◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 7

INSTINKTO





La temo de instinkto povus esti traktita en la antaŭaj ĉapitroj; sed mi pensis ke estos pli oportune trakti la temon aparte, speciale ĉar multaj legantoj probable ekpensis ke tiom miriga instinkto kiom tiu de mielabelo faranta siajn ĉelojn, estas sufiĉe malfacila por rompi mian tutan teorion. Mi devas antaŭe diri, ke mi tute ne traktas la originon de bazaj mensaj kapabloj, nek la originon de vivo mem. Mi traktas nur la diversecon de instinkto kaj de aliaj mensaj kvalitoj de animaloj ene de la sama klaso.

Mi ne provos difini instinkton. Estus facile montri ke ĉi tiu termino kutime ampleksas plurajn apartajn mensajn agojn; sed ĉiuj komprenas la signifon, kiam oni diras ke instinkto instigas la kukolon migri kaj demeti siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj. Oni kutime diras ke ago, kiun ni mem bezonus sperton por fari, kiam farita de animalo, speciale tre juna, sensperta animalo, kaj farita de multaj individuoj sammaniere, sen scii la celon, estas instinkta. Sed mi povus montri ke neniu el ĉi tiuj trajtoj de instinkto estas universala. Kiel Pjer Huber (Pierre Huber) esprimis, malgranda dozo de juĝo aŭ racio ofte havas rolon, eĉ ĉe animaloj tre malsuperaj sur la eskalo de la naturo.

Frederik Kuvier (Frederick Cuvier) kaj pluraj malnovaj metafizikistoj komparis instinkton kun kutimo. Ĉi tiu komparo donas, mi kredas, rimarkinde precizan ideon pri la animstato per kiu instinkta ago estas farata, sed ne de ĝia origino. Multaj kutimaj agoj estas farataj tre senkonscie, kaj certe, ne malofte rekte kontraŭ la konscia volo! Tamen oni povas modifi ilin per volo aŭ racio. Kutimoj facile asociiĝas kun aliaj kutimoj, kaj kun specifaj tempoperiodoj kaj statoj de la korpo. Unufoje akirite, ili ofte restas konstantaj dum la tuta vivo. Oni povus montri plurajn aliajn punktojn de simileco inter instinktoj kaj kutimoj. Kiel la ripeto de bone konata kanto, tiel same pri instinkto: unu ago sekvas alian laŭ iu speco de ritmo; se oni interrompas iun dum kantado, aŭ dum parkera ripetado, tiu ĝenerale estas devigita reiri por reakiri sian kutiman pensfadenon: Pjer Huber trovis ke estas tiel ĉe raŭpo kiu faras tre komplikan hamakon; ĉar kiam li prenis raŭpon kiu finis sian hamakon ĝis, ekzemple, la sesa stadio de konstruo, kaj metis ĝin en hamakon finitan ĝis la tria stadio, la raŭpo simple refaris la kvaran, kvinan, kaj sesan stadiojn de konstruo. Tamen, kiam raŭpo estis elprenita el hamako finita ĝis, ekzemple, la tria stadio, kaj metita en hamakon finitan ĝis la sesa stadio, tiel ke multe de la laboro estis jam finita, ĝi tute ne sentis la avantaĝon de ĉi tio, sed estis tre ĝenita. Por fini sian hamakon, ĝi ŝajne devis komenci de la tria stadio, kiun ĝi laste finis, kaj tiel provi fini la jam finitan laboron.

Se oni supozas ke iuj kutimaj agoj herediĝas – kaj mi kredas ke oni povas montri ke ĉi tio foje okazas – tiam la simileco inter kio originale estis kutimo kaj [kio estis] instinkto fariĝas tiom proksima, ke oni ne povas distingi. Se Mozart, anstataŭ ludi pianon kiam trijaraĝa, post mirige malmulte da ekzercado, ludis melodion post neniu ajn ekzerco, oni povus vere diri ke li faris tion instinkte. Sed estus plej grava eraro supozi ke multaj instinktoj estis akiritaj de kutimoj ene de unu generacio, kaj poste transdonitaj per heredo al sekvaj generacioj. Oni povas klare montri ke la plej mirigaj instinktoj kiujn oni konas, tio estas, tiuj de la mielabeloj kaj de multaj formikoj, tute ne akireblus tiel.

Oni universale agnoskas ke instinktoj estas tiom gravaj kiom korpa strukturo por la bona farto de ĉiu specio, sub ĝiaj nunaj vivkondiĉoj. Sub ŝanĝiĝintaj vivkondiĉoj, almenaŭ estas ebleco ke malgrandaj modifiĝoj de instinkto profitos al specio; kaj se oni povas montri ke instinktoj varias eĉ iomete, tiam mi ne vidas malfacilecon por ke natura selektado konservu kaj daŭre akumulu variojn de instinkto al ajna grado kiu povas esti profita. Estas tiel, mi kredas, ke ĉiuj plej kompleksaj kaj mirigaj instinktoj originis. Ĉar modifiĝoj de korpa strukturo originas de, kaj pliiĝas per uzado aŭ kutimo, kaj malpliigas aŭ perdiĝas per neuzado, mi ne dubas ke estis same pri instinktoj. Sed mi kredas ke la efikoj de kutimo estas tre malgravaj kompare kun la efikoj [kaŭzitaj] de la natura selektado de tio kio nomeblas 'akcidentaj varioj' de instinktoj; – tio estas, de varioj produktitaj de la samaj nekonataj kaŭzoj kiuj produktas malgrandajn deviojn de korpa strukturo.

Neniu kompleksa instinkto produkteblas per natura selektado, escepte per la malrapida kaj grada akumulado de multaj, malgrandaj, tamen profitdonaj varioj. Sekve, kiel en la kazo de korpaj strukturoj, oni devas trovi en la naturo, ne la verajn transirajn gradojn per kiuj ĉiu kompleksa instinkto estis akirita – ĉar ĉi tiuj troveblus nur ĉe la rektliniaj praparencoj de ĉiu specio – sed oni devas trovi ĉe la flanklinioj de deveno iujn indikaĵojn de tiaj gradoj; aŭ oni devas almenaŭ kapabli montri ke iaj gradoj eblas; kaj certe oni povas fari ĉi tion. Pesinte la fakton ke la instinktoj de animaloj estis nur malmulte observataj, escepte en Eŭropo kaj Norda Ameriko, kaj ke neniu instinkto inter formortintaj specioj estas konata, mi estis surprizita trovi kiom ofte oni povas malkovri gradojn kiuj kondukas al plej kompleksaj instinktoj. La principo Natura non facit saltum [la naturo ne faras salton] validas kun preskaŭ sama forteco al instinktoj kaj al korpaj organoj. Ŝanĝiĝoj de instinkto estas foje helpataj per tio ke iu specio havas malsamajn instinktojn dum malsamaj periodoj de vivo, aŭ dum malsamaj sezonoj de la jaro, aŭ kiam metita en malsamajn cirkonstancojn, ktp.; en tiu kazo unu aŭ la alia instinkto eble konserviĝus per natura selektado. Kaj oni povas montri ke tiaj kazoj de diverseco de instinkto ĉe la sama specio okazas en la naturo.

Denove, same kiel en la kazo de korpaj strukturoj, kaj kongrue al mia teorio, la instinkto de ĉiu specio estas bona por ĝi, sed neniam, laŭ tio kion oni povas juĝi, estis produktita por la ekskluziva bono de aliaj. Unu el la plej fortaj kazoj de animalo kiu ŝajne faras agon nur por la bono de alia, kiun mi konas, estas tiu de afidoj kiuj volonte fordonas sian dolĉan ekskrecion al formikoj: la sekvaj faktoj montras ke ili faras tion volonte. Mi forigis ĉiujn formikojn for de grupo de proksimume dek du afidoj sur rumekso, kaj malebligis kontakton dum pluraj horoj. Post tiu tempo, mi estis certa ke la afidoj volas ekskrecii. Mi rigardis ilin longe per lenso, sed neniu ekskreciis; tiam mi tiklis kaj karesis ilin per haro sammaniere, laŭ mia kapablo, kiel la formikoj faras kun siaj antenoj; sed neniu ekskreciis. Poste, mi permesis al formiko viziti ilin, kaj ĝi tuj ŝajnis, pro sia avida ĉirkaŭkurado, esti tre konscia pri la riĉeco de la afidaro kiun ĝi estis malkovrinta. Tiam ĝi komencis ludi per siaj antenoj sur la abdomeno de afido post afido; kaj ĉiu afido, kiam ĝi eksentis la antenojn, tuj levis sian abdomenon kaj ekskreciis klaran guton de dolĉa suko, kiun la formiko avide forglutis. Eĉ la tre junaj afidoj kondutis same, kio montras ke la ago estas instinkta, kaj ne la rezulto de sperto. Sed ĉar la ekskreciaĵo estas tre viskoza, probable estas oportune por la afidoj ke ĝi estu forigita; kaj tial probable la afidoj ne instinkte ekskrecias por la ekskluziva bono de la formikoj. Kvankam mi ne kredas ke iu ajn animalo en la mondo faras agon por la ekskluziva bono de alia animalo de malsama specio, tamen ĉiu specio provas utiligi la instinktojn de aliaj, same kiel ĉiu utiligas la malpli fortajn korpajn strukturojn de aliaj. Kaj denove, en iuj malmultaj kazoj, iuj instinktoj ne konsidereblas kiel absolute perfektaj; sed ĉar detaloj pri ĉi tio kaj aliaj tiaj punktoj ne estas nepre necesaj, mi preterpasas ilin ĉi tie.

