◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 12

GEOGRAFIA DISTRIBUO -- DAŬRIGO





Ĉar lagoj kaj riversistemoj estas apartigitaj de si per baraĵoj de tero, oni eble pensus ke sensalakvaj produktaĵoj ne etendiĝus vaste en sama lando, kaj ĉar la maro ŝajne estas eĉ pli netrapasebla baraĵo, ke ili neniam disvastiĝus al foraj landoj. Sed la fakto estas rekte mala. Multaj sensalakvaj specioj, apartenantaj al tre malsamaj klasoj, havas ne nur vastegajn etendiĝojn, sed rilataj specioj sukcesas je rimarkinda maniero tra la mondo. Mi bone memoras, kiam mi unue kolektis en la sensalaj akvoj de Brazilo, la senton de granda surprizo pro la simileco de la sensalakvaj insektoj, konkuloj, ktp., kaj pro la malsimileco de la ĉirkaŭaj teraj vivaĵoj, kompare kun tiuj de Britio.

Sed ĉi tiu kapablo de sensalakvaj produktaĵoj etendiĝi vaste, kvankam tre neatendita, estas, mi kredas, plej ofte klarigebla per ilia tre utila adaptiĝo por fari mallongajn kaj oftajn migradojn de lageto al lageto, aŭ de rivereto al rivereto; kaj ilia tendenco al vasta disiĝo estas preskaŭ necesa sekvo de ĉi tiu kapablo. Ĉi tie mi povas prezenti nur kelkajn kazojn. Koncerne fiŝojn, mi kredas ke la samaj specioj neniam troviĝas en la sensalaj akvoj de foraj kontinentoj. Sed sur ĉiu kontinento la specioj ofte etendiĝas vaste kaj preskaŭ kaprice, ĉar du riversistemoj povas havi kelkajn komunajn fiŝojn kaj kelkajn malsamajn. Kelkaj faktoj ŝajnas favori la eblecon de foja transportiĝo per hazardaj rimedoj, ekzemple, tornadoj en Hindio kiuj ne rare faligas vivantajn fiŝojn, kaj la vigleco de fiŝovoj kiam forprenitaj de akvo. Sed mi emas atribui la disvastiĝon de sensalakvaj fiŝoj ĉefe al lastatempaj malgrandaj ŝanĝiĝoj de ter-nivelo, kiuj kaŭzis iujn riverojn flui en aliajn. Oni ankaŭ povus montri ke ĉi tio okazis dum inundoj, sen ŝanĝiĝo de nivelo. Estas indikaĵoj en la Rejna leŭso pri konsiderindaj ŝanĝiĝoj de ternivelo ene de tre lastatempa geologia periodo, kiam la surfaco estis loĝata de modernaj teraj kaj sensalakvaj konkuloj. La vasta diferenco inter la fiŝoj ĉe kontraŭaj flankoj de kontinuaj montaroj, kiuj ekde frua periodo sendube apartigis riversistemojn kaj tute malebligis interfluadon, ŝajne montras al la sama konkludo. Koncerne rilatajn sensalakvajn fiŝojn kiuj troviĝas ĉe tre foraj punktoj de la mondo, sendube estas multaj kazoj kiuj ne klarigeblas nuntempe: sed iuj sensalakvaj fiŝoj apartenas al tre antikvaj formoj, kaj en tiaj kazoj estus abunda tempo por grandaj geografiaj ŝanĝiĝoj, kaj sekve tempo kaj rimedoj por multe da migrado. Due, salakvaj fiŝoj povas, kun prizorgado, esti malrapide adaptitaj por vivi en sensala akvo; kaj, laŭ Valencien (Valenciennes), apenaŭ ekzistas grupo de fiŝoj ekskluzive limigitaj al sensala akvo. Tial, oni povas imagi ke mara membro de sensalakva grupo eble vojaĝus for laŭ la marbordo, kaj poste modifiĝus kaj adaptiĝus al la sensalaj akvoj de fora lando.

Iuj specioj de sensalakvaj konkuloj havas tre vastan etendiĝon, kaj rilataj specioj, kiuj, laŭ mia teorio, devenis de komuna praparenco, kaj verŝajne disvastiĝis de unu punkto, prosperas tra la mondo. Komence, ilia distribuo multe cerbumigis min, ĉar estas malverŝajne ke iliaj ovoj estus transportitaj de birdoj, kaj ili tuj mortas en sala akvo, same kiel la adoltoj. Mi eĉ ne povis kompreni kiel iuj neindiĝenaj specioj rapide disvastiĝis ene de unu lando. Sed du faktoj kiujn mi observis – kaj sendube multaj aliaj estos observitaj – iom lumigas ĉi tiun temon. Mi dufoje observis, kiam anaso subite eliris lageton kovritan per lemno, ke ĉi tiuj malgrandaj plantoj alteniĝis al ĝia dorso. Kaj okazis, kiam mi movis iomete da lemno de iu akvario al alia, ke mi tute senintence provizis la duan kun sensalakvaj konkuloj de la unua. Sed alia rimedo eble estas pli efika: mi pendigis la piedojn de anaso, kiuj povus reprezenti tiujn de dormanta birdo en natura lageto, en akvario, kie multaj sensalakvaj konkuloj estis eloviĝantaj; mi trovis ke iuj el la ekstreme malgrandaj kaj ĵus eloviĝintaj konkuloj grimpis sur la piedojn, kaj tenis ilin tiom firme, ke kiam forprenitaj de la akvo ili ne estis forskueblaj. Sed, kiam iom pli aĝaj, ili tuj lasis sin fali. Ĉi tiuj ĵus naskiĝintaj moluskoj, kvankam ili estas nature enakvaj, pluvivis sur la anasaj piedoj, en malseka aero, de dek du ĝis dudek horoj; kaj en ĉi tiu tempodaŭro anaso aŭ ardeo povus flugi almenaŭ ses aŭ sep cent mejlojn [~1000 km], kaj sendube alteriĝus sur lageto aŭ rivereto, se ĝi estus blovita transmare al oceana insulo aŭ iu alia fora loko. Kavaliro Karolo Lajel (Charles Lyell) ankaŭ informis min, ke oni kaptis Ditiskon (Dyticus) kun Ancilo (Ancylus), sensalakva konkulo simila al patelo, firme fiksita al ĝi; kaj akvoskarabo de la sama familio, Kolimbeto (Colymbetes), iam flugis sur la Biglon, kiu estis kvardek kvin mejlojn [72 km] for de la plej proksima tero: kiom pli for ĝi flugus helpate de ventego, oni ne povas diveni.

