◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 9

PRI LA NEKOMPLETECO DE LA GEOLOGIA REGISTRO





En la sesa ĉapitro mi listigis la ĉefajn argumentojn kiujn oni povas juste proponi kontraŭ la vidpunktoj subtenitaj en ĉe tiu volumo. La plejo estas jam diskutitaj. Unu, tio estas, la aparteco de speciaj formoj, kaj la fakto ke ili ne kunfandiĝas per nenombreblaj transiraj ĉeneroj, estas tre evidenta malfacilaĵo. Mi prezentis kialojn kial tiaj ĉeneroj ne ofte okazas nuntempe, sub la cirkonstancoj kiuj ŝajne plej favoras ilian ekziston, tio estas, sur vasta kaj kontinua areo kun gradoj de fizikaj kondiĉoj. Mi klopodis montri, ke la vivo de ĉiu specio pli grave dependas de la ekzisto de aliaj jam difinitaj organikaĵoj, ol de klimato; kaj tial, ke la vere regantaj vivkondiĉoj ne ŝanĝiĝas je apenaŭ percepteblaj gradoj, kiel varmo aŭ malsekeco. Mi ankaŭ klopodis montri ke mezaj variaĵoj, ĉar ili estas malpli nombraj ol la formoj kiujn ili ligas, ĝenerale estos venkitaj kaj ekstermitaj dum la procezo de plia modifiĝo kaj pliboniĝo. La ĉefa kaŭzo, tamen, kial oni nun ne trovas nenombreblajn mezajn ĉenerojn ĉie en la naturo, dependas de la procezo mem de natura selektado, per kiu novaj variaĵoj daŭre ekokupas la poziciojn de, kaj formortigas siajn gepatrajn formojn. Sed samproporcie kun ĉi tiu grandega formorto, la nombro da mezaj variaĵoj kiuj antaŭe ekzistis sur la Tero ankaŭ devas esti vere grandega. Do, kial tiaj mezaj ĉeneroj ne plenigas ĉiujn geologiajn stratumarojn kaj ĉiujn stratumojn? Geologio certe ne montras tian fajngradan organikan ĉenon; kaj ĉi tio eble estas la plej evidenta kaj grava kontraŭargumento kiun oni povas prezenti kontraŭ mia teorio. La klarigo restas, laŭ mia kredo, en la ekstrema nekompleteco de la geologia registro.

Unue, oni devas ĉiam konsideri kian specon de mezaj formoj devis antaŭe ekzisti, laŭ mia teorio. Rigardante iujn du speciojn, mi malfacile evitas imagi formojn rekte mezajn inter ili. Sed ĉi tio estas tute falsa vidpunkto; oni devas ĉiam serĉi formojn mezajn inter ĉiu specio kaj komuna sed nekonata pragenerinto; kaj la pragenerinto ĝenerale iel malsamus de ĉiuj siaj modifiĝintaj praidoj. Jen ekzemplo: la pavokolombo kaj kropkolombo ambaŭ devenis de la rok-kolombo; Se oni havus ĉiujn mezajn variaĵojn kiuj iam ajn ekzistis, oni havus ekstreme fajngradan vicon inter ambaŭ kaj la rokkolombo; sed oni havus neniujn variaĵojn rekte mezaj inter la pavokolombo kaj la kropkolombo; neniuj, ekzemple, kiuj kombinus iom pli longan voston kun iom pli grandan kropon, la difinajn trajtojn de ĉi tiuj du rasoj. Plie, ĉi tiuj du rasoj estas tiom modifiĝintaj, ke se oni havus neniun historian aŭ nerektan indikaĵon pri iliaj originoj, ne eblus determini per nura struktura komparado kun la rokkolombo, ĉu ili devenis de ĉi tiu specio aŭ de iu alia simila specio, ekzemple, Columba oenas.

Tiel same ĉe naturaj specioj, se oni konsideras tre malsamajn formojn, ekzemple la ĉevalon kaj la tapiron, oni havas neniun kialon por supozi ke iam ajn ekzistis ĉeneroj rekte mezaj inter ili, sed inter ili kaj nekonata komuna pragenerinto. La komuna pragenerinto en sia tuta organizaĵo havus multan ĝeneralan similecon al la tapiro kaj la ĉevalo; sed iuj strukturaj trajtoj eble multe malsamus de ambaŭ, eble eĉ pli ol ili diferencas de si. Tial, en ĉiuj tiaj kazoj, oni ne kapablus rekoni la praformon de iuj du aŭ pli da specioj, eĉ se oni detale komparus la strukturon de la pragenerinto kun tiu de ĝiaj modifiĝintaj praidoj, escepte se oni samtempe havus preskaŭ kompletan ĉenon de la mezaj ĉeneroj.

Ja eblas, laŭ mia teorio, ke unu el du vivantaj formoj eble devenus de alia; ekzemple, ĉevalo de tapiro; kaj en ĉi tiu kazo, rekte mezaj ĉeneroj ekzistus inter ili. Sed tia kazo implicus ke unu formo restis senŝanĝa dum tre longa periodo, dum ĝiaj praidoj multe ŝanĝiĝis; kaj la principo de konkurenco inter organismo kaj organismo, inter idoj kaj gepatroj, farus ĉi tion tre rara okazaĵo; ĉar en ĉiuj kazoj la novaj kaj pliboniĝintaj vivoformoj emas forpuŝi la malnovajn kaj nepliboniĝintajn.

Laŭ la teorio de natura selektado, ĉiuj vivantaj specioj estis ligitaj kun la gepatra specio de ĉiu genro, per diferencoj ne pli grandaj ol tiuj kiujn oni vidas inter la variaĵoj de la samaj specioj nuntempe; kaj ĉi tiuj gepatraj specioj, nun ĝenerale formortintaj, siavice estis simile ligitaj kun pli antikvaj specioj; kaj tiel plu antaŭen, ĉiam proksimiĝantaj al la komuna pragenerinto de ĉiu granda klaso. Tial, la nombro da mezaj kaj transiraj ĉeneroj, inter ĉiuj vivantaj kaj formortintaj specioj, devas esti neimageble granda. Sed certe, se ĉi tiu teorio estas prava, tiaj ja vivis sur ĉi tiu Tero.

Pri la paso de Tempo

Krom la manko de fosiliaj restaĵoj de senlime multaj ligantaj ĉeneroj, oni povas argumenti ke la tempo ne sufiĉis por tiom granda kvanto da organika ŝanĝiĝo, se ĉiuj ŝanĝiĝoj okazis malrapide per natura selektado. Mi apenaŭ povas eĉ rimarkigi la leganton, kiu eble ne estas praktikanta geologo, pri la faktoj kiuj gvidas la menson al svaga kompreno pri la paso de tempo. Tiu, kiu povas legi la grandan verkon de kavaliro Karolo Lajel (Charles Lyell) pri la Principoj de Geologio, kiun estontaj historiistoj agnoskos kiel kaŭzon de naturscienca revolucio, kaj tamen ne akceptas kiom nekompreneble vastaj estis pasintaj periodoj de tempo, rajtas tuj fermi ĉi tiun libron. Tio ne signifas ke sufiĉas studi la Principojn de Geologio, aŭ legi specialajn traktaĵojn de diversaj observantoj pri apartaj stratumaroj, kaj rimarki kiel ĉiu aŭtoro provas doni neadekvatan ideon pri la daŭro de ĉiu stratumaro aŭ eĉ stratumo. Oni devas dum jaroj mem observi grandajn amasojn da supermetitaj stratumoj, kaj rigardi la maron dum ĝi muelas malnovajn rokojn kaj faras novajn sedimentojn, antaŭ ol esperi kompreni eĉ iomete la pason de tempo, kies monumentojn ni vidas ĉirkaŭ ni.

Estas bone promeni laŭ marbordo kiu konsistas de modere malmolaj ŝtonoj, kaj observi la procezon de erozio. En la plejo de kazoj, la flusoj atingas la klifojn nur dum mallonga tempo dufoje tage, kaj la ondoj ronĝas ilin nur kiam ili estas ŝargitaj per sableroj aŭ ŝtonetoj; ĉar estas kialoj por kredi ke pura akvo efikas malmulte aŭ neniom en la erozio de roko. Finfine la bazo de la klifo fariĝas subtranĉita, grandegaj pecoj falas, kaj ĉi tiuj restantaj surloke, estas forfajlataj, atomon post atomo, ĝis kiam, malgrandiĝintaj, ili ruleblas per la ondoj, kaj rapide mueliĝas al ŝtonetoj, sableroj, kaj koto. Sed kiom ofte oni vidas laŭ la bazoj de retretantaj klifoj rondigitajn ŝtonegojn, tute dike kovritajn per maraj vivaĵoj, kiuj montras kiom malmulte ili estas skrapitaj kaj kiom malofte ili estas rulitaj! Plie, se oni sekvas kelkajn kilometrojn iun ajn linion de roka klifo, kiu submetiĝas al erozio, oni trovas ke la klifo eroziiĝas nur ĉe apartaj lokoj, ĉe mallongaj segmentoj aŭ ĉirkaŭ promontoroj. La aspekto de la surfaco kaj plantoj montras ke aliloke, jaroj pasis de kiam la akvoj laste lavis iliajn bazojn.

