◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 11

GEOGRAFIA DISTRIBUO





Kiam oni konsideras la distribuon de organikaĵoj sur la surfaco de la globo, la unua granda fakto kiun oni rimarkas, estas ke nek la simileco nek la malsimileco de la loĝantoj de diversaj regionoj estas klarigebla surbaze de klimataj aŭ aliaj fizikaj kondiĉoj. Lastatempe, preskaŭ ĉiuj aŭtoroj kiuj studis la temon atingis ĉi tiun konkludon. La kazo de Ameriko preskaŭ sufiĉus por pruvi ĝin: ĉar se oni ekskludas la nordajn partojn kie la ĉirkaŭpolusa tero estas preskaŭ kontinua, ĉiuj aŭtoroj konsentas ke unu el la plej fundamentaj dividoj en la geografia distribuo estas tiu inter la Nova kaj Malnova Mondoj; tamen se oni vojaĝas trans la vasta Amerika kontinento, de la centraj partoj de Usono al ĝia ekstreme suda punkto, oni renkontas plej diversajn kondiĉojn; plej humidajn regionojn, sekajn dezertojn, altaj montojn, gresajn ebenaĵojn, arbarojn, marĉojn, lagojn, kaj grandajn riverojn, sub preskaŭ ĉiuj temperaturoj. Apenaŭ estas klimato aŭ kondiĉo en la Malnova Mondo kiun oni ne povas trovi en la Nova – almenaŭ tiom simila kiom specioj ĝenerale bezonas. Oni tre rare trovas grupon de organismoj limigita al iu loketo, kiu havas nur iomete unikajn kondiĉojn. Ekzemple, oni povus montri malgrandajn areojn en la Malnova Mondo kiuj estas pli varmaj ol tiuj en la Nova Mondo, tamen ĉi tiuj ne estas loĝataj de unika faŭno aŭ flaŭro. Spite la paralelismon en la kondiĉoj de la Malnova kaj Nova Mondoj, iliaj vivantaj produktaĵoj tre malsamas!

En la suda duonsfero, se oni komparas larĝajn regionojn de tero en Aŭstralio, Suda Afriko, kaj okcidenta Suda Ameriko, inter latitudoj 25° kaj 35°, oni trovas lokojn kiuj tre similas laŭ ĉiuj siaj kondiĉoj, tamen oni ne povus trovi tri faŭnojn kaj flaŭrojn kiuj pli malsimilegas. Aŭ denove, oni povas kompari la produktaĵojn de Suda Ameriko sude de latitudo 35° kun tiuj norde de 25°, kiuj senescepte loĝas sub konsiderinde malsama klimato, kaj oni trovas ke ili estas absolute pli proksime parencaj al si, ol ili estas al la produktaĵoj de Aŭstralio aŭ Afriko sub preskaŭ sama klimato. Oni povus prezenti analogajn faktojn koncerne la loĝantojn de la maroj.

Dua granda fakto kiu surprizas onin dum ĝenerala esploro estas ke ajna speco de baraĵo, aŭ obstaklo al libera migrado, proksime kaj grave rilatas al la diferencoj inter la produktaĵoj de diversaj regionoj. Oni vidas ĉi tion en la granda diferenco de preskaŭ ĉiuj teraj produktaĵoj de la Nova kaj Malnova Mondoj, escepte ĉe la nordaj partoj, kie la kontinentoj estas preskaŭ ligitaj, kaj kie, sub iomete malsama klimato, eble ekzistis libera migrado por la nordaj moderklimataj formoj, kiel nun ekzistas por la strikte arktaj produktaĵoj. Oni vidas la saman fakton en la granda diferenco inter la loĝantoj de Aŭstralio, Afriko, kaj Suda Ameriko je la sama latitudo: ĉar ĉi tiuj landoj estas preskaŭ tiom izolitaj de si kiom eblas. Ankaŭ, sur ĉiu kontinento, oni vidas la saman fakton; ĉar sur kontraŭaj flankoj de altaj kaj kontinuaj montaroj, kaj de grandaj dezertoj, kaj foje de grandaj riveroj, oni trovas malsamajn produktaĵojn: sed, ĉar montaroj, dezertoj, ktp., ne estas tute netrapaseblaj, kaj probable ne tiom longe daŭris kiom la oceanoj kiuj apartigas kontinentojn, la diferencoj estas tre malgrandaj kompare kun tiuj trajtoj de apartaj kontinentoj.

Koncerne la marojn, oni trovas la saman leĝon. Ne ekzistas du faŭnoj pli malsamaj, kiuj apenaŭ havas komunajn fiŝojn, konkulojn, aŭ krabojn, ol tiuj de la orienta kaj okcidenta marbordoj de Suda kaj Centra Ameriko; tamen ĉi tiuj grandaj faŭnoj estas apartigitaj nur de la mallarĝa, sed netrapasebla, istmo de Panamo*. Okcidente de la marbordoj de Ameriko, vasta spaco de oceano etendiĝas, sen insuloj kie migrantoj povus halti; jen alia speco de baraĵo. Transirinte ĉi tion oni atingas la orientajn insulojn de Pacifiko, kun alia tute malsama faŭno. Do, jen tri maraj faŭnoj etendiĝas longe norden kaj suden, laŭ paralelaj linioj, ne for de si, sub similaj klimatoj; sed ĉar ili estas apartigitaj per netrapaseblaj baraĵoj, de tero aŭ de seninsula maro, ili estas tute malsamaj. Aliflanke, se oni iras eĉ pli okcidenten de la orientaj insuloj en tropikaj partoj de Pacifiko, oni trovas neniujn netrapaseblajn baraĵojn, sed estas nenombreblaj insuloj kiel haltejoj, ĝis, post vojaĝo trans duonsfero, oni atingas la bordojn de Afriko; kaj tra ĉi tiu vasta spaco ne troviĝas unika kaj distingebla mara faŭno. Kvankam apenaŭ ekzistas komuna konkulo, krabo, aŭ fiŝo inter la supre-menciitaj tri proksimaj faŭnoj de Orienta kaj Okcidenta Ameriko kaj la orientaj Pacifikaj insuloj, tamen multaj fiŝoj etendiĝas de Pacifiko ĝis la Hindia Oceano, kaj estas multaj komunaj konkuloj ĉe la orientaj insuloj de Pacifiko kaj la orientaj marbordoj de Afriko, ĉe preskaŭ kontraŭaj flankoj de la mondo.

[*La Panama Kanalo estis finita en 1914.]

Tria granda fakto, parte inkluzivita en la antaŭaj asertoj, estas la simileco inter la produktaĵoj de la sama kontinento aŭ maro, kvankam la specioj mem estas malsamaj ĉe malsamaj lokoj kaj medioj. Ĝi estas plej ĝenerala leĝo, kaj ĉiu kontinento prezentas nenombreblajn kazojn. Sed kiam natursciencisto vojaĝas, ekzemple, de nordo al sudo, li nepre surpriziĝas pri la maniero laŭ kiu sinsekvaj grupoj de vivaĵoj, distingeblaj kiel apartaj specioj tamen klare rilataj, anstataŭiĝas. Li aŭdas, de tre similaj tamen distingeblaj specoj de birdoj, muziknotojn preskaŭ similajn, kaj vidas iliajn nestojn, simile konstruitajn sed ne tute samajn, kun ovoj kolorigitaj je preskaŭ sama maniero. La ebenejoj proksimaj al Magelana Markolo estas loĝataj de specio de Reao (Amerika struto), kaj norde la ebenejoj de La-Plato (La Plata) de alia specio de la sama genro; kaj ne de vera struto aŭ emuo, kiel tiuj kiuj troviĝas en Afriko kaj Aŭstralio je la sama latitudo. Sur ĉi tiuj samaj ebenejoj de La-Plato, oni vidas la agution kaj ĉinĉilon, animalojn havantajn preskaŭ la samajn kutimojn kiel leporoj kaj kunikloj, kaj apartenantajn al la sama ordo de Ronĝuloj, sed ili klare montras Amerikan tipon de strukturo. Grimpante al la altaj pintoj de Kordilero oni trovas montan specion de ĉinĉilo; esplorante la akvojn, oni ne trovas la kastoron nek la ondatron, sed la kojpon kaj kapibaron, ronĝulojn de la Amerika tipo. Oni povus prezenti nenombreblajn aliajn kazojn. Se oni konsideras la insulojn apud la Amerika marbordo, spite la diferencojn de geologia strukturo, la loĝantoj, eĉ se ili ĉiuj estas unikaj specioj, estas esence Amerikaj. Kiam oni konsideras pasintajn epokojn, kiel en la antaŭa ĉapitro, oni trovas ke Amerikaj tipoj tiam dominis sur la Amerika kontinento kaj en la Amerikaj maroj. Oni vidas en ĉi tiuj faktoj iun profundan organikan ligon, kiu daŭras tra spaco kaj tempo, super la samaj areoj de tero kaj akvo, kaj sendepende de iliaj fizikaj kondiĉoj. La natursciencisto kiu ne demandus sin kio estas tia ligo, devus esti malscivolema.

Ĉi tiu ligo, laŭ mia teorio, estas simple heredo, tiu sola kaŭzo kiu, laŭ tio kion oni certe scias, produktas organismojn tre similajn, aŭ, kiel oni vidas en la kazo de variaĵoj, preskaŭ similajn al si. La malsimileco inter la loĝantoj de diversaj regionoj atribueblas al modifiĝo per natura selektado, kaj multe malpli, al la rekta influo de diversaj fizikaj kondiĉoj. La grado de malsimileco dependas de la facileco per kiu la pli dominantaj specioj povis migri de iu regiono al alia, dum pli malpli antikvaj periodoj; – de la naturo kaj nombro de la antaŭaj enmigrantoj; – kaj de iliaj agoj kaj reagoj, en siaj reciprokaj luktoj por vivo. Kiel mi jam multfoje rimarkigis, la rilato inter organismoj estas la plej grava el ĉiuj rilatoj. Ĉi kaze la graveco de baraĵoj fariĝas signifa, kiel bremso al migrado; kaj ankaŭ tempo [fariĝas signifa] en la malrapida procezo de modifiĝo per natura selektado. Vaste etendiĝintaj specioj, abundaj je individuoj, kiuj jam triumfis super multaj konkurencantoj en siaj propraj vastaj teritorioj, havas la plej bonan ŝancon por kapti novajn lokojn, kiam ili disvastiĝas en novajn landojn. En siaj novaj hejmoj ili spertos novajn kondiĉojn, kaj ofte submetiĝos al plia modifiĝo kaj pliboniĝo; kaj tiel ili fariĝos eĉ pli venkaj, kaj produktos grupojn de modifiĝintaj praidoj. Laŭ ĉi tiu principo de heredo kun modifiĝo, oni povas kompreni kial partoj de genroj, tutaj genroj, kaj eĉ familioj estas limigitaj al la samaj areoj, kiel tre ofte kaj fame okazas.

