◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 6

TEORIAJ PROBLEMOJ





Longe antaŭ ol atingi ĉi tiun parton de mia verko, la leganto estus elpensinta amason da problemoj. Iuj estas tiom gravaj ke ĝis hodiaŭ mi ne povas pripensi ilin sen miro; sed, laŭ mia plej bona juĝo, la plejo estas nur ŝajnaj problemoj, kaj tiuj kiuj estas realaj, mi pensas, ne sinkigis mian teorion.

Ĉi tiuj malfacilaĵoj kaj kontraŭargumentoj klasifikeblas sub la sekvaj ĉeftemoj: – Unue, se specioj devenis de aliaj specioj per nesenteble fajnaj gradoj, kial oni ne vidas nenombreblajn transirajn formojn ĉie? Kial la tuta naturo ne estas en ĥaoso, anstataŭ havi bone difinitajn speciojn, kiel oni vidas ilin?

Due, ĉu eblas ke animalo havanta, ekzemple, la strukturon kaj kutimojn de vesperto, povus formiĝi per modifiĝo de iu animalo kun tute malsamaj kutimoj? Ĉu oni povas kredi ke natura selektado povus produkti, unuflanke, organojn de bagatela graveco, kiel la voston de ĝirafo, kiu estas uzata kiel muŝvipo, kaj aliflanke, organojn de tre miriga strukturo, kiel la okulon, pri kiu oni ankoraŭ apenaŭ plene komprenas la neimiteblan perfektecon.

Trie, ĉu instinktoj akireblas kaj modifeblas per natura selektado? Kion oni povas diri pri tiom bonega instinkto kiel tiu kiu ebligas al abeloj fari ĉelojn, kiuj kvazaŭ antaŭis la malkovrojn de profunde pensantaj matematikistoj?

Kvare, kiel oni povas klarigi la fakton ke specioj, kiam ili estas krucigitaj, estas malfekundaj kaj produktas malfekundajn idojn, sed kiam variaĵoj estas krucigitaj, ilia fekundeco restas sendifekta?

Mi diskutos la unuajn du temojn ĉi tie – Instinkto kaj Hibridismo en apartaj ĉapitroj.

Pri la manko aŭ rareco de transiraj variaĵoj

Ĉar natura selektado agas nur per la konservado de profitdonaj modifiĝoj, ĉiu nova formo en plene loĝata lando emas preni la lokon de, kaj finfine ekstermi, sian propran malpli boniĝintan parencon aŭ aliajn malpli favoratajn formojn kun kiuj ĝi konkurencas. Tiel, kiel oni vidis antaŭe, formorto kaj natura selektado kuniras. Sekve, se oni konsideras ĉiun specion deveninta de iu nekonata formo, kaj la gepatra formo kaj ĉiuj transiraj variaĵoj ĝenerale estas ekstermitaj de la sama procezo kiu formas kaj perfektigas la novan formon.

Sed, se nenombreblaj transiraj formoj certe ekzistis, laŭ ĉi tiu teorio, kial oni ne trovas senlimajn nombrojn da ili en la tera krusto? Estos multe pli oportune diskuti ĉi tiun demandon en la ĉapitro pri la nekompleteco de la geologia registro; kaj ĉi tie mi nur asertas mian kredon ke la respondo troviĝas ĉefe en tio ke la registro estas multege malpli kompleta ol oni ĝenerale supozas. La registro estas nekompleta ĉefe ĉar organikaĵoj ne vivas ĉe profundaj marfundoj, kaj ĉar iliaj restaĵoj enteriĝas kaj konserviĝas ĝis estonta epoko nur en amasoj de sedimentoj kiuj estas sufiĉe dikaj kaj vastaj por trapasi grandegan kvanton da estonta erozio; kaj tiaj fosiliaj amasoj povas akumuliĝi nur tie kie multe da sedimento deponiĝas sur malprofunda bedo de maro, dum ĝi malrapide sinkas. Ĉi tiuj eventualaĵoj kune okazas nur rare, kaj post longegaj intervaloj. Kiam la bedo de maro estis nemoviĝanta, aŭ supreniranta, aŭ kiam tre malmulte da sedimento deponiĝis, tiam estas truoj en geologia historio. La tera krusto estas vasta muzeo; sed la naturaj kolektoj estis farataj nur ĉe treege disaj intervaloj de tempo.

Sed eble oni forte argumentus ke kiam pluraj proksime rilataj specioj loĝas en la sama teritorio, oni verŝajne devas trovi nuntempe multajn transirajn formojn. Konsideru simplan kazon: vojaĝante de nordo al sudo trans kontinento, oni ĝenerale renkontas je sinsekvaj intervaloj proksime rilatajn aŭ tipajn speciojn, evidente okupantajn preskaŭ la samajn lokojn en la natura ekonomio de la lando. Ĉi tiuj tipaj specioj ofte renkontiĝas kaj intermiksiĝas; dum unu fariĝas pli kaj pli rara, alia fariĝas pli kaj pli ofta, ĝis unu anstataŭas la alian. Sed se oni komparas ĉi tiujn speciojn kie ili intermiksiĝas, ili ĝenerale estas tiom absolute malsamaj de si ĉe ĉiuj detaloj de strukturo kiom la specimenoj prenitaj el la ĉefa teritorio kie ĉiu loĝas. Laŭ mia teorio ĉi tiuj rilataj specioj estas devenintaj de komuna parenco; kaj dum la procezo de modifiĝo, ĉiu adaptiĝis al la vivkondiĉoj de sia propra regiono, kaj forpuŝis kaj formortigis sian originalan parencon kaj ĉiujn transirajn variaĵojn inter siaj pasinta kaj nuna statoj. Sekve oni devas ne atendi trovi nuntempe multajn transirajn variaĵojn en ĉiu regiono, kvankam ili devis ekzisti tie, kaj eble estas enterigitaj tie en fosilia formo. Sed en la meza regiono, kiu havas mezajn vivkondiĉojn, kial oni nun ne trovas proksime ligitajn mezajn variaĵojn? Dum longa tempo ĉi tiu problemo tre ĝenis min. Sed mi kredas ke ĝi plejparte klarigeblas.

Unue, oni devas esti tre zorgema pri la konkludo ke, ĉar regiono nun estas kontinua, ĝi estis kontinua dum longa periodo. Geologio kredigas onin ke preskaŭ ĉiuj kontinentoj estis dividitaj kiel insuloj eĉ dum la malfruaj Terciaraj epokoj; kaj sur tiaj insuloj diversaj specioj eble aparte formiĝis sen ebleco de mezaj variaĵoj ekzistantaj en la mezaj regionoj. Pro ŝanĝiĝoj de klimato kaj la formo de la lando, maraj regionoj nun kontinuaj devis ofte esti, ene de lastaj epokoj, multe malpli kontinuaj kaj unuecaj ol nun. Sed mi preterpasos ĉi tiun elirejon el la malfacileco; ĉar mi kredas ke multaj bone difinitaj specioj formiĝis en absolute kontinuaj regionoj; kvankam mi ne dubas ke la antaŭe rompita kondiĉo de regionoj nun kontinuaj ludis gravan rolon por la formiĝo de novaj specioj, des pli kun libere transirantaj kaj vagantaj animaloj.

Kiam oni konsideras speciojn kiuj nun distribuiĝas tra vasta areo, oni ĝenerale trovas ke ili estas sufiĉe multaj tra granda teritorio; ili fariĝas, iom subite, pli kaj pli raraj ĉe la limoj, kaj finfine malaperas. Sekve, la neŭtrala teritorio inter du tipaj specioj ĝenerale estas malvasta kompare kun iliaj propraj teritorioj. Oni vidas la saman fakton suprenirante montojn, kaj foje estas tre rimarkinde kiom subite, kiel Alfons De Kandol (Alph. De Candolle) observis, ordinara monta specio malaperas. Forbs (Forbes) rimarkis la saman fakton kiam li sondis la profundejojn de la maro per dragilo. Ĉi tiuj faktoj devas esti surprizaj al tiuj kiuj konsideras klimaton kaj fizikajn vivkondiĉojn kiel la plej gravajn elementojn de distribuo, ĉar klimato, alteco, kaj profundeco ŝanĝiĝas laŭ nepercepteblaj gradoj. Sed kiam oni pripensas ke preskaŭ ĉiuj specioj, eĉ en siaj ĉefaj teritorioj, ege plimultiĝus, se ne estus aliaj konkurencantaj specioj; ke preskaŭ ĉiuj ĉasas aŭ estas ĉasataj de aliaj; mallonge, ke ĉiu organikaĵo aŭ rekte aŭ nerekte rilatas je la plej grava maniero al aliaj organikaĵoj, oni devas kompreni ke la etendiĝo de la loĝantoj de iu lando neniel ekskluzive dependas de nepercepteble ŝanĝiĝantaj fizikaj kondiĉoj. Ĝi ĉefe dependas de la ĉeesto de aliaj specioj, de kiuj ĝi dependas, aŭ de kiuj ĝi estas detruata, aŭ kun kiuj ĝi konkurencas; kaj ĉar ĉi tiuj specioj estas jam difinitaj objektoj (sendepende de kiel ili fariĝis tiel), kiuj ne kunfandiĝas, unu kun alia, per nepercepteblaj gradoj, la etendiĝo de iu specifa specio, ĉar ĝi dependas de la etendiĝoj de aliaj, emas esti klara difinita. Plie, ĉiu specio ĉe la limoj de sia etendiĝo, kie ĝi ekzistas malpli nombre, dum ŝanĝiĝoj de la nombro de siaj malamikoj aŭ predoj, aŭ de la sezonoj, ekstreme riskas tutan ekstermiĝon; kaj tial ĝia geografia etendiĝo fariĝos eĉ pli precize difinita.