Ĉar iom da varioj de instinktoj en natura stato, kaj la heredo de tiaj varioj, estas nepre necesaj por la agado de natura selektado, mi devus prezenti tiom da kazoj kiom eblas; sed manko de spaco malebligas tion. Mi povas nur aserti ke instinktoj certe varias – ekzemple, la migra instinkto, je distanco kaj direkto, kaj ĝia tuta perdo. Same estas pri birdaj nestoj, kiuj varias parte pro la elektitaj lokoj, kaj pro la naturo kaj temperaturo de la loĝata lando, sed ofte pro tute nekonataj kaŭzoj: Aŭdubono (Audubon) prezentis plurajn rimarkindajn kazojn de nestaj diferencoj de la sama specio en norda kaj suda Usono. Timo al iu specifa malamiko certe estas instinkta trajto, kiel oni povas vidi ĉe birdidoj, kvankam sperto fortigas ĝin, kaj la observo ke aliaj animaloj timas la saman malamikon. Sed, kiel mi montris aliloke, timo al homoj estas malrapide akirata de diversaj animaloj loĝantaj sur dezertaj insuloj; kaj oni povas vidi kazon de ĉi tio, eĉ en Anglio, en la pli granda sovaĝeco de ĉiuj niaj grandaj birdoj, kompare kun niaj malgrandaj birdoj; ĉar la grandaj birdoj estas plej ĉasataj de homoj. Oni povas senriske atribui pli grandan sovaĝecon ĉe grandaj birdoj al ĉi tiu kaŭzo; ĉar sur neloĝataj insuloj, grandaj birdoj ne estas pli timemaj ol malgrandaj; kaj la pigo, tiom timema en Anglio, estas sentima en Norvegio, same kiel la korniko en Egiptio.

Oni povas montri per multe da faktoj ke la ĝenerala karaktero de samspeciaj individuoj, naskitaj en natura stato, estas ekstreme diversa. Oni povas ankaŭ prezenti plurajn kazojn de fojaj kaj strangaj kutimoj ĉe iuj specioj, kiuj povas, se avantaĝaj al la specio, fariĝi, per natura selektado, tute novaj instinktoj. Sed mi bone scias ke ĉi tiuj ĝeneralaj asertoj, sen prezento de detalaj faktoj, apenaŭ pezas sur la menso de la leganto. Mi povas nur ripeti mian certigon, ke mi ne asertas sen bonaj indikaĵoj.

La ebleco, aŭ eĉ probableco de heredaj varioj de instinkto en la naturo, estos fortigita per mallonga konsidero de kelkaj kazoj sub malsovaĝeco. Tiel oni ankaŭ kapablos vidi la respektivajn rolojn kiujn kutimo kaj la selektado de tiel nomataj akcidentaj varioj ludis por modifi la mensajn kvalitojn de malsovaĝaj animaloj. Mi povus prezenti plurajn kuriozajn kaj verajn kazojn montrantajn la heredon de ĉiuj nuancoj de tendencoj kaj gustoj, kaj same de la plej strangaj ruzoj, asociitaj kun iuj mensostatoj aŭ tempoperiodoj. Sed konsideru la bone konatan kazon de la pluraj rasoj de hundoj: ne estas dubeble ke junaj halthundoj foje ekhaltas, kaj eĉ subtenas kiam alia hundo ekhaltas, la unuan fojon kiam ili ĉasas. (Mi mem vidis okulfrapan okazon.) Reportado certe estas iom heredata ĉe trovhundoj; kaj la tendenco de ŝafhundoj kuri ĉirkaŭ ŝafaro, anstataŭ al. Mi ne povas vidi ke ĉi tiuj agoj, farataj de senspertaj junuloj, kaj preskaŭ sammaniere de ĉiu individuo, kun avida ĝuo de ĉiu raso, kaj sen konscio pri la celo, – ĉar la juna halthundo ne pli bone scias ke ĝi haltas por helpi al sia mastro, ol blanka papilio scias kial ĝi demetas siajn ovojn sur folio de brasiko – esence malsamas de veraj instinktoj. Se oni vidus specon de lupo kiu, dum juneco kaj sen trejnado, tuj kiam ĝi flaras sian predon, staras senmove kiel statuo, kaj tiam malrapide rampas antaŭen per unika paŝo; kaj alian specon de lupo, kiu ĉirkaŭkuras, anstataŭ alkuras, gregon de cervoj, kaj pelas ilin al fora loko, oni certe nomus tiajn agojn instinktaj. Malsovaĝaj instinktoj, kiel oni povas nomi ilin, estas certe multe malpli fiksitaj aŭ nevariemaj ol naturaj instinktoj; sed ili estis sub la efikoj de multe malpli strikta selektado, kaj estis transdonataj dum nekompareble malpli longa periodo, sub malpli fiksitaj vivkondiĉoj.

Kiom forte ĉi tiuj malsovaĝaj instinktoj, kutimoj, kaj tendencoj herediĝas, kaj kiom kurioze ili intermiksiĝas, klare evidentas kiam oni krucigas malsamajn rasojn de hundoj. Tiel, oni scias ke kruciĝo kun buldogo efikis dum multaj generacioj la kuraĝon kaj obstinecon de grejhundoj; kaj kruciĝo kun grejhundo donis al tuta familio de ŝafhundoj tendencon ĉasi leporojn. Ĉi tiuj malsovaĝaj instinktoj, kiam tiel testitaj per kruciĝoj, similas al naturaj instinktoj, kiuj sammaniere fariĝas kurioze kunmiksitaj, kaj dum longa periodo montras nuancojn de la instinktoj de unu aŭ alia generinto: ekzemple, Lerua (Le Roy) priskribis hundon, kies praavo estis lupo, kaj ĉi tiu hundo montris nuancon de sia sovaĝa parenceco nur unumaniere: ĝi ne alvenis laŭ rekta linio kiam ĝia mastro vokis.

Oni foje parolas pri malsovaĝaj instinktoj kiel agoj kiuj fariĝis heredataj nur pro longdaŭra kaj deviga kutimo, sed mi pensas ke ĉi tio ne veras. Neniu iam ajn pensus instrui, aŭ probable kapablus instrui, al akrobatkolombo kiel transkapiĝi. Mi observis ke junaj birdoj, kiuj neniam vidis kolombon transkapiĝi, faras ĉi tion. Oni povas kredi ke iu sola kolombo montris malgrandan tendencon al ĉi tiu stranga kutimo, kaj ke longdaŭra selektado de la plej bonaj individuoj dum sinsekvaj generacioj faris akrobatojn kiel ili nun estas; kaj proksime al Glasgovo estas domaj akrobatoj kiuj, laŭ sinjoro Brent, ne povas flugi dek ok colojn alte sen transkapiĝi. Estas dubinde ke iu pensus trejni hundon por montri, se iu sola hundo ne havus naturan tendencon fari tiel; kaj oni scias ke ĉi tio foje okazas, ĉar mi iam vidis tion ĉe purrasa terhundo. Kiam la unua tendenco unuafoje aperis, metoda selektado kaj la heredataj efikoj de deviga trejnado* dum ĉiu sinsekva generacio estis baldaŭ finonta la laboron; kaj nekonscia selektado ankoraŭ agadis, ĉar ĉiu homo provis akiri, sen intenco plibonigi la rason, hundojn kiuj staris kaj ĉasis plej bone. Aliflanke, nura kutimo sufiĉis en iuj kazoj; neniu animalo estas pli malfacile malsovaĝigebla ol la idoj de sovaĝa kuniklo; apenaŭ iu ajn animalo estas pli malsovaĝa ol la idoj de malsovaĝa kuniklo; sed mi ne supozas ke malsovaĝaj kunikloj estis iam ajn selektitaj por malsovaĝeco; kaj mi supozas ke oni devas atribui la tutan hereditan ŝanĝiĝon de ekstrema sovaĝeco al ekstrema malsovaĝeco, simple al kutimo kaj longdaŭra proksima kaptiteco.

[*Rimarko de tradukinto: Oni antaŭlonge malkovris ke la efikoj de trejnado absolute ne heredeblas. Pri kunikloj: Verŝajne ili ja estis selektitaj por malsovaĝeco, eĉ se nekonscie, ĉar la efikoj de longdaŭra kaptiteco ne heredeblas.]

Naturaj instinktoj perdiĝas sub kaptiteco: rimarkinda kazo de ĉi tio videblas ĉe tiuj rasoj de kortbirdoj kiuj tre rare aŭ neniam fariĝas 'kovemaj', tio estas, neniam volas sidi sur siaj ovoj. Nur pro kutimiĝo ni ne vidas kiom universale kaj vaste la mensoj de niaj malsovaĝaj animaloj estis modifitaj per malsovaĝigo. Estas apenaŭ dubeble ke la amo al homoj fariĝis instinkta ĉe hundoj. Ĉiuj lupoj, vulpoj, ŝakaloj, kaj specioj de la kata genro, kiam gardataj kiel hejmbestoj, plej avidas ataki kortbirdojn, ŝafojn, kaj porkojn; kaj ĉi tiu tendenco pruviĝis nekuracebla ĉe hundoj kiuj estis venigitaj hejmen dum juneco el landoj kiel Tero de Fajro kaj Aŭstralio, kie la sovaĝuloj ne gardas ilin kiel hejmajn animalojn. Kiom rare, aliflanke, niaj civilizitaj hundoj, eĉ kiam tre junaj, bezonas instruon por ne ataki kortbirdojn, ŝafojn, kaj porkojn! Sendube, ili foje atakas, kaj tiam estas batataj; kaj se ili ne kuraciĝas, ili estas detruitaj; tiel kutimo, kun iom da selektado, probable kunlaboris por civilizi niajn hundojn per heredo. Aliflanke, junaj kokoj perdis, tute per kutimo, tiun timon al hundoj kaj katoj kiu sendube estis originale instinkta ĉe ili, same kiel ĝi estas klare instinkta ĉe junaj fazanoj, eĉ se vartitaj de kokino. Ne estas kazo ke kokidoj perdis ĉiujn timojn, sed nur timon de hundoj kaj katoj, ĉar se kokino faros klukon de danĝero, ili kuros el sub ŝi (pli speciale junaj meleagroj), kaj kaŝos sin en la ĉirkaŭa greso aŭ vepro; kaj ili verŝajne faras ĉi tion por la instinkta celo ebligi al sia patrino forflugi, kiel oni vidas ĉe sovaĝaj terbirdoj. Sed ĉi tiu instinkto konservita de kokoj fariĝis senutila sub kaptiteco, ĉar la patrina koko estas preskaŭ perdinta la kapablon flugi pro neuzado.

Sekve, oni povas konkludi, ke malsovaĝaj instinktoj estis akiritaj kaj naturaj instinktoj estis perditaj parte per kutimo, kaj parte per homa selektado kaj akumuliĝo dum sinsekvaj generacioj de unikaj mensaj kapabloj kaj agoj, kiuj unue aperis pro tio kiun ni en nia nescio devas nomi akcidento. En iuj kazoj deviga kutimo sole sufiĉis por produkti tiajn hereditajn mensajn ŝanĝiĝojn; en aliaj kazoj devigaj kutimoj faris nenion, kaj ĉio estis la rezulto de selektado, praktikata metode kaj senkonscie; sed en la plejo de kazoj, probable, kutimo kaj selektado kunlaboris.

