aŭtoritatulo ke rudimentaj dentoj estas detekteblaj en la bekoj de iuj embriaj birdoj. Nenio pli evidentas ol la fakto ke flugiloj formiĝas por flugado, tamen, ĉe tre multaj insektoj oni vidas flugilojn tiom malgrandiĝintajn ke ili estas tute senutilaj por flugado. Kaj ili nerare kuŝas sub flugilkovriloj [elitroj] kiuj estas firme kunligitaj!

La signifo de rudimentaj organoj estas ofte tre nedubebla: ekzemple, estas skaraboj de la sama genro (kaj eĉ de la sama specio) kiuj ĉiel tre proksime similas al si, de kiuj unu havas plenajn flugilojn, kaj alia nur membranajn rudimentaĵojn. Ĉikaze ne dubeblas ke la rudimentaĵoj reprezentas flugilojn. Rudimentaj organoj foje restas eventuale kapablaj, simple estante ne plene formiĝintaj. La kazo pri la mamoj de masklaj mamuloj ŝajnas esti tiel, ĉar estas multaj registritaj kazoj en kiuj ĉi tiuj organoj elformiĝis ĉe plenkreskintaj maskloj, kaj sekreciis lakton. Plie, normale estas kvar plenaj kaj du rudimentaj cicoj sur la mamaro de la genro Bos, sed ĉe malsovaĝaj bovoj, la du foje elformiĝas kaj donas lakton. Ĉe individuaj plantoj de la sama specio la petaloj foje fariĝas rudimentaj, kaj foje plene formiĝas. Ĉe plantoj kun apartaj seksoj, la masklaj floroj ofte havas rudimentajn pistilojn, kaj Kolrojter (Kölreuter) trovis ke, per krucigo de tiaj masklaj plantoj kun ambaŭseksaj specioj, la rudimentaj pistiloj ĉe la hibridaj idoj fariĝas multe pli grandaj. Ĉi tio montras ke la rudimentaĵo kaj la sendifekta pistilo havas esence similan karakteron.

Organo kiu plenumas du funkciojn povas fariĝis rudimenta aŭ tute abortinta por unu, eĉ la pli grava funkcio, kaj resti tute efika por la dua. Tiel ĉe plantoj, la funkcio de la pistilo estas ebligi al la polen-tuboj atingi la ovolojn protektitajn en la ovejo ĉe sia bazo. La pistilo konsistas de stigmo subtenita de stiluso; sed ĉe iuj Kompozitoj, la masklaj floretoj, kiuj kompreneble estas nefekundaj, havas pistilon kiu estas en rudimenta stato, ĉar ĝi ne havas stigmon. Sed la stiluso estas plene formiĝinta, kaj estas kovrita per lanugo kiel ĉe aliaj Kompozitoj, por brosi polenon de la ĉirkaŭantaj anteroj. Denove, organo povas fariĝi rudimenta laŭ sia esenca funkcio, kaj esti uzata por aparta celo. Ĉe iuj fiŝoj, la naĝ-veziko ŝajne estas rudimenta por sia esenca funkcio, doni floskapablon, sed konvertiĝis al komenciĝanta spir-organo aŭ pulmo. Oni povus prezenti aliajn similajn kazojn.

[Rimarko de tradukinto: Hodiaŭ paleontologoj ĝenerale opinias ke la naĝveziko evoluis de spir-organo.]

Inter samspeciaj individuoj, la grado de formiĝo kaj aliaj aspektoj de la rudimentaj organoj ofte estas diversaj. Plie, inter proksime rilataj specioj, la grado de rudimentiĝo de iu organo foje multe diferencas. Bona ekzemplo de ĉi tiu fakto estas la stato de la flugiloj de femalaj noktopapilioj en iuj grupoj. Rudimentaj organoj povas esti tute abortintaj; ĉi tio implicas ke neniu indikaĵo de organo troviĝas ĉe iu animalo aŭ planto, kiun oni atendus trovi pro analogeco, kaj kiun oni foje trovas ĉe monstraj individuoj de la specio. Ekzemple, ĉe la antirino, oni ĝenerale ne trovas rudimentaĵon de la kvina stameno; tamen oni foje vidas ĝin. Por spuri la homologecon de partoj ĉe malsamaj membroj de iu klaso, nenio estas pli ofta, nek pli necesa, ol la utiligo kaj malkovro de rudimentaĵoj. Ĉi tio estas bone montrita en la desegnaĵoj de krurostoj de ĉevaloj, bovoj, kaj rinoceroj, kiujn Oen prezentis.