Koncerne plantojn, estas delonge konate ke multaj sensalakvaj kaj eĉ marĉaj specioj etendiĝas tre vaste, sur kontinentoj kaj ĝis la plej foraj oceanaj insuloj. Ĉi tio estas mirige evidenta, kiel Alfons de Kandol (Alph. de Candolle) rimarkis, en grandaj grupoj de teraj plantoj, kiuj havas nur tre malmultajn akvemajn membrojn; ĉar ĉi tiuj lastaj ŝajne tuj akiras, kvazaŭ sekvo, tre vastan etendiĝon. Mi opinias ke favoraj rimedoj de disvastiĝo klarigas ĉi tiun fakton. Mi antaŭe menciis ke grundo foje, kvankam malofte, fiksiĝas iome al la piedoj kaj bekoj de birdoj. Vadbirdoj, kiuj ofte vizitas la kotajn bordojn de lagetoj, se ili estus ekflugigitaj subite, plej probable havus kotkovritajn piedojn. Mi povas montri ke birdoj de ĉi tiu ordo estas la plej elstaraj vagantoj, kaj foje troviĝas sur plej foraj kaj dezertaj insuloj en la vasta oceano. Ili ne emus ekripozi sur la surfaco de la maro, kaj tial la koto ne forlaviĝus de iliaj piedoj. Kiam ili atingus teron, ili certe flugus al siaj preferataj sensalakvaj medioj. Mi kredas ke botanikistoj ne konscias pri kiom semŝarĝita la koto de lagetoj estas. Mi provis plurajn malgrandajn eksperimentojn, sed ĉi tie mi prezentos nur la plej mirigan kazon: En Februaro mi prenis tri tablokulerojn da koto de tri malsamaj punktoj, sub akvo, ĉe la rando de lageto; ĉi tiu koto, kiam seka, pezis nur 6 kaj 3/4 uncojn [191 g]; Mi gardis ĝin kovrita en mia studejo dum ses monatoj, eltirante kaj nombrante ĉiun planton kiam ĝi aperis; estis multaj specoj, kaj entute la nombro da plantoj estis 537; kaj tamen la viskoza koto estis tute tenita en matenmanĝa taso! Konsidere de ĉi tiuj faktoj, mi pensas ke estus neklarigeble se akvobirdoj ne transportus la semojn de sensalakvaj plantoj al vaste distancaj lokoj, kaj se, pro tio, la etendiĝo de ĉi tiuj plantoj estus ne tre granda. La sama rimedo eble rolas por transporti la ovojn de iuj malgrandaj sensalakvaj animaloj.

Aliaj nekonataj rimedoj probable rolis. Mi asertis ke sensalakvaj fiŝoj manĝas iujn specojn de semoj, kvankam ili reĵetas multajn aliajn specojn post engluto; eĉ malgrandaj fiŝoj englutas semojn de modera grandeco, kiel tiujn de la flava akvolilio kaj Potamogetono. Ardeoj kaj aliaj birdoj, jarcenton post jarcento, ĉiutage manĝadas fiŝojn; manĝinte, ili ekflugas kaj iras al aliaj akvejoj, aŭ estas blovitaj transmare; kaj estis montrite ke semoj retenas sian kapablon ĝermi kiam forĵetitaj multajn horojn poste en vomaĵo aŭ fekaĵo. Kiam mi vidis la grandecon de la semoj de tiu fajna akvolilio, la Nelumbo, kaj memoris la vortojn de Alfons de Kandol pri ĉi tiu planto, mi pensis ke ĝia distribuo devos resti tute neklarigebla; sed Aŭdubono (Audubon) asertis ke li trovis la semojn de la granda suda akvolilio (probable, laŭ doktoro Huker (Hooker), la Nelumbium luteum) en la stomako de ardeo. Kvankam mi ne scias kiel fakton, analogeco konvinkas min ke ardeo, fluginte al alia lageto kaj akirinte bonan manĝadon de fiŝoj, probable reĵetus de sia stomako vomaĵon kiu enhavus la nedigestitajn semojn de la Nelumbo; aŭ la birdo eble faligus la semojn dum ĝi nutras siajn idojn, same kiel ili foje faligas fiŝojn.

Konsiderante ĉi tiujn plurajn rimedojn de distribuo, oni memoru ke kiam lageto aŭ rivereto unue formiĝas, ekzemple, sur leviĝanta insuleto, ĝi estas neloĝata; kaj unuopa semo aŭ ovo havus bonan ŝancon de sukceso. Kvankam ĉiam estos lukto por vivo inter la individuoj de specio, eĉ se malmultaj, kiuj jam loĝas en iu lageto, tamen ĉar la nombro da specioj estas malgranda, kompare kun tiuj de la tero, la konkurencado probable estus malpli severa inter akvaj specioj ol inter teraj specioj. Sekve, alveninto de la akvejoj de fremda lando havus pli bonan ŝancon por kapti lokon, ol en la kazo de teraj koloniantoj. Oni ankaŭ memoru ke iuj, eble multaj, sensalakvaj produktaĵoj estas malsuperaj sur la eskalo de la naturo, kaj estas kialoj por kredi ke tiaj malsuperaj vivaĵoj ŝanĝiĝas aŭ modifiĝas malpli rapide ol la superaj; ĉi tio provizus pli longan tempon ol averaĝan por la migrado de la samaj akvaj specioj. Oni ne forgesu la probablecon ke multaj specioj antaŭe etendiĝis tra vastegaj kontinuaj areoj, tiom kontinuaj kiom eblas por sensalakvaj produktaĵoj, kaj poste formortis en mezaj regionoj. Sed mi kredas ke la vasta distribuo de sensalakvaj plantoj kaj simplaj animaloj, ĉu ili retenas la idente saman formon aŭ estas iom modifiĝintaj, dependas de la vasta disportado de iliaj semoj kaj ovoj per animaloj, pli speciale per sensalakvaj birdoj, kiuj estas tre kapablaj flugantoj, kaj nature vojaĝas de iu akvejo al alia, ofte fora. La naturo, kvazaŭ zorgema ĝardenisto, tiel prenas siajn semojn el bedo de specifa karaktero, kaj faligas ilin en alian egale taŭgan por ili.

Pri la Loĝantoj de Oceanaj Insuloj

Nun mi venas al la lasta de la tri klasoj de faktoj, kiujn mi elektis por reprezenti la plej grandajn malfacilaĵojn por la vidpunkto ke ĉiuj individuoj de la sama kaj de rilataj specioj devenas de unu pragenerinto; kaj sekve ke ĉiuj devenis de komuna naskoloko, kvankam dum la paso de tempo ili disvastiĝis al foraj punktoj de la globo. Mi jam asertis ke mi ne povas honeste akcepti la vidpunkton de Forbs (Forbes) pri kontinenta etendiĝo, kiu, se konsekvence aplikata, kondukus al la kredo ke ene de lastatempa periodo ĉiuj ekzistantaj insuloj estis preskaŭ aŭ tute ligitaj al iu kontinento. Ĉi tiu vidpunkto forigus multajn malfacilaĵojn, sed mi pensas ke ĝi ne klarigus ĉiujn faktojn koncerne insulajn produktaĵojn. En la sekva diskuto mi traktos ne nur la temon de disvastiĝo, sed ankaŭ aliajn faktojn kiuj koncernas la verecon de la teorioj pri aparta kreo kaj deveno kun modifiĝo.

Ĉiaj specioj kiuj loĝas sur oceanaj insuloj estas malmultaj, kompare kun tiuj sur egalaj kontinentaj areoj: Alfons de Kandol agnoskas ĉi tion por plantoj, kaj Volaston (Wollaston) por insektoj. Se oni konsideras la grandecon kaj diversecon de Nova Zelando, kiu etendiĝas 780 mejlojn [1255 km] da latitudo, kaj komparas ĝiajn florplantojn, laŭnombre nur 750, kun tiuj sur egala areo ĉe Kabo de Bona Espero aŭ en Aŭstralio, oni devas (mi pensas) agnoski ke io tute sendependa de diferenco de fizikaj kondiĉoj kaŭzis tiom grandan diferencon de nombro. Eĉ la unueca provinco de Kembriĝo havas 847 plantojn, kaj la malgranda insulo Angelsi (Anglesea) 764, sed kelkaj filikoj kaj kelkaj importitaj plantoj estas inkluzivitaj en ĉi tiuj nombroj, kaj la komparo laŭ iuj aliaj punktoj ne estas tute egala. Estas indikaĵoj ke la dezerta insulo de Ascencio originale posedis malpli ol ses florplantojn; tamen multaj integriĝis sur ĝi, kiel okazis sur Nova Zelando kaj sur ĉiuj aliaj oceanaj insuloj kiujn oni povas nomi. Estas kialoj por kredi ke sur Sankta Heleno, la neindiĝenaj plantoj kaj animaloj preskaŭ aŭ tute ekstermis multajn indiĝenajn produktaĵojn. Tiu kiu akceptas la doktrinon pri la [aparta] kreo de ĉiu specio devas agnoski ke sufiĉa nombro da plej bone adaptitaj plantoj kaj animaloj ne estis kreitaj sur oceanaj insuloj; ĉar la homo senintence plenigis ilin de diversaj fontlokoj multe pli komplete kaj perfekte ol la naturo faris.