Oni eble plej bone komprenos kiel instinktoj en la naturo modifiĝis per selektado, se oni konsideros kelkajn kazojn. Mi selektas nur tri, el pluraj kiujn mi devos diskuti en mia estonta verko, – specife, la instinkton kiu instigas la kukolon demeti siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj; la sklavigan instinkton de iuj formikoj; kaj la ĉelfaran kapablon de mielabeloj. Ĉi tiuj du lastaj instinktoj estas ĝenerale konsiderataj de natursciencistoj, kaj juste, kiel la plej mirigaj el ĉiuj konataj instinktoj.

Oni nun ĝenerale agnoskas ke la plej rekta kaj lasta kaŭzo de la kukola instinkto estas ke ĝi demetas siajn ovojn ne ĉiutage, sed je intervaloj de du aŭ tri tagoj; tial, se ĝi farus propran neston kaj kovus proprajn ovojn, tiuj unue demetitaj devus atendi dum ioma tempo sen kovado, aŭ estus ovoj kaj birdidoj de malsamaj aĝoj en la sama nesto. Se tiel estus, la procezo de demetado kaj kovado eble estus maloportune longa, pli speciale ĉar la kukolo devas migri je tre frua periodo; kaj la masklo probable devus nutri la unue elkovitajn idojn sole. Sed la Amerika kukolo estas en ĉi tiu situacio; ĉar ĝi faras propran neston kaj demetas ovojn kaj elkovas ilin sinsekve, ĉio samtempe. Iuj asertas ke la Amerika kukolo foje demetas ovojn en la nestoj de aliaj birdoj; sed mi aŭdis de supera aŭtoritatulo, doktoro Bruer (Brewer), ke ĉi tio estas eraro. Tamen, mi povus prezenti kelkajn kazojn de diversaj birdoj pri kiuj oni scias ke ili foje demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj. Nun supozu ke la antikva pragenerinto de la Eŭropa kukolo havis la kutimojn de la Amerika kukolo; sed ke foje ĝi demetis ovon en la nesto de alia birdo. Se la adolta birdo profitus de ĉi tiu foja kutimo, aŭ se la idoj fariĝus pli viglaj per avantaĝa utiligo de la misa patrina instinkto de alia birdo, ol per la vartado de propra patrino, kiu sendube devus peni ĉar ĝi havus ovojn kaj idojn de malsamaj aĝoj samtempe; tiukaze la adoltaj birdoj aŭ la adoptigitaj idoj gajnus avantaĝon. Kaj analogeco kondukas min kredi, ke la idoj tiel vartitaj emus sekvi pro heredo la fojan kaj malnormalan kutimon de sia patrino, kaj mem emus demeti siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj, kaj tiel sukcesus kreskigi siajn idojn. Per ĉi tia daŭra procezo, mi kredas ke la stranga instinkto de nia [Eŭropa] kukolo povus formiĝi, kaj ja tiel formiĝis. Mi aldonu ke, laŭ doktoro Grej (Gray) kaj iuj aliaj observantoj, la Eŭropa kukolo ne tute perdis sian patrinan amon kaj zorgemon al siaj propraj idoj.

La foja kutimo demeti ovojn en la nestoj de aliaj birdoj, samspeciaj aŭ malsamspeciaj, ne estas tre malofta ĉe la Galinoj; kaj ĉi tio eble klarigas la originon de unika instinkto ĉe la rilata grupo de strutoj. Ĉar pluraj femalaj strutoj, almenaŭ en la kazo de la Amerikaj specioj, kuniĝas kaj unue demetas kelkajn ovojn en unu nesto kaj poste en alia; kaj ĉi tiuj estas kovitaj de la maskloj. Ĉi tiu instinkto probable klarigeblas per la fakto ke la femaloj demetas grandan nombron da ovoj; sed, kiel en la kazo de la kukolo, je intervaloj de du aŭ tri tagoj. Tamen ĉi tiu instinkto de la Amerika struto ankoraŭ ne perfektiĝis; ĉar surpriza nombro da ovoj troviĝas dise sur la ebenaĵo, tiel ke dum unutaga serĉado, mi trovis ne malpli ol dudek perditajn kaj pereintajn ovojn.

Multaj abeloj estas parazitaj, kaj ĉiam demetas siajn ovojn en la nestoj de alispecaj abeloj. Ĉi tiu kazo estas pli rimarkinda ol tiu de la kukolo; ĉar ne nur la instinktoj de ĉi tiuj abeloj sed ankaŭ iliaj strukturoj modifiĝis kongrue al iliaj parazitaj kutimoj; ili ne posedas polenkolektan aparaton kiu estus necesa se ili devus konservi nutraĵon por siaj propraj idoj. Simile, iuj specioj de Sfegedoj (vespecaj insektoj) parazitas aliajn speciojn; kaj sinjoro Fabre lastatempe montris bonan kialon por kredi ke kvankam la Tachytes nigra ĝenerale faras propran tunelon kaj provizas ĝin per paralizitaj predoj por nutri siajn proprajn larvojn, tamen kiam ĉi tiu insekto trovas tunelon jam finitan kaj provizitan de alia sfego, ĝi utiligas la trovaĵon, kaj tiuokaze fariĝas parazito. Ĉikaze, kiel en la supozita kazo de kukolo, mi ne vidas malfacilecon por natura selektado fari fojan kutimon konstanta, se tio avantaĝus al la specio, kaj se la insekto kies nesto kaj konservita nutraĵo estas tiel ŝtelakiritaj, ne ekstermiĝus.

Sklaviga instinkto

Ĉi tiu rimarkinda instinkto estis unue malkovrita ĉe Formica (Polyerges) rufescens de Pjer Huber, eĉ pli bona observanto ol sia laŭdata patro. Ĉi tiu formiko absolute dependas de siaj sklavoj; sen ilia helpo, la specio certe formortus ene de nur unu jaro. La maskloj kaj fekundaj femaloj ne laboras. La laboristoj aŭ malfekundaj femaloj, kvankam tre viglaj kaj kuraĝaj dum kaptado de sklavoj, ne faras alian laboron. Ili ne kapablas fari proprajn nestojn, nek nutri proprajn larvojn. Kiam fariĝas evidente ke la nesto maloportunas, kaj ili devas migri, la sklavoj determinas la migradon, kaj fakte portas siajn mastrojn per siaj makzeloj. Tiom komplete senkapablaj estas la mastroj, ke kiam Huber izoligis tridek, sen sklavoj, sed kun multe da ilia plej ŝatata manĝaĵo, kaj kun iliaj larvoj kaj pupoj por instigi ilian laboron, ili faris nenion; ili eĉ ne kapablis nutri sin, kaj multaj mortis pro malsato. Huber tiam enmetis unu sklavon (Formica fusca), kaj ĝi tuj komencis labori, nutris kaj savis la travivintojn, faris kelkajn ĉelojn kaj prizorgis la larvojn, kaj ordigis ĉion. Kio povus esti pli malordinara ol ĉi tiuj bone certigitaj faktoj? Se oni ne konus aliajn sklavigajn formikojn, estus senespere hipotezi pri kiel tiom miriga instinkto povus perfektiĝi.

Pjer Huber ankaŭ unue malkovris ke Formica sanguinea estas sklaviga formiko. Ĉi tiu specio troviĝas en la sudaj partoj de Anglio, kaj ĝiaj kutimoj estis studataj de sinjoro F. Smis (Smith), de la Britia Muzeo, al kiu mi ŝuldas multajn dankojn pro informoj pri ĉi tiu kaj aliaj temoj. Kvankam mi plene fidas la asertojn de Huber kaj sinjoro Smis, mi provis trakti la temon skeptike, ĉar dubo pri la vero de tiom malordinara kaj malŝatinda instinkto kiel sklavigo estas pardonebla. Sekve, mi prezentos la observojn kiujn mi mem faris, iomete detale. Mi malfermis dek kvar nestojn de Formica sanguinea, kaj trovis kelkajn sklavojn en ĉiuj. Maskloj kaj fekundaj femaloj de la sklav-specioj troviĝas nur ĉe siaj propraj komunumoj, kaj neniam estis observitaj en la nestoj de Formica sanguinea. La sklavoj estas nigraj, kaj ne pli ol duono de la grandeco de siaj ruĝaj mastroj, tiel ke la kontrasto inter iliaj aspektoj estas tre granda. Kiam la nesto estas iomete perturbita, la sklavoj foje eliras, kaj kiel siaj mastroj estas tre malkvietigitaj kaj defendas sian neston: kiam la nesto estas tre perturbita kaj la larvoj kaj pupoj estas malkaŝitaj, la sklavoj energie laboras kun siaj mastroj por forporti ilin al sekura loko. Tial, estas klare ke la sklavoj sentas sin hejme. Dum la monatoj de junio kaj julio, dum tri sinsekvaj jaroj, mi rigardis dum multaj horoj plurajn nestojn en Surio kaj Susekso (Surrey, Sussex), kaj neniam vidis sklavon eniri nek eliri el nesto. Ĉar la sklavoj estas tre malmultaj dum ĉi tiuj monatoj, mi pensis ke ili eble kondutos malsame kiam ili estos pli multaj: sed sinjoro Smis informis al mi ke li observis nestojn dum diversaj horoj dum majo, junio kaj aŭgusto, en Surio kaj Hampŝiro, kaj neniam vidis sklavojn foriri nek eniri neston, kvankam ili estas multnombraj dum aŭgusto. Pro tio li konsideras ilin strikte ĉehejmaj sklavoj. La mastroj, aliflanke, konstante videblas enportantaj materialojn por la nesto, kaj ĉiajn manĝaĵojn. Tamen, dum la nuna jaro, en la monato julio, mi trovis komunumon kun nekutime granda nombro da sklavoj, kaj mi observis kelkajn sklavojn foriri la neston kun siaj mastroj. Ili marŝis laŭ la sama vojo al skota pino [Pinus sylvestris] dudek kvin metrojn for, kiun ili kune grimpis, probable serĉante afidojn aŭ koĉenilojn. Laŭ Huber, kiu havis multajn ŝancojn por observado, en Svisio la sklavoj kutime laboras kun siaj mastroj por fari la neston, kaj ili solaj malfermas kaj fermas la enirejojn matene kaj vespere; kaj, laŭ eksplicita aserto de Huber, ilia ĉefa okupo estas serĉi afidojn. Ĉi tiu diferenco inter la kutimoj de mastroj kaj sklavoj en la du landoj, probable dependas nur de la fakto ke pli da sklavoj estas kaptataj en Svisio ol en Anglio.