Se mi pravas, kredante ke rilataj aŭ tipaj specioj, kiam ili loĝas en kontinua regiono, ĝenerale distribuiĝas tiel ke ĉiu havas vastan etendiĝon, kun relative malvasta neŭtrala teritorio inter ili, en kiu ili fariĝas iom subite pli kaj pli raraj, tiam, ĉar variaĵoj ne esence diferencas de specioj, la sama regulo probable aplikeblas al ambaŭ. Kaj se oni image adaptus variantan specion al tre vasta teritorio, oni devus adapti du variaĵojn al du vastaj teritorioj, kaj trian variaĵon al malvasta meza zono. La meza variaĵo, sekve, ekzistus malpli nombre ĉar ĝi loĝus en malvasta kaj malpli granda teritorio. Kaj efektive, laŭ tio kion mi kapablis determini, ĉi tiu regulo validas por variaĵoj en natura stato. Mi renkontis okulfrapajn ekzemplojn de la regulo en la kazo de variaĵoj mezaj inter bone distingitaj variaĵoj en la genro Balanus. Kaj laŭ informoj provizitaj al mi de sinjoro Vatson, doktoro Asa Grej, kaj sinjoro Volaston (Watson, Gray, Wollaston), ŝajnas ke ĝenerale kiam variaĵoj mezaj inter du aliaj formoj okazas, ili estas multe pli raraj ol la formoj kiujn ili ligas. Nun, se oni povas fidi ĉi tiujn faktojn kaj supozojn, kaj tiel konkludi ke variaĵoj ligantaj du aliajn variaĵojn ĝenerale ekzistis malpli nombre ol la formoj kiujn ili ligas, tiam, mi pensas, oni povas kompreni kial mezaj variaĵoj ne daŭras dum tre longaj periodoj; – kial, laŭ ĝenerala regulo, ili ekstermiĝas kaj malaperas pli rapide ol la formoj kiujn ili originale kunligis.

La kialo estas (kiel jam dirite) ke malmultnombra formo pli riskas ekstermiĝon ol multnombra formo; kaj en ĉi tiu specifa kazo la meza formo estus multe malpli kapabla rezisti invadojn de proksime rilataj formoj, ekzistantaj ĉe ĝiaj ambaŭ flankoj. Sed multe pli grava faktoro, laŭ mi, estas ke dum la procezo de plia modifiĝo, per kiu du variaĵoj devas (laŭ mia teorio) konvertiĝi kaj perfektiĝi al du apartaj specioj, la du kiuj ekzistas multnombre pro loĝado en pli grandaj teritorioj, havas grandan avantaĝon super la meza variaĵo, kiu estas malmultnombra en malvasta kaj meza zono. Ĉar formoj ekzistantaj multnombre ĉiam havas pli bonan ŝancon, ene de specifa periodo, por prezenti pliajn avantaĝajn variaĵojn kiujn natura selektado povas prilabori, ol la pli raraj formoj kiuj ekzistas malpli nombre. Sekve, en la konkurenco por vivi, la pli malraraj formoj emas venki kaj forpuŝi la pli rarajn formojn, ĉar ĉi tiuj malpli rapide modifiĝas kaj pliboniĝas. La sama principo, laŭ mia kredo, klarigas kial la malraraj specioj en ĉiu lando prezentas averaĝe pli grandan nombron da bone distingitaj variaĵoj ol la pli raraj specioj, kiel diskutite en ĉapitro 2. Mi ilustru mian penson supozante ke tri variaĵoj de ŝafo estas gardataj, unu adaptita al vasta monta regiono; dua al relative malvasta, monteta regiono; kaj tria al vastaj ebenejoj ĉe la bazo; kaj ke la loĝantoj ĉiuj provadas kun egalaj konstanteco kaj lerto plibonigi siajn ŝafarojn per selektado; ĉikaze hazardo forte favorus la grandajn posedantojn sur la montoj aŭ sur la ebenejoj kiuj plibonigus siajn ŝafojn pli rapide ol la malpli grandaj posedantoj en la meza malvasta monteta regiono; kaj sekve la plibonigita monta raso aŭ ebeneja raso baldaŭ forprenus la lokon de la malpli bonigita monteta raso; kaj tiel la du rasoj, kiuj originale estus plinombraj, proksimiĝus al si, sen la anstataŭita, meza monteta variaĵo inter ili.

Resume, mi kredas ke specioj fariĝas sufiĉe klare distingeblaj aĵoj, kaj ne prezentas dum iu ajn periodo neklasifikeblan ĥaoson de variantaj kaj mezaj ĉeneroj: unue, ĉar novaj variaĵoj formiĝas tre malrapide, (variado estas tre malrapida procezo), kaj natura selektado povas fari nenion antaŭ ol favoraj varioj hazarde okazos, kaj ĝis kiam estos loko en la naturmedio de la lando, kiun unu aŭ pli da modifiĝintaj loĝantoj povus pli bone okupi. Kaj tiaj novaj lokoj dependas de malrapidaj ŝanĝiĝoj de klimato, aŭ de foja enmigrado de novaj loĝantoj. Ili probable, eĉ pli multe, dependas de la malrapida modifiĝo de iuj malnovaj loĝantoj, kaj la reciproka reagado inter la novaj formoj tiel produktitaj kun la malnovaj formoj. Tial, en ajna regiono kaj je ajna tempo, oni atendas vidi nur kelkajn speciojn prezentantajn malgrandajn modifiĝojn de strukturo, iom konstantajn; kaj ĉi tion oni certe vidas.

Due, regionoj kiuj nun estas integraj sendube ofte estis, dum la lasta periodo, dividitaj je izolitaj partoj, en kiuj multaj formoj, pli speciale inter la klasoj kiuj kuniĝas por ĉiu nasko kaj multe vagas, eble aparte fariĝis sufiĉe malsamaj por rangi kiel tipaj specioj. Ĉikaze, mezaj variaĵoj inter la pluraj tipaj specioj kaj ilia komuna praparenco, sendube antaŭe ekzistis en ĉiu rompita parto de la lando, sed ĉi tiuj ĉeneroj estis anstataŭitaj kaj ekstermitaj dum la procezo de natura selektado, tiel ke ili ne plu ekzistas en viva stato.

Trie, kiam du aŭ pli da variaĵoj estas formiĝintaj en malsamaj partoj de tute integra regiono, mezaj variaĵoj probable komence formiĝis en la mezaj zonoj, sed ili ĝenerale daŭris mallonge. Pro kialoj jam prezentitaj (tio estas, pro tio kion oni scias pri la fakta distribuo de proksime rilataj aŭ tipaj specioj, kaj same pri agnoskitaj variaĵoj) mezaj variaĵoj ekzistas en mezaj zonoj malpli nombre ol la variaĵoj kiujn ili emas ligi. Pro ĉi tiu unu kaŭzo, mezaj variaĵoj riskas akcidentan ekstermiĝon; kaj dum la procezo de plia modifiĝo per natura selektado, ili preskaŭ certe estos venkitaj kaj anstataŭitaj de la formoj kiujn ili ligas; ĉar ĉi tiuj, pro tio ke ili estas pli nombraj, prezentas pli da variado, kiel grupo, kaj tiel estos plie bonigitaj de natura selektado, kaj gajnos pliajn avantaĝojn.

Laste, laŭ la perspektivo ne de specifa tempo, sed de la tuto de tempo, se mia teorio pravas, nenombreblaj mezaj variaĵoj, kunligantaj tre proksime ĉiujn speciojn de la sama grupo, certe devis ekzisti; sed la procezo de natura selektado konstante emas, kiel mi jam ofte diris, ekstermi la gepatrajn formojn kaj la mezajn ĉenerojn. Sekve, indikaĵoj de ilia antaŭa ekzisto troveblus nur inter fosiliaj restaĵoj, kiuj estas konservitaj, kiel mi provos montri en posta ĉapitro, en ekstreme nekompleta kaj truplena registro.

Pri la origino kaj transiroj de organikaĵoj kun kuriozaj kutimoj kaj strukturoj.

Kontraŭantoj de tiaj opinioj kiajn mi subtenas, demandas kiel, ekzemple, tera karnovora animalo povus konvertiĝi al animalo de akvaj kutimoj; ĉar kiel animalo en transira stato povus vivteni sin? Estus facile montri ke, ene de la sama grupo, karnovoraj animaloj ekzistas en ĉiuj mezaj gradoj inter vere akvaj kaj ekskluzive teraj kutimoj; kaj ĉar ĉiu ekzistas per luktado por vivo, estas klare ke ĉiu estas bone adaptiĝinta laŭ siaj kutimoj al sia loko en la naturo. Konsideru la vizonon de Norda Ameriko, kiu havas anasecajn piedojn kaj similas al lutro laŭ la felo, mallongaj kruroj, kaj formo de vosto; dum somero ĉi tiu animalo plonĝas por kapti fiŝojn, sed dum la longaj vintroj ĝi forlasas la glaciiĝintajn akvejojn, kaj kiel aliaj putoroj ĉasas musojn kaj [aliajn] terajn animalojn. Se oni elektus alian kazon, kaj demandus kiel insektovora kvarpiedulo povus iel konvertiĝi al fluganta vesperto, la demando estus multe pli malfacila, kaj mi povus doni neniun respondon. Tamen mi pensas ke tiaj malfacilaĵoj malmulte pezas.