Kvankam sur oceanaj insuloj la nombro da specoj de loĝantoj estas malmulta, la proporcio de unikaj specioj (tio estas, tiuj kiuj troviĝas nenie aliloke en la mondo) estas ofte ekstreme granda. Kiam oni komparas, ekzemple, la nombron da unikaj terkonkuloj ĉe Madejro, aŭ da unikaj birdoj ĉe la Galapaga Insularo, kun la nombro por iu ajn kontinento, kaj tiam komparas la areon de la insuloj kun tiu de la kontinento, oni vidas ke ĉi tio veras. Ĉi tiu fakto estas antaŭvidebla laŭ mia teorio, ĉar, kiel mi jam klarigis, specioj kiuj foje alvenas post longaj intervaloj al nova kaj izolita regiono, kaj devas konkurenci kun novaj najbaroj, estas tre modifiĝemaj, kaj ofte produktas grupojn de modifiĝintaj praidoj. Sed tio certe ne implicas ke, ĉar sur insulo preskaŭ ĉiuj specioj de iu klaso estas unikaj, tiuj de alia klaso, aŭ de alia parto de la sama klaso, devas esti unikaj. La diferenco ŝajne rezultas de tio ke la specioj kiuj ne modifiĝis enmigris facile kaj grupe, tiel ke iliaj reciprokaj rilatoj malmulte perturbiĝis. Tial, sur la Galapagaj Insuloj preskaŭ ĉiuj terbirdoj, sed nur du el dek unu marbirdoj, estas unikaj; kaj estas evidente ke maraj birdoj povas alveni al ĉi tiuj insuloj pli facile ol terbirdoj. Bermudo, aliflanke, kiu estas preskaŭ samdistanca de Norda Ameriko kiom la Galapagaj Insuloj estas de Suda Ameriko, kaj kiu havas tre unikan grundon, ne posedas eĉ unu unikan terbirdon; kaj oni scias pro la admirinda verko de sinjoro Ĝonz (J. M. Jones) pri Bermudo, ke tre multaj birdoj de Norda Ameriko, dum siaj grandaj jaraj migradoj, vizitadas regule aŭ foje ĉi tiun insulon. Madejro ne posedas unu unikan birdon, kaj multaj Eŭropaj kaj Afrikaj birdoj estas preskaŭ ĉiujare blovataj tien, laŭ sinjoro Harkort (E. V. Harcourt). Ĉi tiuj du insuloj, Bermudo kaj Madejro, fariĝis loĝataj de birdoj kiuj dum longa tempo luktis inter si ĉe siaj antaŭaj hejmoj, kaj adaptiĝis al si. Post alkutimiĝo al sia nova hejmo, ĉiu speco estus limigita de la aliaj al siaj propraj loko kaj kutimoj, kaj sekve malemus modifiĝi. Denove, Madejro estas loĝata de miriga nombro da unikaj terkonkuloj, dum neniu specio de markonkulo estas limigita al ĝia marbordo. Nu, kvankam oni ne scias kiel markonkuloj disvastiĝas, oni povas kompreni ke iliaj ovoj aŭ larvoj, eble fiksitaj al marherbo aŭ flosanta ligno, aŭ al la piedoj de vadantaj birdoj, povus esti transportitaj multe pli facile ol tiuj de terkonkuloj, trans tri aŭ kvar cent mejloj da seninsula maro. La diversaj ordoj de insektoj ĉe Madejro evidente prezentas analogajn faktojn.

Foje iuj klasoj mankas ĉe oceanaj insuloj, kaj iliaj lokoj ŝajne estas okupataj de aliaj loĝantoj; ĉe la Galapagaj Insuloj reptilioj, kaj en Nova Zelando gigantaj senflugilaj birdoj, rolas kiel mamuloj. Inter la plantoj de la Galapagaj Insuloj, doktoro Huker montris ke la proporciaj nombroj da diversaj ordoj estas tre malsamaj al tiuj aliloke. Tiaj kazoj estas ĝenerale atribuitaj al la fizikaj kondiĉoj de la insuloj; sed ĉi tiu klarigo ŝajnas al mi iom dubinda. Mi kredas ke facileco de enmigrado estas almenaŭ same grava kiom la karaktero de la kondiĉoj.

Estas multaj rimarkindaj faktetoj pri la loĝantoj de foraj insuloj. Ekzemple, sur iuj insuloj ne loĝataj de mamuloj, iuj indiĝenaj plantoj havas semojn kun bonaj hokoj; tamen malmultaj rilatoj estas pli okulfrapaj ol la adaptiĝo de hoksemoj por transportiĝo per la lano aŭ felo de kvarpieduloj. Ĉi tiu kazo prezentas neniun malfacilaĵon por mia vidpunkto, ĉar hoksemo povas esti transportita al insulo per iu alia rimedo. La planto, poste iom modifiĝinta, sed ankoraŭ retenanta siajn hoksemojn, fariĝus indiĝena specio kun fiksaĵoj [t.e. hokoj] tiom senutilaj kiom iu ajn rudimenta organo,   ekzemple, la ŝrumpintaj flugiloj sub la kunfanditaj elitroj de multaj insulaj skaraboj. Plie, insuloj ofte posedas arbojn aŭ arbustojn kiuj apartenas al ordoj kiuj aliloke posedas nur herbecajn speciojn. Alfons de Kandol montris ke arboj ĝenerale havas, pro nekonataj kaŭzoj, limigitajn etendiĝojn. Sekve, estas malprobable ke arboj atingus forajn oceanajn insulojn. Kaj herbeca planto, kvankam ĝi havus neniun ŝancon de sukcesa konkurenco por alteco kun plene formiĝinta arbo, establinta sin sur insulo kaj devigata konkurenci nur kun herbecaj plantoj, eble facile gajnus avantaĝon, kreskante pli kaj pli alte, kaj superante la aliajn plantojn. Se tiel estas, natura selektado ofte emus aldoni al la alteco de herbecaj plantoj kiam ili kreskas sur insuloj, sendepende de iliaj ordoj, kaj tiel konvertus ilin komence al arbustoj, kaj finfine al arboj.

Koncerne la mankon de tutaj ordoj sur oceanaj insuloj, Bori de Sankta Vincento (Bory St. Vincent) antaŭlonge rimarkis ke Amfibioj (ranoj, bufoj, tritoj) neniam estis trovitaj sur iu ajn el la multaj insuloj kiuj ornamas la grandajn oceanojn. Mi penis konfirmi ĉi tiun aserton, kaj mi trovis ĝin strikte vera. Tamen, oni certigis al mi ke ekzistas rano sur la montoj de la granda insulo de Nova Zelando; sed mi suspektas ke ĉi tiu escepto (se la informo estas ĝusta) klarigeblas per la rimedo de glacio. Ĉi tiu ĝenerala manko de ranoj, bufoj, kaj tritoj sur tiom da oceanaj insuloj ne estas atribuebla al fizikaj kondiĉoj; male, ŝajnas ke insuloj estas speciale taŭgaj por ĉi tiuj animaloj, ĉar ranoj estis portitaj al Madejro, la Acoroj, kaj Maŭricio, kaj ili tiom multiĝis ke ili fariĝis ĝeno. Ĉar estas konate ke ĉi tiuj animaloj kaj iliaj ovoj tuj mortas en marakvo, oni povas kompreni, surbaze de mia teorio, ke ilia transportiĝo trans maro estus tre malfacila, kaj pro tio ili ne ekzistas sur iu ajn oceana insulo. Estus tre malfacile klarigi, surbaze de la teorio de kreo, kial ili ne estis kreitaj tie.