Kiel mi skribis en la antaŭa ĉapitro, mi kredas je neniu leĝo pri necesa evoluo. Ĉar la variemo de ĉiu specio estas sendependa propraĵo, kiun natura selektado utiligas nur tiom kiom ĝi profitas* al la individuo en ĝia kompleksa lukto por vivo, la kvanto da modifiĝo en diversaj specioj ne estas egala. Se, ekzemple, kelkaj specioj, kiuj rekte konkurencas inter si, kune migrus en novan kaj poste izolitan landon, ili malmulte emus modifiĝi; ĉar nek migrado nek izolo per si mem povas ion fari. Ĉi tiuj principoj ekrolas nur kiam organismoj komencas novajn rilatojn inter si, kaj iom malpli, kun la ĉirkaŭantaj fizikaj kondiĉoj. Oni vidis en la antaŭa ĉapitro, ke iuj formoj retenis preskaŭ saman karakteron ekde treege antikva geologia periodo. Same, iuj specioj migris tra vastaj distancoj, kaj ne multe modifiĝis.

[*La frazo ŝajnas mallerte vortumita. Komprenu 'kiom la varioj profitas'.]

Laŭ ĉi tiuj vidpunktoj, estas evidente ke la pluraj specioj de la sama genro, kvankam ili loĝas en plej disaj partoj de la mondo, sendube originale devenis de la sama loko, ĉar ili devenis de la sama pragenerinto. En la kazo de tiuj specioj kiuj nur iomete modifiĝis dum tutaj geologiaj periodoj, ne estas malfacile kredi ke ili povis migri de la sama regiono; ĉar dum la vastaj geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj kiuj okazis ekde antikvaj tempoj, preskaŭ iu ajn kvanto da migrado eblas. Sed en multaj aliaj kazoj, en kiuj estas kialoj por kredi ke la specioj de iu genro produktiĝis relative lastatempe, estas granda malfacileco ĉiteme. Ankaŭ evidentas ke la individuoj de la sama specio, kvankam nun loĝantaj en disaj kaj izolitaj regionoj, sendube devenis de unu loko, kie iliaj pragenerintoj unue naskiĝis, ĉar, kiel mi klarigis en la antaŭa ĉapitro, estas nekredeble ke idente samaj individuoj estus produktitaj per la natura selektado de pragenerintoj de malsamaj specioj.

Tiel leviĝas la demando kiun natursciencistoj multe diskutis, tio estas, ĉu specioj estis kreitaj ĉe unu aŭ pli da punktoj sur la surfaco de la Tero. Sendube estas tre multaj kazoj en kiuj estas malfacilege kompreni kiel la sama specio povus migri de iu punkto al la pluraj foraj kaj izolitaj punktoj kie ĝi nun troviĝas. Tamen la simpleco de la vidpunkto ke ĉiu specio unue naskiĝis ene de unu regiono estas alloga. Tiu kiu malakceptas ĝin, malakceptas la veran kaŭzon de ordinara generado kun posta migrado, kaj envokas la rimedon de miraklo. Estas universale agnoskite, ke plej ofte la areo loĝata de iu specio estas kontinua; kaj kiam planto aŭ animalo loĝas en du lokoj tre distancaj de si, aŭ de tia intervalo, kian ĝi ne povus facile trapasi per migrado, oni konsideras la fakton rimarkinda kaj escepta. La kapablo migri transmare estas eble pli klare limigita por teraj mamuloj, ol por iuj ajn aliaj organikaĵoj; kaj tial, oni trovas neniujn neklarigeblajn kazojn de la sama mamulo loĝanta en foraj punktoj de la mondo. Neniu geologo vidus malfacilecon en kazoj kiel tiu de Granda Britio, kiu antaŭe estis ligita al Eŭropo, kaj sekve posedas la samajn kvarpiedulojn. Sed se la samaj specioj povus esti produktitaj ĉe du apartaj punktoj, kial oni ne trovas eĉ unu mamulon komunan al Eŭropo kaj Aŭstralio, aŭ Suda Ameriko? La vivkondiĉoj estas preskaŭ samaj, tiel ke multe da Eŭropaj animaloj kaj plantoj integriĝis en la naturmedion de Ameriko kaj Aŭstralio; kaj iuj el la indiĝenaj plantoj estas identaj ĉe ĉi tiuj foraj punktoj de la norda kaj suda duonsferoj. La solvo, laŭ mi, estas ke mamuloj ne kapablis migri, sed iuj plantoj, pro siaj diversaj rimedoj de disvastiĝo, migris trans la vasta kaj rompita interspaco. La granda kaj okulfrapa influo de ĉiaj baraĵoj sur distribuo estas komprenebla nur per la vidpunkto ke la granda plejo de specioj produktiĝis nur ĉe unu flanko, kaj ne kapablis migri al la alia. Kelkaj familioj, multaj subfamilioj, tre multaj genroj, kaj eĉ pli granda nombro da sekcioj de genroj estas limigitaj al unu regiono; kaj pluraj natursciencistoj observis ke la plej naturaj genroj, tiuj genroj en kiuj la specioj plej proksime rilatas al si, estas ĝenerale lokaj, aŭ limigataj al unu areo. Estus tre strange se, unu gradon pli sube de la vico, ĉe la individuoj de la sama specio, rekte mala regulo estus valida, kaj specioj ne estus lokaj, sed estus produktitaj en du aŭ pli da apartaj areoj!

Sekve, la vidpunkto ke ĉiu specio naskiĝis en nur unu areo, kaj poste elmigris de tie laŭ siaj kapabloj de migrado kaj travivado sub pasintaj kaj nunaj kondiĉoj, ŝajnas al mi kaj multaj aliaj natursciencistoj esti la plej probabla. Sendube estas multaj kazoj en kiuj oni ne povas klarigi kiel iu specio povis transiri de unu punkto al alia. Sed la geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj, kiuj certe okazis ene de lastaj geologiaj tempoj, sendube interrompis aŭ faris malkontinuaj la antaŭe kontinuajn etendiĝojn de multaj specioj. Tial, nur necesas konsideri ĉu la esceptoj al kontinueco de etendiĝo estas tiom multaj kaj tiom gravaj ke oni devas rezigni la kredon, kiun ĝeneralaj konsideroj subtenas, ke ĉiu specio naskiĝis ene de unu areo, kaj migris de tie tiom for kiom ĝi povis. Estus senespere tede, diskuti ĉiujn esceptajn kazojn de la sama specio nun vivanta ĉe foraj kaj apartigitaj punktoj; kaj mi tute ne pretendas ke mi povus prezenti iun ajn klarigon por multaj tiaj kazoj. Sed post kelkaj enkondukaj komentoj, mi diskutos kelkajn plej rimarkindajn klasojn de faktoj; tio estas, la ekzisto de la sama specio sur la pintoj de foraj montaroj, kaj ĉe foraj punktoj en la arkta kaj antarkta regionoj; kaj due (en la sekva ĉapitro), la vasta distribuo de sensalakvaj produktaĵoj; kaj trie, la ekzisto de la samaj teraj specioj sur insuloj kaj sur la [apuda] ĉeftero, kvankam apartigitaj de centoj da mejloj de seninsula maro. Se la ekzisto de la sama specio ĉe foraj kaj izolitaj punktoj sur la tersurfaco klarigeblas en multaj kazoj per la vidpunkto ke ĉiu specio migris de unu naskoloko, tiukaze, pro konsidero de nia nescio pri antaŭaj klimataj kaj geografiaj ŝanĝiĝoj, kaj diversaj fojaj rimedoj de transiro, la kredo ke ĉi tio estas universala leĝo, ŝajnas al mi senkompare prudenta.

Pripensante ĉi tiun temon, oni povos samtempe konsideri egale gravan punkton, tio estas, ĉu la pluraj malsamaj specioj de iu genro, kiuj laŭ mia teorio ĉiuj devenis de komuna pragenerinto, povus migri (modifiĝante dum iu parto de la migrado) de la areo loĝata de ilia pragenerinto. Se mi povos montri ke preskaŭ senescepte, regiono en kiu la plejo de loĝantoj proksime rilatas, aŭ apartenas al la samaj genroj kun la specioj de dua regiono, probable ricevis enmigrantojn de ĉi tiu alia regiono dum iu antaŭa periodo, mia teorio fortiĝos; ĉar oni povas klare kompreni, per la principo de modifiĝo, kial la loĝantoj de iu regiono estus rilataj al tiuj de alia regiono, de kie ĝi ricevis provizon [de enmigrantoj]. Vulkana insulo, ekzemple, suprenpuŝita kaj formiĝinta kelkajn centojn da mejloj for de kontinento, probable ricevus de ĝi dum paso de tempo kelkajn koloniantojn; kaj iliaj praidoj, kvankam modifiĝintaj, estus ankoraŭ klare rilataj per heredo al la loĝantoj de la kontinento. Ĉi tiaj kazoj estas oftaj, kaj oni vidos pli detale poste, ke ili ne klarigeblas per la teorio pri aparta kreo. Ĉi tiu vidpunkto pri la rilato de specioj en iu regiono al tiuj de alia, ne multe diferencas (se oni ŝanĝas la vorton specio al variaĵo) de tiu kiun sinjoro Valas (Wallace) lastatempe prezentis en genia studverko, en kiu li konkludas, ke 'ĉiu specio ekzistiĝis samtempe kaj samloke kun jam ekzistanta kaj proksime rilata specio'. Kaj mi nun scias per korespondado, ke li atribuas ĉi tiun koincidon al generado kun modifiĝo.