Ĉi tie, kiel alifoje, mi estas sub peza malavantaĝo, ĉar el la multaj surprizaj kazoj kiujn mi kolektis, mi povas prezenti nur unu aŭ du ekzemplojn de transiraj kutimoj kaj strukturoj ĉe proksime rilataj specioj de la sama genro; kaj de diversiĝintaj kutimoj, konstantaj aŭ fojaj, ĉe la sama specio. Kaj ŝajnas al mi ke nur longa listo de tiaj kazoj sufiĉus por malpliigi la malfacilecon de iu specifa kazo, kiel tiu de la vesperto.

Konsideru la familion de sciuroj: jen estas plej fajna gradaro komence de animaloj kun vostoj nur iomete platigitaj, kaj de aliaj, kiel kavaliro J. Riĉardson (Richardson) rimarkis, kun la posta korpa parto iom larĝa kaj kun iom abunda haŭto ĉe la flankoj, ĝis la tiel nomataj flugantaj sciuroj; kaj la membroj kaj eĉ la bazo de la vosto de flugantaj sciuroj estas ligitaj per larĝa areo de haŭto, kiu funkcias kiel paraŝuto kaj permesas al ili glisi tra la aero, de arbo al arbo, ĝis miriga distanco. Oni ne povas dubi ke ĉiu strukturo utilas al ĉiu speco de sciuro en ĝia propra lando, ebligante ĝin eskapi ĉasantajn birdojn kaj mamulojn, aŭ kolekti nutraĵon pli rapide, aŭ, oni rajtas kredi, malpliigante la danĝeron de fojaj faloj. Sed oni ne povas konkludi de ĉi tiu fakto ke la strukturo de ĉiu sciuro estas la plej bona kiu imageblas en ĉiuj naturaj kondiĉoj. Se la klimato kaj flaŭro ŝanĝiĝus, se aliaj konkurencantaj ronĝuloj aŭ novaj ĉasantaj animaloj enmigrus, aŭ malnovaj modifiĝus, ĉiuj analogaj kazoj kredigus ke almenaŭ iuj sciuroj malmultiĝus aŭ ekstermiĝus, escepte se ili ankaŭ modifiĝus kaj strukture pliboniĝus laŭ responda maniero. Tial, mi vidas neniun malfacilecon, pli speciale en ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, por la daŭra konservado de individuoj kun pli kaj pli larĝaj flank-membranoj; ĉiu modifiĝo estus utila, ĉiu estus heredigita, ĝis, per la akumulitaj efikoj de ĉi tiu procezo de natura selektado, perfekta tiel-nomata fluganta sciuro produktiĝus.

Nun konsideru la Galeopitekon, aŭ flugantan lemuron, kiun oni antaŭe malĝuste klasifikis inter vespertoj*. Ĝi havas ekstreme larĝan flank-membranon, kiu etendiĝas de la rando de la makzelo ĝis la vosto, kaj inkluzivas la membrojn kaj la longajn fingrojn: la flankmembrano ankaŭ estas provizita per etend-muskolo. Kvankam neniuj ĉeneroj de grada strukturo, taŭgaj por glisi tra aero, nun ligas la Galeopitekon kun aliaj Lemuredoj, mi tamen vidas neniun malfacilecon por supozi ke tiaj ĉeneroj antaŭe ekzistis, kaj ke ĉiu formiĝis per la samaj ŝtupoj kiel en la kazo de la malpli perfekte glisantaj sciuroj; kaj ke ĉiu struktura grado estis utila al sia posedanto. Kaj mi ne vidas iun nevenkeblan malfacilecon por plie kredi ebla ke la membran-ligitaj fingroj kaj antaŭbrako povus multe plilongiĝi per natura selektado; kaj ĉi tio, almenaŭ rilate al la organoj de flugo, konvertus ĝin al vesperto. Ĉe vespertoj kiuj havas flugilmembranon de la supro de la ŝultro ĝis la vosto, inkluzivantan la postajn krurojn, oni eble vidas restaĵon de aparato originale konstruita por glisado tra aero anstataŭ flugado.

[* La nomo 'fluganta lemuro' misgvidas, ĉar galeopitekoj ne flugas, nur glisas, kaj ne estas lemuroj. La du vivantaj specioj estas nun klasifikitaj en propra ordo: Dermoptera.]

Se proksimume dek du genroj de birdoj estus formortintaj, aŭ estus nekonataj, kiu kuraĝus supozi ke birdoj iam ekzistis kiuj uzis siajn flugilojn nur kiel aerbatilojn, kiel la grandkapa anaso (Micropterus de Eyton); kiel naĝilojn en akvo kaj antaŭkrurojn sur tero, kiel la pingveno; kiel velojn, kiel la struto; aŭ por neniu funkcia celo, kiel la Apterigo. Tamen la strukturo de ĉiu el ĉi tiuj birdoj utilas al ĝi, en la vivkondiĉoj en kiuj ĝi troviĝas, ĉar ĉiu devas vivi per lukto; sed ĝi ne nepre estas la plej bona en ĉiuj eblaj kondiĉoj. Oni devas ne supozi pro ĉi tiuj komentoj ke iuj el la gradoj de flugilstrukturo menciitaj ĉi tie, kiuj eble ĉiuj rezultis de neuzado, indikas la naturajn paŝojn per kiuj birdoj akiris sian perfektan flug-kapablon; sed ili utilas, almenaŭ, por montri kiaj diversaj manieroj de transiro eblas.

Kiam oni konscias ke kelkaj membroj de tiaj akvospirantaj klasoj kiaj la Krustuloj kaj Moluskoj estas adaptiĝintaj por vivi sur tero, kaj ke ekzistas flugantaj birdoj kaj mamuloj, flugantaj insektoj de plej diversaj specoj, kaj ke antaŭe estis flugantaj reptilioj, oni povas imagi ke flugantaj fiŝoj, kiuj nun glisas longe tra la aero, iomete leviĝantaj kaj turniĝantaj, helpate de siaj vibrantaj naĝiloj, eble modifiĝus al perfekte flugilhavaj animaloj. Se tio okazus, kiu iam ajn imagus ke en frua transira stato ili estis loĝantoj de la vasta oceano, kaj uzis siajn komenciĝantajn flugorganojn ekskluzive, laŭ onia scio, por eskapi manĝiĝon de aliaj fiŝoj.

Kiam oni vidas iun strukturon tre perfektiĝintan por iu specifa kutimo, kiel la flugilojn de birdoj por flugado, oni devas konscii ke animaloj kun fruaj transiraj gradoj de la strukturo malofte daŭras ekzisti ĝis la nuna tempo, ĉar ili estis anstataŭigitaj de la procezo mem de perfektiĝo per natura selektado. Plie, oni povas konkludi ke transiraj gradoj inter strukturoj adaptiĝintaj por tre malsamaj vivkutimoj rare formiĝas multnombre kaj sub multaj subordaj formoj dum frua periodo. Tial, (mi revenu al mia imagita ekzemplo de la fluganta fiŝo), ne ŝajnas probable ke flugkapablaj fiŝoj formiĝus sub multaj subordaj formoj, por preni multajn specojn de predo multmaniere, sur tero kaj en akvo, antaŭ ol iliaj flugorganoj estus atingintaj altan stadion de perfekteco, por doni al ili klaran avantaĝon super aliaj animaloj en la lukto por vivo. Sekve, la ŝanco por malkovri specion kun transiraj gradoj de strukturo en fosilia stato ĉiam estas malpli, pro tio ke ili ekzistis malpli multe, ol en la kazo de specioj kun plene formiĝintaj strukturoj.

Mi nun prezentos du aŭ tri ekzemplojn de diversiĝintaj kaj ŝanĝiĝintaj kutimoj ĉe individuoj de la sama specio. Kiam unu aŭ alia kazo okazas, estus facile por natura selektado adapti la animalon, per iu modifo de strukturo, al ĝiaj ŝanĝiĝintaj kutimoj, aŭ ekskluzive al unu el ĝiaj pluraj malsamaj kutimoj. Sed estas malfacile scii, kaj negrave, ĉu kutimoj ĝenerale ŝanĝiĝas unue kaj strukturoj poste; aŭ ĉu etaj modifiĝoj de strukturo kondukas al ŝanĝiĝoj de kutimoj; probable ambaŭ ofte ŝanĝiĝas preskaŭ samtempe. El la kazoj de ŝanĝiĝintaj kutimoj, sufiĉas nur mencii tiun de la multaj Britiaj insektoj kiuj nun nutras sin de ekzotikaj plantoj, aŭ ekskluzive de homfaritaj substancoj. Pri diversiĝintaj kutimoj, oni povus prezenti nenombreblajn ekzemplojn: mi ofte observis tiranan muŝkaptulon (Saurophagus sulphuratus) en Suda Ameriko, kiu ŝvebis super unu loko kaj tiam iris al alia, kiel tinunkolo, kaj alifoje ĝi staris senmoviĝe ĉe la rando de akvo, kaj ekplonĝis kiel alciono al fiŝo. En nia propra lando, oni povas observi la pli grandan paruon (Parus major) grimpanta branĉojn, preskaŭ kiel certion; ĝi ofte, kiel lanio, mortigas malgrandajn birdojn per frapoj al la kapo; kaj mi multfoje vidis kaj aŭdis ĝin martelanta semojn de taksuso sur branĉo, tiel frakasanta ilin kiel sito. En Norda Ameriko la nigra urso estis observita de Hern (Hearne) naĝanta dum horoj kun larĝe malfermita buŝo, tiel kaptanta, kiel baleno, insektojn en la akvo. Eĉ en tiom ekstrema kazo kiel ĉi tiu, se la provizo de insektoj estus konstanta, kaj se pli bone adaptiĝintaj konkurencantoj ne jam ekzistus en la lando, mi vidas nenian obstaklon kial raso de ursoj ne fariĝus, per natura selektado, pli kaj pli akvema laŭ strukturo kaj kutimoj, kun pli kaj pli granda buŝo, ĝis la produktiĝo de vivaĵo tiom grandega kiom baleno.