Mamuloj prezentas alian similan kazon. Mi zorge esploris la plej malnovajn vojaĝojn, sed ne jam finis mian esploradon; ĝis nun mi ne trovis eĉ unu kazon, senduban, de tera mamulo (escepte de malsovaĝaj animaloj gardataj de indiĝenaj homoj) loĝanta sur insulo pli ol 300 mejlojn [483 km] for de kontinento aŭ granda kontinenta insulo; kaj multaj insuloj kiuj lokiĝas multe malpli for estas egale senmamulaj. La Falklandaj Insuloj, kie lupeca vulpo vivas, estas preskaŭa escepto; sed oni ne povas konsideri ĉi tiun grupon oceana, ĉar ĝi sidas sur malprofundejo ligita al la ĉeftero; plie, en pasinteco flosantaj glacimontoj portis ŝtonegojn al ĝia bordo, kaj ili eble portis vulpojn en pasinteco, kiel ofte okazas nuntempe en la arktaj regionoj. Oni ne povas aserti ke insuloj ne povas subteni malgrandajn mamulojn, ĉar ili vivas sur multaj tre malgrandaj insuloj en la mondo, se proksimaj al kontinentoj; kaj oni apenaŭ povas nomi insulon sur kiu niaj malgrandaj malsovaĝaj kvarpieduloj ne integriĝis kaj tre multiĝis. Oni ne povas aserti, por la ordinara vidpunkto de kreo, ke ne estis sufiĉe da tempo por la kreo de mamuloj, ĉar multaj vulkanaj insuloj estas sufiĉe antikvaj. La ekstrema kvanto da erozio kiun ili suferis kaj iliaj Terciaraj stratumoj montras ĉi tion. Ankaŭ, tempo sufiĉis por la formiĝo de indiĝenaj specioj kiuj apartenas al aliaj klasoj; kaj oni pensas ke sur kontinentoj, mamulaj specioj aperas kaj malaperas pli rapide ol aliaj pli malsuperaj animaloj. Kvankam teraj mamuloj ne troviĝas sur oceanaj insuloj, aeraj mamuloj ja troviĝas sur preskaŭ ĉiuj insuloj. Nova Zelando posedas du vespertojn kiuj troviĝas nenie aliloke en la mondo: Norfolk-Insulo, la Viti-Insularo, la Bonin-Insularo, la Karolinaj kaj Marianaj Insuloj, kaj Maŭricio, ĉiuj posedas siajn unikajn vespertojn. Kial, oni rajtas demandi, la krea povo produktis vespertojn kaj neniujn aliajn mamulojn sur foraj insuloj? Laŭ mia teorio ĉi tiu demando estas facile respondebla: neniu tera mamulo povas transiri trans vasta spaco de maro, sed vespertoj povas transflugi. Oni observis vespertojn flugantaj dumtage fore super la Atlantika Oceano; kaj du Nord-Amerikaj specioj regule aŭ foje vizitadas Bermudon, kiu troviĝas 600 mejlojn [966 km] for de la ĉeftero. Mi aŭdis de sinjoro Tomes, kiu speciale studis ĉi tiun familion, ke multaj specioj havas vastegajn etendiĝojn, kaj troviĝas sur kontinentoj kaj sur tre foraj insuloj. Sekve, oni devas nur supozi ke tiaj vagantaj specioj modifiĝis per natura selektado en siaj novaj hejmoj, rilate al siaj novaj situacioj, por kompreni la ekziston de indiĝenaj vespertoj sur insuloj, kaj la mankon de ĉiuj teraj mamuloj.

Krom la manko de termamuloj, rilate al la foreco de insuloj kaj kontinentoj, estas alia rilato, iom sendependa de distanco, inter la profundeco de la maro kiu apartigas insulon de ĝia najbara ĉeftero, kaj la ĉeesto ĉe ambaŭ de la samaj mamulaj specioj, aŭ de rilataj specioj pli malpli modifiĝintaj. Sinjoro Vindsor Erl (Windsor Earl) faris okulfrapajn observojn pri ĉi tio koncerne la grandan Malajan Insularon, kiu estas dividita proksime al Celebeso per spaco de profunda oceano; kaj ĉi tiu spaco apartigas du vaste malsamajn mamulajn faŭnojn. Ĉe ambaŭ flankoj, la insuloj sidas sur modere profundaj submaraj ebenejoj, kaj estas loĝataj de proksime rilataj aŭ identaj kvarpieduloj. Sendube kelkaj esceptoj ekzistas ĉe ĉi tiu granda insularo, kaj estas tre malfacile juĝi en iuj kazoj pro la probabla integriĝo de iuj [neindiĝenaj] animaloj per la agadoj de homoj; sed la naturhistorio de ĉi tiu insularo baldaŭ estos multe pli klara pro la admirinda entuziasmo kaj esploroj de sinjoro Valas (Wallace). Mi ankoraŭ ne havis sufiĉan tempon por esplori ĉi tiun temon por ĉiuj aliaj partoj de la mondo; sed ĝis nun, la rilato ĝenerale validas. Oni vidas ke Britio estas apartigita de Eŭropo per malprofunda markolo, kaj ke la mamuloj ĉe ambaŭ flankoj estas samaj; oni trovas analogajn faktojn por multaj insuloj apartigitaj per similaj markoloj de Aŭstralio. La Karibaj Insuloj staras sur profunda breto, preskaŭ 1000 klaftojn profunda [1.8 km], kaj tie oni trovas Amerikajn vivoformojn, sed la specioj kaj eĉ la genroj estas malsamaj. La kvanto da modifiĝo en ĉiuj kazoj iom dependas de la paso de tempo, kaj dum ŝanĝiĝoj de marnivelo, la probableco ke insuloj iam estis kontinue ligitaj al la ĉeftero, ene de lasta periodo, evidente estas pli por insuloj apartigita per malprofunda markolo, ol por insuloj apartigitaj per pli profunda markolo. Tial, oni povas kompreni la oftan rilaton inter mara profundeco kaj la grado de simileco inter la insulaj mamuloj kaj la mamuloj de la najbara kontinento, – ĉi tiu rilato estas [ne]klarigebla per la teorio pri apartaj agoj de kreo.

Ĉiuj supraj komentoj pri la loĝantoj de oceanaj insuloj, – tio estas, la malabundeco de specoj – la abundeco de indiĝenaj formoj en iuj klasoj aŭ partoj de klasoj, – la manko de tutaj grupoj, kiel ekzemple amfibioj, kaj de termamuloj, kvankam aeraj vespertoj ĉeestas, – la malordinaraj proporcioj de iuj ordoj de plantoj, – herbecaj formoj fariĝintaj arboj, ktp., ŝajnas al mi pli bone subteni la vidpunkton ke fojaj rimedoj de transporto estis tre efikaj dum la longa paso de tempo, ol la vidpunkton ke ĉiuj oceanaj insuloj iam estis ligitaj per kontinua tero al la plej proksima kontinento. Laŭ ĉi tiu lasta vidpunkto, la migrado probable estus pli kompleta; kaj se oni akceptas modifiĝon, ĉiuj formoj de vivo estus pli malpli egale modifiĝintaj, pro la plej alta graveco de la interrilatoj inter organismoj.