Mi kredas ke tiu kiu tre zorge studos la efikojn de la maro sur niaj marbordoj estos tre profunde imponita de la malrapideco je kiu la rokaj marbordoj eroziiĝas. La ĉi-temaj observoj de Hju Miller (Hugh Miller), kaj de tiu bonega observanto sinjoro Smis de Ĝordan-Hil (Smith, Jordan Hill), estas tre imponaj. Kun menso tiel imponita, oni esploru la bedojn de konglomeraĵoj kiuj estas multajn milojn da piedoj dikaj. Kvankam ili probable formiĝis pli rapide ol multaj aliaj deponaĵoj, tamen, ĉar ili konsistas de rondigitaj ŝtonetoj, kiuj ĉiuj montras la markon de tempo, ili bone montras kiom malrapide la amaso akumuliĝis. Oni memoru la profundan komenton de Lajel, ke la dikeco kaj vasteco de sedimentaj stratumaroj estas rezulto kaj mezurilo de la erozio kiun la Tera ŝelo suferis aliloke. Kaj kia kvanto da erozio estas implicita en la sedimentaj deponaĵoj de multaj landoj! Profesoro Ramzi (Ramsay) informis min pri la maksimuma dikeco, ĝenerale akirita per fakta mezurado, foje per taksado, de ĉiu stratumaro en diversaj partoj de Granda Britio; kaj jen la rezultoj: –

Futoj    [Metroj]
Paleozoikaj stratumoj
(sen magmaj bedoj)
57154   [17421]
Sekundaraj stratumoj 13190   [4020]
Terciaraj stratumoj 2240   [683]

– kune 72584 futoj [22124 m]; tio estas, preskaŭ dek tri kaj tri kvaronoj da Britiaj mejloj. Iuj stratumaroj, kiuj estas reprezentitaj en Anglio kiel maldikaj bedoj, estas milojn da futoj dikaj sur la Kontinento. Plie, laŭ la opinio de la plejo de geologoj, inter ĉiu sinsekva stratumaro, treege longaj periodoj mankas. Tiel la alta amaso de sedimentaj rokoj en Britio provizas nur maladekvatan ideon pri la tempo kiu pasis dum ilia akumuliĝo; tamen kiom longega tempo pasis! Bonaj observantoj taksas ke la granda Misisipia Rivero deponas nur 600 futojn [183 m] da sedimento en cent mil jaroj. Ĉi tiu takso eble estas tre erara; tamen, se oni konsideras la vastajn spacojn trans kiuj la maraj fluoj transportas fajnajn sedimentojn, la procezo de akumuliĝo en iu ajn areo devas esti tre malrapida.

Sendepende la rapidecon de akumuliĝo de eroziita materio, la kvanto da erozio kiun la stratumoj multloke suferis probable plej bone indikas la pason de tempo. Mi memoras ke la indikaĵoj de erozio tre imponis al mi kiam mi rigardis vulkanajn insulojn, kiuj estis eroziitaj de ondoj, kaj ĉirkaŭtonditaj por fari vertikalajn klifojn, unu aŭ du mil futojn altajn [305 – 610 m]; ĉar la malkruta deklivo de la lafaj fluoj, kiu ŝuldiĝas al la ilia originala likva stato, unuavide montris kiom for la malmolaj rokaj bedoj iam etendiĝis en la vastan maron. La sama historio estas eĉ pli klare montrita per faŭltoj, – tiuj grandegaj fendoj laŭ kiuj la stratumoj estis levitaj ĉe iu flanko, aŭ faligitaj ĉe alia, al alteco aŭ profundeco de miloj da futoj; ĉar de la fendiĝo de la tera ŝelo, la surfaco de la tero estis tiom komplete rabotita per la agado de la maro, ke neniu indikaĵo de ĉi tiuj grandegaj fendoj estas videbla ekstere.

La Kravena faŭlto (Craven fault), ekzemple, etendiĝas preskaŭ 30 mejlojn [48 km], kaj laŭ ĉi tiu linio la vertikala dislokiĝo de la stratumoj varias de 600 ĝis 3000 futoj [183 m, 914 m]. Profesoro Ramzi publikigis raporton pri falo [de stratumoj] ĉe Angelsi (Anglesea) de 2300 futoj [701 m]; kaj li informas min ke li plene kredas ke estas kazo en Merionetŝiro (Merionethshire) de 12000 futoj [3658 m]; tamen en ĉi tiuj kazoj estas nenio sur la surfaco por montri tiajn mirigajn moviĝojn; la amaso da rokoj ĉe unu flanko aŭ alia estis glate forbalaita. La konsidero de tiaj faktoj imponas mian menson preskaŭ sammaniere kiel la vana klopodo kompreni la ideon de eterneco.

Mi prezentu unu alian bone konatan kazon, tiun de la erozio ĉe Vild (the Weald). Oni devas agnoski ke la erozio ĉe Vild estis bagatela, kompare kun tiu kiu forigis amasojn da Paleozoikaj stratumoj, kiuj estis ĉe iuj lokoj dek milojn da futoj dikaj, kiel la majstra ĉi-tema eseo de profesoro Ramzi montras. Tamen, estas bona leciono stari sur la Norda Altejo kaj rigardi la foran Sudan Altejon; ĉar, konsciante ke ne tre for ĉe la okcidento, la norda kaj suda klifoj renkontiĝas kaj kuniĝas, oni povas ĝuste imagi la grandan rokan amason kiu sendube kovris Vildon ene de limigita tempo, ekde la lasta parto de Kretaceo. La distanco de la Norda ĝis la Suda Altejo estas proksimume 22 mejloj [35 km], kaj la dikeco de la pluraj stratumaroj estas averaĝe 1100 futoj [335 m], laŭ informo de profesoro Ramzi. Sed se, kiel iuj geologoj supozas, stratumoj de pli maljuna roko kuŝas sub Vild, sur kies flankoj la supraj sedimentaj deponaĵoj eble akumuliĝas en pli maldikaj tavoloj ol aliloke, la supra takso estus erara; sed ĉi tiu fonto de dubo probable ne multe efikus sur la takso aplikita al la okcidenta ekstremo de la regiono. Se oni scius la rapidecon je kiu la maro ordinare forfajlas linion de klifoj, de iu alteco, oni povus mezuri la tempon necesan por erozii Vildon. Kompreneble, oni ne povas fari tion; sed oni povas, por akiri krudan ideon pri ĉi tio, supozi ke la maro formanĝas 500 futajn [152 metrajn] klifojn je la rapideco de unu colo [2.54 cm] dum jarcento. Ĉi tio unue ŝajnos esti multe tro malgranda takso; sed ĝi egalas al supozo ke klifo unu jardon alta [~1 m] formanĝiĝus per unu jardo preskaŭ ĉiujn dudek du jarojn. Mi dubas ĉu iu ajn roko, eĉ tiom mola kiom kreto, cedus je ĉi tiu rapideco escepte ĉe la plej malŝirmitaj marbordoj; kvankam, sendube, la erozio de alta klifo estus pli rapida pro la rompiĝo de la falintaj pecoj. Aliflanke, mi ne kredas ke iu linio de marbordo, dek aŭ dudek mejlojn longa, iam ajn suferas erozion samtempe laŭ sia tuta noĉita longeco; kaj oni devas memori ke preskaŭ ĉiuj stratumoj enhavas pli fortajn tavolojn aŭ nodaĵojn, kiuj pro longa rezistado al forfrotiĝo agas kiel akvomuro ĉe la bazo. Sekve, mi konkludas ke sub ordinaraj cirkonstancoj, por klifo 500 futojn alta, erozio je rapideco de unu colo dum jarcento por la tuta longeco estus sufiĉa takso. Je ĉi tiu rapideco, laŭ la supraj informoj, la erozio de Vildo devis daŭri 306,662,400 jarojn; aŭ proksimume tri cent milionojn da jaroj.

La agado de sensala akvo sur la malkrute dekliva Vilda regiono, kiam levita, apenaŭ povus esti granda, sed ĝi iom malpliigus la supran takson. Aliflanke, dum osciladoj de marnivelo, kiuj laŭ nia scio okazis en ĉi tiu regiono, la surfaco eble ekzistis dum milionoj da jaroj kiel seka tero, kaj tiel eskapis la agadon de la maro: kiam profunde subakvigita dum eble egale longaj periodoj, ĝi same eskapus la agadon de marbordaj ondoj. Plej probable multe pli longa periodo ol 300 milionoj da jaroj pasis ekde la lasta parto de la sekundara periodo.*

[*Rimarko de tradukinto: La lasta parto de la sekundara periodo (= Mezozoiko) estas Kretaceo. Per radiometriaj mezuroj, sciencistoj determinis ke Kretaceo komenciĝis 145.5 milionojn da jaroj antaŭ nun.]