Ĉar oni foje vidas individuojn de specio kiuj havas kutimojn tre malsamajn de tiuj de sia propra specio kaj de la aliaj specioj de la sama genro, oni eble atendus, laŭ mia teorio, ke tiaj individuoj foje naskus novajn speciojn, havantajn malnormalajn kutimojn, kaj kun strukturo iomete aŭ multe modifiĝinta de la ĝusta tipo. Kaj tiaj ekzemploj ja okazas en la naturo. Ĉu oni povas trovi pli okulfrapan ekzemplon de adaptiĝo ol tiu de pego, kiu grimpas arbojn kaj kaptas insektojn en la fendetoj de la ŝelo? Tamen en Norda Amerika ekzistas pegoj kiuj manĝas ĉefe fruktojn, kaj aliaj kun longiĝintaj flugiloj kiuj ĉasas insektojn dum flugado; kaj ĉe la ebenejoj de La-Plato (La Plata), kie neniu arbo kreskas, estas pigo, kiu ĉe ĉiu parto de sia organizaĵo, eĉ la koloro, la akra tono de la voĉo, kaj ondeca flugmaniero, klare informis min pri sia proksima sangorilato al niaj malraraj specioj; tamen, ĝi estas pego kiu neniam grimpas arbojn.

Petreloj estas la plej aeremaj kaj oceanemaj birdoj, tamen en la kvietaj Markoloj de Tero de Fajro, la Puffinuria berardi pro siaj ĝeneralaj kutimoj, pro sia miriga plonĝkapablo, sia naĝmaniero kaj flugmaniero kiam ĝi kontraŭvole ekflugas, estus misidentigita de iu ajn kiel aŭko aŭ kolimbo; tamen, esence ĝi estas petrelo, sed kun multaj partoj de sia organizaĵo profunde modifiĝintaj. Aliflanke, plej zorgema observanto kiu esplorus la mortintan korpon de akva cinklo neniam suspektus ĝiajn subakvajn kutimojn; tamen ĉi tiu malnormala membro de la strikte terema turda familio tute subtenas sin per plonĝado, – kaptante ŝtonojn per siaj piedoj kaj uzante siajn flugilojn sub akvo.

Tiu kiu kredas ke ĉiu vivaĵo estis kreita kiel oni vidas ĝin nun, devas foje senti surprizon kiam li renkontas animalon kies kutimoj kaj strukturo tute ne kongruas. Kio povus esti pli evidenta ol tio ke la remilecaj piedoj de anasoj kaj anseroj estas formitaj por naĝado; tamen, ekzistas altejaj anseroj kun remilecaj piedoj kiuj rare aŭ neniam proksimiĝas al akvo; kaj neniu krom Aŭdubono (Audubon) vidis la fregaton, kies kvar piedfingroj estas ĉiuj kunligitaj [per haŭto], surakviĝi sur la surfacon de la maro. Aliflanke, kolimboj kaj fulikoj estas elstare akvemaj, kvankam iliaj piedfingroj havas nur randon de membrano. Kio ŝajnas pli klara ol tio ke la longaj piedfingroj de vadbirdoj estas formitaj por piediri sur marĉoj kaj flosantaj plantoj, tamen la galinolo estas preskaŭ tiom akvema kiom la fuliko; kaj la tera ralo estas preskaŭ tiom terema kiom la koturno aŭ perdriko. En tiaj kazoj, kaj oni povus prezenti multajn aliajn, kutimoj ŝanĝiĝis sen responda ŝanĝiĝo de strukturo. Oni povus konsideri la remilecajn piedojn de la alteja ansero rudimentaj laŭ funkcio, kvankam ne laŭ strukturo. Ĉe la fregato, la profunde konkava membrano inter la piedfingroj montras ke la strukturo komencas ŝanĝiĝi.

Tiu kiu kredas je apartaj kaj nenombreblaj agoj de kreo dirus, ke en ĉi tiuj kazoj plaĉis al la Kreinto kaŭzi vivaĵon de iu speco preni la lokon de alia; sed ĉi tio ŝajnas al mi nura reaserto de la fakto per dignaj vortoj. Tiu kiu kredas je lukto por ekzisto kaj la principo de natura selektado, agnoskas ke ĉiuj organikaĵoj konstante klopodas plimultiĝi; kaj ke se iu individua vivaĵo varius eĉ iomete, laŭ kutimo aŭ laŭ strukturo, kaj tiel gajnus avantaĝon super iu alia loĝanto de la lando, ĝi kaptus la lokon de tiu loĝanto, negrave kiom malsama tiu loko estus de la propra. Tial ne surprizas lin ke estas anseroj aŭ fregatoj kun remilecaj piedoj, kiuj vivas sur seka tero aŭ tre rare surakviĝas; ke estas long-piedfingraj kreksoj vivantaj sur kampoj anstataŭ marĉoj; ke estas pegoj kie neniu arbo kreskas; ke estas plonĝantaj turdoj, kaj petreloj kun kutimoj de aŭkoj.

Organoj de ekstrema perfekteco kaj komplikeco

Mi malkaŝe konfesas ke la supozo ke la okulo, kun ĉiuj siaj neimiteblaj aranĝoj por fokusĝustigo al malsamaj distancoj, por enigo de malsamaj kvantoj da lumo, kaj por la ĝustigo de sfera kaj kolora aberacioj, povis formiĝi per natura selektado, ŝajnas absurda je plej alta grado.* Tamen racio diras al mi ke se oni povas montri la ekziston de multaj gradoj, de perfekta kaj kompleksa okulo ĝis tre neperfekta kaj simpla okulo, kun ĉiu grado utila al sia posedanto; plie se la okulo ja varias eĉ iomete, kaj la varioj heredeblas, kio certe estas fakto; kaj se iu vario aŭ modifiĝo de la organo iam povas esti utila al animalo en ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, tiam la malfacileco por kredi ke perfekta kaj kompleksa okulo povis formiĝi per natura selektado, kvankam nevenkebla per imago, apenaŭ povas esti konsiderata reala. Kiel nervo fariĝas sentema al lumo apenaŭ pli koncernas la diskuton ol kiel vivo mem unue originis; tamen mi diru ke pluraj faktoj pensigas min ke ajna sentema nervo povas fariĝi sentema al lumo, kaj same al tiuj pli krudaj vibroj de aero kiuj produktas sonon.

[* Komento: Ĉi tiu frazo estas plej kara al kreismanoj.]

Kiam oni serĉas la gradojn per kiuj organo de iu specio perfektiĝis, oni devas esplori ekskluzive ĝiajn rektajn praparencojn; sed ĉi tio apenaŭ iam ajn eblas, kaj oni estas devigata en ĉiu kazo esplori speciojn de la sama grupo, alivorte, la flankajn praidojn de la sama originala praparenca formo, por vidi kiuj gradoj eblas, kaj pro la ŝanco ke iuj gradoj estis transdonitaj de la pli fruaj stadioj de deveno, je neŝanĝita aŭ apenaŭ ŝanĝita stato. Inter ekzistantaj Vertebruloj, oni vidas nur malgrandan kvanton da gradeco ĉe la strukturo de la okulo, kaj de fosiliaj ekzemploj oni povas lerni nenion pri ĉi tiu temo. En ĉi tiu granda klaso oni probable devus esplori profunde sub la plej profunda konata fosilia stratumo por malkovri la pli fruajn stadiojn, per kiuj la okulo perfektiĝis.

Ĉe la Artikuloj, serio komenciĝas per optika nervo, sen alia mekanismo krom kovraĵo de pigmento; kaj de ĉi tiu malsupera stadio, oni povas montri la ekziston de multaj gradoj de strukturo, kiuj disbranĉiĝas laŭ du fundamente malsamaj linioj, ĝis la atingo de sufiĉe supera stadio de perfekteco. Ĉe iuj krustuloj, ekzemple, estas duobla korneo. La interna korneo dividiĝas je facoj, kaj en ĉiu estas lensforma ŝvelaĵo. Ĉe aliaj krustuloj la travideblaj konusoj kiuj estas kovritaj de pigmento, kaj kiuj ĝuste funkcias nur per ekskludo de flankaj kolumnoj de lumo, estas konveksaj ĉe siaj supraj finoj kaj devas funkcii por konverĝo; kaj ĉe iliaj malsupraj finoj ŝajnas esti neperfekta vitrea substanco. Surbaze de ĉi tiuj faktoj, multe tro mallonge kaj malbone prezentitaj ĉi tie, kiuj montras ke ekzistas multe da gradigita diverseco en la okuloj de vivantaj krustuloj, kaj konsidere de kiom malgranda la nombro da vivantaj animaloj estas kompare kun tiuj kiuj formortis, mi povas vidi neniun grandan malfacilecon (ne pli ol en la kazo de multaj aliaj strukturoj) por kredi ke natura selektado konvertis la simplan aparaton de optika nervo kun nenio pli ol kovraĵo de pigmento kaj travidebla membrano, al optika instrumento tiom perfekta kiom tiu posedata de ajna membro de la granda Artikula klaso.