La antaŭaj komentoj pri 'unuopaj kaj multopaj centroj de kreo' ne rekte rilatas al alia demando, – tio estas, ĉu ĉiuj individuoj de la sama specio devenis de unuopa paro, aŭ unuopa ambaŭseksulo, aŭ ĉu, kiel iuj aŭtoroj supozas, de multaj individuoj samtempe kreitaj. Ĉe tiuj organikaĵoj kiuj neniam interkruciĝas [pariĝas] (se tiaj ekzistas), la specio, laŭ mia teorio, certe estas deveninta de vico de pliboniĝintaj variaĵoj, kiuj neniam miksiĝis kun aliaj individuoj aŭ variaĵoj, sed anstataŭadis sin. Tiel, ĉe ĉiu sinsekva stadio de modifiĝo kaj pliboniĝo, ĉiuj individuoj de ĉiu variaĵo estas devenintaj de unuopa generinto. Sed en la plejo de kazoj, tio estas, ĉe ĉiuj organismoj kiuj kutime kuniĝas por ĉiu nasko, aŭ kiuj ofte interkruciĝas, mi kredas ke dum la malrapida procezo de modifiĝo, la individuoj de la specio restas preskaŭ unuecaj per interkruciĝo; tiel ke multaj individuoj samtempe ŝanĝiĝadas, kaj la tuta kvanto da modifiĝo je ĉiu stadio ne estas rezulto de deveno de unuopa generinto. Por ilustri mian ideon: niaj Angliaj kurĉevaloj iomete diferencas de la ĉevaloj de ĉiuj aliaj rasoj; sed ili ne ŝuldas sian diferencon kaj superecon al deveno de iu unuopa paro, sed al daŭra zorgo dum la selektado kaj trejnado de multaj individuoj dum multaj generacioj.

Antaŭ ol diskuti la tri klasojn de faktoj kiujn mi elektis kiel prezentantajn la plej grandan malfacilaĵon por la teorio pri 'unuopaj centroj de kreo', mi devas diri kelkajn vortojn pri la rimedoj de disvastiĝo.

Rimedoj de Disvastiĝo

Kavaliro Lajel (Lyell) kaj aliaj aŭtoroj lerte traktis ĉi tiun temon. Ĉi tie mi povas prezenti nur plej mallongan resumon de la gravaj faktoj. Ŝanĝiĝoj de klimato sendube forte influis migradon: regiono, kiu nun estas netrapasebla, eble estis libera vojo por migrado kiam ĝia klimato estis malsama; sed mi baldaŭ devos diskuti ĉi tiun branĉon de la temo iom detale. Ŝanĝiĝoj de ternivelo sendube ankaŭ estis tre influaj: mallarĝa istmo nun apartigas du marajn faŭnojn; se ĝi sinkus, aŭ estus antaŭe sinkinta, la du faŭnoj kunmiksiĝus, aŭ estus antaŭe kunmiksiĝintaj: kie maro nun etendiĝas, dum antaŭa periodo tero eble ligis insulojn aŭ eble eĉ kontinentojn, kaj tiel permesis al teraj produktaĵoj trapasi. Neniu geologo disputus ke grandaj ŝanĝiĝoj de nivelo estas okazintaj dum la [lasta] periodo de plu-ekzistantaj organismoj. Edvard Forbs (Edward Forbes) insistis ke ĉiuj insuloj en Atlantiko certe estis ligitaj kun Eŭropo aŭ Afriko antaŭ nelonge, kaj Eŭropo same kun Ameriko. Aliaj aŭtoroj tiel hipotezis pri pontoj trans ĉiuj oceanoj, kaj unuigis preskaŭ ĉiujn insulojn al iu ĉeftero. Se oni ja povas fidi la argumentojn de Forbs, oni devas agnoski ke apenaŭ unu insulo ekzistas kiu ne estis lastatempe unuigita kun iu kontinento. Ĉi tiu vidpunkto tranĉas la Gordian Nodon pri la disvastiĝo de la sama specio al plej foraj lokoj, kaj forigas multajn malfacilaĵojn: sed laŭ plej bona juĝo, oni ne rajtas akcepti tiajn grandegajn geografiajn ŝanĝiĝojn ene de la periodo de ekzistantaj specioj. Ŝajnas al mi ke la kontinentoj montras abundajn indikaĵojn pri grandaj osciloj de [marnivelo]; sed ne de tiaj grandegaj ŝanĝiĝoj de pozicio kaj etendiĝo, kiuj ligus ilin, kaj la plurajn oceanajn insulojn inter ili, ene de lastatempa periodo. Mi libere agnoskas la antaŭan ekzistojn de multaj insuloj, nun sinkintaj sub la maro, kiuj eble servis kiel haltejoj por plantoj kaj por multaj animaloj dum iliaj migradoj. En la koral-produktantaj oceanoj tiaj sinkintaj insuloj estas markitaj, laŭ mia kredo, per ringoj de koralo, alinome 'atoloj', starantaj super ili. Kiam oni plene agnoskos, (kaj mi kredas ke iam estos agnoskite), ke ĉiu specio originis de unu naskoloko, kaj kiam post tempo oni scios ion certan pri la rimedoj de disvastiĝo, tiam oni povos prudente hipotezi pri la antaŭa etendiĝo de la tero. Sed mi ne kredas ke oni iam ajn pruvos ke ene de lastatempa periodo kontinentoj, kiuj nun estas tre apartigitaj, estis kontinue, aŭ preskaŭ kontinue, unuiĝintaj kun si, kaj kun la pluraj ekzistantaj oceanaj insuloj. Pluraj faktoj pri distribuo, – ekzemple, la granda diferenco inter la maraj faŭnoj ĉe kontraŭaj flankoj de preskaŭ ĉiuj kontinentoj, – la proksima rilato de la Terciaraj loĝantoj de pluraj landoj kaj eĉ maroj al iliaj nunaj loĝantoj, – ioma grado de rilato (kiel oni poste vidos) inter la distribuo de mamuloj kaj la profundeco de la maro, – ĉi tiuj kaj aliaj tiaj faktoj ŝajnas al mi kontraŭstari la akcepton de tiaj grandegaj geografiaj revolucioj dum la lasta periodo, kiujn la vidpunkto proponita de Forbs kaj akceptita de liaj multaj sekvantoj necesigas. La karaktero kaj relativa proporcioj de la loĝantoj de oceanaj insuloj same ŝajnas al mi kontraŭi la kredon je ilia antaŭa kontinueco kun kontinentoj. Kaj ilia preskaŭ universala vulkana konsisto ne subtenas la agnoskon ke ili estas restaĵoj de sinkintaj kontinentoj; – se ili originale ekzistus kiel montaroj sur tero, almenaŭ iuj de la insuloj konsistus, kiel aliaj montpintoj, de granito, metamorfaj skistoj, malnovaj fosiliaj aŭ aliaj tiaj rokoj, anstataŭ konsisti nur de amasoj da vulkana materio.

Mi devas nun diri kelkajn vortoj pri tio kio nomiĝas hazardaj rimedoj, sed pli ĝuste nomiĝus fojaj rimedoj de distribuo. Ĉi tie mi diskutos nur plantojn. En botanikaj verkoj, oni asertas ke iu aŭ alia planto estas malbone adaptita al larĝa disvastiĝo; sed pri transporto trans la maro, oni povas diri ke la pliaj aŭ malpliaj facilaĵoj estas tute nekonataj. Antaŭ ol mi provis, helpate de sinjoro Berkli (Berkeley), kelkajn eksperimentojn, oni eĉ ne sciis kiom semoj kapablas rezisti la damaĝan efikon de marakvo. Surprizis min ke el 87 specoj, 64 ĝermis post enakviĝo de 28 tagoj, kaj kelkaj travivis enakviĝon de 137 tagoj. Pro oportuneco, mi provis ĉefe malgrandajn semojn, sen la ŝelo aŭ frukto; kaj ĉar ili ĉiuj sinkis ene de kelkaj tagoj, ili ne povus flosi trans vastaj spacoj de maro, damaĝite per salakvo aŭ ne. Poste mi provis kelkajn pli grandajn fruktojn, enŝelajn semojn, ktp., kaj iuj el ĉi tiuj flosis dum longa tempo. La diferenco de flosemo inter verda kaj sekigita ligno estas bone konata; kaj mi ekpensis ke inundoj eble forportus plantojn kaj branĉojn, kaj ke ĉi tiuj eble sekiĝus sur bordoj, kaj tiam per nova leviĝo de la rivereto ili forportiĝus en la maron. Sekve, mi sekigis tigojn kaj branĉojn de 94 plantoj kun maturaj fruktoj, kaj metis ilin sur marakvon. La plejo rapide sinkis, sed iuj, kiuj flosis nur tre mallonge kiam verdaj, flosis multe pli longe kiam sekigitaj; ekzemple, maturaj aveloj tuj sinkis, sed kiam sekigitaj, ili flosis 90 tagojn, kaj poste, kiam plantitaj, ili ĝermis; asparaga planto kun maturaj beroj flosis dum 23 tagoj, sed sekigite ĝi flosis 85 tagojn, kaj la semoj poste ĝermis: la maturaj semoj de Helosciadium sinkis ene de du tagoj, sed sekigite ili flosis pli ol 90 tagojn, kaj poste ĝermis. Entute, el la 94 sekigitaj plantoj, 18 flosis pli ol 28 tagojn, kaj iuj el la 18 flosis dum multe pli longa periodo. 64 el 87 semoj ĝermis post enakviĝo de 28 tagoj; kaj 18 el 94 plantoj kun maturaj fruktoj (sed ne ĉiuj samaj kiel en la antaŭa eksperimento) flosis, post sekigo, pli ol 28 tagojn. Se oni povas konkludi ion ajn el ĉi tiuj malabundaj faktoj, oni povas konkludi ke la semoj de 14 el 100 plantoj de iu lando povus esti flosigitaj de marfluoj 28 tagojn, kaj retenus sian kapablon ĝermi. En la Atlaso de Ĝonston (Johnston), la averaĝa rapido de pluraj Atlantikaj fluoj estas 33 mejloj [53 km] dum tago (iu fluoj kuras 60 mejlojn tage [97 km]); laŭ ĉi tiu averaĝo, la semoj de 14 el 100 plantoj apartenantaj al iu lando povus flosi trans 924 mejloj [1487 km] de maro al alia lando; kaj kiam surbordigitaj, se ventego blovus ilin al oportuna loko, ili ĝermus.