Mi faris ĉi tiujn kelkajn komentojn ĉar estas tre grave ke oni akiru iun ideon, eĉ neperfektan, pri la paso de jaroj. Dum ĉiuj tiuj jaroj, tra la tuta mondo, la tero kaj akvo estis loĝata de amasoj da vivantaj formoj. Kia senfina nombro da generacioj, kiujn la menso ne povas kompreni, defilis dum la longa fluo de jaroj! Nun konsideru niajn plej riĉajn geologiajn muzeojn, kaj kian malriĉan ekspozicion oni vidas!

Pri la malriĉeco de Paleontologiaj kolektoj

Ĉiuj agnoskas ke niaj paleontologiaj kolektoj estas apenaŭ kompletaj. Oni ne forgesu la rimarkon de tiu admirinda paleontologo, la forpasinta Edvard Forbs (Edward Forbes), ke iuj fosiliaj specioj estas konataj kaj nomataj surbaze de ununuraj kaj ofte rompitaj specimenoj, aŭ de kelkaj specimenoj kolektitaj ĉe unu loko. Nur malgranda proporcio de la Tera surfaco estas geologie esplorita, kaj neniu parto kun sufiĉe da zorgo, kiel la gravaj malkovroj faritaj ĉiujare en Eŭropo pruvas. Neniu tute mola organismo konserveblas. Konkoj kaj ostoj putras kaj malaperas kiam ili ripozas sur la fundo de la maro, kie sedimento ne estas akumuliĝanta. Mi kredas ke oni tenadas plej eraran vidpunkton, kiam oni senpripense supozas ke sedimentoj deponiĝas sur preskaŭ la tuta fundo de la maro sufiĉe rapide por kovri kaj konservi fosiliajn restaĵojn. Tra treege vasta parto de la oceano, la helblua koloro de la akvo indikas ĝian purecon. La multaj registritaj kazoj de stratumaro tute kovrita, post longega intervalo de tempo, de alia posta stratumaro, sen ajna erozio de la suba stratumaro, ŝajnas klarigeblaj nur per la hipotezo ke la mara fundo ofte kuŝas neŝanĝita dum epokoj. La restaĵoj kiuj fariĝas kovritaj, ĉu per sablo aŭ per gruzo, ĝenerale dissolviĝas pro la trafluo de pluvakvo kiam la fundo estas levita [super la marnivelo]. Mi suspektas ke nur malmultaj de la tre multaj animaloj kiuj vivas sur plaĝoj inter alta kaj malalta akvomarkoj konserviĝas. Ekzemple, la pluraj specioj de la Chthamalinae (subfamilio de senpedunklaj ciripedoj) kovras la rokojn ĉie en la mondo je senlimaj nombroj: ili estas strikte plaĝvivantaj, escepte de unu Mediteranea specio, kiu loĝas en profunda akvo. Ĉi tiu estis trovita kiel fosilio en Sicilio, dum neniu alia specio estas ĝis nun trovita en iu ajn terciara stratumaro: tamen oni nun scias ke la genro Chthamalus ekzistis dum la kreta periodo [Kretaceo]. La moluska genro Chiton prezentas parte analogan kazon.

Koncerne la terajn vivaĵojn kiuj vivis dum la sekundara kaj Paleozoika periodoj, estas nenecese aserti ke la indikaĵoj de fosiliaj restaĵoj estas ekstreme fragmentaj. Ekzemple, neniu tera konkulo estas konata el ĉi tiuj vastaj periodoj, escepte de unu kiun kavaliro Lajel malkovris en la Karboniaj stratumoj de Norda Ameriko. Koncerne mamulajn restaĵojn, unu rapida rigardo al la historia tabelo publikigita en la Aldonaĵo de la Gvidlibro de Lajel, montros la veron pri kiom hazarda kaj rara estas ilia konserviĝo, multe pli bone ol paĝoj da detaloj. Kaj ilia rareco ne estas surpriza, kiam oni memoras kiom granda proporcio de la ostoj de terciaraj mamuloj estis malkovritaj aŭ en kavernoj aŭ en lagaj deponaĵoj; kaj ke neniu kaverna aŭ vera laga deponaĵo estas konata kiu apartenas al la tempo de la Mezozoikaj aŭ Paleozoikaj stratumaroj.

Sed la nekompleteco de la geologia registro ĉefe rezultas de alia kaŭzo pli grava ol la antaŭaj; tio estas, de la fakto ke la pluraj stratumaroj estas apartigitaj de vastaj intervaloj de tempo. Kiam oni vidas la stratumarojn tabeligitajn en verkoj, aŭ kiam oni sekvas ilin en la naturo, estas malfacile eviti la kredon ke ili estas proksime sinsekvaj. Sed oni scias, ekzemple, pro la granda verko de kavaliro R. Murĉison (Murchison) pri Rusio, ke en tiu lando vastaj tempoperiodoj mankas inter la supermetitaj stratumaroj; same estas en Norda Ameriko, kaj en multaj aliaj partoj de la mondo. Plej lerta geologo, se lia atento estus ekskluzive limigita al ĉi tiuj grandaj teritorioj, neniam suspektus ke dum la periodoj kiuj estas mankantaj kaj senfosiliaj en lia propra lando, grandaj amasoj da sedimento, ŝargitaj per novaj kaj unikaj vivoformoj, aliloke akumuliĝis. Kaj se en ĉiu aparta teritorio, apenaŭ iuj ajn ideo pri la tempo kiu pasis inter la sinsekvaj stratumoj determineblas, oni povas supozi ke ĉi tio determineblas nenie. La oftaj kaj grandaj ŝanĝiĝoj en la minerala konsisto de sinsekvaj stratumaroj, kiuj ĝenerale indikas grandajn ŝanĝiĝojn en la geografio de ĉirkaŭantaj landoj, de kie la sedimento venis, kongruas kun la kredo ke vastaj intervaloj de tempo pasis inter ĉiu stratumaro.

Sed oni povas, mi kredas, kompreni kial la geologiaj stratumaroj de ĉiu regiono estas preskaŭ senescepte intermitaj; tio estas, ne sinsekvaj en senspaca defilo. Dum miaj esploroj de multaj centoj da mejloj de la Sud-Amerikaj marbordoj, kiuj estis levitaj plurajn centojn da futoj dum la lasta periodo, apenaŭ iu ajn fakto surprizis min pli ol la manko de lastatempaj deponaĵoj sufiĉe dikaj por daŭri eĉ dum mallonga geologia periodo. Laŭ la tuta okcidenta marbordo, kiu estas loĝata de unika mara faŭno, terciaraj stratumoj estas tiom apenaŭe formiĝintaj, ke probable neniu registro de pluraj sinsekvaj kaj unikaj maraj faŭnoj konserviĝos ĝis fora estonteco. Iom da pripensado klarigos kial, laŭ la leviĝanta marbordo de la okcidenta flanko de Suda Ameriko, neniuj grandaj stratumaroj kun lastatempaj aŭ terciaraj restaĵoj ie ajn troveblas, kvankam la provizo de sedimento dum ĉiuj epokoj devis esti granda, pro la grandega erozio de la marbordaj rokoj kaj pro la kotaj riveretoj enfluantaj la maron. La klarigo, sendube, estas ke la plaĝaj kaj subplaĝaj deponaĵoj estas daŭre foreroziataj pro la muelado de la marbordaj ondoj, tuj kiam la malrapida kaj grada leviĝo de la tero levas ilin.

Mi kredas ke oni povas senriske konkludi, ke sedimentoj devas esti akumulitaj en ekstreme dikaj, solidaj, aŭ vastaj amasoj, por rezisti la senĉesan agadon de la ondoj, kiam unue levitaj kaj dum postaj osciladoj de marnivelo. Tiaj dikaj kaj vastaj akumulaĵoj de sedimento povas formiĝi dumaniere: en profundejoj de la maro, (ĉi-kaze, surbaze de la esploroj de E. Forbs, oni povas konkludi ke la fundo estus loĝata de ekstreme malmultaj animaloj, kaj la teramaso, kiam levita, prezentus tre nekompletan registron de la vivoformoj kiuj antaŭe ekzistis); aŭ sedimento povas akumuliĝi ĝis ajna dikeco kaj vasteco sur malprofunda fundo, se ĝi malrapide sinkadas. En ĉi tiu kazo, se la rapideco de sinkado kaj sedimenta akumuliĝo preskaŭ egalus, la maro restus malprofunda kaj favora al vivo. Tiel fosiliplena stratumo sufiĉe dika, kiam levita, por rezisti ajnan kvanton da erozio, povas formiĝi.