Tiu kiu povas akcepti ĝis ĉi tie, se li trovos post finlego de ĉi tiu traktaĵo ke multaj faktoj, alimaniere neklarigeblaj, klarigeblas per la teorio de deveno, devas senhezite akcepti pli. Li devas agnoski ke strukturo eĉ tiom perfekta kiom agla okulo povus formiĝi per natura selektado, kvankam ĉikaze li ne konas iujn transirajn gradojn. Lia racio devas venki lian imagopovon; tamen mi sentis la malfacilecon multe tro akre por esti surprizita de ajna nivelo de rezistemo, kiam oni etendas la principon de natura selektado ĝis ĉi tiaj mirigaj kazoj.

Apenaŭ eblas eviti komparon de la okulo al teleskopo. Oni scias ke ĉi tiu instrumento estis perfektigita per la longdaŭraj klopodoj de la plej superaj homaj intelektoj; kaj oni nature supozas ke la okulo estis formita per iom analoga procedo. Sed ĉu ĉi tiu supozo ne estas aroganta? Ĉu oni rajtas supozi ke la Kreinto laboras per intelektaj povoj kiel tiuj de la homo? Se oni devas kompari la okulon al optika instrumento, oni imagu dikan tavolon de travidebla histo, kun lumdetekta nervo sub ĝi, kaj tiam oni supozu ke ĉiu parto de ĉi tiu tavolo konstante kaj malrapide ŝanĝiĝas laŭ denseco, tiel ke ĝi dividiĝas en tavolojn de malsamaj densecoj kaj dikecoj, kiuj situas je malsamaj distancoj de si, kaj kies surfacoj malrapide ŝanĝiĝas laŭforme. Plie, oni devas supozi ke ekzistas iu povo kiu ĉiam atenteme rigardas ĉiun etan hazardan ŝanĝiĝon en la travideblaj tavoloj, kaj zorgeme selektas ĉiun ŝanĝiĝon kiu, en diversaj cirkonstancoj, eble iel aŭ iom, tendencas produkti pli klaran bildon. Oni devas supozi ke ĉiu nova stato de la instrumento multiĝas milionoble; kaj ke ĉiu konserviĝas ĝis pli bona produktiĝas, kaj ke tiam la malnovaj detruiĝas. En vivantaj korpoj, variado kaŭzas la malgrandajn ŝanĝiĝojn, generado multobligas ilin preskaŭ senfine, kaj natura selektado selektas kun senerara lerto ĉiun pliboniĝon. Konsideru ke ĉi tiu procezo daŭras dum milionoj kaj milionoj da jaroj; kaj dum ĉiu jaro efikas sur milionoj da individuoj de multaj specoj. Ĉu oni ne rajtas kredi ke vivanta optika instrumento eble tiel formiĝus tiom supera al vitra instrumento, kiom la kreaĵoj de la Kreinto estas al tiuj de la homo?

Se oni povus montri ke iu kompleksa organo ekzistas, kiu tute ne formeblus per multaj, sinsekvaj, malgrandaj modifiĝoj, mia teorio absolute paneus. Sed mi ne povas trovi tian kazon. Sendube multaj organoj ekzistas pri kiuj oni ne scias la transirajn gradojn, speciale se oni konsideras tre izolitajn speciojn, ĉirkaŭ kiuj, laŭ mia teorio, okazis multe da formorto; aŭ denove, se oni konsideras organon komunan al la membroj de granda klaso, ĉar ĉikaze la organo sendube ekformiĝis dum ekstreme frua periodo, kaj ĉiuj de la multaj membroj de la klaso formiĝis poste. Kaj por malkovri la fruajn transirajn gradojn tra kiuj la organo pasis, oni devus esplori tre antikvajn praformojn, kiuj antaŭlonge formortis.

Oni estu ekstreme hezitema pri la konkludo ke organo ne povis formiĝi per iaj transiraj gradoj. Oni povas montri multajn ekzemplojn inter la malsuperaj animaloj de organoj kiuj plenumas samtempe tute malsamajn funkciojn; ekzemple, la nutrokanalo en la larvoj de la libelo kaj la fiŝo Kobitido spiras, digestas, kaj elpelas. Ĉe la hidro, oni povas eksterigi la internon, kaj la ekstera surfaco tiam digestos, dum la stomako spiros. En tiaj kazoj, se estus avantaĝe fari tiel, natura selektado povus facile specialigi parton aŭ organon, kiu plenumas du funkciojn, al nur unu funkcio, kaj tiel tute ŝanĝi ĝian naturon per nepercepteblaj paŝoj. Du apartaj organoj foje samtempe plenumas la saman funkcion en la sama individuo; jen unu ekzemplo, ekzistas fiŝoj kun brankoj kiuj spiras aeron solvitan en akvo, kaj ankaŭ spiras gasan aeron en siaj naĝvezikoj. Ĉi tiu lasta organo havas aerkanalon por provizi aeron, kaj estas dividita de tre vejnplenaj septoj. En ĉi tiaj kazoj, unu el la du organoj eble facile modifiĝus kaj perfektiĝus tiel ke ĝi plenumus la tutan laboron sole, helpate dum la modifiĝa procezo per la alia organo; kaj tiam ĉi tiu alia organo eble modifiĝus por iu alia kaj tre malsama celo, aŭ eble tute malaperus.

La ekzemplo de la naĝveziko ĉe fiŝoj estas bona, ĉar ĝi montras klare la tre gravan fakton ke organo originale formiĝinta por unu celo, tio estas, flosado, povas konvertiĝi por tute malsama celo, tio estas, spirado. La naĝveziko ankaŭ fariĝis helpilo al la aŭdaj organoj de iuj fiŝoj, aŭ, (mi ne scias kiu vidpunkto estas ĝenerale akceptita), parto de la aŭda aparataro fariĝis helpilo al la naĝveziko. Ĉiuj fiziologoj agnoskas ke la naĝveziko estas homologa, aŭ 'ideale simila', en pozicio kaj strukturo al la pulmoj de la pli superaj vertebraj animaloj: sekve, ŝajnas al mi ke estas neniu granda obstaklo por kredi ke natura selektado fakte konvertis naĝvezikon al pulmo, aŭ organo uzata nur por spirado.

[Rimarko de tradukinto: Verŝajne okazis male – unue, primitiva pulmo evoluis ĉe fiŝoj kiuj vivis en stagnanta oksigen-malriĉa akvo. La naĝveziko poste evoluis de la pulmo.]

Certe, mi povas apenaŭ dubi ke ĉiuj vertebraj animaloj kiuj havas verajn pulmojn devenis per ordinara generado de antikva pratipo, de kiu oni scias nenion, kiu havis flosan aparaton aŭ naĝvezikon. Laŭ mia kompreno de la interesa priskribo de profesoro Oen (Owen), oni povas tiel kompreni la strangan fakton ke ĉiu peco de nutraĵo kaj trinkaĵo kiun oni englutas devas preterpasi la orificon de la traĥeo, kun iom da risko enfali en la pulmojn, spite la lertan mekanismon per kiu la gloto fermiĝas. Ĉe superaj Vertebruloj la brankoj tute malaperis – la fendoj ĉe la flankoj de la kolo kaj la rondira vojo de la arterioj ankoraŭ markas ilian antaŭan pozicion en la embrio. Sed estas penseble ke la nun tute perditaj brankoj povus esti grade prilaboritaj de natura selektado por iu tute malsama celo: same kiel, surbaze de la vidpunkto de iuj natursciencistoj, ke la brankoj kaj dorsaj skvamoj de Ringvermoj estas homologaj al la flugiloj kaj flugilkovriloj de insektoj, estas probable ke organoj kiuj je tre antikva tempo servis por spirado fakte konvertiĝas al organoj de flugo.

Kiam oni konsideras transirojn de organoj, tre gravas pripensi la probablecon de konvertiĝo de iu funkcio al alia. Tial mi prezentu unu plian ekzemplon. Pedunklaj ciripedoj havas du tre malgrandajn faldaĵojn de haŭto, kiujn mi nomas la ovoportantaj membranoj. Ili funkcias per rimedo de glueca sekrecio, por reteni la ovojn ĝis kiam ili koviĝos en la sako. Ĉi tiuj ciripedoj ne havas brankojn. La tuta surfaco de la korpo kaj sako, inkluzive de la malgrandaj membranoj, servas por spirado. La Balanedoj aŭ senpedunklaj ciripedoj, aliflanke, ne havas ovoportantajn membranojn. La ovoj kuŝas nefiksitaj ĉe la fundo de la sako, en bone fermita konko; sed ili havas grandajn falditajn brankojn. Nu, mi kredas ke neniu disputus ke la ovoportantaj membranoj ĉe unu familio estas strikte homologaj kun la brankoj ĉe la alia familio; certe, estas gradoj inter ili. Tial, mi ne dubas ke la malgrandaj faldaĵoj de haŭto, kiuj originale servis kiel ovoportantaj membranoj, sed kiuj, same, iomete helpis la agon de spirado, grade konvertiĝis per natura selektado al brankoj, simple per pligrandiĝo kaj forigo de siaj glu-glandoj. Se ĉiuj pedunklaj ciripedoj estus formortintaj, (kaj ili jam suferis multe pli da formorto ol la senpedunklaj ciripedoj), kiu iam ajn imagus ke la brankoj ĉe ĉi tiu lasta familio originale ekzistis kiel organoj por malebligi la forfluon de la ovoj el la sako?