Post miaj eksperimentoj, sinjoro Martens provis similajn, sed laŭ multe pli bona maniero, ĉar li metis la semojn en skatolon fakte en la maro, tiel ke ili estis foje malsekaj, foje malŝirmitaj al aero, kiel vere flosantaj plantoj. Li provis 98 semojn, plejparte malsamajn al miaj; sed li elektis multajn grandajn fruktojn kaj ankaŭ semojn de plantoj kiuj vivas proksime al la maro; kaj ĉi tio favorus la averaĝan daŭron de iliaj flosadoj kaj de iliaj rezistoj al la damaĝaj efikoj de salakvo. Aliflanke, li ne antaŭe sekigis la plantojn nek branĉojn kun fruktoj; kaj ĉi tio, kiel mi antaŭe montris, kaŭzus iujn flosi multe pli longe. La rezulto estis ke 18 el 98 semoj flosis dum 42 tagoj, kaj poste kapablis ĝermi. Sed mi ne dubas ke plantoj metitaj en la ondoj flosus malpli longe ol tiuj protektitaj de fortega moviĝo kiel en niaj eksperimentoj. Tial, eble estus pli prudente supozi ke la semoj de proksimume 10 el 100 plantoj de iu flaŭro, post sekiĝo, povus flosi trans spaco de maro 900 mejlojn larĝa [1448 km], kaj tiam ĝermus. La fakto ke grandaj fruktoj ofte flosis pli longe ol la malgrandaj estas interesa; plantoj kun grandaj semoj aŭ fruktoj apenaŭ povus esti transportitaj per aliaj rimedoj; kaj Alfons de Kandol (Alph. de Candolle) montris ke tiaj plantoj ĝenerale havas limigitajn etendiĝojn.

Sed foje semoj estas transportitaj alimaniere. Drivanta ligno alteriĝas ĉe la plejo de insuloj, eĉ sur tiuj en la mezo de la plej larĝaj oceanoj; kaj la indiĝenoj de la koral-insuloj en Pacifiko, akiras ŝtonojn por siaj iloj, nur de la radikoj de aldrivintaj arboj. Ĉi tiuj ŝtonoj estas valora reĝa imposto. Mi trovis per ekzameno, ke kiam ŝtonoj de malregula formo estas tenataj en la radikoj de arboj, malgrandaj pecoj de tero estas tre ofte enfermitaj en la spacoj malantaŭ ili, – tiom komplete ke eĉ peceto ne povus forfali dum plej longa transporto: el unu malgranda peco de tero tiel tute enfermita per ligo en kvindekjaraĝa kverko, tri du-kotiledonaj plantoj ĝermis: mi certas pri la ĝusteco de ĉi tiu observo. Plie, mi povas montri ke la kadavroj de birdoj, flosantaj sur maro, foje eskapas tujan formanĝiĝon: kaj multaj specoj de semoj en la kropoj de flosantaj birdoj longe retenas sian viglecon: pizoj kaj vicioj, ekzemple, mortas post nur kelkaj tagoj de enakviĝo en marakvo; sed surprizis min ke semoj prenitaj el la kropo de kolombo, kiu estis flosinta 30 tagojn sur homfarita salakvo, ĉiuj ĝermis.

Vivantaj birdoj neeviteble estas efikaj transportantoj de semoj. Mi povus prezenti multajn faktojn por montri ke ventegoj tre ofte forblovas birdojn de multaj specoj vastajn distancojn trans oceano. Miaopinie, oni rajtas supozi, sen risko de troigo, ke en tiaj cirkonstancoj ilia flugrapideco ofte estas 35 mejloj dum horo [56 km/hr]; kaj iuj aŭtoroj taksas multe pli alte. Mi neniam vidis kazon en kiu nutraj semoj trapasis la intestojn de birdo; sed malmolaj semoj de frukto pasas sendamaĝe eĉ tra la digestajn organojn de meleagro. Dum periodo de du monatoj, mi kolektis en mia ĝardeno 12 specojn de semoj el la fekaĵo de malgrandaj birdoj. Ili ŝajnis nedifektitaj, kaj iuj el ili, kiujn mi provis, ĝermis. Sed la sekva fakto pli gravas: la kropoj de birdoj ne sekrecias stomakajn acidojn, kaj kiel mi scias per eksperimento, ili neniom damaĝas la ĝermadon de semoj; oni asertas kun certeco ke kiam birdo trovas kaj formanĝas grandan provizon da semoj, ne ĉiuj grajnoj eniras la maĉostomakon ĝis 12 aŭ eĉ 18 horojn poste. Dum ĉi tiu intervalo birdo facile forbloviĝus distancon de 500 mejloj [805 km]. Kaj oni scias ke falkoj serĉas lacajn birdojn, kaj la enhavo de iliaj ŝiritaj kropoj eble tiel facile disiĝus. Sinjoro Brent informis min, ke amiko devis rezigni flugigi leterkolombojn de Francio al Anglio, ĉar la falkoj ĉe la Anglia marbordo detruis tre multajn kiam ili alvenis. Iuj falkoj kaj strigoj englutas sian predon tuta, kaj post intervalo de dek du ĝis dudek horoj, elbuŝigas vomaĵon kiu, kiel mi scias de eksperimentoj faritaj ĉe la Zoologiaj Ĝardenoj, inkluzivas semojn kiuj kapablas ĝermi. Iuj semoj de aveno, tritiko, milio, falaro, kanabo, trifolio kaj beto ĝermis post dek du ĝis dudek unu horoj en la stomakoj de diversaj ĉasantaj birdoj; kaj du bet-semoj tiel traktitaj kreskis post du tagoj kaj dek kvar horoj. Mi malkovris ke sensalakvaj fiŝoj manĝas semojn de multaj teraj kaj akvaj plantoj: fiŝoj ofte estas manĝitaj de birdoj, kaj tiel la semoj eble estus transportitaj de loko al loko. Mi metis multajn specojn de semoj en la stomakojn de mortintaj fiŝoj, kaj poste donis la korpojn al fiŝmanĝantaj agloj, cikonioj, kaj pelikanoj; ĉi tiuj birdoj, post intervalo de multaj horoj, aŭ reĵetis la semojn en vomaĵoj aŭ pasigis ilin en sia fekaĵo; kaj pluraj el ĉi tiuj semoj retenis sian kapablon ĝermi. Iuj semoj, tamen, ĉiam mortis dum ĉi tiu procezo.

Kvankam la bekoj kaj piedoj de birdoj ĝenerale estas tre puraj, mi povas montri ke foje grundo teniĝas al ili: en unu kazo mi forigis dudek du grajnojn de seka argileca grundo de unu piedo de perdriko, kaj en ĉi tiu grundo estis ŝtoneto tiom granda kiom vicia semo. Tial, semoj eble foje transportiĝas grandajn distancojn; oni povus prezenti multajn faktojn kiuj montras ke grundo preskaŭ ĉie estas plena je semoj. Konsideru momente la milionojn da koturnoj kiuj jare transflugas Mediteraneon. Ĉu oni povas dubi de la grundo kiu teniĝas al iliaj piedoj foje inkluzivus kelkajn malgrandajn semojn? Mi devos reveni al ĉi tiu temo baldaŭ.

Ĉar estas sciate ke glacimontoj foje portas grundon kaj ŝtonojn, kaj eĉ arbustan lignon, ostojn, kaj neston de terbirdo, mi apenaŭ povus dubi ke ili foje transportis semojn de iu parto al alia en la arkta kaj antarkta regionoj, kiel Lajel proponis; kaj dum la Glacia Periodo, de iu parto de la nun modertemperaturaj regionoj al alia. En la Acoroj, pro la granda nombro da specioj komunaj kun Eŭropo, kompare kun la plantoj de aliaj oceanaj insuloj proksime al la kontinento, kaj (kiel sinjoro Vatson (H. C. Watson) rimarkis) pro la iom nordeca karaktero de la flaŭro, kompare kun la latitudo, mi suspektis ke ĉi tiuj insuloj estis parte provizitaj per semoj portitaj de glacio, dum la Glacia Epoko. Pro peto de mi, kavaliro Lajel skribis al sinjoro Hartung por demandi ĉu li observis mislokitajn ŝtonegojn sur ĉi tiuj insuloj, kaj li respondis ke li trovis grandajn pecojn de granito kaj aliaj rokoj, kiuj ne devenas de la insularo. Sekve, oni povas senriske konkludi ke glacimontoj antaŭe demetis siajn ŝtonplenajn ŝarĝojn sur la bordojn de ĉi tiuj mezoceanaj insuloj, kaj almenaŭ estas ebleco ke ili eble kunportis tien semojn de nordaj plantoj.