Mi ne neas ke eble estas multaj kaj gravaj malfacilaĵoj por kompreni kiel pluraj el la loĝantoj de la pli foraj insuloj, kiuj post siaj alvenoj retenis la samajn speciajn formojn aŭ modifiĝis, povus atingi siajn nunajn hejmojn. Sed oni devas ne preteratenti la probablecon ke multaj insuloj, kiuj ne plu ekzistas, servis kiel haltejoj. Ĉi tie mi prezentos unu malfacilan kazon. Preskaŭ ĉiuj oceanaj insuloj, eĉ la plej izolitaj kaj malgrandaj, estas loĝataj de teraj konkuloj, ĝenerale indiĝenaj specioj, sed foje specioj kiuj troviĝas aliloke. Doktoro Aŭgusto A. Guld (Aug. A. Gould) prezentis plurajn interesajn kazojn koncerne terkonkulojn de la Pacifikaj insuloj. Nu, estas bone sciate ke salo tre facile mortigas terkonkulojn; iliaj ovoj, almenaŭ tiuj kiujn mi provis, sinkas en sala akvo kaj estas mortigitaj de ĝi. Tamen devas ekzisti, laŭ mia vidpunkto, iu nesciata, sed tre efika rimedo por ilia transportiĝo. Ĉu la ĵus eloviĝintaj idoj foje grimpus sur kaj altenus al la piedoj de birdoj nestantaj sur la tero, kaj tiel transportiĝus? Ideo venis al mi, ke terkonkuloj, kiam dormantaj kaj havantaj membranan diafragmon sur la buŝo de la konko, eble povus esti transportitaj en fendoj de flosanta ligno trans modere vastaj spacoj de maro. Mi trovis ke pluraj specioj en ĉi tiu stato toleris sendamaĝe enakviĝon en sala akvo de sep tagoj: unu el ĉi tiuj konkuloj estis la Helix pomatia, kaj kiam ĝi denove endormiĝis mi metis ĝin en salan akvon dum dudek tagoj, kaj ĝi perfekte revigliĝis. Ĉar ĉi tiu specio havas dikan kalkan operkulon, mi forigis ĝin. Kiam ĝi estis forminta novan membranan operkulon, mi subakvigis ĝin dum dek kvar tagoj en sala akvo, kaj ĝi revigliĝis kaj forglitis. Sed necesas fari pli da eksperimentoj pri ĉi tiu temo.

La plej okulfrapa kaj grava fakto koncerne la loĝantojn de insuloj estas ilia simileco al tiuj de la plej proksima ĉeftero, kvankam ili ne estas de la samaj specioj. Mi povus prezenti multajn ekzemplojn de ĉi tiu fakto; mi prezentos nur unu, tiun de la Galapaga Insularo, kiu troviĝas sude de la ekvatoro, inter 500 kaj 600 mejloj [~800 – 966 km] de la marbordo de Suda Ameriko. Tie, preskaŭ ĉiuj produktaĵoj de la tero kaj akvo montras nedubeblan rilaton al tiuj de la Amerika kontinento. Estas dudek ses terbirdoj, kaj dudek kvin el ili estas rangigitaj de sinjoro Guld kiel apartaj specioj, kiuj supozeble estis kreitaj tie. Tamen, la proksima simileco de la plejo de ĉi tiuj birdoj al Amerikaj specioj, laŭ ĉiuj trajtoj, iliaj kutimoj, gestoj, kaj tono de voĉo, estas evidenta. Estas tiel ĉe la aliaj animaloj, kaj ĉe preskaŭ ĉiuj plantoj, kiel doktoro Huker montris en sia admirinda eseo pri la flaŭro de ĉi tiu insularo. Natursciencisto, rigardante la loĝantojn de ĉi tiuj vulkanaj insuloj en Pacifiko, plurajn centojn da mejloj for de la kontinento, tamen sentas ke li staras sur Amerika tero. Kial estas tiel? Kial la specioj kiuj supozeble estis kreitaj ĉe la Galapaga Insularo, kaj nenie aliloke, montras tre klaran similecon al tiuj kreitaj en Ameriko? Estas nenio en la vivkondiĉoj, la geologia karaktero de la insuloj, iliaj altecoj aŭ klimato, aŭ en la proporcioj je kiuj la pluraj klasoj interrilatas, kiu proksime similas al la kondiĉoj de la Sud-Amerika marbordo: fakte, estas konsiderinda malsimileco je ĉiuj ĉi tiuj punktoj. Aliflanke, estas tre multe da simileco en la vulkana karaktero de la grundo, en la klimato, alteco, kaj grandeco de la insuloj, inter la Galapaga Insularo kaj la Insularo de Verda Kabo: sed la loĝantoj estas tute kaj absolute malsamaj! La loĝantoj de la Verd-Kabaj Insuloj estas similaj al tiuj de Afriko, kiel tiuj de la Galapagoj estas al Ameriko. Mi kredas ke ĉi tiu granda fakto ne klarigeblas per la ordinara teorio pri aparta kreo; sed laŭ la teorio subtenita ĉi tie, estas evidente ke la Galapagaj Insuloj probable ricevus koloniantojn, ĉu per hazardaj rimedoj de transporto aŭ per kontinua tero en pasinteco, de Ameriko; kaj la Verd-Kabaj Insuloj, de Afriko. Tiaj koloniantoj emus modifiĝi, sed la principo de heredo ankoraŭ malkaŝus iliajn originalajn naskolokojn.

Mi povus prezenti multajn analogajn faktojn: ja estas preskaŭ universala regulo ke la indiĝenaj produktaĵoj de insuloj rilatas al tiuj de la plej proksima kontinento, aŭ de aliaj proksimaj insuloj. La esceptoj estas malmultaj, kaj la plejo de ili klarigeblas. Ekzemple, kvankam Kergelen-Lando lokiĝas pli proksime al Afriko ol Ameriko, ĝiaj plantoj rilatas, kaj tre proksime, al tiuj de Ameriko, kiel doktoro Huker informas nin. Sed laŭ la vidpunkto ke ĉi tiu insulo estis ĉefe provizita per semoj alportitaj kun grundo kaj ŝtonoj sur glacimontoj, kiuj drivis laŭ kutimaj marfluoj, la mistero solviĝas. Nova Zelando, laŭ siaj indiĝenaj plantoj, multe pli similas al Aŭstralio, la plej proksima ĉeftero, ol al iu ajn alia regiono: kaj ĉi tio estis antaŭvidebla. Sed ĝi ankaŭ klare rilatas al Suda Ameriko, kiu, kvankam ĝi estas la dua plej proksima kontinento, estas tiom treege for, ke la fakto estas kurioza. Sed la problemo preskaŭ malaperas laŭ la vidpunkto ke Nova Zelando, Suda Ameriko, kaj la aliaj sudaj landoj estis antaŭlonge parte provizitaj de preskaŭ meza, kvankam fora, punkto, tio estas, la antarktaj insuloj, kiam ili estis kovritaj per vegetaĵoj, antaŭ la komenco de la Glacia Periodo. Laŭ doktoro Huker, ekzistas vera rilato, eĉ se apenaŭa, inter la sud-okcidenta parto de Aŭstralio kaj Kabo de Bona Espero. Ĉi tiu rilato estas multe pli rimarkinda kazo, kaj estas nuntempe neklarigebla: sed ĝi koncernas nur plantojn, kaj mi ne dubas ke ĝi iam estos klarigita.