Iun tagon mi bonŝance observis migradon de iu nesto al alia, kaj estis tre interese vidi la mastrojn, kiel Huber priskribis, zorgeme portantajn siajn sklavojn per siaj makzeloj. Alian tagon, dudeko da sklavigantoj, kiuj frekventis la saman lokon, evidente ne serĉante manĝaĵon, kaptis mian atenton; ili proksimiĝis al, kaj estis vigle forpelitaj de sendependa komunumo de la sklav-specio (Formica fusca); foje estis ĝis tri formikoj de ĉi tiu specio tenantaj la krurojn de la sklaviga Formica sanguinea. Ĉi tiuj senkompate mortigis siajn malgrandajn kontraŭulojn, kaj forportis iliajn mortintajn korpojn kiel manĝaĵon al sia nesto, dudek naŭ metrojn for; sed ili ne sukcesis akiri pupojn por eduki kiel sklavojn. Poste mi elfosis kelkajn pupojn de Formica fusca el alia nesto, kaj metis ilin sur malplenan lokon proksime al la batalejo; ili estis avide kaptitaj kaj forportitaj de la tiranoj, kiuj eble imagis ke ili finfine venkis en sia ĵusa batalo.

Samtempe mi metis sur la saman lokon malgrandan terpecon kun la pupoj de alia specio, F. flava, kun kelkaj malgrandaj flavaj formikoj ankoraŭ pendantaj de la pecoj de la nesto. Ĉi tiu specio estas foje, sed rare, sklavigita, kiel estas priskribite de sinjoro Smis. Kvankam ĝi estas tre malgranda specio, ĝi estas tre kuraĝa, kaj mi vidis ĝin feroce ataki aliajn formikojn. En unu kazo mi trovis kun surprizo sendependan komunumon de F. flava sub ŝtono, kiu estis sub nesto de la sklaviga F. sanguinea; kaj kiam mi akcidente perturbis ambaŭ nestojn, la malgrandaj formikoj atakis siajn grandajn najbarojn kun surpriza kuraĝo. Tiam mi estis scivolema determini ĉu F. sanguinea povas distingi inter la pupoj de F. fusca, kiujn ili kutime sklavigas, kaj tiuj de la malgrandaj kaj ferocaj F. flava, kiujn ili rare kaptas. Estis evidente ke ili tuj distingis inter ili: ĉar mi vidis ke ili avide kaj tuj kaptis la pupojn de F. fusca, tamen ili tre timis kiam ili renkontis la pupojn, aŭ eĉ la teron de la nesto de F. flava, kaj rapide forkuris; sed post proksimume kvaronhoro, iomete post kiam ĉiuj malgrandaj flavaj formikoj estis foririntaj, ili kuraĝiĝis kaj forportis la pupojn.

Iun vesperon mi vizitis alian komunumon de F. sanguinea, kaj trovis kelkajn formikojn enirantajn sian neston, portantajn la mortintajn korpojn de Formica fusca (kio montras, ke ne estis migrado) kaj multajn pupojn. Mi spuris la revenantan defilon ŝargitan per rabaĵo, proksimume kvardek metrojn, al tre dika erikejo, de kie mi vidis la lastan individuon de F. sanguinea eliri, portantan pupon; sed mi ne sukcesis trovi la detruitan neston en la dika erikejo. La nesto, tamen, devis esti proksime, ĉar du aŭ tri individuoj de F. fusca ĉirkaŭkuradis plej panike, kaj unu restis senmova kun propra pupo en sia buŝo sur erika branĉeto super sia ruinigita hejmo.

Tiel estas la faktoj, kvankam ili ne bezonis konfirmon de mi, pri la mirigaj instinktoj de sklavigo. Oni observu la kontraston inter la instinktaj kutimoj de F. sanguinea kun tiuj de F. rufescens. Ĉi lastaj ne konstruas sian propran neston, ne determinas proprajn migradojn, ne kolektas manĝaĵon por si nek por siaj idoj, kaj ne kapablas eĉ nutri sin; ili absolute dependas de siaj multnombraj sklavoj. Formica sanguinea, aliflanke, posedas multe malpli da sklavoj, kaj dum la frua parto de somero ekstreme malmultaj. La mastroj determinas kiam kaj kie nova nesto estos konstruita, kaj kiam ili migras, la mastroj portas la sklavojn. En Svislando kaj Anglio la sklavoj ŝajne ekskluzive prizorgas la larvojn, kaj nur la mastroj iras por sklavigaj ekspedicioj. En Svislando la sklavoj kaj mastroj kune laboras, farante kaj portante materialojn por la nesto: ambaŭ, sed ĉefe la sklavoj, prizorgas, kaj kolektas sukon de siaj afidoj; kaj tiel ambaŭ kolektas manĝaĵon por la komunumo. En Anglio nur la mastroj kutime forlasas la neston por kolekti konstrumaterialojn kaj manĝaĵon por si, siaj sklavoj kaj larvoj. Tial, la mastroj en ĉi tiu lando ricevas multe malpli da servado de siaj sklavoj ol tiuj en Svislando.

Mi ne riskos hipotezon pri la paŝoj per kiuj la instinktoj de Formica sanguinea originis. Sed ĉar formikoj, kiuj ne estas sklavigantoj [foje] forportas pupojn de aliaj specioj, (mi vidis ĉi tion), se dise lokitaj proksime al iliaj nestoj, estas ebleco ke pupoj originale konservitaj kiel manĝaĵo povus maturiĝi; kaj la formikoj tiel senintence vartitaj tiam sekvus siajn proprajn instinktojn, kaj laborus laŭ siaj kapabloj. Se ilia ĉeesto pruviĝus utila al la specio kiu kaptis ilin – se estus pli avantaĝe al ĉi tiu specio kapti laboristojn ol generi ilin – la originala kutimo kolekti pupojn por manĝi eble per natura selektado fortiĝus kaj fariĝus konstanta por la tre malsama celo gardi sklavojn. Kiam la instinkto estus akirita, se praktikata multe malpli ol ĉe eĉ nia Britia F. sanguinea, kiu, kiel oni jam vidis, estas malpli helpata de siaj sklavoj ol la sama specio en Svislando, mi ne vidas malfacilecon por natura selektado pliigi kaj modifi la instinkton – kondiĉe ke ĉiu modifo utilus al la specio – ĝis formiĝo de formiko tiom absolute dependa de siaj sklavoj kiom Formica rufescens estas.

Ĉelkonstrua instinkto de la Miel-Abelo

Mi ne prezentos ĉi tie fajnajn detalojn pri ĉi tiu temo, sed simple skizos la konkludojn kiujn mi atingis. Nur homo de malakra intelekto povus rigardi la belegan strukturon de ĉelaro, tiom bele adaptitan al sia funkcio, sen entuziasma admiro. Oni aŭdas de matematikistoj ke abeloj praktike solvis profundan problemon, farante siajn ĉelojn ĝustaformaj por enteni la maksimuman kvanton da mielo kiu eblas, kun la minimuma eluzo de altvalora vakso en la konstruado kiu eblas. Oni komentis ke lerta laboristo, kun fitingaj iloj kaj mezuriloj, trovus tre malfacile fari vaksajn ĉelojn laŭ ĝusta formo, kvankam amaso da abeloj laborantaj en malhela abelujo perfekte faras ĉi tion. Ne gravas kiujn instinktojn oni antaŭsupozas; unuavide ŝajnas tute nekompreneble kiel ili povas fari ĉiujn necesajn angulojn kaj surfacojn, aŭ eĉ percepti kiam ili estas ĝuste faritaj. Sed la malfacileco ne estas tiom granda kiom ĝi unue ŝajnas: oni povas montri, mi pensas, ke ĉi tiu tuta bela konstruaĵo rezultas de kelkaj tre simplaj instinktoj.

Sinjoro Vaterhaŭs (Waterhouse) instigis min esplori ĉi tiun temon. Li montris ke la formo de la ĉelo forte dependas de la ĉeesto de apudaj ĉeloj; kaj oni eble povas konsideri la sekvan vidpunkton kiel nur modifon de lia teorio. Oni konsideru la grandan principon de gradoj, kaj vidu ĉu la Naturo ne malkaŝas sian labormetodon. Ĉe unu fino de mallonga vico estas la burdoj, kiuj uzas siajn malnovajn kokonojn por teni mielon, foje aldonante al ili mallongajn vaksajn tubojn, kaj ankaŭ faras apartajn kaj tre malregulajn rondecajn ĉelojn de vakso. Ĉe la alia fino de la vico estas la ĉeloj de mielabeloj, aranĝitaj laŭ duobla tavolo: ĉiu ĉelo, kiel estas bone konate, estas heksagona prismo. La bazaj randoj de la ses flankoj bevele kuniĝas por formi piramidon de tri romboidoj. Ĉi tiuj romboidoj havas specifajn angulojn, kaj la tri kiuj formas la piramidan bazon de unu ĉelo ĉe unu flanko de la ĉelaro, kuniĝas kun la bazoj de la tri apudaj ĉeloj ĉe la kontraŭa flanko. En la vico inter la ekstrema perfekteco de la mielabelaj ĉeloj kaj la simpleco de tiuj de la burdo, estas la ĉeloj de la Meksika Melipona domestica, zorge priskribita kaj desegnita de Pjer Huber. La Melipona mem estas strukture meza inter la mielabelo kaj la burdo, sed pli proksime rilatas al la lasta: ĝi kreas preskaŭ regulan vaksan ĉelaron de cilindraj ĉeloj, en kiuj la idoj maturiĝas, kaj plie, iujn grandajn vaksajn ĉelojn por enteni mielon. Ĉi tiuj lastaj ĉeloj estas preskaŭ sferaj, havas preskaŭ egalajn grandecojn, kaj estas kunmetitaj en senregula amaso. Sed la grava punkto por rimarki estas ke ĉi tiuj ĉeloj estas ĉiam faritaj tiom proksimaj, ke ili interkruciĝus aŭ enrompus sin, se la sferoj estus kompletigitaj; sed ĉi tio neniam okazas, ĉar la abeloj konstruas perfekte platajn murojn de vakso inter la sferoj kiuj tiel entranĉus sin. Tial ĉiu ĉelo konsistas de ekstera sfera parto kaj du, tri, aŭ pli da perfekte plataj surfacoj, depende de la apudeco de du, tri, aŭ pli da aliaj ĉeloj. Kiam unu ĉelo estas apud tri aliaj ĉeloj, kio ofte kaj necese okazas, ĉar ili havas preskaŭ saman grandecon, la tri plataj surfacoj kuniĝas kiel piramido; kaj ĉi tiu piramido, kiel Huber rimarkis, estas evidente kruda similaĵo al la tri-flanka piramida bazo de la ĉeloj de la mielabelo. Kiel ĉe la mielabelaj ĉeloj, ankaŭ ĉi tie, la tri plataj surfacoj de ĉiu ĉelo necese formas parton de la tri apudaj ĉeloj. Estas evidente ke la Melipona ŝparas vakson per ĉi tiu konstrumaniero; ĉar la plataj muroj inter la apudaj ĉeloj ne estas duobligitaj, sed havas la saman dikecon kiun la eksteraj sferaj partoj havas, kaj tamen ĉiu plata parto formas parton de du ĉeloj.