Pro tio ke la pluraj supre-menciitaj rimedoj de transportiĝo, kaj pluraj aliaj rimedoj kiuj sendube restas nekonataj, agadis jaron post jaro, dum jarcentoj kaj dekmiloj da jaroj, estus, laŭ mi, miriga fakto se multaj plantoj ne vaste transportiĝus tiel. Oni foje nomas ĉi tiujn rimedojn de transportiĝo hazardaj, sed ĉi tio ne estas strikte ĝusta: la fluoj de la maroj ne estas hazardaj, nek la direkto de ĉefaj ventegoj. Oni rimarku ke apenaŭ iu ajn rimedo de transportiĝo portus semojn tre grandajn distancojn; ĉar semoj ne retenas sian viglecon kiam longe submetitaj al la efikoj de marakvo; kaj ili ne povas esti portataj longe en la kropoj aŭ intestoj de birdoj. Tamen ĉi tiuj rimedoj sufiĉus por foja transportiĝo trans areoj de maro centojn da mejloj vastaj, aŭ de insulo al insulo, aŭ de kontinento al najbara insulo, sed ne de iu fora kontinento al alia. La flaŭroj de disaj kontinentoj ne multe miksiĝus tiel; sed ili restus tre distingeblaj, kiel oni nun vidas ilin. Pro sia direkto, marfluo neniam portus semojn de Norda Ameriko al Britio, kvankam ili eble portus kaj ja portas semojn de la Antiloj al niaj okcidentaj marbordoj, kie, se ne jam mortintaj pro tiom longa bano en salakvo, ili ne povas toleri nian klimaton. Preskaŭ ĉiujare, unu aŭ du terbirdoj estas blovitaj trans la tuta Atlantika Oceano, de Norda Ameriko al la okcidentaj marbordoj de Irlando kaj Anglio; sed semoj povus esti transportitaj de ĉi tiuj misvagantoj nur unumaniere, tio estas, en grundo algluita al iliaj piedoj, kio mem estas tre rara hazardo. Eĉ en ĉi tiu kazo, la ŝanco ke semo falus sur taŭgan grundon, kaj maturiĝus, estus tre malgranda. Sed estus granda eraro argumenti ke ĉar insulo kun bona provizo [de flaŭro kaj faŭno], kiel Granda Britio, ne ricevis, laŭ nia scio (estus tre malfacile pruvi ĉi tion), ene de la lastaj kelkaj jarcentoj, per fojaj rimedoj de transportiĝo, enmigrantojn de Eŭropo aŭ ajna alia kontinento, ke malriĉe provizitaj insuloj, kvankam staranta pli for de la kontinento, ne ricevus koloniantojn per similaj rimedoj. Mi ne dubas ke el dudek semoj aŭ animaloj transportitaj al insulo, eĉ se multe malpli bone provizita ol Britio, apenaŭ pli ol unu estus sufiĉe taŭga por sia nova hejmo por tie integriĝi. Sed ĉi tio, ŝajnas al mi, ne estas valida argumento kontraŭ tio kio okazus per fojaj rimedoj de transportiĝo, dum la longa paso de geologia tempo, dum insulo estus suprenleviĝanta kaj formiĝanta, kaj antaŭ ol ĝi fariĝus plene provizita per loĝantoj. Sur preskaŭ nuda tero, kun malmultaj aŭ neniuj detruemaj insektoj aŭ birdoj vivantaj tie, preskaŭ ĉiuj semoj, kiuj hazarde alvenus, certe ĝermus kaj pluvivus.

Disvastiĝo dum la Glacia Epoko

La sameco de multaj plantoj kaj animaloj sur montpintoj, apartigitaj de si per mejlocentoj da malaltejoj, kie la montaj specioj neniel kapablus ekzisti, estas unu el la plej mirigaj konataj kazoj de la sama specio vivanta ĉe foraj lokoj, sen evidenta ebleco de migrado inter ili. Estas ja rimarkinda fakto vidi ke tre multaj samaj plantoj vivas ĉe la neĝaj regionoj de la Alpoj aŭ Pireneo, kaj ĉe la ekstreme nordaj partoj de Eŭropo; sed estas multe pli rimarkinde, ke la plantoj sur la Blankaj Montoj en Usono estas ĉiuj samaj al tiuj de Labradoro, kaj preskaŭ ĉiuj samaj, laŭ Asa Grej (Gray), al tiuj sur la plej altaj montoj de Eŭropo. Eĉ tiom frue kiom 1747, tiaj faktoj konvinkis Gmelin-on ke la sama specio devis esti aparte kreita ĉe pluraj apartaj punktoj; kaj oni eble ankoraŭ kredus same, se Agasi (Agassiz) kaj aliaj ne brile atentigus pri la Glacia Epoko, kiu, kiel oni tuj vidos, prezentas simplan klarigon de ĉi tiuj faktoj. Estas indikaĵoj de preskaŭ ĉiuj imageblaj specoj, organikaj kaj neorganikaj, ke dum tre lastatempa geologia periodo, centra Eŭropo kaj Norda Ameriko suferis Arktan klimaton. La restaĵoj de brulinta domo ne rakontas sian sorton pli klare ol la montoj de Skotlando kaj Kimrio, kies gratitaj flankoj, poluritaj surfacoj, kaj levitaj ŝtonegoj rakontas pri la glaciriveroj kiuj lastatempe plenigis iliajn valojn. La klimato de Eŭropo tiom multe ŝanĝiĝis, ke en Norda Italio, gigantaj morenoj, lasitaj de malnovaj glaciriveroj, nun estas kovritaj de vinoj kaj maizo. Tra granda parto de Usono, mislokitaj ŝtonegoj, kaj ŝtonoj gratitaj de drivantaj glacimontoj kaj marborda glacio, klare malkaŝas antaŭan malvarman periodon.

La pasinta influo de la glacia klimato sur la distribuo de la loĝantoj de Eŭropo, kiel Edvard Forbs klarigis kun rimarkinda klareco, estas pli malpli kiel sekvas, sed estos pli facile sekvi la ŝanĝiĝojn se oni supozas ke nova glacia periodo venas malrapide, kaj poste pasos, kiel okazis en pasinteco. Dum la malvarmo estus venanta, kaj dum ĉiu pli suda zono fariĝus taŭga por arktaj vivaĵoj kaj maltaŭga por la antaŭaj moderklimataj loĝantoj, ĉi lastaj anstataŭiĝus kaj la arktaj produktaĵoj prenus iliajn lokojn. Dume, la loĝantoj de la pli moderaj regionoj vojaĝus suden, escepte se ili estus haltigitaj per baraĵoj. Tiukaze ili pereus. La montoj kovriĝus per neĝo kaj glacio, kaj la montaj loĝantoj malsuprenirus al la ebenejoj. Kiam la malvarmo atingus sian maksimumon, estus unueca arkta flaŭro kaj faŭno kovranta la centrajn partojn de Eŭropo, tiom sude kiom la Alpoj kaj Pireneo, kaj eĉ etendiĝanta en Hispanion. La nuntempe moderaj regionoj de Usono same estus kovritaj de arktaj plantoj kaj animaloj, kaj ĉi tiuj estus preskaŭ samaj al tiuj de Eŭropo; ĉar la nuntempaj ĉirkaŭpolusaj loĝantoj, kiuj laŭsupoze vojaĝis suden, estas rimarkinde unuecaj ĉirkaŭ la mondo. Oni povas supozi ke la Glacia Periodo alvenus iomete pli frue aŭ malfrue ĉe Norda Ameriko ol ĉe Eŭropo. Tiel same, la migrado al sudo estus iomete pli frua aŭ malfrua; sed ĉi tio ne ŝanĝus la finan rezulton.

Dum la varmo revenus, la arktaj formoj retretus norden, proksime sekvataj dum sia retreto de la produktaĵoj de la pli moderklimataj regionoj. Kaj dum la neĝo fandiĝus ĉe la bazoj de la montoj, la arktaj formoj kaptus la malkovritajn kaj degelintajn lokojn, ĉiam grimpante pli kaj pli alten, laŭ la plivarmiĝo, dum iliaj gefratoj sekvus sian vojon norden. Tial, kiam la varmo estus plene reveninta, la samaj arktaj specioj kiuj antaŭe estus vivintaj kune sur la malaltejoj de la Malnova kaj Nova Mondoj, estus izolitaj sur foraj montpintoj (pro formorto ĉe ĉiuj plisubaj niveloj) kaj en la arktaj regionoj de ambaŭ duonsferoj.

Tiel oni povas kompreni la samecon de multaj plantoj ĉe punktoj tiom vastege foraj kiom la montoj de Usono kaj de Eŭropo. Oni ankaŭ povas tiel kompreni la fakton ke la montaj plantoj de ĉiu montaro pli speciale rilatas al la arktaj formoj vivantaj rekte norde aŭ preskaŭ rekte norde de ili: ĉar la migrado dum la alveno de la malvarmo, kaj la remigrado dum la reveno de la varmo, ĝenerale estus rekte al sudo kaj al nordo. La montaj plantoj, ekzemple, de Skotlando, kiel sinjoro Vatson rimarkis, kaj tiuj de Pireneo, kiel Ramond rimarkis, pli speciale rilatas al plantoj de norda Skandinavio; tiuj de Usono, al Labradoro; tiuj de la montoj de Siberio, al la arktaj regionoj de tiu lando. Ĉi tiuj vidpunktoj, bazitaj sur la tute bone pruvita okazo de antaŭa Glacia Periodo, ŝajnas al mi klarigi laŭ tre kontentiga maniero la nunan distribuon de la montaj kaj arktaj produktaĵoj de Eŭropo kaj Ameriko. Kaj kiam la samaj specioj troviĝas sur foraj montpintoj en aliaj regionoj, oni preskaŭ povas konkludi sen aliaj indikaĵoj ke pli malvarma klimato ebligis ilian migradon trans la malaltaj regionoj, kiuj poste fariĝis tro varmaj por ilia ekzisto.

Se la klimato, ekde la Glacia Periodo, iam estis iom ajn pli varma ol nun (kiel iuj geologoj en Usono kredas, ĉefe pro la distribuo de la fosilio Gnathodon), tiukaze, je tre malfrua periodo, la arktaj kaj moderklimataj produktaĵoj estus marŝintaj iomete pli norden, kaj poste retretus al siaj nunaj hejmoj; sed mi trovis neniun kontentigan indikaĵon koncerne ĉi tiun intermetitan iomete pli varman periodon, ekde la Glacia Periodo.

La arktaj formoj, dum siaj longaj migradoj al sudo kaj remigradoj al nordo, spertus preskaŭ saman klimaton, kaj, speciale rimarkinde, ili restus kunaj; sekve, iliaj interrilatoj ne multe perturbiĝus, kaj, laŭ la principoj daŭre porargumentataj en ĉi tiu volumo, ili apenaŭ emus modifiĝi. Sed la kazo de la montaj produktaĵoj, kiuj estus izolitaj ekde la momento kiam la varmo revenus, komence ĉe la bazoj kaj finfine ĉe la pintoj de la montoj, estus iom malsama, ĉar estas malprobable ke ĉiuj samaj arktaj specioj estus lasitaj sur foraj montaroj kaj estus ankoraŭ vivantaj tie. Plie, ili tre probable interagus kun antikvaj montaj specioj, kiuj certe estus ekzistintaj sur la montoj antaŭ la komenco de la Glacia Epoko, kaj dum ĝia plej malvarma periodo estus portempe pelitaj al la ebenejoj. Kaj ili spertus iom malsamajn klimatajn influojn. Tiel, iliaj interrilatoj estus iom perturbitaj, kaj sekve, ili emus modifiĝi. Kaj oni trovas ke ja okazis tiel, ĉar se oni komparas la hodiaŭajn montajn plantojn kaj animalojn de la pluraj grandaj Eŭropaj montaroj, kvankam tre multaj el la specioj estas idente samaj, iuj prezentas variaĵojn, iuj estas klasifikitaj kiel dubindaj formoj, kaj kelkaj estas unikaj tamen proksime rilataj (aŭ tipaj specioj).