La leĝo kiu kaŭzas ke la loĝantoj de insularo proksime rilatas al tiuj de la plej proksima kontinento, kvankam ili estas malsamaj specioj, foje montriĝas je malgranda skalo, eĉ ene de la limoj de insularo, laŭ tre interesa maniero. Ekzemple, kiel mi aliloke montris, pluraj insuloj de la Galapaga Insularo estas loĝataj, tre mirige, de tre proksime rilataj specioj. Tiel la loĝantoj de ĉiu aparta insulo, kvankam plejparte distingitaj, rilatas al si je nekompareble pli proksima grado ol al la loĝantoj de iu ajn alia parto de la mondo. Kaj ĉi tio estas ĝuste kion oni atendus laŭ mia teorio, ĉar la insuloj lokiĝas tiom proksime al si ke ili preskaŭ certe ricevis enmigrantojn de la sama originala fontloko, aŭ de si. Sed ĉi tiu malsimileco inter la indiĝenaj loĝantoj de la insuloj povus provizi argumenton kontraŭ miaj vidpunktoj; ĉar oni rajtas demandi, kiel okazis ke ĉe la pluraj insuloj kiuj lokiĝas ene de viddistanco de si, kaj havas saman geologian karakteron, saman altecon, klimaton, ktp., multaj enmigrantoj malsame modifiĝis, kvankam nur iomete. Dum longa tempo ĉi tio ŝajnis al mi esti granda problemo: sed ĝi tiel ŝajnas ĉefe pro profunda miskompreno, tio estas, konsideri la fizikajn kondiĉojn de lando kiel la plej gravajn por ĝiaj loĝantoj. Mi opinias ke oni ne povas disputi ke la karaktero de la aliaj loĝantoj, kun kiuj ĉiu devas konkurenci, estas almenaŭ tiom grava, kaj ĝenerale multe pli grava elemento de sukceso. Nu, se oni konsideras tiujn loĝantojn de la Galapaga Insularo kiuj troviĝas ĉe aliaj partoj de la mondo, oni trovas rimarkindan kvanton da diferenco inter la pluraj insuloj. (Mi momente metas flanken la indiĝenajn speciojn; estus malĝuste inkluzivi ilin ĉi tie, ĉar mi konsideras kiel specioj modifiĝas ekde siaj alvenoj.) Ĉi tiu diferenco ja estus antaŭvidebla, laŭ la vidpunkto ke la insuloj estis plenigitaj per fojaj rimedoj de transporto – ekzemple, semo de iu planto alvenus al unu el la insuloj, kaj semo de alia planto al alia insulo. Tial, en pasinteco, kiam enmigranto ekloĝus sur unu aŭ pli da insuloj, aŭ kiam ĝi poste disvastiĝus de iu insulo al alia, ĝi sendube submetiĝus al malsamaj vivkondiĉoj ĉe la malsamaj insuloj, ĉar ĝi devus konkurenci kun malsama grupo de organismoj: ekzemple, planto trovus la plej taŭgan grundon pli komplete okupata de malsamaj plantoj ĉe iu insulo ol ĉe alia, kaj ĝi submetiĝus al atakoj de iom malsamaj malamikoj. Se ĝi tiam varius, natura selektado probable favorus malsamajn variaĵojn ĉe la malsamaj insuloj. Tamen, iuj specioj eble disvastiĝus kaj retenus la saman karakteron tra la grupo, same kiel oni vidas sur kontinentoj, ke iuj specioj vaste etendiĝas kaj restas samaj.

La vere surpriza fakto en ĉi tiu kazo de la Galapaga Insularo, kaj iom malpli en iuj analogaj kazoj, estas ke novaj specioj formiĝintaj sur la apartaj insuloj ne rapide etendiĝis al la aliaj insuloj. Kvankam la insuloj estas videblaj de si, la spacoj de profunda maro inter ili estas plej ofte pli vastaj ol la Britia Markolo. Estas neniu kialo por supozi ke la insuloj estis kontinue unuigitaj dum ajna antaŭa periodo. La marfluoj estas rapidaj kaj balaas tra la insularo, kaj ventegoj estas malordinare raraj. Pro tio, la insuloj estas pli efike apartigitaj de si ol ili ŝajnas esti sur mapo. Tamen, multaj specioj, tiuj kiuj troviĝas en aliaj partoj de la mondo kaj tiuj kiuj limiĝas al la insularo, estas komunaj al la pluraj insuloj, kaj oni povas konkludi de iuj faktoj ke ĉi tiuj probable etendiĝis de unu insulo al la aliaj. Sed oni ofte eraras, laŭ mi, pri la probableco ke specio invados la teritorion de proksime rilata specio, kiam libera interirado fariĝas ebla. Sendube, se iu specio havos avantaĝon super alia, ĝi tute aŭ parte anstataŭos ĝin ene de tre mallonga tempo; sed se ambaŭ estas egale bone adaptiĝintaj al siaj lokoj en la naturo, ambaŭ probable tenos siajn proprajn lokojn kaj restos apartaj dum preskaŭ ajna tempodaŭro. Sciante la fakton ke multaj specioj, enkondukitaj de homoj, disvastiĝis mirige rapide tra novaj landoj, oni emas konkludi ke la plejo de specioj tiel disvastiĝus; sed oni devas memori ke la vivoformoj kiuj integriĝas en novaj landoj ĝenerale ne proksime rilatas al la indiĝenaj loĝantoj, sed estas tre malsamaj specioj, apartenantaj en granda nombro da kazoj, al malsamaj genroj, kiel Alfons de Kandol montris. En la Galapaga Insularo, eĉ multaj birdoj, kvankam bone adaptiĝintaj por flugado de insulo al insulo, estas malsamaj sur ĉiu. Ekzemple, estas tri proksime rilataj specioj de harporinko, ĉiu limigita al sia propra insulo. Nu, supozu ke harporinko de Ĉatam-Insulo [Chatham, = San Crístobal] estus blovita al Karolo-Insulo [Charles, = Floreana], kiu havas sian propran harporinkon: kial ĝi sukcesus integriĝi tie? Oni povas senriske supozi ke Karolo-Insulo estas bone stokita de siaj propraj specioj, ĉar ĉiujare pli da ovoj estas demetitaj ol povas esti elkovitaj; kaj oni povas supozi ke la harporinko unika al Karolo-Insulo estas almenaŭ tiom bone adaptiĝinta al sia hejmo, kiom la specio de Ĉatam-Insulo. Kavaliro Lajel kaj sinjoro Volaston komunikis al mi rimarkindan fakton kiu koncernas ĉi tiun temon; tio estas, ke Madejro kaj la apuda insuleto de Porto Santo posedas multajn unikajn, sed tipajn terkonkulojn. Iuj de ili vivas en rokaj fendetoj, kaj kvankam grandaj kvantoj da roko estas transportitaj de Porto Santo al Madejro ĉiujare, ĉi tiu insulo ne estis koloniita de la specioj de Porto Santo. Tamen ambaŭ insuloj estis koloniitaj de iuj Eŭropaj terkonkuloj, kiuj sendube havis iun avantaĝon super la indiĝenaj specioj. Pro ĉi tiuj konsideroj mi kredas ke oni devas ne miregi ke la indiĝenaj kaj tipaj specioj, kiuj vivas sur la pluraj insuloj de la Galapaga Insularo, ne universale disvastiĝis de insulo al insulo. En multaj aliaj kazoj, kiel en la pluraj regionoj de sama kontinento, antaŭ-okupado probable ludis gravan rolon por bremsi la kunmiksadon de specioj sub la samaj vivkondiĉoj. Tiel, la sud-orienta kaj sud-okcidenta partoj de Aŭstralio havas preskaŭ samajn fizikajn kondiĉojn, kaj estas ligitaj de kontinua tero, tamen ili estas loĝataj de grandega nombro da malsamaj mamuloj, birdoj, kaj plantoj.