Mi estas konvinkita ke ĉiuj antikvaj stratumaroj, kiuj estas riĉaj je fosilioj, tiel formiĝis dum sinkado. Ekde kiam mi publikigis miajn vidpunktojn pri ĉi tiu temo en 1845, mi observis la progreson de Geologio, kaj estis surprizita ke aŭtoro post aŭtoro, kiu traktis iun aŭ alian grandan stratumaron, atingis la konkludon ke ĝi akumuliĝis dum sinkado. Mi aldonu, ke la sola antikva terciara stratumaro sur la okcidenta marbordo de Suda Ameriko, kiu estis sufiĉe dika por rezisti la erozion kiun ĝi ĝis nun suferis, sed kiu apenaŭ daŭros ĝis fora geologia epoko, certe deponiĝis dum malsuprena oscilo de marnivelo, kaj tiel akiris konsiderindan dikecon.

Ĉiuj geologiaj faktoj klare diras ke ĉiu loko spertis multajn malrapidajn oscilojn de marnivelo, kaj ŝajnas ke ĉi tiuj osciloj efikis sur vastaj areoj. Sekve, stratumaroj riĉaj je fosilioj kaj sufiĉe dikaj kaj vastaj por rezisti postan erozion, povus formiĝi sur vastaj areoj dum periodoj de sinkado, sed nur kie la provizo de sedimento sufiĉus por gardi la maron malprofunda, kaj por kovri kaj konservi la restaĵojn antaŭ ol ili havus tempon por putri. Aliflanke, dum la mara fundo restus nemoviĝanta, dikaj deponaĵoj ne povus akumuliĝi en la malprofundaj partoj kiuj estas plej favoraj al vivo. Ĉi tio eĉ malpli eblus dum la alternaj periodoj de leviĝo; aŭ, por paroli pli precize, la stratumoj kiuj tiam akumuliĝus estus poste detruitaj ĉar ili estus levitaj kaj metitaj sub la influo de marborda agado.

Tial la geologia registro preskaŭ nepre fariĝas intermita. Mi tre fidas pri la ĝusteco de ĉi tiuj vidpunktoj, ĉar ili strikte kongruas kun la ĝeneralaj principoj kiujn kavaliro Lajel ripetadis; kaj E. Forbs sendepende atingis similan konkludon.

Unu rimarko meritas mallongan konsideron ĉi tie. Dum periodoj de leviĝo la areo de la tero kaj de la apudaj malprofundejoj de la maro kreskus, kaj novaj medioj ofte formiĝus; – ĉiuj cirkonstancoj kiuj plej favoras la formiĝon de novaj variaĵoj kaj specioj, kiel antaŭe klarigite; sed dum tiaj periodoj ĝenerale estus truo en la geologia registro. Aliflanke, dum sinkado, la loĝata areo kaj la nombro da loĝantoj malkreskus (escepte [en la kazo] de la produktaĵoj sur la bordoj de kontinento kiam ĝi unue rompiĝus por formi insularon), kaj sekve dum sinkado, kvankam estus multe de formortado, malpli da novaj variaĵoj aŭ specioj formiĝus; kaj estas dum ĉi tiuj sinkadaj periodoj, kiam la grandaj fosiliriĉaj deponaĵoj akumuliĝas. Oni preskaŭ povus diri ke la naturo malebligas oftan malkovron de siaj transiraj aŭ mezaj formoj.

Laŭ la supraj konsideroj oni ne povas dubi ke la geologia registro, konsiderata kiel tuto, estas ekstreme nekompleta; sed kiam oni limigas sian atenton al unu stratumaro, fariĝas pli malfacile kompreni, kial oni ne trovas tie fajnajn gradojn de variaĵoj inter la rilataj specioj kiuj vivis dum ĝia komenco kaj fino. Iuj kazoj de specioj kiuj prezentas distingeblajn variaĵojn en la supra kaj malsupra partoj de la sama stratumaro estas registritaj, sed, ĉar ili estas raraj, ili estas preteratenteblaj. Kvankam ĉiu stratumaro certe bezonis vastan nombron da jaroj por sia deponiĝo, mi povas vidi plurajn klarigojn kial ĉiu ne inkluzivus gradan vicon de ĉeneroj inter la specioj kiuj tiam vivis; sed mi neniel povas atribui ĝustan proporcian gravecon al la sekvaj konsideroj.

Kvankam ĉiu stratumaro eble markas tre longan pason de jaroj, ĉiu eble mallongas kompare kun la tempo bezonata por ŝanĝi unu specion al alia. Mi scias ke du paleontologoj, kies opinioj meritas multe da respekto, tio estas, Bron kaj Vudvard (Bronn, Woodward), konkludis ke la averaĝa daŭro de ĉiu stratumaro estas du aŭ tri fojojn pli longa ol la averaĝa daŭro de speciaj formoj. Sed nevenkeblaj malfacilaĵoj, laŭ mi, malebligas ke oni atingu ĝustan konkludon pri ĉi tiu temo. Kiam oni vidas la unuan aperon de specio en la mezo de iu stratumaro, estus ekstreme malprudente supozi ke ĝi ne antaŭe ekzistis aliloke. Same, kiam oni trovas ke specio malaperis antaŭ la deponiĝo de la plej supraj tavoloj, estus same malprudente supozi ke ĝi tute formortis. Oni forgesas kiom malgranda la areo de Eŭropo estas kompare kun la restaĵo de la mondo; kaj la pluraj stadioj de la sama stratumaro tra Eŭropo ne estas perfekte precize identigitaj.

Koncerne marajn animalojn de ĉiuj specoj, oni povas senriske supozi ke estis multe da migrado dum klimataj kaj aliaj ŝanĝiĝoj; kaj kiam oni vidas la unuan aperon de specio en iu stratumaro, estas probable ke ĝi nur tiam enmigris en tiun areon. Estas bone konate, ekzemple, ke pluraj specioj aperis iom pli frue en la paleontologiaj stratumoj de Norda Ameriko ol en tiuj de Eŭropo; verŝajne tempo necesis por ilia migrado de la Amerikaj ĝis la Eŭropaj maroj. Esplorante la lastajn deponaĵojn de diversaj partoj de la mondo, oni ĉie rimarkas, ke iuj malmultaj ekzistantaj specioj estas malraraj en la deponaĵo, sed estas formortintaj en la tuj ĉirkaŭanta maro; aŭ, male, ke iuj nun abundas en la najbara maro, sed estas raraj aŭ malĉeestantaj en ĉi tiu specifa deponaĵo. Estas bona leciono, konsideri la konstatitan kvanton da migrado de Eŭropaj loĝantoj dum la Glacia Epoko, kiu formas nur parton de unu tuta geologia periodo; kaj same konsideri la grandajn ŝanĝiĝojn de marnivelo, la malordinare grandajn ŝanĝiĝojn de klimato, la grandegan pason de tempo, – ĉiuj inkluzivitaj ene de ĉi tiu sama Glacia Epoko. Tamen oni povas dubi ĉu en ajna parto de la mondo, sedimentaj deponaĵoj, inkluzive de fosiliaj restaĵoj, daŭre akumuliĝis ene de la sama areo dum la tuto de ĉi tiu periodo. Ekzemple, estas malprobable ke sedimento deponiĝis ĉe la Misisipia Delto dum la tuta Glacia Epoko, ene de tiu limigita profundeco je kiu maraj animaloj povas prosperi; ĉar oni scias kiuj grandegaj geologiaj ŝanĝiĝoj okazis en aliaj partoj de Ameriko dum ĉi tiu tempospaco. Kiam tiuj stratumoj kiuj deponiĝis en malprofunda akvo ĉe la Misisipia Delto dum iu parto de la Glacia Epoko estos levitaj, organikaj restaĵoj probable unue aperos kaj malaperos je malsamaj niveloj, pro migrado de specioj kaj pro geografiaj ŝanĝiĝoj. Kaj en fora estonteco, geologo esploranta ĉi tiujn stratumojn, eble emos konkludi ke la averaĝa vivodaŭro de la enaj fosilioj estis malpli ol tiu de la Glacia Epoko, anstataŭ esti multe pli longa, tio estas, etendiĝanta de antaŭ la Glacia Epoko ĝis la nuna tago.