Por ilustri tion kio, laŭ mia kredo, fakte okazis dum la Glacia Periodo, mi antaŭsupozis ke komence la arktaj produktaĵoj estis tiom unuecaj ĉirkaŭ la polusaj regionoj kiom ili estas nuntempe. Sed la antaŭaj komentoj pri distribuo aplikiĝas ne nur al strikte arktaj formoj, sed ankaŭ al multaj sub-arktaj kaj kelkaj nordaj moderklimataj formoj, ĉar iuj de ĉi tiuj estas samaj sur la malpli altaj montoj kaj sur la ebenejoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo; kaj estus racie demandi kiel mi klarigas la necesan gradon de unueco ĉe la subarktaj kaj nordaj moderklimataj formoj ĉirkaŭ la mondo, komence de la Glacia Periodo. Nuntempe, la subarktaj kaj nordaj moderklimataj produktaĵoj de la Malnova kaj Nova Mondoj estas apartigitaj de si per la Atlantika Oceano kaj per la ekstrema norda parto de Pacifiko. Dum la Glacia Periodo, kiam la loĝantoj de la Malnova kaj Nova Mondoj vivis pli sude ol nun, ili verŝajne estis eĉ pli komplete apartigitaj de pli vastaj spacoj de oceano. Mi kredas ke la supra malfacilaĵo malaperas kiam oni konsideras eĉ pli fruajn klimatajn ŝanĝiĝojn de mala karaktero. Estas bonaj kialoj por kredi ke dum la lasta parto de Pliocena Periodo, antaŭ la Glacia Epoko, kiam la plejo de la loĝantoj de la mondo estis specie samaj al la nunaj, la klimato estis pli varma ol nuntempe. Sekve, oni rajtas supozi ke la organismoj nun vivantaj sub la klimato de latitudo 60°, dum la Pliocena Periodo vivis pli norde ĉe la Polusa Cirklo, je latitudo de 66° ĝis 67°; kaj ke la strikte arktaj produktaĵoj tiam vivis sur la pecigita tero kiu estis eĉ pli proksima al la poluso. Nu, se oni rigardas la terglobon, oni vidas ke sub la Polusa Cirklo estas preskaŭ kontinua tero de okcidenta Eŭropo, tra Siberio, ĝis orienta Ameriko. Kaj mi atribuas sufiĉe multe da unueco ĉe la subarktaj kaj moderklimataj produktaĵoj de la Malnova kaj Nova Mondoj al ĉi tiu kontinua cirkaŭpolusa tero, kiu ebligis liberan intermigradon sub pli favora klimato, dum tiu periodo antaŭ la Glacia Epoko.

Mi kredas, pro supre menciitaj kialoj, ke la kontinentoj delonge restas ĉe preskaŭ samaj relativaj pozicioj, kvankam ili spertis grandajn, sed partajn oscilojn de marnivelo. Tial mi forte emas etendi la supran vidpunkton, kaj konkludi ke dum iu antaŭa kaj eĉ pli varma periodo, ekzemple, la frua Pliocena Periodo, granda nombro da la samaj plantoj kaj animaloj loĝis en la preskaŭ kontinua ĉirkaŭpolusa regiono. Kaj ĉi tiuj plantoj kaj animaloj, en la Malnova kaj Nova Mondoj, komencis malrapide migri suden dum la klimato malvarmiĝis, longe antaŭ la Glacia Periodo. Oni nun vidas, laŭ mia kredo, iliajn praidojn, kutime en modifiĝinta stato, en la centraj partoj de Eŭropo kaj Usono. Surbaze de ĉi tiu vidpunkto oni povas kompreni kial la produktaĵoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo rilatas al si, sed apenaŭ identas. Ĉi tiu rilato estas tre surpriza, se oni konsideras la distancon inter la du lokoj, kaj ilian apartigon per la Atlantika Oceano. Oni povas plie kompreni la neatenditan fakton kiun pluraj observantoj rimarkis, ke la produktaĵoj de Eŭropo kaj Ameriko pli proksime rilatis al si dum la lastaj Terciaraj stadioj ol nuntempe; ĉar dum ĉi tiuj pli varmaj periodoj la nordaj partoj de la Malnova kaj Novaj Mondoj estis preskaŭ kontinue unuigitaj per tero, kiu servis kiel ponto por la intermigrado de la loĝantoj, kaj poste, pro malvarmo, fariĝis netrapasebla.

Dum la malrapida malvarmiĝo de la Pliocena Periodo, tuj kiam la komunaj specioj kiuj loĝis en la Nova kaj Malnova Mondoj migris suden de la Polusa Cirklo, ili sendube fariĝis tute izolitaj de si. Ĉi tiu izoleco, kaze de la moderklimataj produktaĵoj, okazis longajn epokojn antaŭe. Kaj dum la plantoj kaj animaloj migris suden, ili interagis en unu granda regiono kun la indiĝenaj Amerikaj produktaĵoj, kaj devis konkurenci kun ili; kaj en la alia granda regiono, kun tiuj de la Malnova Mondo. Sekve, en ĉi tiu situacio kunis ĉio kio favoras multan modifiĝadon, – multe pli da modifiĝado ol ĉe la montaj produktaĵoj, kiuj izoliĝis multe pli poste, sur pluraj montaroj kaj ĉe la arktaj regionoj de la du Mondoj. Pro tio, kiam oni komparas la nune vivantajn produktaĵojn de la moderklimataj regionoj de la Nova kaj Malnova Mondoj, oni trovas tre malmultajn identajn speciojn (kvankam Asa Grej lastatempe montris ke estas pli da identaj plantoj ol oni antaŭe supozis), sed oni trovas en ĉiu granda klaso multajn formojn, kiujn iuj natursciencistoj klasifikas kiel geografiajn rasojn, kaj aliaj kiel apartajn speciojn; kaj multe da proksime rilataj aŭ tipaj formoj kiujn ĉiuj natursciencistoj distingas kiel apartajn speciojn.

Kiel sur tero, tiel same en marakvo. Malrapida migrado de mara faŭno al sudo, kiu dum la Plioceno aŭ eĉ iom pli frua periodo estis preskaŭ unueca laŭ la kontinuaj marbordoj de la Polusa Cirklo, klarigas, laŭ la teorio pri modifiĝado, la multajn proksime rilatajn formojn nun vivantajn en tute disaj lokoj. Tiel, mi kredas, oni povas kompreni la ĉeeston de multaj ekzistantaj kaj Terciaraj tipaj formoj ĉe la orienta kaj okcidenta marbordoj de moderklimata Norda Ameriko; kaj la eĉ pli mirigan kazon de multaj proksime rilataj krustuloj (priskribitaj en la admirinda verko de Dana), de iuj fiŝoj kaj aliaj maraj animaloj, en Mediteraneo kaj en la maroj de Japanio, – areoj nun apartigitaj per kontinento kaj per preskaŭ duonsfero de ekvatora oceano.

Ĉi tiuj kazoj de rilateco, sen identeco, de la loĝantoj de nun apartigitaj maroj, kaj same de la pasintaj kaj nunaj loĝantoj de la moderklimataj landoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo, estas neklarigeblaj per la teorio de kreo. Oni ne povas diri ke ili estis kreitaj simile, responde al la preskaŭ similaj fizikaj kondiĉoj de la areoj; ĉar se oni komparas, ekzemple, iujn partojn de Suda Ameriko kun la sudaj kontinentoj de la Malnova Mondo, oni vidas landojn proksime similajn laŭ ĉiuj fizikaj kondiĉoj, sed iliaj loĝantoj estas tute malsimilaj.

Sed mi devas reveni al mia ĉefa temo, la Glacia Periodo. Mi estas konvinkita ke oni povas etendi la vidpunkton de Forbs. En Eŭropo estas plej klaraj indikaĵoj de la malvarma periodo, de la okcidenta marbordo de Britio ĝis la Urala montaro, kaj suden ĝis Pireneo. Oni povas konkludi, pro la glaciiĝintaj mamuloj kaj la karaktero de la monta flaŭro, ke Siberio estis simile influita. Laŭ Himalajo, ĉe lokoj 900 mejlojn disaj [1448 km], glaciriveroj lasis la markojn de sia pasinta malsupreniro; kaj en Sikimo, doktoro Huker (Hooker) vidis maizon kreskantan sur gigantaj antikvaj morenoj. Sude de la ekvatoro, estas rektaj indikaĵoj de pasinta agado de glacio en Nova Zelando; kaj la samaj plantoj, kiuj troviĝas sur vaste apartigitaj montoj de ĉi tiu insulo rakontas same. Se iu publikigita atesto estas fidinda, oni vidas rektajn indikaĵojn de glacia agado ĉe la sudorienta angulo de Aŭstralio.

Pri Ameriko; en la norda duono, oni trovis glaciportitajn rokpecojn ĉe la orienta flanko sude ĝis latitudo 36° – 37°, kaj ĉe la Pacifika marbordo, kie la klimato nun estas tre malsama, sude ĝis latitudo 46°; oni ankaŭ rimarkis mislokitajn ŝtonegojn sur la Roka Montaro. Sur la Kordilera Montaro de ekvatora Suda Ameriko, glaciriveroj iam atingis nivelojn longe sub siaj hodiaŭaj niveloj. En centra Ĉilio mi miregis, vidante vastan amason da ŝtoneroj, proksimume 800 futojn alta [245 m], kiu trairas valon de la Anda Montaro; kaj mi nun estas konvinkita ke ĉi tio estas giganta moreno, lasita [ĉe altitudo] tre malsupre de iu ajn ekzistanta glacirivero. Pli sude ĉe ambaŭ flankoj de la kontinentoj, de latitudo 41° ĝis la plej suda punkto, estas plej klaraj indikaĵoj pri pasinta glacia agado, tio estas, grandegaj ŝtonegoj portitaj tre for de siaj originalaj lokoj.