Kvankam oni devas esti ekstreme hezitema pri la konkludo ke iu organo tute ne povus esti produktita per sinsekvaj transiraj gradoj, tamen, sendube ekzistas gravaj kazoj de malfacileco. Mi diskutos kelkajn en miaj estontaj verkoj.

Unu el la plej gravaj estas tiu de neŭtraj insektoj, kiuj ofte estas tre malsame konstruitaj de la maskloj aŭ fekundaj femaloj; sed ĉi tiu kazo estos diskutata en la sekva ĉapitro. La elektraj organoj de fiŝoj prezentas alian kazon de speciala malfacileco; estas maleble diveni per kiuj paŝoj ĉi tiuj mirigaj organoj produktiĝis; sed, kiel Oen kaj aliaj rimarkis, ilia intima strukturo proksime similas tiun de ordinara muskolo; kaj lastatempe oni montris ke Rajoj havas organon kiu estas proksime analoga al la elektra aparato, sed ili ne, laŭ Mateŭĉi (Matteuchi), eligas elektron. Oni devas agnoski ke oni estas multe tro senscia por argumenti ke nenia transiro eblas.

La elektraj organoj prezentas alian eĉ pli gravan malfacilecon, ĉar ili troviĝas ĉe nur proksimume dek du [specioj de] fiŝo, de kiuj pluraj estas vaste malsimilaj. Ĝenerale kiam sama organo troviĝas ĉe pluraj membroj de la sama klaso, speciale se la membroj havas tre malsamajn vivkutimojn, oni povas atribui ĝian ĉeeston al heredo de komuna praparenco; kaj ĝian foreston ĉe iuj membroj al perdo pro neuzado aŭ natura selektado. Sed se la elektraj organoj estus hereditaj de unu antikva pragenerinto kiu havis ilin, oni atendus ke ĉiuj elektraj fiŝoj estus speciale parencaj al si. Kaj geologio neniel kredigas ke pasintece la plejo de fiŝoj havis elektrajn organojn, kiujn la plejo de iliaj modifiĝintaj praidoj estas perdintaj. La ekzisto de lum-organoj ĉe kelkaj [specioj de] insekto, kiuj apartenas al malsamaj familioj kaj ordoj, prezentas paralelan kazon de malfacileco. Mi povas prezenti aliajn kazojn; ekzemple, ĉe plantoj, la tre kurioza aranĝo de maso de polengrajnoj, subtenata sur pedunklo kun glua glando ĉe la fino, estas sama ĉe Orkido kaj Asklepio, – genroj preskaŭ tiom malproksimaj kiom eblas inter florantaj plantoj. En ĉiuj ĉi tiuj kazoj de du tre malsamaj specioj provizitaj de ŝajne la sama malnormala organo, oni devas observi ke, kvankam la ĝenerala aspekto kaj funkcio de la organo eble estas sama, tamen iu fundamenta diferenco ĝenerale troveblas. Mi emas kredi ke preskaŭ same kiel du homoj foje sendepende inventas tute saman inventaĵon, tiel natura selektado, agante por la bono de ĉiu vivaĵo kaj bone uzante analogajn variojn, foje modifas preskaŭ sammaniere du partojn ĉe du organikaĵoj, kiuj ŝuldas malmulte de sia komuna strukturo al heredo de sama praparenco.

En multaj kazoj estas malfacile diveni la transirojn per kiuj organo povus alveni al sia nuna stato. Tamen, kiam mi konsideras ke la proporcio de vivantaj kaj konataj formoj al la formortintaj kaj nekonataj estas tre malgranda, mi tre surpriziĝas pri kiom rare oni povas nomi organon por kiu neniu transira grado estas konata. La vero de ĉi tiu rimarko estas ja montrita de tiu malnova principo de naturhistorio: Natura non facit saltum. [La naturo ne faras salton.] Oni vidas ĉi tion agnoskita en la verkoj de preskaŭ ĉiuj spertaj natursciencistoj; aŭ, kiel Miln Edvards (Milne Edwards) bone esprimis, la naturo estas riĉa je varioj, sed malriĉa je novigoj. Kial, laŭ teorio de Kreo, estas tiel? Kial la partoj kaj organoj de multaj sendependaj vivaĵoj, ĉiu supozita esti aparte kreita por sia propra loko en la naturo, estas tiom senescepte kunligitaj per gradaj paŝoj? Kial la Naturo ne saltas de strukturo al strukturo? Laŭ la teorio de natura selektado, oni povas klare kompreni kial ĝi devas ne fari tion; ĉar natura selektado povas agi nur per utiligo de malgrandaj sinsekvaj varioj; ĝi neniam povas salti, sed devas antaŭeniri per la plej malgrandaj kaj malrapidaj paŝoj.

Organoj kiuj havas malmulte da evidenta graveco.

Ĉar natura selektado agas per vivo kaj morto, – per la konservado de individuoj kun avantaĝaj varioj, kaj per la detruo de tiuj kun malavantaĝaj devioj de strukturo, – mi foje sentis multe da malfacileco por kompreni la originon de simplaj partoj, kies graveco ne ŝajnas sufiĉa por kaŭzi la konservadon de sinsekve variantaj individuoj. Mi foje sentis tiom da malfacileco, kvankam tre alispeca, ĉirilate, kiom en la kazo de organo tiom perfekta kaj kompleksa kiel la okulo.

Unue, oni estas multe tro neinformita pri la tuta ekonomio de iu ajn organikaĵo, por scii kiuj malgrandaj modifiĝoj estus gravaj aŭ ne. En antaŭa ĉapitro mi prezentis ekzemplojn de tre bagatelaj trajtoj, kiel la lanugo sur frukto kaj la koloro de ĝia karno, kiuj, ĉar ili determinas la atakojn de insektoj, aŭ ĉar ili rilatas al diferencoj de fiziologia karaktero, certe submetiĝas al natura selektado. La vosto de ĝirafo aspektas kiel homfarita muŝfrapilo; kaj unuavide, ŝajnas nekredeble ke ĝi povus esti adaptita por sia nuna celo per sinsekvaj malgrandaj modifiĝoj, ĉiu pli kaj pli bona, por tiom bagatela celo kiel forĉasado de muŝoj; tamen oni devas heziti antaŭ ol esti tiom certa eĉ en ĉi tiu kazo, ĉar oni scias ke la distribuo kaj ekzisto de bovoj kaj aliaj animaloj en Suda Ameriko absolute dependas de ilia kapablo por rezisti la atakojn de insektoj: tiel ke individuoj kiuj povus iel defendi sin de ĉi tiuj malgrandaj malamikoj, estus kapablaj etendi siajn teritoriojn en novajn paŝtejojn kaj tiel gajni grandan avantaĝon. Ne estas tiel ke la grandaj kvarpieduloj estas fakte detruataj (escepte en iuj raraj kazoj) de insektoj, sed ili estas senĉese turmentataj kaj ilia forteco malpliigas, tiel ke ili pli facile malsaniĝas, aŭ ne tiom kapablas trovi manĝaĵon dum tempoj de manko, aŭ eskapi ĉasantajn animalojn.

Organoj kiuj nun apenaŭ gravas probable en iuj kazoj estis tre gravaj al antaŭa pragenerinto, kaj, post malrapida perfektiĝo dum antaŭa periodo, estis transdonitaj je preskaŭ sama stato, kvankam nun ili apenaŭ utilas; kaj ajnaj vere malhelpantaj varioj de strukturo ĉiam estus forigitaj de natura selektado. Se oni konsideras kiom grava la vosto estas por moviĝo ĉe la plejo de akvaj animaloj, ĝia ĝenerala ĉeesto kaj multcela uzado ĉe tre multaj teraj animaloj, kies pulmoj aŭ modifiĝintaj naĝvezikoj malkaŝas sian akvan originon, estas klarigebla. Bone formiĝinta vosto de akva animalo, eble poste uziĝus por ĉiaj celoj, kiel muŝfrapilo, organo de tenado, aŭ kiel helpilo por turnado, kiel ĉe hundoj, kvankam la helpo verŝajne estas malgranda, ĉar la leporo, kiu apenaŭ havas voston, povas fari u-turnon sufiĉe rapide.

Due, oni eble foje atribuas gravecon al trajtoj kiuj vere estas apenaŭ gravaj, kaj kiuj originas de nur duarangaj kaŭzoj, sendepende de natura selektado. Oni devas memori ke klimato, manĝaĵo, ktp., probable havas iomete da rekta influo sur organizaĵo; ke trajtoj reaperas pro la leĝo de praavismo; ke interrilatoj de kresko havas plej gravan influon por modifi diversajn strukturojn; kaj fine, ke seksa selektado ofte multe modifas eksterajn trajtojn de animaloj kiuj havas volon, por doni al unu masklo avantaĝon por lukti kontraŭ alia aŭ por ĉarmi femalon. Plie, kiam modifiĝo de strukturo ekaperas, ĉefe pro la supraj aŭ aliaj nekonataj kaŭzoj, ĝi eble komence alportos neniun avantaĝon por la specio, sed eble poste estos ekspluatata de la praidoj de la specio sub novaj vivkondiĉoj kaj kun nove akiritaj kutimoj.