La loĝantoj de oceanaj insuloj, kiam ne idente samaj, tamen klare rilatas al la loĝantoj de tiu regiono de kiu koloniantoj povus plej facile veni. (Post alveno, la koloniantoj modifiĝus kaj pli bone adaptiĝus al siaj novaj hejmoj.) Ĉi tiu principo, kiu determinas la ĝeneralan karakteron de la faŭno kaj flaŭro de oceanaj insuloj, tre larĝe aplikeblas tra la naturo. Oni vidas ĉi tion sur ĉiu monto, kaj en ĉiu lago kaj marĉo. Montaj specioj, escepte la formojn, ĉefe plantojn, kiu disvastiĝis tra la mondo dum la lastatempa Glacia Epoko, rilatas al tiuj de la ĉirkaŭaj malaltejoj; – tial oni trovas en Suda Ameriko, montajn kolibrojn, montajn ronĝulojn, montajn plantojn, ktp., ĉiu de strikte Amerika formo, kaj estas evidente ke monto, dum ĝi malrapide leviĝus, nature estus koloniita de la ĉirkaŭaj malaltejoj. Tiel estas ĉe la loĝantoj de lagoj kaj marĉoj, se oni kompensas por tio ke la granda facileco de transporto donis la samajn ĝeneralajn formojn al la tuta mondo. Oni vidas ĉi tiun saman principon ĉe la blindaj animaloj loĝantaj en kavernoj de Ameriko kaj Eŭropo. Mi povus prezenti aliajn analogajn faktojn. Mi kredas ke oni trovos ĉi tion universale vera: kiam en du regionoj, eĉ ege disaj, multaj proksime rilataj aŭ tipaj specioj troviĝas, oni ankaŭ trovos iujn identajn speciojn, kiuj montras, laŭ la supra vidpunkto, ke dum iu antaŭa tempo estis interirado aŭ migrado inter la du regionoj. Kaj kie multaj proksime rilataj specioj ekzistas, oni povas trovi multajn formojn kiujn iuj natursciencistoj rangigas kiel apartajn speciojn, kaj aliaj kiel variaĵojn; ĉi tiuj dubindaj formoj montras la ŝtupojn en la procezo de modifiĝo.

Ĉi tiu rilato inter la kapablo kaj vasteco de migrado de specio, hodiaŭ aŭ dum iu antaŭa tempo, sub diversaj fizikaj kondiĉoj, kaj la ekzisto, ĉe foraj mondpartoj, de aliaj specioj kiuj rilatas al ĝi, montriĝas per alia pli ĝenerala maniero. Sinjoro Guld komentis al mi antaŭ longe, koncerne birdojn, ke en tiuj genroj kiuj troviĝas ĉirkaŭ la mondo, multaj el la specioj tre vaste etendiĝas. Mi apenaŭ povas dubi ke ĉi tiu regulo estas ĝenerale vera, kvankam estus malfacile pruvi ĝin. Inter mamuloj, oni vidas ĝin en la miriga ekzemplo de vespertoj, kaj iom malpli ĉe la Felisedoj kaj Kanisedoj. Oni vidas ĝin kiam oni komparas la distribuon de papilioj kaj skaraboj. Same estas ĉe la plejo de sensalakvaj produktaĵoj, de kiuj tre multaj genroj troviĝas ĉirkaŭ la mondo, kaj multaj individuaj specioj havas vastegajn etendiĝojn. Ĉi tio ne implicas ke en mondvastaj genroj ĉiuj specioj vaste etendiĝas, nek ke ili averaĝe havas vastan etendiĝon; sed nur ke iuj el la specioj troviĝas tre vaste; ĉar la facileco per kiu disvastiĝintaj specioj varias kaj produktas novajn formojn ĉefe limigas ilian averaĝan etendiĝon. Ekzemple, du variaĵoj de la sama specio loĝas en Ameriko kaj Eŭropo, kaj la specio tiel havas grandegan etendiĝon: sed, se la diferenco estus iomete pli, la du variaĵoj estus rangigitaj kiel apartaj specioj, kaj la komuna regiono fariĝus multe malpli. La principo eĉ malpli implicas, ke specio kiu evidente kapablas transiri baraĵojn kaj vaste etendiĝi, kiel ekzemple en la kazo de iuj birdoj kun fortikaj flugiloj, nepre etendiĝos vaste; ĉar oni devas neniam forgesi ke vaste etendiĝi implicas ne nur la povon por transiri baraĵojn, sed ankaŭ la pli gravan povon por venki en la lukto de vivo kontraŭ konkurencantoj de foraj landoj. Sed laŭ la vidpunkto ke ĉiuj specioj de iu genro devenas de unu praparenco, kvankam ili nun distribuiĝas al la plej foraj punktoj de la mondo, oni devas trovi (kaj mi kredas ke ĝenerale oni ja trovas) ke almenaŭ iuj el la specioj estas tre vaste etendiĝintaj. Necesas ke la originala pragenerinto etendiĝu vaste, modifiĝante dum sia disvastiĝo, kaj metu sin en diversajn vivkondiĉojn kiuj instigus ĝiajn idojn konvertiĝi, komence al novaj variaĵoj, kaj finfine al novaj specioj.

Kiam oni konsideras la vastan distribuon de iuj genroj, oni devas memori ke iuj estas ekstreme pratempaj, kaj certe disbranĉiĝis de komuna pragenerinto dum tre fora epoko. En tiaj kazoj estas abunda tempo por grandaj klimataj kaj geografiaj ŝanĝiĝoj, kaj por hazardoj de transportiĝo, kaj sekve, por la migrado de iuj el la specioj al ĉiuj partoj de la mondo, kie ili eble iomete modifiĝus rilate al siaj novaj kondiĉoj. Ankaŭ, surbaze de geologiaj indikaĵoj, estas kialoj por kredi ke organismoj kiuj estas malsuperaj sur la eskalo [de la naturo] ene de ĉiu granda klaso, ĝenerale ŝanĝiĝas malpli rapide ol la pli superaj formoj; kaj sekve, la ŝanco ke la malsuperaj formoj vaste etendiĝus kaj retenus la saman specian karakteron estas pli bona. Ĉi tiu fakto, kaj la fakto ke la semoj kaj ovoj de multaj malsuperaj formoj estas tre malgrandaj kaj pli taŭgaj por fora transportiĝo, probable estas klarigo por la leĝo kiun oni rimarkis antaŭlonge, kaj kiun Alfons de Kandol admirinde diskutis koncerne plantojn, tio estas: ju pli malsupera iu grupo de organismoj estas, des pli vaste ĝi emas etendiĝi.

La rilatoj ĵus diskutitaj, – tio estas, ke malsuperaj kaj malrapide ŝanĝiĝantaj organismoj etendiĝas pli vaste ol la superaj, – ke iuj el la specioj de vaste etendiĝintaj genroj mem etendiĝas vaste, – faktoj, kiel la rilato de montaj, lagaj kaj marĉaj produktaĵoj al tiuj de la ĉirkaŭaj malaltejoj kaj sekejoj (kun esceptoj antaŭe notitaj), kvankam ĉi tiuj medioj estas tre malsamaj – la tre proksima rilato inter la apartaj specioj kiuj loĝas sur la insuletoj de la sama insularo, – kaj speciale la miriga rilato de la loĝantoj de ĉiu tuta insularo aŭ insulo al tiuj de la plej proksima ĉeftero, – estas, mi kredas, tute neklarigeblaj per la ordinara vidpunkto ke ĉiu specio estis aparte kreita. Sed ili klarigeblas per la vidpunkto ke koloniantoj venis de la plej proksima kaj facile atingebla fonto, kaj poste modifiĝis kaj pli bone adaptiĝis al siaj novaj hejmoj.

Resumo de la antaŭa kaj nuna Ĉapitroj

En ĉi tiuj ĉapitroj mi klopodis montri ke: se ni konsideras ke ni ne konas la plenajn efikojn de ĉiuj ŝanĝiĝoj de klimato kaj ternivelo, kiuj certe okazis dum la lasta periodo, kaj de aliaj similaj ŝanĝiĝoj kiuj eble okazis dum la sama periodo; se ni memoras kiom profunde sensciaj ni estas koncerne la multajn kaj kuriozajn rimedojn de foja transportiĝo, – temo apenaŭ zorge esplorita; se ni konscias ke eble ofte okazas, ke specio kontinue etendiĝinta sur vasta areo formortas en la mezaj areoj, mi opinias ke oni povas venki la malfacilecon por kredi ke individuoj de la sama specio, kie ajn ili troviĝas, devenis de la sama praparenco. Kaj mi atingas ĉi tiun konkludon, kiun multaj natursciencistoj akceptas sub la nomo 'ununuraj centroj de kreo', per kelkaj ĝeneralaj konsideroj, pli speciale, la graveco de baraĵoj kaj la analoga distribuo de subgenroj, genroj, kaj familioj.