Estas grava fakto ke rudimentaj organoj, kiel dentoj en la supraj makzeloj de balenoj kaj remaĉuloj, ofte troveblas ĉe la embrio, sed poste tute malaperas. Ankaŭ, mi kredas ke estas universala regulo, ke rudimenta parto aŭ organo estas relative pli granda ĉe la embrio ol ĉe la adolto. Tial, la organo dum ĉi tiu frua aĝo estas malpli rudimenta, aŭ oni eĉ ne povas diri ke ĝi estas iom ajn rudimenta. Plie, oni ofte diras ke iu rudimenta organo ĉe la adolto estas konservinta sian embrian kondiĉon.

Mi jam prezentis la ĉefajn faktojn pri rudimentaj organoj. Pripensante ilin, ĉiuj devas miri, ĉar la sama logiko kiu klare diras al ni ke la plejo de partoj kaj organoj estas precize adaptiĝintaj por specifaj celoj, same klare diras ke ĉi tiuj rudimentaj aŭ ŝrumpintaj organoj estas difektitaj kaj senutilaj. En verkoj pri naturhistorio, oni ĝenerale diras ke rudimentaj organoj estis kreitaj 'por simetrio' aŭ por 'kompletigi la planon de la naturo'. Ĉi tio ŝajnas al mi ne esti klarigo, sed nur reaserto de la fakto. Ĉu oni konsiderus adekvate, diri ke, ĉar planedoj elipse orbitas ĉirkaŭ la suno, satelitoj sekvas la saman vojon ĉirkaŭ la planedoj, por simetrio, kaj por kompletigi la planon de la naturo? Elstara fiziologo klarigas la ĉeeston de rudimentaj organoj per la hipotezo ke ili servas por ekskrecii materialon kiu troas aŭ damaĝas al la sistemo. Sed ĉu oni povas supozi ke la malgranda papilo kiu ofte reprezentas la pistilon ĉe masklaj floroj, kaj kiu konsistas nur de ĉela histo, povas tiel servi? Ĉu oni povas supozi ke la formiĝo de rudimentaj dentoj, kiuj poste ensorbiĝos, povus iel ajn utili al rapide kreskanta bov-embrio, per la ekskrecio de altvalora fosfato de kalko? Kiam la fingroj de homo estas fortranĉitaj, neperfektaj ungoj foje aperas sur la stumpoj: mi povus same facile kredi ke ĉi tiuj rudimentaj ungoj aperas, ne pro nesciataj leĝoj de kresko, sed por ekskrecii kornecan materialon, kiel kredi ke la rudimentaj ungoj sur la naĝiloj de manatoj formiĝas por ĉi tiu celo.*

[*Klarigo de tradukinto: La hipotezo ke ungoj formiĝas sur la naĝiloj de manatoj por ekskrecii materialon estas tiom absurda kiom la hipotezo ke ili formiĝas sur la stumpoj de fortranĉitaj fingroj por ekskrecii materialon.]