Konsiderante ĉi tiun kazon, mi ekpensis ke se Melipona farus siajn sferojn je iu specifa distanco inter si, kaj farus ilin je sama grandeco kaj aranĝus ilin simetrie laŭ duobla tavolo, la rezulta strukturo probable estus tiom perfekta kiom la ĉelaro de la mielabelo. Pro tio mi skribis al profesoro Miller de Kembriĝo, kaj ĉi tiu geometriisto bonvolis legi la sekvan aserton, kiun mi komponis surbaze de liaj informoj, kaj diris al mi ke ĝi estas strikte ĝusta: –

Se oni desegnus kelkajn egalajn sferojn kun iliaj centroj lokitaj en du paralelaj tavoloj; kun la centro de ĉiu sfero je la distanco: radiuso × √2 (radiuso × 1.41421), aŭ iu malplia distanco, for de la centroj de la ses ĉirkaŭaj samtavolaj sferoj, kaj je la sama distanco de la centroj de la apudaj sferoj en la alia paralela tavolo; tiukaze, se la facoj de interkruciĝo inter la pluraj sferoj en ambaŭ tavoloj estus formitaj, la rezulto estus duobla tavolo de heksagonaj prismoj kiuj kuniĝas ĉe piramidaj bazoj formitaj de tri romboidoj; kaj la romboidoj kaj la facoj de la heksagonaj prismoj havus ĉiun angulon tute sama al tiuj de la mielabelaj ĉeloj, laŭ la plej bonaj mezuroj kiuj estis faritaj.

Sekve, oni povas senriske konkludi ke se oni povus iomete modifi la instinktojn jam poseditajn de la Melipona, kiuj ne estas tre mirigaj, ĉi tiu abelo farus strukturon tiom mirige perfektan kiom tiu de la mielabelo. Oni supozu ke la Melipona farus siajn ĉelojn vere sferecaj, kaj je la sama grandeco. Ĉi tio ne estus tre surpriza, ĉar oni vidas ke ĝi jam faras tiel iome, kaj oni vidas kiom perfekte cilindraj estas la tuneloj kiujn multaj insektoj kapablas fari en ligno, verŝajne per turniĝado ĉirkaŭ fiksita punkto. Oni supozu ke la Melipona aranĝus siajn ĉelojn laŭ ebenaj tavoloj, kiel ĝi jam faras kun siaj cilindraj ĉeloj; kaj oni plie supozu, kaj jen la plej granda malfacilaĵo, ke ĝi povus iel ĝuste juĝi la distancon por destari de siaj kunlaborantoj kiam pluraj faras siajn sferojn; sed ĝi jam kapablas juĝi distancon tiom bone, ke ĝi ĉiam desegnas siajn sferojn tiel ke ili larĝe interkruciĝas; kaj ĝi unuigas la punktojn de interkruciĝo per perfekte plataj surfacoj. Oni devas plie supozi, sed ĉi tio ne estas malfacilaĵo, ke post la formado de heksagonaj prismoj per interkruciĝo de apudaj sferoj en la sama tavolo, ĝi povus longigi la heksagonon al ajna bezonata longeco por enteni la provizon de mielo; same kiel la mallerta burdo aldonas vaksajn cilindrojn al la rondaj truoj de siaj malnovaj kokonoj. Per tiaj modifoj de instinkto, kiuj unuope ne estas tre mirigaj, – apenaŭ pli mirigaj ol tiuj kiuj gvidas birdon fari sian neston, – mi kredas ke la mielabelo akiris, per natura selektado, sian neimiteblan arkitekturan lertecon.

Sed ĉi tiu teorio estas testebla per eksperimento. Sekvante la ekzemplon de sinjoro Tegetmajer (Tegetmeier), mi apartigis du ĉelarojn, kaj metis inter ili longan, dikan, rektangulan strion de vakso. La abeloj tuj komencis elfosi malgrandajn rondajn kavaĵojn en ĝi; kaj dum ili profundigis ĉi tiujn kavaĵetojn, ili faris ilin pli kaj pli larĝaj, ĝis kiam ili konvertiĝis al malgrandaj kuvoj, kiuj ŝajnis al la okulo perfekte ĝustaj, kiel segmentoj de sfero, kaj preskaŭ samlarĝaj kiel ĉelo. Estis tre interese por mi observi ke kie pluraj abeloj komencis elfosi ĉi tiujn kuvojn proksime, ili komencis sian laboron je tia distanco inter si, ke kiam la kuvoj estis atingintaj la supre menciitan larĝecon (tio estas, preskaŭ la larĝeco de ordinara ĉelo), kaj la profundeco estis proksimume sesono de la diametro de la sfera segmento kiun ili formis, la randoj de la kuvoj interkruciĝis, aŭ enrompis sin. Tuj kiam tio okazis, la abeloj ĉesis elfosi, kaj komencis konstrui platajn murojn de vakso laŭ la linioj de interkruciĝo inter la kuvoj, tiel ke ĉiu heksagona prismo estis konstruita sur la ondeca rando de glata kuvo, anstataŭ sur la rektaj randoj de triflanka piramido kiel en la kazo de ordinaraj ĉeloj.

Tiam mi metis en la abelujon, anstataŭ dikan, rektangulan pecon de vakso, maldikan kaj mallarĝan, klingecan tranĉaĵon, kolorigitan per vermiljono. La abeloj tuj komencis elfosi sur ambaŭ flankoj malgrandajn proksimajn kuvojn, sammaniere kiel antaŭe; sed la vaksa tranĉaĵo estis tiom maldika, ke la fundoj de la kuvoj, se ili estus elfositaj al la sama profundeco kiom en la antaŭa eksperimento, enrompus sin de kontraŭaj flankoj. La abeloj, tamen, ne lasis tion okazi, kaj ili haltigis siajn elfosojn ĝustatempe, tiel ke la fundoj de la kuvoj, tuj kiam ili estis iomete profundigitaj, fariĝis plataj; kaj ĉi tiuj plataj fundoj, formitaj pro tio ke maldikaj platetoj de vermiljona vakso restis neronĝitaj, situis, laŭ la plej bona juĝo kiu eblas per okulo, precize laŭ la facoj de la imagaj interkruciĝoj inter la kuvoj de kontraŭaj flankoj de la vaksa tranĉaĵo. Ĉe iuj lokoj, nur malgrandaj pecoj, ĉe aliaj lokoj, larĝaj partoj de romba plato estis lasitaj inter kontraŭaj kuvoj, sed pro la nenatura stato de aferoj, la laboro ne estis ordeme farita. Verŝajne la abeloj laboris je preskaŭ sama rapideco ĉe kontraŭaj flankoj de la tranĉaĵo de vermiljona vakso, dum ili ronde forronĝis kaj profundigis la kuvojn sur ambaŭ flankoj, ĉar ili tiel sukcesis lasi platajn facojn inter la kuvoj, per haltigo de laboro ĉe la mezaj facoj, la facoj de interkruciĝo.

Konsiderante la flekseblecon de maldika vakso, mi pensas ke ne estas malfacile por abeloj, dum ili laboras sur ambaŭ flankaj de vaksa strio, percepti kiam ili estas forronĝintaj la vakson ĝis la ĝusta maldikeco, kaj tiam haltigi sian laboron. En ordinaraj ĉelaroj, ŝajnas al mi ke la abeloj ne ĉiam sukcesas labori je preciza sama rapideco ĉe kontraŭaj flankoj; ĉar mi rimarkis duonfinitajn rombojn ĉe la bazo de ĵus komencita ĉelo, kiuj estis iomete konkavaj ĉe unu flanko, kie mi supozas ke la abeloj elfosis tro rapide, kaj konveksaj ĉe la kontraŭa flanko, kie la abeloj laboris malpli rapide. En unu rimarkinda kazo, mi metis la ĉelaron denove en la abelujon kaj permesis al la abeloj daŭrigi sian laboron dum mallonga tempo kaj denove kontrolis la ĉelon, kaj mi trovis ke la romba faco estis finita, kaj fariĝinta perfekte plata: estis absolute neeble, pro la ekstrema maldikeco de la malgranda romba faco, ke ili povus fari tion per forronĝado ĉe la konveksa flanko; kaj mi suspektas ke la abeloj en tiaj kazoj staras en la kontraŭaj ĉeloj kaj puŝas kaj fleksas la modleblan kaj varman vakson (kio estas laŭ mia sperto facile farebla) en ĝian ĝustan mezan lokon, kaj tiel platigis ĝin.