Mi ilustru ĉi tiujn komentojn per kelkaj ekzemploj. Se nur verdaj pegoj ekzistus, kaj oni ne scius ke ekzistas multaj nigraj kaj makulaj specoj, mi kuraĝas diri ke oni pensus ke la verda koloro estas bela adaptiĝo por kaŝi ĉi tiun arbovivantan birdon de ĝiaj malamikoj; kaj sekve ke ĝi estas grava trajto, kaj ke ĝi eble akiriĝis per natura selektado; sed fakte, mi ne dubas ke la koloro ŝuldiĝas al tute alia kaŭzo, probable al seksa selektado. Rampanta bambuo ĉe la Malaja Insularo grimpas plej altajn arbojn per helpo de lertege konstruitaj hokoj ĉirkaŭ la finoj de la branĉoj. Ĉi tiu aranĝo, sendube, estas tre utila al la planto; sed ĉar oni vidas preskaŭ samajn hokojn ĉe multaj arboj kiuj ne grimpas, la hokoj de la bambuo eble aperis pro nekonataj leĝoj de kresko, kaj poste estis utiligataj de la planto, kiu plie modifiĝis kaj fariĝis grimpanto. La nuda haŭto sur la kapo de vulturo estas ĝenerale konsiderata kiel rekta adaptiĝo por putraĵumado; kaj eble estas tiel, aŭ eble ĝi ŝuldiĝas al la rekta agado de putrinta materialo; sed oni devas esti tre hezitema pri tia supozo, ĉar oni vidas ke la haŭto sur la kapo de la maskla meleagro, kiu manĝas puran nutraĵon, ankaŭ estas nuda. Oni proponis ke la suturoj en la kranioj de junaj mamuloj estas bela adaptiĝo kiu helpas dum naskiĝo, kaj sendube ili helpas, aŭ eĉ nepre necesas por ĉi tiu ago; sed ĉar suturoj troviĝas en la kranioj de junaj birdoj kaj reptilioj, kiuj nur devas eskapi el rompita ovo, oni povas konkludi ke ĉi tiu strukturo formiĝis pro la leĝoj de kresko, kaj estis utiligata por la nasko de pli superaj animaloj.

Ni estas profunde sensciaj pri la kaŭzoj de etaj kaj negravaj varioj; kaj ni tuj konscias pri ĉi tio kiam ni konsideras la diferencojn inter la rasoj de malsovaĝaj animaloj ĉe malsamaj landoj, – pli speciale ĉe la malpli civilizitaj landoj kie apenaŭ okazis homa selektado. Zorgemaj observantoj estas konvinkitaj ke malseka klimato efikas al la kreskado de haroj, kaj ke estas rilato inter la kornoj kaj la hararo. Montaj rasoj ĉiam diferencas de malaltejaj rasoj; kaj monta lando probable efikus al la postaj membroj per plia ekzercado, kaj eble eĉ al la formo de la pelvo; kaj sekve, laŭ la leĝo de homologa variado, la antaŭaj membroj kaj eĉ la kapo probable estus influitaj. La formo, ankaŭ, de la pelvo eble influus per premo la formon de la kapo de la enuteraj idoj. Estas kialoj por kredi ke la pena spirado kiu necesas en altaj regionoj pligrandigus la bruston; kaj denove, interrilatoj rolus. Animaloj posedataj de sovaĝuloj ĉe diversaj landoj ofte devas lukti por propra vivsubteno, kaj submetiĝus iome al natura selektado, kaj individuoj kun iomete malsamaj fiziologiaj karakteroj pli bone sukcesus sub malsamaj klimatoj; kaj estas kialoj por kredi ke fiziologia karaktero kaj koloro interrilatas. Plie, bona observanto asertis ke ĉe bovoj, malforteco kontraŭ la atakoj de muŝoj rilatas al koloro, same kiel malforteco kontraŭ la veneno de iuj plantoj; tial koloro submetiĝus al la efikoj de natura selektado. Sed ni estas multe tro sensciaj por hipotezi pri la relativa graveco de la pluraj konataj kaj nekonataj leĝoj de variado. Ĉi tie mi mencias ilin nur por montri ke, se ni ne kapablas klarigi la karakterajn diferencojn de malsovaĝaj rasoj, kiuj tamen, laŭ ĝenerala agnosko, aperis per ordinara generado, ni devas ne tro zorgi se ni ne scias la precizan kaŭzon de malgrandaj analogaj diferencoj inter specioj. Por la sama celo mi povus citi la diferencojn inter la homaj rasoj, kiuj estas tre forte distingitaj. Mi aldonu ke la origino de ĉi tiuj diferencoj iomete klarigeblas, ĉefe per ia speco de seksa selektado, sed sen prezenti abundajn detalojn ĉi tie, mia rezonado ŝajnus frivola.

Post la antaŭaj rimarkoj estas oportune diri kelkajn vortojn pri la lastatempa protesto de iuj natursciencistoj kontraŭ la utilisma doktrino, ke ĉiu struktura detalo estis produktita por la bono de sia posedanto. Ili kredas ke tre multaj strukturoj estis kreitaj por beleco al homaj okuloj, aŭ por nura variemo. Ĉi tiu doktrino, se vera, absolute mortigus mian teorion. Tamen mi plene agnoskas ke multaj strukturoj ne rekte utilas al siaj posedantoj. Fizikaj kondiĉoj probable iomete efikas al strukturo, tute sendepende de ajna bono tiel akirita. Interrilatoj de kresko sendube ludas tre gravan rolon, kaj utila modifiĝo de iu parto ofte sekvigas diversajn ŝanĝiĝojn ĉe aliaj partoj kiuj ne havas rektan utilecon. Kaj denove, trajtoj kiuj antaŭe estis utilaj, aŭ kiuj antaŭe aperis pro interrilatoj de kresko, aŭ pro alia nekonata kaŭzo, eble reaperos pro la leĝo de reapero, kvankam ili nun havas nenian rektan uzon. La efikoj de seksa selektado, kiam ili prezentas sin kiel beleco por ĉarmi femalojn, nomeblas utilaj nur laŭ iom malstrikta senco. Sed la plej grava konsidero, per multo, estas ke la ĉefa parto de la organizaĵo de ĉiuj vivaĵoj simple ŝuldiĝas al heredo; kaj sekve, kvankam ĉiu vivaĵo certe estas bone adaptiĝinta al sia loko en la naturo, multaj strukturoj nun havas neniun rektan rilaton al la vivkutimoj de ĉiu specio. Tiel, oni apenaŭ povas kredi ke la remilecaj piedoj de la alteja ansero aŭ de la fregato havas specialan utilon por ĉi tiuj birdoj; oni ne povas kredi ke la samaj ostoj en la brakoj de simioj, en la antaŭaj kruroj de ĉevaloj, en la flugiloj de vespertoj, kaj en la naĝiloj de fokoj, estas speciale utilaj al ĉi tiuj animaloj. Oni povas senriske atribui ĉi tiujn strukturojn al heredo. Sed al la pragenerinto de la alteja ansero kaj de la fregato, remilecaj piedoj sendube estis tiom utilaj kiom ili nun estas al la plej akvemaj el la ekzistantaj birdoj. Simile, estas kredeble ke la pragenerinto de la foko havis ne naĝilojn, sed piedojn kun kvin piedfingroj taŭgaj por piedirado aŭ tenado; kaj kuraĝe daŭrigante, oni povas kredi ke la pluraj ostoj en la membroj de la simio, ĉevalo, kaj vesperto, kiuj estis hereditaj de komuna pragenerinto, antaŭe havis pli specialan uzon por tiu pragenerinto, aŭ ĝiaj pragenerintoj, ol ili nun havas por ĉi tiuj animaloj de tiom vaste diversiĝintaj kutimoj. Tial oni povas supozi ke ĉi tiuj pluraj ostoj eble estis akiritaj per natura selektado, submetita antaŭe, kiel nun, al la pluraj leĝoj de heredo, praavismo, interrilatoj de kresko, ktp. Sekve ĉiuj detaloj de strukturo ĉe ĉiuj vivaĵoj (se oni iomete kompensas la rektan agadon de fizikaj kondiĉoj) povas esti konsiderataj kiel havintaj specialan uzon por iu praa formo, aŭ kiel nun havantaj specialan uzon por la praidoj de tiu formo – aŭ rekte, aŭ nerekte, per la kompleksaj leĝoj de kresko.