Oni ne scias ĉu la Glacia Epoko estis strikta samtempa ĉe ĉi tiuj pluraj tre foraj punktoj, ĉe malaj flankoj de la mondo. Sed estas bonaj indikaĵoj en preskaŭ ĉiu kazo, ke la epoko okazis ene de la lasta geologia periodo. Ankaŭ estas bonegaj indikaĵoj ke ĝi daŭris longegan tempon, laŭ skalo de jaroj, ĉe ĉiu punkto. La malvarmo eble alvenis, aŭ ĉesis, pli frue ĉe iu punkto de la terglobo ol ĉe alia, sed, kiam oni konsideras ke ĝi daŭris tre longe ĉe ĉiu, kaj ke ĝi estis samtempa laŭ geologia senco, ŝajnas probable ke, almenaŭ dum parto de la periodo, ĝi estis fakte samtempa tra la mondo. Sen klaraj kontraŭaj indikaĵoj, oni povas almenaŭ akcepti ke la glacia agado probable estis samtempa ĉe la orienta kaj okcidenta flankoj de Norda Ameriko, ĉe Kordilero sub la ekvatoro kaj en la pli varmaj moderklimataj zonoj, kaj ĉe ambaŭ flankoj de la suda pinto de la kontinento. Se oni akceptas ĉi tion, estas malfacile eviti la kredon de la temperaturo de la tuta mondo estis, dum ĉi tiu periodo, samtempe pli malvarma. Sed por miaj argumentoj sufiĉus, se la temperaturo estus samtempe pli malalta laŭ iuj larĝaj zonoj de longitudo.

Surbaze de ĉi tiu vidpunkto, ke la tuta mondo, aŭ almenaŭ larĝaj longitudaj zonoj, estis samtempe pli malvarmaj de poluso ĝis poluso, oni povas multe lumigi la hodiaŭan distribuon de identaj kaj rilataj specioj. En Ameriko, doktoro Huker montris ke inter kvardek kaj kvindek el la florplantoj de Tero de Fajro, kiuj konsistigas grandan parton de ĝia malriĉa flaŭro, estas komunaj kun Eŭropo, kvankam la du punktoj estas treege disaj; kaj estas multaj proksime rilataj specioj. Sur la altaj montoj de ekvatora Ameriko, multe da unikaj specioj apartenantaj al Eŭropaj genroj troviĝas. Sur la plej altaj montoj de Brazilo, Gardner trovis kelkajn Eŭropajn genrojn, kiuj ne ekzistas en la vastaj varmaj landoj inter ili. Simile, sur la [monto] Selo de Karakaso (Silla de Caraccas), la fama Humbolt (Humboldt) antaŭlonge trovis speciojn kiuj apartenas al genroj similaj al tiuj de Kordilero. Sur la montoj de Abisinio, pluraj Eŭropaj formoj kaj kelkaj reprezentantoj de la unika flaŭro de Kabo de Bona Espero troviĝas. Ĉe Kabo de Bona Espero, kelketaj Eŭropaj specioj, verŝajne ne alportitaj de homoj, kaj, sur la montoj, kelkaj tipaj Eŭropaj formoj troviĝas, kiujn oni ne malkovris en la internaj tropikaj partoj de Afriko. Sur la Himalaja montaro, kaj sur la izolitaj montaroj de la Hindia duoninsulo, sur la altejoj de Cejlono, kaj sur la vulkanaj konusoj de Javo, ekzistas multaj plantoj, idente samaj aŭ similaj, kaj ankaŭ similaj al la plantoj de Eŭropo, kiuj ne troviĝas sur la varmaj malaltejoj inter ili. Listo de genroj kolektitaj sur la altaj montpintoj de Javo aspektas kiel kolekto farita sur monteto en Eŭropo! Eĉ pli surprize estas ke sud-Aŭstraliaj formoj klare similas al plantoj kreskantaj sur la montpintoj de Borneo. Iuj el ĉi tiuj Aŭstraliaj formoj, kiel mi aŭdis de doktoro Huker, etendiĝas laŭ la altejoj de la Malaka duoninsulo, kaj estas maldense disiĝintaj, unuflanke tra Hindio, kaj aliflanke ĝis fora Japanio.

Sur la sudaj montoj de Aŭstralio, doktoro F. Muler (Müller) malkovris plurajn Eŭropajn speciojn; aliaj specioj, ne alportitaj de homoj, troviĝas en la malaltejoj; kaj laŭ informoj de doktoro Huker, oni povas fari longan liston de Eŭropaj genroj kiuj troviĝas en Aŭstralio, sed ne en la mezaj varmegaj regionoj. En sia admirinda verko 'Enkonduko al la Flaŭro de Nova Zelando,' doktoro Huker prezentas analogajn kaj mirigajn faktojn koncerne la plantojn de tiu granda insulo. Resume, oni vidas ke tra la mondo, la plantoj kreskantaj sur altaj montoj, kaj sur la moderklimataj malaltejoj de la norda kaj suda duonsferoj, foje estas idente samaj; sed ili pli ofte estas distingeblaj kiel apartaj specioj, kiuj tamen rilatas al si je tre rimarkinda maniero.

Ĉi tiu mallonga skizo koncernas nur plantojn. Mi povas prezenti iujn strikte analogajn faktojn pri la distribuo de teraj animaloj. Ĉe maraj produktaĵoj, estas similaj kazoj; ekzemple, mi citu aserton de la plej supera aŭtoritatulo, profesoro Dana, ke 'ja estas miriga fakto ke la krustuloj de Nova Zelando pli proksime similas al tiuj de Granda Britio, ĉe la kontraŭa punkto [de la mondo], ol al iu ajn alia parto de la mondo'. Kavaliro Riĉardson (J. Richardson), ankaŭ parolas pri reapero ĉe la marbordoj de Nova Zelando, Tasmanio, ktp., de nordaj formoj de fiŝoj. Doktoro Huker informas min ke dudek kvin specioj de Algo estas komunaj al Nova Zelando kaj Eŭropo, sed ne troviĝas en la tropikaj maroj inter ili.

Oni observu ke la nordaj specioj kaj formoj kiuj troviĝas en la sudaj partoj de la suda duonsfero, kaj sur la montaroj de la mezaj tropikaj regionoj, ne estas arktaj, sed apartenas al la nordaj moderklimataj zonoj. Kiel sinjoro Vatson lastatempe asertis, 'Kiam oni iras de polusaj ĝis ekvatoraj latitudoj, la montaj flaŭroj vere fariĝas malpli kaj malpli arktaj'. Multaj formoj kiuj vivas sur la montoj de la pli varmaj regionoj de la Tero kaj en la suda duonsfero havas dubindan rangon, estante klasifikitaj de iuj natursciencistoj kiel apartaj specioj, kaj de aliaj kiel variaĵoj. Sed iuj certe estas identaj, kaj multaj, kvankam ili proksime rilatas al nordaj formoj, devas esti klasifikitaj kiel apartaj specioj.

Nun konsideru kiel la supraj faktoj klarigeblas per la kredo, subtenita de granda amaso de geologiaj indikaĵoj, ke la tuta mondo, aŭ granda parto de ĝi, estis samtempe multe pli malvarma dum la Glacia Periodo ol nuntempe. La Glacia Periodo, laŭ mezuro de jaroj, sendube estis tre longa; kaj kiam oni konsideras kiom vaste iuj neindiĝenaj plantoj kaj animaloj disvastiĝis ene de kelkaj jarcentoj, ĉi tiu periodo ŝajnas sufiĉa por ajna kvanto da migrado. Dum la malvarmo malrapide alvenus, ĉiuj tropikaj plantoj kaj aliaj produktaĵoj retretus de ambaŭ flankoj al la ekvatoro, sekvate de moderklimataj produktaĵoj, kaj poste de arktaj; sed mi ne traktas la lastajn ĉi tie. La tropikaj plantoj probable spertis multe da formorto; oni ne povas diri kiom. Eble en pasinteco la tropikejoj subtenis tiom da specioj kiom oni vidas nuntempe ĉe la dense loĝata Kabo de Bona Espero, kaj en partoj de moderklimata Aŭstralio. Ĉar, kiel oni scias, multaj tropikaj plantoj kaj animaloj povas toleri konsiderindan kvanton da malvarmo, multaj eble eskapis ekstermiĝon dum modera falo de temperaturo, ĉefe per eskapo al la plej varmaj lokoj. Sed la grava fakto por memori estas ke ĉiuj tropikaj produktaĵoj suferus iome. Aliflanke, la moderklimataj produktaĵoj, post ol migri pli proksimen al la ekvatoro, kvankam ili troviĝus en iom novaj kondiĉoj, suferus malpli. Kaj estas certe ke multaj moderklimataj plantoj, se protektataj kontraŭ invadoj de konkurencantoj, povas toleri multe pli varman klimaton ol sian propran. Sekve, kiam mi konsideras ke la tropikaj produktaĵoj estus suferantaj kaj ne povus firme alfronti invadantojn, ŝajnas al mi eble ke iom el la pli viglaj kaj dominantaj moderklimataj formoj enrompus la liniojn de la indiĝenoj kaj atingus aŭ eĉ trapasus la ekvatoron. Kompreneble, la invado estus multe helpata de altejoj, kaj eble de seka klimato; ĉar doktoro Falkoner (Falconer) informis min ke estas la malsekeco kun la varmeco de la tropikejoj kiu estas tre detrua al plurjaraj plantoj de modera klimato. Aliflanke, la plej humidaj kaj varmegaj regionoj estus azilo por la tropikaj indiĝenoj. La montaroj nordokcidente de Himalajo, kaj la longa linio de Kordilero, ŝajne provizis du grandajn liniojn de invado: kaj doktoro Huker laste komunikis al mi la mirigan fakton, ke ĉiuj florplantoj, laŭnombre proksimume kvardek ses, komunaj al Tero de Fajro kaj Eŭropo, ankoraŭ ekzistas en Norda Ameriko, kiu certe estis laŭ la vojo de marŝo. Sed mi ne dubas ke kelkaj moderklimataj produktaĵoj eniris kaj trapasis eĉ la malaltejojn de la tropikejoj dum la periodo kiam la malvarmo estis plej severa, – kiam arktaj formoj estis migrintaj dudek kvin gradusojn de latitudo de siaj hejmaj landoj kaj kovris la teron ĉe la piedoj de la Pireneaj Montoj. Je ĉi tiu periodo de ekstrema malvarmo, mi kredas ke la klimato ĉe la marnivela ekvatoro estis preskaŭ sama al tiu kiu nun okazas je alteco de ses aŭ sep mil futoj [1829 m, 2134 m]. Dum ĉi tiu plej malvarma periodo, mi supozas ke larĝaj spacoj de la tropikaj malaltejoj estis kovritaj per miksaĵo de tropika kaj moderklimata faŭno, kiel tiu kiu nun kreskas kun stranga vigleco ĉe la bazo de Himalajo, kiun Huker detale priskribis.