Pro la eksperimento kun tranĉaĵo de vermiljona vakso, oni povas klare vidi ke se la abeloj konstruus por si maldikan muron de vakso, por fari siajn ĉelojn ĝustformaj, ili devus stari je ĝusta distanco inter si, elfosi je sama rapideco, kaj strebi fari egalajn sferajn kuvojn, sed neniam permesi la sferojn enrompi sin. Nu, ekzameno de la rando de kreskanta ĉelaro klare montras ke abeloj ja faras krudan ĉirkaŭkurantan muron aŭ randon tute ĉirkaŭ la abelujo; kaj ili ronĝas en ĉi tion de kontraŭaj flankoj, ĉiam laborante ronde dum ili profundigas ĉiun ĉelon. Ili ne faras la tutan triflankan piramidan bazon de iu specifa ĉelo je la sama tempo, sed nur la unu romban facon kiu staras ĉe la ekstrema kreskanta marĝeno, aŭ la du facojn, depende de la kazo; kaj ili neniam finas la suprajn randojn de la rombaj facoj, antaŭ ol la heksagonaj muroj estas komencitaj. Iuj el ĉi tiuj asertoj malsamas al tiuj faritaj de la prave laŭdata pliaĝa Huber, sed mi estas konvinkita ke ili estas ĝustaj; kaj se mi havus spacon, mi povus montri ke ili kongruas kun mia teorio.

La aserto de Huber ke la absolute unua ĉelo estas elfosata el malgranda paralelflanka muro de vakso, ne estas, laŭ miaj observoj, strikte ĝusta; la unua komenco ĉiam estis malgranda kapuĉo de vakso; sed mi ne komencos prezenti ĉi tiujn detalojn ĉi tie. Oni vidas kiom grava rolo elfosado ludas en la konstruo de la ĉeloj; sed estus granda eraro supozi ke la abeloj ne povas konstrui krudan vaksan muron je ĝusta pozicio – tio estas, laŭ la interkruciĝa faco inter du apudaj sferoj. Mi havas plurajn specimenojn kiuj klare montras ke ili povas fari ĉi tion. Eĉ en la kruda ĉirkaŭiranta rando, la muro de vakso ĉirkaŭ kreskanta ĉelaro, fleksiĝoj foje observeblas, kiuj respondas laŭ pozicio al la facoj de la rombaj bazaj platoj de estontaj ĉeloj. Sed la kruda muro de vakso devas en ĉiu kazo esti finita, per forronĝado ĉe ambaŭ flankoj. La maniero per kiu la abeloj konstruas estas kurioza; ili ĉiam faras la unuan krudan muron dek- ĝis dudek-oble pli dika ol la ekstreme maldika muro de la ĉelo kiu finfine restos. Oni povas kompreni kiel ili laboras, se oni imagas ke masonistoj unue amasigas larĝan firston de cemento, kaj tiam komencas fortranĉi ĝin egale ĉe ambaŭ flankoj proksime al la tero, ĝis kiam glata, tre maldika muro restos en la mezo; la masonistoj daŭre amasigas la fortranĉitan cementon, aldonante novan cementon, ĉe la supro de la firsto. Tiel la rezulto estas maldika muro kiu daŭre kreskas supren; sed ĉiam kronita per grandega ĉapo. Ĉar ĉiuj ĉeloj, tiuj ĵus komencitaj kaj tiuj finitaj, estas tiel kronitaj de forta ĉapo de vakso, la abeloj povas amasiĝi kaj rampi super la ĉelaro sen difekti la delikatajn heksagonajn murojn, kiuj estas nur proksimume unu kvarcentonon de colo dikaj [0.0635 milimetrojn]; la facoj de la piramida bazo estas proksimume duoble pli dikaj. Per ĉi tiu unika maniero de konstruado, la ĉelaro daŭre fortiĝas, kun plej maksimuma ŝparado de vakso.

Unuavide, la malfacileco por kompreni kiel la ĉeloj estas konstruataj ŝajnas esti grandigita pro tio ke amaso da abeloj ĉiuj kunlaboras; abelo, post mallonga laboro ĉe iu ĉelo iras al alia, tiel ke, kiel Huber asertis, dudeko da individuoj laboras eĉ de la komenco de la unua ĉelo. Mi povis montri ĉi tiun fakton eksperimente, kovrante la randojn de la heksagonaj muroj de unu ĉelo, aŭ la ekstremajn marĝenojn de la ĉirkaŭanta rando de kreskanta ĉelaro, per ekstreme maldika tavolo de fandita vermiljona vakso; kaj mi senescepte trovis ke la koloro estis tre delikate difuzigita – kvazaŭ pentristo farus per peniko – de la abeloj, kiuj prenis pecetojn de kolora vakso de la loko kie ili estis metitaj, kaj enmetis ilin en la kreskantajn randojn de la ĉirkaŭaj ĉeloj. La konstrua laboro ŝajnas esti speco de ekvilibro inter multaj abeloj, ĉiuj instinkte starantaj je la sama relativa distanco inter si, ĉiuj provantaj elfosi egalajn sferojn, kaj tiam konstruantaj, aŭ lasantaj neronĝitaj, la interkruciĝajn facojn inter ĉi tiuj sferoj. Estis tre kurioze observi ke ĉe malfacilaj lokoj, ekzemple kie du pecoj de ĉelaro renkontis sin ĉe angulo, kiom ofte la abeloj tute malkonstruis kaj alie rekonstruis la saman ĉelon, foje revenante al formo kiun ili komence malakceptis.

Kiam abeloj havas lokon sur kiu ili povas stari ĉe siaj ĝustaj laborpozicioj, – ekzemple, sur ligna slipo, metita rekte en la mezon de ĉelaro kiu kreskas malsupren, tiel ke la ĉelaro devas esti konstruita sur unu flanko de la slipo – tiukaze la abeloj kapablas konstrui bazon de unu muro de nova heksagono ĉe ĝia strikte ĝusta loko, deirantan de la aliaj finitaj ĉeloj. Sufiĉas ke la abeloj kapablu stari ĉe siaj ĝustaj relativaj distancoj de si kaj de la muroj de la laste finitaj ĉeloj, kaj tiam, per forĝado inter imagataj sferoj, ili povas konstrui muron meze inter du apudaj sferoj; sed laŭ miaj observoj, ili neniam forronĝas kaj finas la angulojn de ĉelo antaŭ ol granda parto de tiu ĉelo kaj de la apudaj ĉeloj estas finita. Ĉi tiu kapablo de abeloj por konstrui krudan muron, en iuj cirkonstancoj, ĉe ĝia ĝusta loko inter du ĵus komencitaj ĉeloj, estas grava, ĉar ĝi rilatas al fakto, kiu unuavide ŝajnas subfosi la antaŭan teorion; tio estas, ke la ĉeloj ĉe la ekstrema marĝeno de vespaj ĉelaroj estas foje strikte heksagonaj; sed mi ne havas spacon ĉi tie por verki pri ĉi tiu temo. Kaj mi ne vidas grandan malfacilecon por sola insekto (kiel en la kazo de reĝina vespo) konstrui heksagonajn ĉelojn, se ĝi laborus alterne en kaj ekster du aŭ tri ĉeloj komencitaj samtempe, ĉiam starante je la ĝusta relativa distanco de la partoj de la ĵus komencitaj ĉeloj, turniĝante [kvazaŭ] ene de sfero aŭ cilindro, kaj konstruante mezajn facojn. Oni eĉ povas imagi ke insekto, elektinte pozicion por komenci ĉelon, kaj poste elirinte al ekstera pozicio, kaj sekve al kvin aliaj, je la ĝustaj relativaj distancoj de la centra pozicio kaj de si, forĝus la facojn de interkruciĝo, kaj tiel konstruus izolitan heksagonon: sed mi ne scias pri observo de tia kazo; kaj la konstruo de sola heksagono ne alportus avantaĝon, ĉar por konstrui ĝin, pli da materialo necesus ol por cilindro.

Ĉar natura selektado agadas nur per la akumulado de malgrandaj modifiĝoj de strukturo aŭ instinkto, ĉiu avantaĝa al la individuo en ĝiaj vivkondiĉoj, estas racie demandi, kiel longa kaj grada sinsekvo de modifiĝintaj arkitekturaj instinktoj, ĉiuj sur la vojo al la nuntempa perfekta konstruplano, povus profiti al la pragenerintoj de la mielabelo? Mi pensas ke la respondo ne estas malfacila: estas sciate ke abeloj ofte penas por akiri sufiĉan nektaron; kaj sinjoro Tegetmajer informis min ke oni trovis per eksperimento ke almenaŭ dek du ĝis dek kvin funtoj (5.4, 6.8 kg.) da seka sukero estas konsumitaj de abelujo por sekrecii ĉiun funton (0.45 kg.) da vakso; tiel ke grandega kvanto da likva nektaro devas esti kolektita kaj konsumita de la abeloj en abelujo por sekrecii la vakson kiu necesas por konstrui iliajn ĉelarojn. Plie, multaj abeloj devas resti senlaboraj multajn tagojn dum la procezo de sekrecio. Granda provizo de mielo nepras por subteni grandan abelaron dum vintro; kaj oni scias ke la sekureco de abelujo ĉefe dependas de vivtenado de granda nombro da abeloj. Sekve, la ŝparado de vakso, kio ŝparas multe da mielo, devas esti tre grava faktoro por la sukceso de ajna familio de abeloj. Kompreneble, la sukceso de iu specio de abeloj eble dependas de la nombro da ĝiaj parazitoj aŭ aliaj malamikoj, aŭ de tute aliaj kaŭzoj, kaj tiel estas tute sendependa de la kvanto da mielo kiun la abeloj povas kolekti. Sed oni supozu ke ĉi tiu lasta cirkonstanco determinas, kiel ĝi probable ofte faras, la nombrojn da burdoj kiuj povas ekzisti en iu lando; kaj oni plie supozu ke la komunumo vivas tra la vintro, kaj sekve bezonas provizon de mielo: en ĉi tiu kazo ne povas ekzisti dubo ke estus avantaĝe al la burdo, se malgranda modifiĝo de instinkto instigus ĝin fari siajn vaksajn ĉelojn proksimaj, tiel ke ili interkruciĝus iomete; ĉar komuna muro inter du apudaj ĉeloj ŝparus iomete da vakso. Sekve, estus daŭre pli kaj pli avantaĝe al la burdo, se ĝi farus siajn ĉelojn pli kaj pli regulaj, pli proksimaj, kaj amasigitaj, kiel la ĉeloj de la Melipona; ĉar ĉi tiel granda parto de la lima surfaco de ĉiu ĉelo funkcius kiel limo de aliaj ĉeloj, kaj multe da vakso estus ŝparita. Denove, pro la sama kaŭzo, estus avantaĝe al la Melipona, se ĝi farus siajn ĉelojn pli proksimaj, kaj ĉiumaniere pli regulaj ol ĝi nun faras; ĉar ĉi tiel, kiel oni jam vidis, la sferaj surfacoj tute malaperus, kaj estus anstataŭitaj per plataj surfacoj; kaj la Melipona farus ĉelaron tiom perfektan kiom tiu de mielabelo. Ĉi tio estas la limo de arkitektura perfekteco atingebla per natura selektado, ĉar la ĉelaro de mielabelo estas, laŭ nia kompreno, absolute perfekta por ŝpari vakson.