Por ke fajna gradaro formiĝu inter du vivoformoj en la supra kaj malsupra partoj de la sama stratumaro, la sedimentoj devus akumuliĝi dum tre longa tempo, ĉar la malrapida procezo de variado bezonas sufiĉan tempon; sekve, la sedimento ĝenerale devus esti tre dika; kaj la modifiĝantaj specioj ĝenerale devus vivi en la sama areo tra ĉi tiu tuta tempo. Sed estis jam klarigite ke dika fosiliplena stratumaro akumuleblas nur dum periodo de sinkado; kaj por konservi proksimume saman profundecon, kiu necesas por ebligi al samaj specioj vivi en la sama loko, la provizo de sedimento devas preskaŭ egali la kvanton da sinkado. Sed ĉi tiu sama sinkado ofte emus sinkigi la areon de kie la sedimento venas, kaj tiel malpliigi la provizon dum la daŭro de la sinkado. Fakte, ĉi tiu preskaŭ preciza ekvilibrigo de la sedimenta provizo kaj la kvanto da sinkado estas probable rara eventualaĵo; ĉar pli ol unu paleontologo observis ke tre dikaj deponaĵoj estas kutime malplenaj de organikaj restaĵoj, escepte ĉe la supraj aŭ malsupraj limoj.

Ŝajnas ke ĉiu aparta stratumaro, kiel la tuta amaso de stratumaroj en ajna lando, ĝenerale intermite akumuliĝis. Kiam oni vidas, kiel ofte okazas, stratumaron konsistantan de tavoloj de malsamaj mineraloj, estas racie supozi ke la procezo de deponado estis ofte rompata, ĉar ŝanĝiĝo en la fluoj de la maro kaj provizo de malsamspeca sedimento ĝenerale ŝuldiĝas al geografiaj ŝanĝiĝoj kiuj bezonas multe da tempo. Kaj plej zorga esploro de stratumaro ne indikos la tempon kiun ĝia deponado bezonis. Oni povus prezenti multajn kazojn de bedoj nur kelkajn futojn dikaj, kiuj reprezentas stratumarojn kiuj estas aliloke milojn da futoj dikaj, kaj kiuj devis bezoni grandegan periodon por akumuliĝi; tamen neniu kiu ne scius ĉi tiun fakton suspektus la vastan pason de tempo kiun la pli maldika stratumaro reprezentas. Oni povus prezenti multajn kazojn en kiuj la malsupraj tavoloj de stratumaro estis levitaj, eroziitaj, sinkigitaj, kaj poste rekovritaj de la supraj tavoloj de la sama stratumaro, – faktoj, kiuj montras ke vastaj, tamen facile preteratenteblaj, intervaloj okazis dum ĝia akumulado. En aliaj kazoj, grandaj fosiliiĝintaj arboj, kiuj ankoraŭ staras rektaj kiel ili kreskis, provizas tre klarajn indikaĵojn pri multaj longaj intervaloj de tempo kaj ŝanĝiĝoj de marnivelo dum la procezo de deponiĝo, kiuj neniam estus eĉ suspektitaj, se la arboj ne estus hazarde konservitaj: tiel, sinjoroj Lajel kaj Dasen (Dawson) trovis Karboniajn stratumojn 1400 futojn dikajn [427 m] en Nova Skotio, kun antikvaj radikhavaj stratumoj, unu super la alia, je ne malpli ol sesdek ok malsamaj niveloj. Sekve, kiam samaj specioj troviĝas en la malsupro, mezo, kaj supro de stratumaro, estas probable ke ili ne vivis ĉe tiu sama loko dum la tuta periodo de deponiĝo, sed aperadis kaj malaperadis, eble multajn fojojn, dum la sama geologia periodo. Se tiaj specioj submetiĝus al konsiderinda kvanto da modifiĝo dum iu specifa geologia periodo, sekcio probable ne inkluzivus ĉiujn fajnajn mezajn gradojn kiuj, laŭ mia teorio, devus ekzisti inter ili, sed subitajn, kvankam eble tre apenaŭajn, ŝanĝiĝojn de formo.

Estas tre grave memori ke natursciencistoj ne posedas oran leĝon por distingi inter specioj kaj variaĵoj; ili agnoskas iomete da variado en ĉiuj specioj, sed kiam ili frontas al iom pli granda kvanto da diferenco inter iuj du formoj, ili rangigas ambaŭ kiel speciojn, escepte se ili kapablas ligi ilin per fajnaj mezaj gradoj. Kaj pro kialoj ĵus prezentitaj, oni malofte povas esperi efektivigi ĉi tion en ajna geologia sekcio. Supozu ke B kaj C estus du specioj, kaj tria, A, troviĝus en suba stratumo; eĉ se A estus strikte meza inter B kaj C, oni simple klasifikus ĝin kiel trian kaj apartan specion, escepte se ĝi ankaŭ estus tre proksime ligebla kun unu aŭ ambaŭ formoj per mezaj variaĵoj. Kaj oni ne forgesu, kiel antaŭe klarigite, ke A eble estus la pragenerinto de B kaj C, kaj tamen eble ne estus strikte meza inter ili laŭ ĉiuj punktoj de strukturo. Tiel oni eble akirus la gepatran specion kaj ĝiajn plurajn modifiĝintajn praidojn de la malsupraj kaj supraj stratumoj de stratumaro, kaj escepte se oni trovus multajn transirajn gradojn, oni ne rekonus ilian rilaton, kaj sekve devus klasifiki ilin ĉiujn kiel apartajn speciojn.

Estas bone sciate ke multaj paleontologoj difinis siajn speciojn surbaze de tro bagatelaj diferencoj; kaj ili pli emas fari ĉi tion kiam la specimenoj venas de malsamaj substadioj de la sama stratumaro. Iuj spertaj konkologoj nun mallevas multajn el la tre fajnaj specioj de Dorbini (D'Orbigny) kaj aliaj al la rango de variaĵoj; kaj laŭ ĉi tiu vidpunkto, oni ja trovas tiajn indikaĵojn de ŝanĝiĝo kiuj, laŭ mia teorio, oni devas trovi. Plie, se oni konsideras iom pli vastajn intervalojn, alivorte, apartajn sed sinsekvajn stadiojn de la sama granda stratumaro, oni trovas ke la fosilioj en ili, kvankam preskaŭ universale rangigitaj kiel specie malsamaj, tamen multe pli proksime rilatas al si ol la specioj kiuj troviĝas en pli vaste apartaj stratumaroj; sed pri ĉi tiu temo mi revenos en la sekva ĉapitro.

Alia konsidero rimarkindas: koncerne animalojn kaj plantojn kiuj kapablas generi sin rapide kaj ne multe translokiĝas, estas kialoj por suspekti, kiel oni vidis antaŭe, ke komence iliaj variaĵoj ĝenerale estas lokaj; kaj ke tiaj lokaj variaĵoj ne larĝe disvastiĝas kaj ne forpuŝas siajn gepatrajn formojn ĝis ili fariĝas modifiĝintaj kaj perfektiĝintaj je konsiderinda grado. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la ŝanco por malkovri en stratumaro de iu specifa lando ĉiujn fruajn stadiojn de transiro inter iuj du formoj estas malgranda, ĉar la sinsekvaj ŝanĝiĝoj devis esti lokaj aŭ limigitaj al unu loketo. La plejo de maraj animaloj havas larĝajn etendiĝojn; kaj oni vidis ke koncerne plantojn, tiuj kiuj havas la plej larĝajn etendiĝojn plej ofte prezentas variaĵojn; do probable tiuj konkuloj kaj aliaj maranimaloj kiuj havis plej vastajn etendiĝojn, multe pli vastajn ol la limojn de la konataj stratumaroj de Eŭropo, plej ofte aperigis, unue, lokajn variaĵojn, kaj finfine, novajn speciojn; kaj denove, ĉi tio multe malpliigus la ŝancon ke oni kapablus sekvi la stadiojn de transiro en iu geologia stratumaro.

Oni ne forgesu ke nuntempe, eĉ kun perfektaj specimenoj por esplori, oni malofte povas ligi du formojn per mezaj variaĵoj kaj tiel pruvi ke ili apartenas al la sama specio, antaŭ ol multaj specimenoj estos kolektitaj de multaj lokoj; kaj en la kazo de fosiliaj specioj, paleontologoj rare kapablas fari ĉi tion. Oni eble plej bone komprenos la malprobablecon ke oni povos ligi speciojn per multaj, fajnaj, mezaj, fosiliaj ĉeneroj, se oni demandos sin ĉu, ekzemple, estontaj geologoj kapablus pruvi ke la nuntempaj malsamaj rasoj de bovoj, ŝafoj, ĉevaloj, kaj hundoj devenis de unu raso aŭ de pluraj originalaj rasoj; aŭ, denove, ĉu iuj markonkuloj loĝantaj ĉe la marbordoj de Norda Ameriko, kiujn iuj konkologoj rangigas kiel speciojn distingeblajn de siaj Eŭropaj reprezentantoj, kaj aliaj konkologoj kiel nur variaĵojn, estas vere variaĵoj aŭ estas, kiel oni diras, distingeblaj kiel specioj. Estontaj geologoj povus fari ĉi tion nur se ili malkovrus multajn mezajn gradojn en fosilia stato; kaj tia sukceso ŝajnas al mi plej malprobabla.