Koncerne la diversajn speciojn de la sama genro, kiuj laŭ mia teorio certe disvastiĝis de unu gepatra fonto; se ni konsideras, same kiel antaŭe, nian nescion, kaj memoras ke iuj vivoformoj ŝanĝiĝas tre malrapide, kio donas al ili longegan tempon por migrado, mi opinias ke la malfacilaĵoj [por kredi] estas venkeblaj, kvankam en ĉi tiu kazo, kaj en la kazo de samspeciaj individuoj, ili ofte estas tre gravaj.

Kiel ekzemplo de la efikoj de klimataj ŝanĝiĝoj sur distribuo, mi provis montri kiom grava la influo de la moderna Glacia Periodo estis. Mi estas plene konvinkita ke ĝi samtempe efikis al la tuta mondo, aŭ almenaŭ al grandaj meridianaj zonoj. Por montri kiom diversaj estas la rimedoj de foja transportiĝo, mi diskutis iom longe la rimedojn de disvastiĝo de sensalakvaj produktaĵoj.

Se oni povas venki la malfacilecon por agnoski ke, dum la longa paso de tempo, individuoj de la sama specio, kaj ankaŭ de rilataj specioj, devenis de unu fontloko, tiukaze mi opinias ke ĉiuj grandaj ĉefaj faktoj de geografia distribuo estas klarigeblaj per la teorio de migrado (ĝenerale de la pli dominantaj vivoformoj), kun posta modifiĝo kaj multiĝo de novaj formoj. Oni povas tiel kompreni la grandan gravecon de baraĵoj, ĉu teraj ĉu akvaj, kiuj apartigas la plurajn zoologiajn kaj botanikajn teritoriojn. Oni povas tiel kompreni la lokiĝon de subgenroj, genroj, kaj familioj; kaj kial sub malsamaj latitudoj, ekzemple en Suda Ameriko, la loĝantoj de la ebenejoj kaj montoj, de la arbaroj, marĉoj, kaj dezertoj, estas tre mistere kunligitaj per simileco, kaj same ligitaj al la formortintaj vivaĵoj kiuj antaŭe loĝis en la sama kontinento. Konsciante ke la reciprokaj rilatoj inter organismoj estas plej gravaj, oni povas vidi kial du areoj havantaj preskaŭ samajn fizikajn kondiĉojn ofte estas loĝataj de tre malsamaj formoj de vivo; ĉar laŭ la longeco de tempo kiu pasis ekde kiam novaj loĝantoj eniris iun areon; laŭ la karaktero de la vojo kiu permesas iujn formojn eniri kaj ne aliajn, pli aŭ malpli multe; laŭ la pli malpli rekta konkurenco, aŭ manko de ĝi, de enmigrintoj kun si kaj kun la indiĝenoj; kaj laŭ la kapablo de la enmigrintoj por varii pli malpli rapide, la vivkondiĉoj en diversaj regionoj fariĝus senfine diversaj, sendepende de fizikaj kondiĉoj. Estus preskaŭ senfina kvanto da organika agado kaj reagado, kaj oni devus trovi, kiel oni ja trovas, iujn grupojn multe, kaj aliajn grupojn malmulte modifiĝintaj, iujn multnombraj, kaj aliajn raraj, en la diversaj grandaj geografiaj regionoj de la mondo.

Surbaze de ĉi tiuj samaj principoj oni povas kompreni, kiel mi klopodis montri, kial oceanaj insuloj havus malpli da loĝantoj, sed de ĉi tiuj loĝantoj, multaj estus indiĝenaj aŭ unikaj; kaj kial, rilate al la rimedoj de migrado, en iu grupo de vivaĵoj estus nur indiĝenaj specioj, dum en alia grupo, eĉ de la sama klaso, ĉiuj specioj estus troveblaj en aliaj mondpartoj. Oni povas kompreni kial tutaj grupoj de organismoj, kiel amfibioj kaj termamuloj, ne troviĝus sur oceanaj insuloj, dum la plej izolitaj insuloj posedus siajn proprajn unikajn speciojn de aeraj mamuloj aŭ vespertoj. Oni povas kompreni kial estus rilato inter la ĉeesto de mamuloj, en pli malpli modifiĝinta kondiĉo, kaj la profundeco de la maro inter insulo kaj ĉeftero. Oni povas klare vidi kial ĉiuj loĝantoj de insularo, kvankam distingeblaj kiel apartaj specioj sur la pluraj insuletoj, proksime rilatus al si, kaj same rilatus, sed malpli, al tiuj de la plej proksima kontinento aŭ alia fonto de kie enmigrantoj probable venus. Oni povas kompreni kial en du areoj, eĉ se tre disaj, estus rilato en la ĉeesto de identaj specioj, de variaĵoj, de dubindaj specioj, kaj de unikaj sed tipaj specioj.

Kiel la forpasinta Edvard Forbs (Edward Forbes) ofte insistis, estas okulfrapa paralelismo en la leĝoj de vivo tra tempo kaj spaco: la leĝoj kiuj regas la vicon de formoj en pasintaj tempoj estas preskaŭ samaj al tiuj kiuj nuntempe regas la diferencojn ĉe malsamaj areoj. Oni vidas ĉi tion en multaj faktoj. La ekzistodaŭro de ĉiu specio kaj grupo de specioj estas kontinua tra tempo. La esceptoj al la regulo estas tiom malmultaj, ke oni rajtas atribui ilin al tio ke oni ankoraŭ ne malkovris en meza stratumo la formojn kiuj mankas, kiuj tamen troveblas supre kaj sube. Tiel ankaŭ tra spaco, ja estas ĝenerala regulo ke areo loĝata de iu specio, aŭ grupo de specioj, estas kontinua; kaj la esceptoj, kiuj ne raras, povas (kiel mi provis montri) esti atribuitaj al migrado dum iu pasinta periodo sub malsamaj kondiĉoj, aŭ al fojaj rimedoj de transportiĝo, kun la posta formorto de la specioj en la mezaj regionoj. Tra tempo kaj tra spaco, specioj kaj grupoj de specioj havas siajn punktojn de maksimuma multiĝo. En grupoj de specioj, apartenantaj al iu tempoperiodo aŭ iu areo, malgravaj trajtoj, kiel reliefo [de konko] aŭ koloro, ofte estas komunaj. Kiam oni konsideras la longan vicon da epokoj, same kiam oni konsideras la forajn regionojn tra la mondo, oni trovas ke iuj organismoj malmulte diferencas, dum aliaj, apartenantaj al malsamaj klasoj, aŭ malsamaj ordoj, aŭ nur malsamaj familioj de la sama ordo, multe diferencas. Tra tempo kaj tra spaco la pli malsuperaj membroj de ĉiu klaso ĝenerale ŝanĝiĝas malpli ol la pli superaj; sed en ambaŭ kazoj estas elstaraj esceptoj al la regulo. Laŭ mia teorio ĉi tiuj pluraj rilatoj tra tempo kaj spaco estas kompreneblaj; ĉar, kaze de la vivoformoj kiuj ŝanĝiĝis dum sinsekvaj epokoj ene de la sama mondparto, kaj kaze de tiuj kiuj ŝanĝiĝis post migrado al foraj partoj, formoj en ĉiu klaso estis ligitaj per la sama ligo de ordinara generado; kaj ju pli parencaj iuj du formoj estas, des pli proksimaj ili staras al si en tempo kaj spaco; en ambaŭ kazoj la leĝoj de variado estis samaj, kaj modifoj akumuliĝis per la sama povo de natura selektado.