Resume, laŭ mia kredo, la plej miriga el ĉiuj konataj instinktoj, tiu de la mielabelo, estas klarigebla per tio ke natura selektado utiligis multajn, sinsekvajn, malgrandajn modifiĝojn de pli simplaj instinktoj; natura selektado, per malrapidaj gradoj, pli kaj pli perfekte, gvidis la abelojn elfosi egalajn sferojn je konstantaj distancoj inter si, sur duobla tavolo, kaj masoni kaj elfosi la vakson laŭ la facoj de interkruciĝo. La abeloj, kompreneble, kiuj ne scias ke ili elfosas siajn sferojn je iu specifa distanco inter si, des malpli scias la plurajn angulojn de la heksagonaj prismoj kaj de la rombaj facoj ĉe la bazo. La motiva forto de la procezo de natura selektado estis ŝparado de vakso. Tiu individua svarmo kiu malŝparis malpli da mielo por la sekrecio de vakso plej bone sukcesis, kaj transdonis per heredo sian nove akiritan ŝpareman instinkton al novaj svarmoj, kiuj siavice havis la plej bonan ŝancon de sukceso en la lukto por ekzisto.

Sendube oni povus prezenti multajn tre malfacile klarigeblajn instinktojn por argumenti kontraŭ la teorio de natura selektado, – kazoj en kiuj oni tute ne povas vidi kiel instinkto povus origini; kazoj, por kiuj neniuj mezaj gradoj estas konataj; kazoj de instinktoj kiuj estas tiom malgravaj, ke ili apenaŭ povus esti prilaboritaj de natura selektado; kazoj de instinktoj preskaŭ identaj ĉe animaloj tiom apartaj sur la eskalo de la naturo, ke oni ne povas klarigi ilian similecon per heredo de komuna pragenerinto, kaj tial devas kredi ke ili estis akiritaj per apartaj agoj de natura selektado. Mi ne diskutos ĉi tiujn plurajn kazojn ĉi tie, sed limigos min al unu speciala malfacilaĵo, kiu unuavide ŝajnis al mi nevenkebla, kaj eĉ fatala al mia tuta teorio. Mi celas la neŭtrulojn aŭ malfekundajn femalojn en insektokomunumoj; ĉi tiuj neŭtruloj ofte vaste malsamas je instinkto kaj strukturo de ambaŭ maskloj kaj fekundaj femaloj, tamen, ĉar ili estas malfekundaj, ili ne povas reprodukti sian specon.

La temo meritas longan diskuton, sed ĉi tie mi prezentos nur unu kazon, tiun de laboristaj aŭ malfekundaj formikoj. Kiel la laboristoj malfekundiĝis estas malfacilaĵo; sed ne multe pli granda ol aliaj rimarkindaj modifiĝoj de strukturo; ĉar oni povas montri ke iuj insektoj kaj aliaj artikuloj en natura stato foje malfekundiĝas; kaj se tiaj insektoj estus sociemaj, kaj estus avantaĝe al la komunumo ke iom da ili jare naskiĝu laborkapablaj, sed malkapablaj generi sin, mi vidas neniun tre grandan obstaklon por atingi ĉi tion per natura selektado. Sed mi devas preterpasi ĉi tiun komencan malfacilaĵon. La granda malfacilaĵo estas en tio ke la laboristaj formikoj vaste malsamas de ambaŭ la maskloj kaj la fekundaj femaloj laŭ strukturo, ekzemple, la formo de la torako, kaj la manko de flugiloj, kaj foje okuloj, kaj laŭ instinkto. Koncerne instinkton, la grandega diferenco inter la laboristoj kaj la perfektaj femaloj estus multe pli bone montrita per la ekzemplo de la mielabelo. Se laborista formiko aŭ alia neŭtra insekto estus ordinara animalo, mi senhezite supozus ke ĉiuj ĝiaj trajtoj estis malrapide akiritaj per natura selektado; tio estas, per naskiĝo de individuo kun iu malgranda profitdona modifiĝo de strukturo, kiun ĝiaj idoj heredis, kiuj denove variis kaj estis denove selektitaj, ktp. Sed la laborista formiko estas insekto kiu multe diferencas de siaj gepatroj, kaj tamen estas absolute malfekunda; tiel ke ĝi neniam povas transdoni sinsekve akiritajn strukturajn modifiĝojn aŭ instinktojn al siaj idoj. Oni rajtas demandi kiel oni povas klarigi ĉi tiun kazon per la teorio de natura selektado.

Unue, oni memoru ke estas nenombreblaj kazoj, ĉe malsovaĝaj produktaĵoj kaj ĉe tiuj en la naturo, de ĉiaj strukturaj diferencoj kiuj fariĝis ligitaj al specifaj aĝoj, aŭ al unu el la seksoj. Estas diferencoj kiuj rilatas ne nur al unu sekso, sed ankaŭ al tiu mallonga periodo kiam la reprodukta sistemo estas aktiva, ekzemple, la nupta plumaro de multaj birdoj, kaj la hokforma makzelo de la maskla salmo. Eĉ ekzistas malgrandaj diferencoj ĉe la kornoj de malsamaj rasoj de bovoj, kiuj rilatas al homfarita difekto de la maskla sekso; ĉar oksoj de iuj rasoj havas pli longajn kornojn ol ĉe aliaj rasoj, kompare kun la kornoj de la maskloj kaj femaloj de ĉi tiuj samaj rasoj. Tial mi vidas neniun veran malfacilecon por iu ajn trajto fariĝi ligita kun malfekunda kondiĉo de iuj membroj de insektaj komunumoj: la malfacileco estas kompreni kiel tiaj ligitaj modifiĝoj de strukturo povus malrapide akumuliĝi per natura selektado.

Ĉi tiu malfacileco, kvankam ĝi ŝajnas nevenkebla, estas malfortigita, aŭ, laŭ mia kredo, forigita, kiam oni memoras ke selektado povas esti aplikata al la familio, same kiel al la individuo, kaj povas tiel atingi la deziratan rezulton. Ekzemple, bone ŝatata vegetaĵo estas kuirita, kaj la individuo estas detruita; sed la ĝardenisto semas semojn de la sama raso, kaj fidas rikolti preskaŭ saman variaĵon; bredistoj de bovoj volas ke la viando kaj graso estu marmorece miksitaj; la animalo estas buĉita, sed la bredisto kun fido bredas la saman familion. Mi tiom fidas la povojn de selektado, ke mi ne dubas ke raso de bovoj, kiu ĉiam produktas oksojn kun malordinare longajn kornojn, povus esti malrapide formita per zorga observado pri kiuj individuaj maskloj kaj femaloj, kiam parigitaj, produktus oksojn kun la plej longaj kornoj; kvankam neniu individua okso povas generi sian specon. Mi kredas ke estis tiel ĉe sociaj insektoj: malgranda modifiĝo de strukturo, aŭ instinkto, ligita al la malfekunda kondiĉo de iuj membroj de la komunumo, estis avantaĝa al la komunumo: sekve, la fekundaj maskloj kaj femaloj de la sama komunumo floris, kaj transdonis al siaj fekundaj idoj tendencon produkti malfekundajn membrojn havantajn la saman modifiĝon. Kaj mi kredas ke ĉi tiu procezo ripetiĝis, ĝis grandega kvanto da diferenco inter fekundaj kaj malfekundaj femaloj de la sama specio estis produktita, kiel oni vidas ĉe multaj sociaj insektoj.

Sed mi ankoraŭ ne tuŝis la kulminon de la malfacileco; tio estas, la fakto ke la neŭtruloj de pluraj formikoj malsamas, ne nur de la fekundaj femaloj kaj maskloj, sed inter si, foje ĝis preskaŭ nekredebla grado, kaj tiel dividiĝas je du aŭ eĉ tri kastoj. La kastoj, plie, ĝenerale ne havas mezajn gradojn, sed estas tute bone distingeblaj. Ili tre malsamas inter si, kvazaŭ du specioj de la sama genro, aŭ eĉ du genroj de la sama familio. Ekzemple, ĉe Eciton, estas laboristaj kaj soldataj neŭtruloj, kun malordinare malsamaj makzeloj kaj instinktoj: ĉe Crytocerus, la laboristoj de unu kasto portas mirigan specon de ŝirmilo sur siaj kapoj, kies uzo estas tre nekonata: ĉe la Meksika Myrmecocystus, la laboristoj de unu kasto neniam forlasas la neston; ili estas nutrataj de la laboristoj de alia kasto, kaj ili havas tre grandiĝintan abdomenon kiu sekrecias specon de mielo, kiu rolas kiel tiu sekreciita de afidoj, la malsovaĝaj bovoj, kiel ili nomeblas, kiujn Eŭropaj formikoj gardas aŭ sklavigas.