Geologiaj esploroj aldonis multajn speciojn al ekzistantaj kaj formortintaj genroj, kaj faris la intervalojn inter kelkaj grupoj malpli larĝaj ol ili estus alikaze. Tamen ili faris preskaŭ nenion por malpliigi la distancon inter specioj, per kunligado de multaj, fajngradaj, mezaj variaĵoj; kaj la fakto ke ĉi tio ne okazis probable estas la plej grava kaj plej evidenta el ĉiuj multaj kontraŭargumentoj kiujn oni povas prezenti kontraŭ miaj vidpunktoj. Sekve, estos utile resumi la suprajn komentojn per imagita ilustraĵo. La Malaja Insularo estas preskaŭ same granda kiel Eŭropo, de la Norda Kabo ĝis Mediteraneo, kaj de Britio ĝis Rusio; kaj sekve egalas al ĉiuj geologiaj stratumaroj kiuj estas iom zorgeme esploritaj, escepte de tiuj de Usono. Mi tute konsentas kun sinjoro Gudvin-Osten (Goodwin-Austen), ke la nuna stato de la Malaja Insularo, kun ĝiaj multaj grandaj insuloj apartigitaj de vastaj kaj malprofundaj maroj, probable reprezentas la antaŭan staton de Eŭropo, kiam la plejo de niaj stratumaroj akumuliĝadis. La Malaja Insularo estas unu el la plej riĉaj regionoj en la tuta mondo je organikaĵoj; tamen se oni kolektus ĉiujn speciojn kiuj iam ajn vivis tie, ili tre malsufiĉe reprezentus la naturhistorion de la mondo!

Estas multaj kialoj por kredi ke la teraj produktaĵoj de la insularo estus konservitaj ekstreme neperfekte en la stratumaroj kiujn oni supozas nun akumuliĝantaj tie. Mi suspektas ke malmultaj de la strikte plaĝaj animaloj, aŭ de tiuj kiuj vivas sur nudaj submaraj rokoj, kovriĝus; kaj tiuj kovritaj de gruzo aŭ sablo ne daŭrus ĝis fora epoko. Kie ajn sedimento ne akumuliĝus sur la marfundo, aŭ kie ĝi ne akumuliĝus sufiĉe rapide por protekti la organikajn korpojn de putriĝo, neniuj restaĵoj povus esti konservitaj.

Ĉe tiu insularo, mi kredas ke fosiliaj stratumaroj povus formiĝi je sufiĉa dikeco por daŭri al epoko tiom for en la estonteco kiom la sekundaraj stratumaroj foras en pasinteco, nur dum periodoj de sinkado. Ĉi tiuj periodoj de sinkado estus apartigitaj de si per grandegaj intervaloj, dum kiuj la areo estus aŭ nemoviĝanta aŭ leviĝanta; dum leviĝo, ĉiu fosilia stratumaro detruiĝus, preskaŭ tuj kiam ĝi akumuliĝus, pro la senĉesa agado de la marbordo, kiel oni nun vidas ĉe la marbordoj de Suda Ameriko. Dum la periodoj de sinkado, probable okazus multe da formorto; dum periodoj de leviĝo, estus multe da variado, sed la geologia registro tiam estus malplej kompleta.

Estas dubinde ĉu la daŭro de iu granda periodo de sinkado ĉe la tuto aŭ parto de la insularo, kun samtempa akumuliĝo de sedimento, superus la averaĝan daŭron de la samaj speciaj formoj; kaj ĉi tiuj eventualaĵoj estas nepraj por la konservado de ĉiuj transiraj gradoj inter iuj du aŭ pli da specioj. Se tiaj gradoj ne estus plene konservitaj, transiraj variaĵoj aperus nur kiel multaj apartaj specioj. Ankaŭ estas probable ke ĉiu granda periodo de sinkado estus interrompita de osciloj de marnivelo, kaj ke malgrandaj klimataj ŝanĝiĝoj okazus dum tiaj longaj periodoj; kaj en ĉi tiaj kazoj, la loĝantoj de la insularoj devus migri, kaj neniu fajngrada registro de iliaj modifiĝoj povus esti konservita en iu ajn stratumaro.

Tre multaj el la maraj loĝantoj de la insularo nun etendiĝas milojn da mejloj ekster la regiono; kaj pro analogeco mi kredas ke estus ĉefe ĉi tiuj vaste etendiĝantaj specioj kiuj plej ofte produktus novajn variaĵojn; kaj komence la variaĵoj estus ĝenerale lokaj aŭ limigitaj al iu loketo, sed se ili havus iun klaran avantaĝon, aŭ plie modifiĝus aŭ pliboniĝus, ili malrapide disvastiĝus kaj forpuŝus siajn gepatrajn formojn. Kiam tiaj variaĵoj revenus al siaj antikvaj hejmoj, ili malsamus de sia antaŭa stato laŭ preskaŭ unueca, kvankam eble ekstreme malgranda grado. Tial, laŭ la principoj aplikataj de multaj paleontologoj, ili estus rangigitaj kiel novaj kaj apartaj specioj.

Sekve, se estas iom da vero en ĉi tiuj komentoj, oni devas ne atendi trovi en geologiaj stratumaroj senliman nombron da tiuj fajngradaj transiraj formoj kiuj, laŭ mia teorio, certe ligis ĉiujn pasintajn kaj nuntempajn speciojn de la sama grupo, kiel unu longan kaj branĉantan ĉenon de vivo. Oni devas atendi nur kelkajn ĉenerojn, iujn proksime, kaj aliajn malproksime rilatajn inter si; kaj ĉi tiuj ĉeneroj, se ili estus trovitaj en malsamaj stadioj de la sama stratumaro, eĉ se ili estus tre proksimaj, estus rangigitaj kiel apartaj specioj de la plejo de paleontologoj. Mi agnoskas ke mi neniam suspektus kiom malriĉa la plej bone konservita geologia sekcio estas, kiel registro pri la ŝanĝiĝoj de la vivo, se la malfacileco por malkovri nenombreblajn transirajn ĉenerojn inter specioj, kiuj aperas ĉe la komenco kaj fino de ĉiu stratumaro, ne tiom defius mian teorion.

Pri la subita apero de tutaj grupoj de Rilataj Specioj. La subita maniero laŭ kiu tutaj grupoj de specioj aperas en iuj stratumaroj, estis atentigita de pluraj paleontologoj, ekzemple, de Agasi (Agassiz), Pikte (Pictet), kaj plej insiste de profesoro Seĝvik (Sedgwick), kiel fatala kontraŭargumento al la kredo pri la transformiĝo de specioj. Se multaj specioj, apartenantaj al la samaj genroj aŭ familioj, vere ĉiuj ekaperis samtempe, la fakto estus fatala al la teorio de deveno kun malrapida modifiĝo per natura selektado. La formiĝo de grupo de vivoformoj, ĉiuj devenintaj de unu pragenerinto, devus esti ekstreme malrapida procezo; kaj la pragenerintoj devus vivi longajn epokojn antaŭ siaj modifiĝintaj praidoj. Sed oni daŭre trotaksas la kompletecon de la geologia registro, kaj malĝuste supozas, ke ĉar iuj genroj aŭ familioj ne estis trovitaj sub iu stadio, ke ili ne ekzistis antaŭ tiu stadio. Oni daŭre forgesas kiom granda la mondo estas, kompare kun la areo de zorge esploritaj stratumaroj; oni forgesas ke grupoj de specioj eble aliloke longe ekzistis kaj malrapide plimultiĝis antaŭ ol ili invadis la antikvajn insularojn de Eŭropo kaj Usono. Oni subtaksas la grandegajn intervalojn de tempo kiuj probable pasis inter sinsekvaj stratumaroj, kiuj eble daŭris pli longe en iuj kazoj ol la tempo kiu necesis por la akumuliĝo de ĉiu stratumaro. Ĉi tiuj intervaloj estus sufiĉe longaj por la multiĝo de specioj, de unu aŭ kelkaj gepatraj formoj; kaj en posta stratumaro tiaj specioj ŝajnus subite kreitaj.

Mi eble ĉi tie rediru antaŭan rimarkon, tio estas, ke organismo eble bezonus longan pason de epokoj por adaptiĝi al iu nova kaj unika vivmaniero, ekzemple, flugado tra la aero; sed kiam ĝi estus atinginta ĉi tion, kaj kelkaj specioj tiel estus akirintaj grandan avantaĝon super aliaj organismoj, relative mallonga tempo necesus por produkti multajn diverĝantajn formojn, kiuj kapablus rapide kaj larĝe disvastiĝi tra la mondo.