Mi kredas ke konsiderinda nombro da plantoj, kelkaj teraj animaloj, kaj iuj maraj produktaĵoj, migris dum la Glacia Periodo de la nordaj kaj sudaj moderklimataj zonoj en la intertropikajn regionojn, kaj ke iuj eĉ transiris la ekvatoron. Dum la varmeco revenis, ĉi tiuj moderklimataj formoj kompreneble suprenirus la pli altajn montojn, kaj formortus ĉe la malaltejoj. Tiuj kiuj ne estus atingintaj la ekvatoron, remigrus norden aŭ suden al siaj antaŭaj hejmoj; sed la formoj, ĉefe nordaj, kiuj estus transirintaj la ekvatoron, vojaĝus eĉ pli for de siaj hejmoj en la moderklimatajn latitudojn de la kontraŭa duonsfero. Kvankam estas kialoj por kredi, surbaze de geologiaj indikaĵoj, ke la tuta grupo de arktaj konkuloj apenaŭ modifiĝis dum sia longa migrado suden kaj remigrado norden, la kazo eble estis tute malsama ĉe tiuj invadantaj formoj kiuj trovis hejmojn sur la intertropikaj montoj kaj en la suda duonsfero. Ĉi tiuj, estante ĉirkaŭataj de fremduloj, devus konkurenci kun multaj novaj formoj de vivo; kaj estas probable ke kelkaj modifiĝoj de strukturo, kutimo, kaj fiziologia karaktero profitus al ili. Tial multaj el ĉi tiuj vagantoj, kvankam ankoraŭ klare rilataj per heredo al siaj gefratoj de la norda aŭ suda duonsfero, nun ekzistas en siaj novaj hejmoj kiel klare distingitaj variaĵoj aŭ kiel apartaj specioj.

Estas rimarkinda fakto, forte subtenata de Huker koncerne Amerikon, kaj de Alfons De Kandol koncerne Aŭstralion, ke ŝajne multe pli da identaj plantoj kaj rilataj formoj migris de la nordo al la sudo, ol en la inversa direkto. Tamen, oni vidas kelkajn sudajn vegetaĵan formojn sur la montoj de Borneo kaj Abisinio. Mi suspektas ke ĉi tiu migrado precipe de nordo al sudo ŝuldiĝas al la plia vasteco de tero en la nordo, kaj al la fakto ke la nordaj formoj ekzistis en siaj hejmoj pli multnombre, kaj sekve atingis pli superan stadion de perfekteco aŭ domineco per natura selektado kaj konkurenco, ol la sudaj formoj. Pro tio, kiam ili kunmiksiĝis dum la Glacia Periodo, la nordaj formoj kapablis venki la malpli fortajn sudajn formojn. Oni vidas hodiaŭ tute saman fenomenon, ke tre multaj Eŭropaj produktaĵoj kovras la teron en La-Plato, kaj iomete malpli en Aŭstralio, kaj iome venkis la indiĝenojn; aliflanke tre malmultaj sudaj formoj integriĝis en ajna parto de Eŭropo, kvankam feloj, lano, kaj aliaj aferoj kiuj emas enhavi semojn estis grandskale importataj en Eŭropon dum la lastaj du aŭ tri jarcentoj de La-Plato, kaj dum la lastaj tridek aŭ kvardek jaroj de Aŭstralio. Io simila verŝajne okazis sur la intertropikaj montoj; sendube antaŭ la Glacia Periodo ili estis plenaj je indiĝenaj montaj formoj; sed ĉi tiuj preskaŭ ĉie cedis al la pli dominantaj formoj kiuj generiĝis en la pli vastaj areoj kaj pli efikaj produktejoj de la nordo. Sur multaj insuloj, la neindiĝenoj preskaŭ egalas aŭ eĉ supernombras la indiĝenajn produktaĵojn. Kiam la indiĝenoj ne estas fakte ekstermitaj, iliaj nombroj estas tre malkreskintaj, kaj ĉi tio estas la unua paŝo al ekstermiĝo. Monto estas insulo sur tero; kaj la intertropikaj montoj antaŭ la Glacia Periodo verŝajne estis tute izolitaj; kaj mi kredas ke la produktaĵoj de ĉi tiuj surteraj insuloj cedis al tiuj generitaj ene de la pli grandaj areoj de la nordo, same kiel la produktaĵoj de veraj insuloj lastatempe ĉie cedis al kontinentaj formoj, kiuj integriĝis en la naturmedion pro homa agado.

Mi apenaŭ supozas ke ĉiuj malfacilaĵoj kiuj koncernas la etendiĝon kaj similecojn de rilataj specioj vivantaj en la nordaj kaj sudaj moderklimataj zonoj kaj sur la intertropikaj montoj estas solvitaj. Tre multaj malfacilaĵoj restas nesolvitaj. Mi ne pretendas indiki la precizajn vojojn kaj rimedojn de migrado, nek kial iuj specioj migris kaj aliaj ne, nek kial iuj specioj modifiĝis kaj naskis novajn grupojn kaj formojn, dum aliaj restis senŝanĝaj. Oni ne povas esperi klarigi ĉi tiajn faktojn, ĝis kiam oni povos klarigi kial iu specio integriĝas en fremda lando per agado de homoj, kaj alia ne; kial iu etendiĝas duoble aŭ trioble pli for, kaj estas duoble aŭ trioble pli multnombra, ol alia specio ene de la sama lando.

Mi diris ke multaj malfacilaĵoj restas nesolvitaj: iuj el la plej rimarkindaj estas priskribitaj de doktoro Huker per admirinda klareco en siaj botanikaj verkoj pri la antarktaj regionoj. Mi ne povas diskuti ilin ĉi tie. Mi nur diru ke koncerne la ekziston de identaj specioj ĉe lokoj tiom ege disaj kiom Kergelen-Lando, Nova Zelando, kaj Fuegio, mi kredas, kiel Lajel sugestis, ke ĉe la fino de la Glacia Periodo, flosantaj glacimontoj ludis gravan rolon en ilia disvastiĝo. Sed la ekzisto de pluraj tre malsamaj specioj, apartenantaj al genroj ekskluzive limigitaj al la sudo, ĉe ĉi tiuj kaj aliaj disaj punktoj de la suda duonsfero, estas, laŭ mia teorio de deveno kun modifiĝo, multe pli rimarkinda malfacilaĵo. Iuj el ĉi tiuj specioj estas tiom malsamaj, ke mi ne povas supozi ke sufiĉe da tempo pasis ekde la komenco de la Glacia Periodo por ilia migrado, nek por ilia posta modifiĝo ĝis sufiĉa grado. La faktoj ŝajnas al mi indiki ke unikaj kaj tre malsamaj specioj migris laŭ radiaj linioj de iu komuna centro. Mi emas hipotezi pasintan pli varman periodon, en la suda duonsfero, same kiel en la norda, antaŭ la komenco de la Glacia Periodo, kiam la antarktaj teroj, nun kovritaj de glacio, subtenis tre unikan kaj izolitan flaŭron. Mi suspektas ke antaŭ ol ĉi tiu flaŭro estis ekstermita de la Glacia Epoko, kelkaj formoj estis vaste disiĝintaj al diversaj punktoj de la suda duonsfero per fojaj rimedoj de transportiĝo, kaj per helpo, kiel haltejoj, de ankoraŭ ekzistantaj kaj jam sinkintaj insuloj, kaj eble ĉe la komenco de la Glacia Periodo, per glacimontoj. Mi kredas ke per ĉi tiuj rimedoj, Aŭstralio, Nova Zelando, kaj la sudaj marbordoj de Ameriko fariĝis iomete kolorigitaj per la samaj unikaj formoj de planta vivo.

En okulfrapa alineo, Kavaliro Lajel hipotezis per lingvaĵo preskaŭ identa al la mia, pri la efikoj de grandaj ŝanĝiĝoj de klimato sur geografia distribuo. Mi kredas ke la mondo lastatempe spertis unu el siaj grandaj cikloj de ŝanĝiĝo; kaj ke surbaze de ĉi tiu vidpunkto, kun [la vidpunkto pri] modifiĝo per natura selektado, multaj faktoj pri la hodiaŭa distribuo de la samaj kaj rilataj vivoformoj estas klarigeblaj. Oni povas diri ke la akvoj de la vivo flusis dum mallonga periodo de la nordo kaj de la sudo, kaj transiris ĉe la ekvatoro; sed ili flusis kun plia forto de la nordo, inundante la sudon. Kiel la tajdo lasas siajn drivaĵojn laŭ horizontalaj linioj, kvankam pli alte sur la bordoj kie la tajdo leviĝas plej alte, tiel same la akvoj de la vivo lasis siajn vivantajn drivaĵojn sur montpintoj, laŭ malrapide leviĝanta linio de la arktaj malaltejoj ĝis granda alteco ĉe la ekvatoro. La diversaj vivaĵoj tiel izolitaj kompareblas al sovaĝaj homaj rasoj, forpuŝitaj kaj pluvivantaj en la montaj fortikejoj de preskaŭ ĉiuj landoj, kiuj servas kiel registro, tre interesa al ni, de la antaŭaj loĝantoj de la ĉirkaŭaj malaltejoj.