Laŭ mia vidpunkto pri deveno kun modifiĝo, la origino de rudimentaj organoj estas simpla. Estas multaj kazoj de rudimentaj organoj ĉe malsovaĝaj produktaĵoj, – kiel la stumpo de vosto ĉe senvostaj rasoj, – la restaĵoj de oreloj ĉe senorelaj rasoj, – la reapero de pendantaj kornetoj ĉe senkornaj rasoj de bovoj, kaj eĉ, laŭ Joat (Youatt), ĉe junaj animaloj, – kaj la stato de la tuta floro ĉe la florbrasiko. Oni ofte vidas rudimentaĵojn de diversaj partoj ĉe monstroj. Sed mi dubas ĉu iu ajn el ĉi tiuj kazoj lumigas la originojn de rudimentaj organoj en la naturo, pli ol montri ke ili produkteblas, ĉar mi dubas ke specioj en la naturo iam ajn ŝanĝiĝas subite. Mi kredas ke neuzado estis la ĉefa rimedo; ke ĝi kaŭzis en sinsekvaj generacioj gradan malgrandiĝon de diversaj organoj ĝis rudimentiĝo – tia kazo estas la okuloj de animaloj kiuj loĝas en mallumaj kavernoj, kaj la flugiloj de birdoj kiuj loĝas sur oceanaj insuloj, kiuj malofte estis devigitaj flugi, kaj fine perdis sian flugkapablon. Ankaŭ, organo kiu estas utila sub iuj cirkonstancoj povus esti malutila sub aliaj, kiel la flugiloj de skaraboj kiuj vivas sur malgrandaj nudaj insuloj. Kaj en ĉi tiu kazo natura selektado malrapide malgrandigadus la organon, ĝis kiam ĝi fariĝus sendanĝera kaj rudimenta.

Iu ajn ŝanĝiĝo de funkcio, kiu fareblas per nepercepteble malgrandaj paŝoj, estas realigebla per natura selektado. Tiel, organo kiu fariĝus, dum ŝanĝitaj vivkutimoj, neutila aŭ malutila por iu celo, povus facile modifiĝi kaj utiliĝi por alia celo. Aŭ, organo eble estus gardita por nur unu el siaj antaŭaj funkcioj. Neutiliĝinta organo povus esti variema, ĉar natura selektado ne povus haltigi ĝian variadon. Kiam neuzado aŭ selektado reduktas organon je iu vivperiodo (ĝenerale kiam la vivaĵo estas maturiĝinta kaj akirinta siajn plenajn kapablojn de agado), la principo de samaĝa heredo kaŭzos la organon reduktiĝi je la sama aĝo [ĉe la ido], kaj sekve malofte efikos sur aŭ reduktos la organon ĉe la embrio. Tiel oni povas kompreni la plian relativan grandecon de rudimentaj organoj ĉe la embrio, kaj la malplian relativan grandecon ĉe la adolto. Sed se ĉiu paŝo en la procezo de reduktado estus heredita, ne je la sama aĝo, sed je ekstreme frua vivperiodo (kaj estas bonaj kialoj por kredi tion ebla) la rudimenta parto emus tute perdiĝi, kaj estus kazo de kompleta aborto. Ankaŭ, la principo de ŝparo, klarigita en antaŭa ĉapitro, laŭ kiu la materialoj formantaj iun parton aŭ strukturon, se ne utilaj al la posedanto, estas laŭeble ŝparitaj, probable ofte havas rolon. Kaj ĉi tio emas kaŭzi la tutan neniigon de rudimenta organo.

Ĉar la ĉeesto de rudimentaj organoj ŝuldiĝas al tio ke ĉiuj partoj de la organizaĵo, kiuj ekzistas de antaŭlonge, emas esti hereditaj, oni povas kompreni, surbaze de la genealogia vidpunkto pri klasifikado, kial sistematikistoj konsideras rudimentajn partojn tre utilaj, foje eĉ pli utilaj ol partoj de alta fiziologia graveco. Rudimentaj organoj estas kvazaŭ neprononcataj literoj en vorto, ankoraŭ konservataj por literumado, kiuj servas por indiki devenon. Laŭ la vidpunkto pri deveno kun modifiĝo, oni povas konkludi ke la ekzisto de organoj en rudimenta, difektita, kaj neutila stato, aŭ tute abortinta stato, tute ne prezentas strangan malfacilaĵon, kiel ĝi ja faras surbaze de la ordinara doktrino pri kreo. Ĝi eble estus antaŭvidebla, kaj estas klarigebla per la leĝoj de heredo.