Mi nun prezentos kelkajn ekzemplojn por ilustri ĉi tiujn rimarkojn, kaj por montri kiom erarema ni estas, supozante ke tutaj grupoj de specioj produktiĝis subite. Mi menciu la bone konatan fakton ke en geologiaj traktaĵoj, publikigitaj antaŭ nemulte da jaroj, oni ĉiam asertis ke la granda klaso de mamuloj subite aperis ĉe la komenco de la terciaraj stratumoj. Kaj nun unu el la plej riĉaj konataj akumulaĵoj de fosiliaj mamuloj apartenas al la mezo de la sekundaraj stratumoj; kaj unu vera mamulo estis malkovrita en la nova ruĝa sabloŝtono ĉe preskaŭ la komenco de ĉi tiu granda stratumaro. Kuvier (Cuvier) insistadis ke neniu simio troviĝas en iu ajn terciara stratumo; sed nun formortintaj specioj estas malkovritaj en Hindio, Suda Ameriko, kaj en Eŭropo eĉ tiom frue kiom la Eocena stadio. La plej okulfrapa kazo, tamen, estas tiu de la Balena familio; ĉar ĉi tiuj animaloj havas grandegajn ostojn, estas maraj, kaj troviĝas tra la mondo, la fakto ke eĉ ne unu osto de baleno estis malkovrita en ajna sekundara stratumaro, ŝajnis tute pravigi la kredon ke ĉi tiu granda kaj unika ordo estis subite produktita en la intervalo inter la lasta sekundara epoko kaj la plej frua terciara epoko. Sed nun oni povas legi en la Aldonaĵo al la 'Manlibro' de Lajel, publikigita en 1858, klaran indikaĵon pri la ekzisto de balenoj en la supra verdsabla stratumaro, iom antaŭ la fino de Mezozoiko.

Mi eble prezentu alian kazon, kiu tre surprizis min kiam mi renkontis ĝin. En eseo pri Fosiliaj Senpedunklaj Ciripedoj, mi asertis ke, pro la nombro da vivantaj kaj formortintaj terciaraj specioj; pro la malordinara abundo de individuoj de multaj specioj ĉie en la mondo, de la Arktaj regionoj ĝis la ekvatoro, kiuj loĝas en diversaj zonoj de profundeco, de supraj tajdaj limoj ĝis 50 klaftoj [91.5 m]; pro la perfekta maniero laŭ kiu specimenoj estas konservitaj en la plej malnovaj terciaraj stratumoj; pro la facileco per kiu eĉ fragmento de konko rekoneblas; pro ĉiuj ĉi tiuj cirkonstancoj, mi konkludis ke se senpedunklaj ciripedoj ekzistus dum la sekundaraj periodoj, ili certe estus konservitaj kaj malkovritaj; ĉar neniu specio estis malkovrita en stratumoj de tiu epoko, mi konkludis ke ĉi tiu granda grupo subite formiĝis ĉe la komenco de la terciara stratumaro. Ĉi tio estas granda ĝeno al mi, ĉar mi pensis ke ĝi aldonas unu plian kazon de subita apero de granda grupo de specioj. Sed mia verko estis apenaŭ publikigita, kiam lerta paleontologo, sinjoro Boske (Bosquet), sendis al mi desegnaĵon de perfekta specimeno de nedubebla senpedunkla ciripedo, kiun li mem eltiris de Belgia kreto. Kaj, kvazaŭ por fari la kazon plej okulfrapa, ĉi tiu senpedunkla ciripedo estas Chthamalus, tre malrara, granda, kaj ĉietrovebla genro, de kiu neniu specimeno estas ankoraŭ trovita en ajna terciara stratumo. Sekve, oni nun scias kun certeco ke senpedunklaj ciripedoj ekzistis dum la Mezozoika periodo; kaj ĉi tiuj ciripedoj eble estis la pragenerintoj de multaj terciaraj kaj modernaj specioj.

La kazo pri subita apero de tuta grupo de specioj, kiun paleontologoj plej ofte prezentas, estas tiu de la teleostaj fiŝoj, dum frua Kretaceo. Ĉi tiu grupo inkluzivas la grandan plejon de nun vivantaj specioj. Lastatempe, profesoro Pikte puŝis ilian ekziston unu stadion pli fruen; kaj iuj paleontologoj kredas ke iuj multe pli malnovaj fiŝoj, pri kiuj la rilatoj estas malprecize konataj, vere estas teleostaj. Tamen, se oni supozas ke ili ĉiuj aperis, kiel Agasi kredas, ĉe la komenco de la kreta stratumaro, tio certe estus tre rimarkinda; sed mi ne kredas ke ĝi estus nevenkebla malfacilaĵo por mia teorio, escepte se oni ankaŭ povus pruvi ke la specioj de ĉi tiu grupo aperis subite kaj samtempe tra la mondo dum ĉi tiu sama periodo. Estas preskaŭ superflue mencii ke apenaŭ iuj ajn fosiliaj fiŝoj estas konataj de la suda duonsfero; kaj per foliumado de la paleontologiaj verkoj de Pikte, oni povas vidi ke en pluraj Eŭropaj stratumaroj tre malmultaj specioj estas konataj. Kelkaj familioj de fiŝoj nun havas limigitajn etendiĝojn; la teleostaj fiŝoj eble antaŭe havis simile limigitan etendiĝon, kaj multe evoluinte en unu maro, eble larĝe disvastiĝis. Kaj oni ne supozu ke la maroj de la mondo ĉiam estis tiom libere malfermitaj de sudo ĝis nordo kiom ili nuntempe estas. Eĉ hodiaŭ, se la Malaja Insularo konvertiĝus al [seka] tero, la tropikaj partoj de la Hindia Oceano formus grandan kaj tute fermitan basenon, en kiu ajna granda grupo de maranimaloj eble multobliĝus; kaj tie ili restus enfermitaj, ĝis kiam iuj specioj adaptiĝus al pli malvarma klimato, kaj ekkapablus ĉirkaŭiri la sudan kabon de Afriko aŭ Aŭstralio, kaj tiel atingi aliajn forajn marojn.

Pro ĉi tiuj kaj similaj konsideroj, sed ĉefe pro nia nescio pri la geologio de landoj ekster la limoj de Eŭropo kaj Usono; kaj pro la revolucio de paleontologiaj ideoj pri multaj aferoj, kiujn la malkovroj de la lastaj dek du jaroj kaŭzis, ŝajnas al mi malprudente paroli dogmeme pri la vico de organikaĵoj tra la mondo. Estus kvazaŭ natursciencisto albordiĝus dum kvin minutoj sur iu dezerta parto de Aŭstralio, kaj tiam diskutus la nombron kaj etendiĝon de ĝiaj produktaĵoj.

Pri la subita apero de grupoj de rilataj specioj en la plej malsuperaj konataj fosiliaj stratumoj

Estas alia rilata malfacilaĵo, kiu estas multe pli grava. Mi celas la manieron laŭ kiu pluraj specioj de la sama grupo subite aperas en la plej malsuperaj konataj fosiliaj rokoj. La plejo de argumentoj kiuj konvinkis min ke ĉiuj vivantaj specioj de la sama grupo devenis de unu pragenerinto, aplikiĝas kun sama forto al la plej fruaj konataj specioj. Ekzemple, mi ne povas dubi ke ĉiuj Siluriaj trilobuloj devenis de unu krustulo, kiu certe vivis longe antaŭ Silurio, kaj kiu probable multe diferencis de iu ajn konata animalo. Iuj el la plej antikvaj Siluriaj animaloj, kiel la Naŭtilo, Lingulo, ktp., ne multe diferencas de vivantaj specioj; kaj laŭ mia teorio oni ne povas supozi ke ĉi tiuj malnovaj specioj estis la pragenerintoj de ĉiuj specioj en la ordoj al kiuj ili apartenas, ĉar ili ne prezentas trajtojn iel ajn mezajn inter ili. Plie, se ili estus la pragenerintoj de ĉi tiuj ordoj, ili preskaŭ certe estus anstataŭitaj kaj formortigitaj antaŭ longe de siaj multnombraj kaj pliboniĝintaj praidoj.

Sekve, se mia teorio veras, estas nedisputeble ke antaŭ ol la plej malsupera Siluria stratumo deponiĝis, longaj periodoj pasis, tiom longaj, aŭ probable multe pli longaj ol la tuta intervalo de la Siluria epoko ĝis la nuna tempo; kaj dum ĉi tiuj vastaj tamen tre nekonataj periodoj de tempo, vivaĵoj svarmis en la mondo.

[Rimarko de tradukinto: Darvino uzis la terminon 'Siluria' por nomi la plej malsuperan geologian periodon kun fosilioj. Geologoj poste dividis ĉi tiun periodon je tri (de la plej frua): Kambrio, Ordovicio kaj Silurio.]