Oni certe pensos ke mi havas troan fidon al la principo de natura selektado, ĉar mi ne agnoskas ke tiaj mirigaj kaj bone pruvitaj faktoj tuj detruas mian teorion. La pli simpla kazo estas tiu de la neŭtraj insektoj de unu kasto aŭ de la sama speco, kiuj per natura selektado fariĝas malsamaj al la fekundaj maskloj kaj femaloj, kio laŭ mia kredo tre eblas. Ĉi kaze, oni povas senriske konkludi, per analogeco al ordinaraj variaĵoj, ke ĉiu sinsekva, malgranda, profitdona modifiĝo probable ne aperis unue ĉe ĉiuj individuaj neŭtruloj de la sama nesto, sed nur ĉe kelkaj; kaj per la longdaŭra selektado de fekundaj gepatroj kiuj produktis plej da neŭtruloj kun la profitdona modifiĝo, ĉiuj neŭtruloj finfine akiris la deziratan trajton. Laŭ ĉi tiu vidpunkto oni devas foje trovi neŭtrajn insektojn de la sama specio, en la sama nesto, kiuj montras gradojn de strukturo; kaj oni ja trovas ĉi tion, eĉ ofte, kvankam malmultaj neŭtraj insektoj de Eŭropo estis zorgeme observitaj. Sinjoro F. Smis montris kiom surprize la neŭtruloj de pluraj Britiaj formikoj malsamas inter si laŭ grandeco kaj foje laŭ koloro; kaj ke oni foje povas fari perfektan vicon de gradoj inter ekstremaj formoj per individuoj prenitaj el sama nesto: Mi mem komparis ĉi tiajn perfektajn gradarojn. Ofte okazas ke la pli grandaj aŭ la pli malgrandaj laboristoj estas pli multnombraj; aŭ ke ambaŭ grandaj kaj malgrandaj estas multnombraj, dum tiuj de meza grandeco estas raraj. Formica flava havas grandajn kaj malgrandajn laboristojn, kaj kelkajn mezgrandajn; kaj, ĉe ĉi tiu specio, kiel sinjoro F. Smis observis, la grandaj laboristoj havas simplajn okulojn (ocelojn), kiuj estas klare distingeblaj, kvankam malgrandaj, dum la malgrandaj laboristoj havas rudimentajn ocelojn. Post zorgema dissekco de pluraj specimenoj de ĉi tiuj laboristoj, mi povas aserti ke la okuloj estas multe pli rudimentaj ĉe la malgrandaj laboristoj, ol oni atendus pro ilia proporcie malplia grandeco; kaj mi plene kredas, kvankam mi ne aŭdacas aserti tiom certe, ke la laboristoj de meza grandeco havas siajn ocelojn en precize meza kondiĉo. Jen estas du grupoj de malfekundaj laboristoj en la sama nesto, kiuj diferencas ne nur laŭ grandeco, sed ankaŭ ĉe siaj vidorganoj, kaj tamen estas ligitaj per kelkaj membroj de meza kondiĉo. Mi deflankiĝu, aldonante ke se la malgrandaj laboristoj estus la plej utilaj al la komunumo, kaj tiuj maskloj kaj femaloj kiuj produktus pli kaj pli da malgrandaj laboristoj estus daŭre selektataj, ĝis ĉiuj fariĝus malgrandaj; la rezulto estus formika specio kun neŭtruloj en preskaŭ sama kondiĉo al tiuj de Myrmica; ĉar la laboristoj de Myrmica ne havas eĉ rudimentajn ocelojn, kvankam la maskloj kaj [fekundaj] femaloj de ĉi tiu genro havas bone formiĝintajn ocelojn.

Mi prezentu unu alian kazon: mi tiom certe atendis trovi gradojn ĉe la ĉefaj punktoj de strukturo inter la malsamaj kastoj de samspeciaj neŭtruloj, ke mi volonte akceptis de sinjoro F. Smis oferton de multaj specimenoj de okcidentafrikaj armeaj formikoj (Anomma) el la sama nesto. La leganto eble plej bone aprecos la kvanton da diferenco inter ĉi tiuj laboristoj, ne per prezento de la mezuritaj ciferoj, sed per strikte preciza ilustraĵo: la diferenco estis kvazaŭ oni vidus grupon de laboristoj konstruantan domon, de kiuj multaj estus 5 piedojn 4 colojn altaj, kaj multaj 16 piedojn altaj [1.6 m, 4.9 m]; sed oni devas supozi ke la pli grandaj laboristoj havas kapojn ne trioble, sed kvaroble pli grandajn ol tiuj de la malpli grandaj laboristoj, kaj makzelojn preskaŭ kvinoble pli grandajn. Plie, la makzeloj de la laboristaj formikoj de pluraj grandecoj mirige malsamis laŭforme, kaj laŭ la formo kaj nombro da dentoj. Sed la grava fakto estas, ke kvankam la laboristoj povas esti grupigitaj laŭ kastoj de malsamaj grandecoj, tamen estas fajnaj gradoj inter ili, kaj inter la vaste malsamaj strukturoj de iliaj makzeloj. Mi parolas kun certeco pri ĉi tiu lasta punkto, ĉar sinjoro Labok (Lubbock) desegnis por mi per optika paŭsilo la makzelojn kiujn mi dissekcis de la laboristoj de diversaj grandecoj.

Kun ĉi tiuj faktoj antaŭ mi, mi kredas ke natura selektado, efikante sur la fekundajn gepatrojn, povus formi specion kiu regule produktas neŭtrulojn, ĉiujn grandajn kun unu formo de makzelo, aŭ ĉiujn malgrandajn kun makzeloj de vaste malsama strukturo. Aŭ laste, kaj jen la kulmino de malfacileco, ĝi povus formi unu grupon de laboristoj de unu grandeco kaj strukturo, kaj samtempe alian grupon de laboristoj de malsama grandeco kaj strukturo. Komence, grada vico formiĝus, kiel en la kazo de la armea formiko, kaj poste ekstremaj formoj, estantaj plej utilaj al la komunumo, produktiĝus pli-kaj-pli multe per la natura selektado de la gepatroj kiuj generis ilin; ĝis kiam neniuj de meza strukturo estus produktataj.

Tiel, laŭ mia kredo, originis la miriga fenomeno de du klare distingeblaj kastoj de malfekundaj laboristoj en la sama nesto, ambaŭ vaste malsamaj inter si kaj de siaj gepatroj. Oni povas vidi kiom utila ilia generiĝo eble estis al socia komunumo de insektoj, pro la sama principo ke divido de laboro utilas al la civilizita homo. Ĉar formikoj laboras per hereditaj instinktoj kaj per hereditaj iloj aŭ armiloj, kaj ne per akiritaj scioj nek faritaj iloj, kompleta divido de laboro estas realigebla nur pro tio ke la laboristoj estas malfekundaj; ĉar se ili estus fekundaj, ili interkruciĝus, kaj iliaj instinktoj kaj strukturoj intermiksiĝus. Kaj mi kredas ke la naturo realigis ĉi tiun admirindan dividon de laboro en la komunumoj de formikoj per natura selektado. Sed mi devas konfesi, ke eĉ kun mia tuta fido pri ĉi tiu principo, mi neniam antaŭvidus ke natura selektado povus esti tiom altgrade efika, se la kazo de ĉi tiuj neŭtraj insektoj ne konvinkus min pri la fakto. Tial, mi diskutis ĉi tiun kazon iome, sed tute malsufiĉe longe, por montri la povon de natura selektado, kaj same ĉar ĉi tio estas delonge la plej grava speciala malfacilaĵo, kiun mi teorio renkontis. La kazo ankaŭ estas tre interesa, ĉar ĝi pruvas ke ĉe animaloj, same kiel ĉe plantoj, ajna kvanto da struktura modifiĝo realigeblas per la akumulado de multaj, malgrandaj, kaj, kiel oni devas diri, 'hazardaj' varioj, kiuj estas iel ajn profitdonaj, sen la efikoj de ekzercado aŭ kutimo. Neniu kvanto da ekzercado, aŭ kutimo, aŭ volo, ĉe la tute malfekundaj membroj de komunumo, iel ajn povus efiki sur la strukturo aŭ instinktoj de la fekundaj membroj, kiuj solaj lasas praidojn. Surprizas min ke neniu prezentis ĉi tiun instruan kazon pri neŭtraj insektoj [kiel argumenton] kontraŭ la bone konata doktrino de Lamarko (Lamarck).

[Rimarko de tradukinto: Kvankam Darvino agnoskas ke ĉi tiu kazo argumentas kontraŭ la doktrino de Lamarko, ke trajtoj akiritaj per ekzercado aŭ kutimo rolas en evoluo, li tamen kredis ĝin. Oni scias nun ke ĉi tiu doktrino estas falsa.]

Resumo

Mi provis mallonge montri en ĉi tiu ĉapitro ke la mensaj kvalitoj de malsovaĝaj animaloj varias, kaj ke la varioj heredeblas. Eĉ pli mallonge mi provis montri ke instinktoj varias iomete en la naturo. Neniu disputus ke instinktoj estas plej gravaj al ĉiu animalo. Tial mi vidas nenian malfacilecon, sub ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, por ke natura selektado akumulu malgrandajn modifiĝojn de instinkto ĝis ajna grado, en ajnan utilan direkton. En iuj kazoj kutimo aŭ uzado kaj neuzado probable rolis*. Mi ne pretendas ke la faktoj prezentitaj en ĉi tiu ĉapitro multe fortigas mian teorion; sed neniuj malfacilaj kazoj, laŭ mia juĝo, detruas ĝin. Aliflanke, la fakto ke instinktoj ne ĉiam estas absolute perfektaj kaj emas erari; – ke neniu instinkto estis produktita por la ekskluziva avantaĝo de aliaj animaloj, sed ke ĉiu animalo utiligas la instinktojn de aliaj; – ke la leĝo de naturhistorio, tio estas, natura non facit saltum [la naturo ne saltas] aplikeblas al instinktoj same kiel al korpa strukturo, kaj simple klarigeblas laŭ la antaŭaj vidpunktoj, sed ne klarigeblas alimaniere, – ĉiuj emas konfirmi la teorion de natura selektado.

[*Ne.]

Ĉi tiu teorio estas, ankaŭ, fortigita de kelkaj aliaj faktoj kiuj koncernas instinktojn, kiel tiu ofta kazo de proksime rilataj, sed certe distingeblaj specioj, kiuj loĝas ĉe disaj partoj de la mondo kaj vivas en konsiderinde malsamaj vivkondiĉoj, kaj tamen ofte havas preskaŭ samajn instinktojn. Ekzemple, per la principo de heredo, oni povas kompreni kial la turdo de Suda Ameriko tegas sian neston per koto, laŭ la sama unika maniero de nia Britia turdo: kial la masklaj trogloditoj (Troglodytes) de Norda Ameriko konstruas nestojn por dormado, same kiel la maskloj de niaj malsamaj trogloditoj [Troglodytes parvulus], – kutimo tute malsimila al tiuj de iu ajn alia konata birdo. Fine, eble ne estas logika dedukto, sed laŭ mia imago estas multe pli kontentige konsideri instinktojn, kiel la kutimon de juna kukolo elĵeti siajn samnestanojn, – sklavigadon de formikoj, – la kutimon de ikneŭmonaj larvoj manĝi ene de la vivantaj korpoj de raŭpoj, – ne speciale donitaj aŭ kreitaj instinktoj, sed malgrandaj sekvoj de unu ĝenerala leĝo, kies rezulto estas la progreso de ĉiuj organikaĵoj, tio estas: multiĝu, variu, la plej fortaj vivu kaj la plej malfortaj mortu.