Resumo

En ĉi tiu ĉapitro mi provis montri ke la subordigo de grupo sub grupo ĉe ĉiuj organismoj tra ĉiama tempo; ke la naturo de la rilato, en kiu ĉiuj vivantaj kaj formortintaj vivaĵoj estas unuigitaj per kompleksaj, radiantaj, kaj nerektaj linioj de simileco en unu grandan sistemon; la reguloj sekvataj kaj la malfacilaĵoj renkontataj de natursciencistoj en iliaj klasifikoj; la valoroj atribuataj al trajtoj, se konstantaj kaj oftaj, tre gravaj aŭ plej bagatelaj, aŭ, kiel ĉe rudimentaj organoj, tute malgravaj; la vasta diferenco de valoro inter analogaj trajtoj (adaptiĝoj), kaj la trajtoj de vera rilato; kaj aliaj tiaj reguloj; – ĉiuj nature sekvas de la vidpunkto ke la formoj kiujn natursciencistoj konsideras rilataj havas komunan parencecon, kaj ke ili modifiĝis per natura selektado, kun ĝiaj eventualaĵoj de formorto kaj diverĝo de karaktero. Konsidere de ĉi tiu vidpunkto pri klasifikado, oni devas memori ke la elemento de deveno estas universale uzata por kungrupigi la seksojn, aĝojn, kaj agnoskitajn variaĵojn de la sama specio, eĉ se ili tre diferencas laŭ strukturo. Kiam oni etendas la uzon de ĉi tiu elemento de deveno, – la sola certa kaŭzo de simileco ĉe organikaĵoj, – oni komprenas la signifon de la natura sistemo: ĝi estas genealogia laŭ sia provita aranĝo, kun la gradoj de akiritaj diferencoj markitaj per la terminoj variaĵo, specio, genro, familio, ordo, kaj klaso.

Surbaze de ĉi tiu sama vidpunkto pri deveno kun modifiĝo, ĉiuj ĉefaj faktoj de Morfologio fariĝas kompreneblaj – kiam oni rimarkas ke homologaj organoj ĉe malsamaj specioj de iu klaso montras la saman planon, sendepende de la celo al kiu ili estas aplikataj; aŭ ke homologaj partoj ene de ĉiu individua animalo aŭ planto estas konstruitaj surbaze de la sama plano.

Per la principo ke sinsekvaj malgrandaj varioj ne nepre nek ĝenerale aperas je tre frua vivperiodo, kaj estas hereditaj je la sama periodo, oni povas kompreni la grandajn ĉefajn faktojn de Embriologio; tiuj estas, la similecoj en individua embrio, de homologaj partoj kiuj fariĝos, kiam maturaj, vaste malsamaj, strukture kaj funkcie; kaj la similecoj de homologaj partoj aŭ organoj inter specioj de iu klaso, kvankam ĉe la adoltoj ili estas adaptiĝintaj al plej malsamaj celoj. Larvoj estas aktivaj embrioj, kiuj estas speciale modifiĝintaj rilate siajn vivkutimojn, per la principo ke modifiĝoj herediĝas je samaj aĝoj. Surbaze de ĉi tiu sama principo – kaj la konsidero ke kiam organoj malgrandiĝas, ĉu pro neuzado ĉu pro selektado, tio ĝenerale okazas je tiu vivperiodo kiam la vivaĵo devas akiri siajn proprajn bezonaĵojn, kaj kiam oni konsideras kiom forta la principo de heredo estas – la ekzisto de rudimentaj organoj kaj iliaj finaj abortoj, prezentas neniun neklarigeblan problemon. Male, oni devus antaŭvidi ilian ekziston. La graveco de embriaj trajtoj kaj de rudimentaj organoj por klasifikado estas komprenebla per la vidpunkto ke iu aranĝo estas natura nur se ĝi estas genealogia.

Fine, la pluraj klasoj de faktoj traktitaj en ĉi tiu ĉapitro, ŝajnas al mi tiom klare pruvi ke la nenombreblaj specioj, genroj, kaj familioj de organikaĵoj kiuj loĝas en ĉi tiu mondo, ĉiuj devenis, ene de siaj propraj klasoj aŭ grupoj, de komunaj prapatroj, kaj ĉiuj modifiĝis dum la procezo de deveno, ke mi senhezite akceptus ĉi tiun vidpunkton, eĉ se ĝi ne estus subtenata de aliaj faktoj kaj argumentoj.