Pri la demando kial oni ne trovas registrojn de ĉi tiuj vastaj pratempaj periodoj, mi ne povas respondi kontentige. Pluraj el la plej elstaraj geologoj, ĉefe kavaliro R. Murĉison, estas konvinkitaj ke oni vidas en la organikaj restaĵoj de la plej malsupera Siluria stratumo la tagiĝo de la vivo sur ĉi tiu planedo. Aliaj tre kompetentaj spertuloj, kiel Lajel kaj la forpasinta E. Forbs, disputas ĉi tiun konkludon. Oni devas ne forgesi ke nur malgranda proporcio de la mondo estas precize konata. Sinjoro Barand (Barrande) lastatempe aldonis plian kaj pli malaltan stadion al la Siluria sistemo, en kiu novaj kaj unikaj specioj abundas. Indikaĵoj de vivo estis trovitaj el la Longmindaj stratumoj (Longmynd) sub la zono kiun Barand nomas pratempa. La enesto de fosfataj nodaĵoj kaj bituma materialo en iuj el la plej malsuperaj senfosiliaj rokoj, probable indikas la antaŭan ekziston de vivo dum ĉi tiuj periodoj. Sed estas treege malfacile kompreni la mankon de vastaj amasoj de fosiliaj stratumoj, kiuj, laŭ mia teorio, sendube ie akumuliĝis antaŭ Silurio. Se ĉi tiuj plej antikvaj stratumoj estus tute foreroziitaj, aŭ neniigitaj per metamorfado, oni devus trovi nur malgrandajn restaĵojn de la stratumaroj kiuj sekvas ilin laŭ aĝo, kaj ĉi tiuj devus esti, tre ĝenerale, en metamorfa kondiĉo. Sed la priskriboj kiujn oni nun posedas pri la Siluriaj deponaĵoj tra vastegaj teritorioj de Rusio kaj Norda Ameriko ne subtenas la vidpunkton ke ju pli stratumaro maljunas, des pli ĝi suferis ekstreman erozion kaj metamorfon.

La kazo provizore devas resti neklarigita; kaj oni prave povas prezenti ĝin kiel validan argumenton kontraŭ la vidpunktoj prezentitaj ĉi tie. Por montri ke ĝi eble poste ricevos iun klarigon, mi prezentas la sekvan hipotezon. Pro la naturo de organikaj restaĵoj, kiuj ŝajne ne loĝis en profundaj marfundoj, en la pluraj stratumaroj de Eŭropo kaj Usono; kaj pro la kvanto da sedimento, mejlojn dika, de kiu ĉi tiuj stratumaroj konsistas, oni povas konkludi ke de komenco ĝis fino grandaj insuloj aŭ areoj de tero, de kie la sedimento venis, ekzistis en la ĉirkaŭejo de la ekzistantaj kontinentoj de Eŭropo kaj Norda Ameriko. Sed oni ne scias kio estis la stato de aferoj en la intervaloj inter la sinsekvaj stratumaroj; ĉu Eŭropo kaj Usono ekzistis kiel seka tero dum ĉi tiuj intervaloj, aŭ kiel submara surfaco proksime al tero, sur kiu sedimento ne deponiĝis, aŭ denove kiel la fundo de vasta kaj profundega maro.

Konsiderante ekzistantajn oceanojn, kiuj estas trioble pli grandaj ol la kontinentoj, oni vidas ilin kovritaj de multaj insuloj; sed oni konas neniun oceanan insulon kiu havas eĉ restaĵon de Paleozoika aŭ sekundara stratumaro. Tial, oni eble povas konkludi ke dum la Paleozoikaj kaj sekundaraj periodoj, nek kontinentoj nek kontinentaj insuloj ekzistis kie la oceanoj nun etendiĝas; ĉar se ili ekzistus tie, Paleozoikaj kaj sekundaraj stratumaroj plej probable akumuliĝus pro sedimentoj de ilia erozio; kaj estus almenaŭ parte levitaj pro osciloj de marnivelo, kiujn oni rajtas supozi okazintaj dum ĉi tiuj longegaj periodoj. Se oni povas konkludi ion de ĉi tiuj faktoj, oni povas konkludi ke kie la oceanoj nun etendiĝas, oceanoj etendiĝis ekde la plej fruaj periodoj pri kiuj ekzistas indikaĵoj; kaj aliflanke, kie la kontinentoj nun ekzistas, grandaj areoj de tero ekzistis, submetitaj, sendube, al grandaj osciloj de marnivelo, ekde la plej frua Siluria periodo. La kolora mapo aldonita al mia volumo pri Koralaj Rifoj, konvinkis min ke la grandaj oceanoj ankoraŭ estas ĝenerale areoj de sinkado, la grandaj insularoj ankoraŭ estas areoj de oscilanta marnivelo, kaj la kontinentoj estas areoj de leviĝo*. Sed ĉu oni rajtas supozi ke aferoj tiel statis eterne? La kontinentoj ŝajne formiĝis, dum multaj osciloj de marnivelo, pro averaĝa plio da levoforto; sed ĉu ne eblas ke la areoj de plia moviĝo ŝanĝiĝis dum la paso de epokoj? Dum periodo treege antaŭ Silurio, eble kontinentoj ekzistis kie la maroj nun etendiĝas; kaj klaraj kaj malfermitaj oceanoj eble ekzistis kie la kontinentoj nun staras. Kaj oni ne rajtus supozi ke se, ekzemple, la fundo de la Pacifika Oceano nun konvertiĝus al kontinento, oni trovus tie stratumarojn pli malnovajn ol la Siluriajn stratumojn, se tiaj antaŭe deponiĝis; ĉar povus okazi ke la stratumoj kiuj sinkus kelkajn mejlojn pli proksimen al la tera centro, kaj kiuj estus premitaj per grandega pezo de superkuŝanta akvo, eble submetiĝus al multe pli da metamorfado ol la stratumoj kiuj ĉiam restis pli proksime al la surfaco. La vastegaj areoj en iuj partoj de la mondo, ekzemple en Suda Ameriko, de nudaj metamorfaj rokoj, kiuj sendube estis hejtitaj sub granda premo, ĉiam ŝajnis al mi bezonantaj specialan klarigon; kaj oni povus kredi ke oni vidas en ĉi tiuj grandaj areoj, la multajn stratumarojn de longe antaŭ Silurio, en tute metamorfinta kondiĉo.

[* La hipotezoj pri kontinentoj en ĉi tiu paragrafo estis malĝustaj. Por moderna kompreno pri sinkado kaj leviĝo de kontinentoj, bonvolu esplori pri Plato-tektoniko, Isostasy, kaj Eustasy.]

La pluraj malfacilaĵoj diskutitaj ĉi tie, tio estas, la manko de senfine multaj transiraj ĉeneroj inter la multaj specioj kiuj ekzistas aŭ ekzistis en sinsekvaj stratumaroj; la subita maniero per kiu tutaj grupoj de specioj aperis en Eŭropaj stratumaroj; la preskaŭ tuta manko, kiel nun sciata, de fosiliaj stratumaroj sub la Siluriaj stratumoj, ĉiuj sendube estas tre gravaj. Oni vidas ĉi tion plej klare pro la fakto ke ĉiuj elstaraj paleontologoj, tio estas, Kuvier, Oen (Owen), Agasi, Barand, Falkoner (Falconer), E. Forbs, ktp, kaj ĉiuj plej grandaj geologoj, kiel Lajel, Murĉison, Seĝvik, ktp., unuanime, ofte tre insiste, asertas la neŝanĝeblecon de specioj. Sed mi havas kialojn por kredi ke unu granda fakulo, kavaliro Karolo Lajel, pro plia pripensado havas gravajn dubojn pri ĉi tiu temo. Mi sentas kiom malprudente estas malkonsenti kun ĉi tiuj grandaj fakuloj, al kiuj, kun aliaj, ni ŝuldas ĉiujn sciojn. Tiuj kiuj konsideras la naturan geologian registron iom ajn kompleta, kaj kiuj ne atribuas multe da pezo al la alispecaj faktoj kaj argumentoj eĉ en ĉi tiu volumo, sendube tuj malakceptos mian teorion. Miaflanke, laŭ la metaforo de Lajel, mi konsideras la naturan geologian registron kiel nekompletan historion de la mondo, kaj skribitan per ŝanĝiĝanta dialekto; de ĉi tiu historio oni posedas nur la lastan volumon, kiuj rilatas al nur du aŭ tri landoj. De tiu volumo, nur tie kaj tie mallonga ĉapitro estas konservita; kaj de ĉiu paĝo, nur kelkaj linioj. Ĉiu vorto de la malrapide ŝanĝiĝanta lingvo, en kiu la historio estas supozite skribita, pli malpli malsama en la interrompita vico de ĉapitroj, reprezentus la ŝajne subite ŝanĝiĝintajn vivoformojn, enterigitajn en sinsekvaj, sed vaste apartigitaj stratumaroj. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la malfacilaĵoj supre diskutitaj multe malpliiĝas, aŭ eĉ malaperas.