Natura selektado tute ne kapablas produkti modifon ĉe iu specio por la ekskluziva bono de alia specio; kvankam tra la naturo iuj specioj senĉese ekspluatas, kaj profitas de la strukturoj de aliaj. Sed natura selektado povas produkti kaj ja produktas strukturojn por la rekta malbono de aliaj specioj, kiel oni vidas en la kazo de la pikdentoj de la vipuro, kaj la ovometilo de la ikneŭmono, per kiu ĝi demetas siajn ovojn en la vivantajn korpojn de aliaj insektoj. Se oni povus pruvi ke iu struktura parto de iu ajn specio formiĝis por la ekskluziva bono de alia specio, tio detruus mian teorion, ĉar tia aĵo ne produkteblas per natura selektado. Kvankam multaj tiurilataj asertoj troveblas en verkoj pri naturhistorio, mi ne povas trovi eĉ unu kiu ŝajnas al mi havi iom da pezo. Oni agnoskas ke la krotalo havas venenajn pikdentojn por sia propra defendo kaj por la detruo de sia predo; sed iuj aŭtoro krome supozas ke ĉi tiu serpento havas sistron por sia propra malbono, tio estas, por averti sian predon tiel ke ĝi eskapu. Mi preskaŭ samfacile kredus ke kato kurbigas la finon de sia vosto kiam ĝi preparas salti, por averti la senesperan muson. Sed mi ne havas spacon ĉi tie por trakti ĉi tiun kaj aliajn tiajn kazojn.

Natura selektado neniam produktas ĉe vivaĵo ion ajn damaĝan al ĝi, ĉar natura selektado agas nur per kaj por la bono de ĉiu. Neniu organo formiĝas, kiel Pejli (Paley) komentis, por la celo kaŭzi doloron nek por damaĝi sian posedanton. Kiam oni ĝuste pesas la bonon kaj malbonon kiujn ĉiu parto kaŭzas, oni trovas ke, sume, ĉiu estas avantaĝa. Post paso de tempo, sub ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, se iu parto fariĝos damaĝa, ĝi modifiĝos; aŭ se ĝi ne modifiĝos, la vivaĵo formortos, kiel miriadoj jam formortis.

Natura selektado emas fari ĉiun organikaĵon nur tiom perfekta kiom, aŭ iomete pli perfekta ol, la aliaj loĝantoj de la sama lando kun kiu ĝi luktas por ekzisto. Kaj oni vidas ke ĉi tio estas la grado de perfekteco atingita en la naturo. La indiĝenaj produktaĵoj de Nova Zelando, ekzemple, estas perfektaj kiam oni komparas inter ili; sed ili nun rapide cedas antaŭ la invadantaj legioj de plantoj kaj animaloj venigitaj el Eŭropo. Natura selektado ne produktas absolutan perfektecon, kaj, ĝis la limo de nia juĝkapablo, oni ne ĉiam renkontas ĉi tiun altan normon en la naturo. Laŭ fidinda aŭtoritatulo, la korekto de aberacio de lumo ne estas perfekta eĉ en tiu tre perfekta organo, la okulo. Se racio persvadas onin entuziasme admiri multajn neimiteblajn aranĝojn en la naturo, tiu ĉi sama racio diras, kvankam oni facile povas erari ambaŭflanke, ke iuj aliaj aranĝoj estas malpli perfektaj. Ĉu oni povas konsideri la pikilon de la vespo aŭ la abelo perfekta? Kiam uzita kontraŭ multaj atakantaj animaloj, ĝi ne eltireblas, pro retroaj segildentoj, kaj tial neeviteble kaŭzas la morton de la insekto per elŝiro de internaĵoj.

Se oni konsideras ke la abela pikilo originale estis, ĉe fora pragenerinto, borilo kun segildentoj, kiel tiuj ĉe tre multaj membroj de la sama granda ordo, kiu modifiĝis sed ne perfektiĝis por sia nuna celo, kaj kies veneno, originale adaptiĝinta por kaŭzi ŝvelaĵojn [ĉe plantoj], poste plifortiĝis, oni eble povas kompreni kial la uzo de pikilo tiom ofte kaŭzas la morton de la insekto mem. Se, sume, la povo de pikado utilas al la komunumo, ĝi plenumas la postulojn de natura selektado, eĉ se ĝi povas kaŭzi la morton de kelkaj membroj. Se oni admiras la tre mirigan flaran senton per kiu la maskloj de multaj insektoj trovas siajn femalojn, ĉu oni povas admiri la produktadon por ĉi tiu ununura celo de miloj da masklaj abeloj, kiuj estas tute senutilaj al la komunumo por aliaj celoj, kaj kiuj finfine estos ekstermitaj de siaj laboremaj kaj malfekundaj fratinoj? Eble estas malfacile, sed oni devas admiri la sovaĝan instinktan malamon de la reĝina abelo, kiu instigas ŝin tuj detrui siajn junajn fratinajn reĝinojn kiam ili naskiĝas, aŭ mem perei dum la lukto; ĉar sendube ĉi tio utilas al la komunumo; kaj patrina amo aŭ patrina malamo, kvankam la lasta estas feliĉe tre rara, estas tute egalaj al la neeskapebla principo de natura selektado. Se oni admiras la plurajn lertegajn aranĝojn, per kiuj la floroj de la orkidoj kaj de multaj aliaj plantoj fekundiĝas per agado de insektoj, ĉu oni povas konsideri same perfekta la metodon de abioj, kiuj produktas densajn nubojn de poleno, por ke kelkaj grajnetoj flosu per hazarda venteto al la ovoloj?

Resumo de Ĉapitro

En ĉi tiu ĉapitro mi diskutis kelkajn malfacilaĵojn kaj kontraŭargumentojn kiuj proponeblas kontraŭ mia teorio. Multaj el ili estas tre gravaj; sed mi kredas ke dum la diskuto kelkaj faktoj klariĝis, kiuj estas tute nekompreneblaj laŭ la teorio pri sendependaj kreaj agoj. Oni vidis ke specioj dum ĉiu periodo ne estas senfine variemaj, kaj ne estas ligitaj per multaj mezaj gradoj, parte ĉar la procezo de natura selektado estas ĉiam malrapida, kaj agas, dum ĉiu tempo, nur sur tre malmultaj formoj; kaj parte ĉar la procezo mem de natura selektado preskaŭ implicas daŭran forpeladon kaj ekstermadon de antaŭaj kaj mezaj gradoj. Proksime parencaj specioj, nun vivantaj ĉe integra areo, sendube ĝenerale formiĝis kiam la areo estis rompita, kaj la vivkondiĉoj ne ŝanĝiĝis per nepercepteblaj gradoj de unu parto al alia. Kiam du variaĵoj formiĝas ĉe du regionoj de nerompita areo, ofte meza variaĵo formiĝas, adaptiĝinta por meza zono; sed pro jam klarigitaj kialoj, la meza variaĵo kutime ekzistas malpli nombre ol la du formoj kiujn ĝi ligas. Pro tio la du lastaj, dum la procezo de plia modifiĝo, ĉar ili estas pli multaj, havas pli grandan avantaĝon super la malpli multa meza variaĵo, kaj tial ĝenerale sukcesos anstataŭi kaj ekstermi ĝin.

Oni vidis en ĉi tiu ĉapitro ke oni devas heziti antaŭ ol konkludi ke plej malsamaj vivkutimoj ne povas grade ŝanĝiĝi inter si; ke vesperto, ekzemple, ne povus formiĝi per natura selektado de animalo kiu komence kapablus nur glisi tra la aero.

Oni vidis ke specioj sub novaj vivkondiĉoj povas ŝanĝi siajn kutimojn, aŭ havi diversiĝintajn kutimojn, kun iuj kutimoj tre malsimilaj al tiuj de siaj plej proksimaj samgenranoj. Sekve, oni povas kompreni, konsiderante ke ĉiu organikaĵo klopodas vivi kie ajn ĝi kapablas, kial ekzistas altejaj anseroj kun remilecaj piedoj, teraj pegoj, plonĝantaj turdoj, kaj petreloj kun la kutimoj de aŭkoj.

La kredo ke organo tiom perfekta kiom la okulo povis formiĝi per natura selektado plene sufiĉas por miregigi iun ajn. Tamen, en la kazo de iu organo, se oni konas longan vicon de gradoj de komplekseco, kun ĉiu [grado] bona por sia posedanto, tiukaze, sub ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, ne ekzistas logika malebleco por la atingo de ajna imagebla grado de perfekteco per natura selektado. En la kazoj en kiuj oni konas neniun mezan aŭ transiran staton, oni devas esti tre hezitema pri la konkludo ke neniu povis ekzisti, ĉar la homologaĵoj de multaj organoj kaj iliaj mezaj statoj montras ke mirigaj ŝanĝiĝoj de funkcio estas almenaŭ eblaj. Ekzemple, naĝveziko ŝajne konvertiĝis al aerspira pulmo*. La sama organo, plenuminta samtempe tre malsamajn funkciojn, kaj poste specialiĝinta por unu funkcio; kaj du tre malsamaj organoj, plenumintaj samtempe la saman funkcion, unu perfektiĝinta dum helpata de la alia, certe ofte multe faciligis transirojn.

[* Verŝajne inverse.]

Oni estas multe tro senscia, en preskaŭ ĉiuj kazoj, por kapabli aserti ke iu parto aŭ organo estas tiom negrava por la bona farto de specio, ke modifiĝoj de ĝia strukturo ne povus malrapide akumuliĝi per natura selektado. Sed oni povas senhezite kredi ke multaj modifiĝoj, tute atribueblaj al la leĝoj de kresko, kaj komence neniel avantaĝaj al la specio, estis poste utiligataj de la pli modifiĝintaj praidoj de ĉi tiu specio. Oni ankaŭ povas kredi ke parto antaŭe tre grava ofte estas konservita (kiel la vosto de akvema animalo ĉe siaj teremaj praidoj), kvankam ĝi fariĝis tiom bagatela ke ĝi ne povus, en sia nuna stato, esti akirita per natura selektado, – povo kiu agas nur per la konservado de avantaĝaj varioj en la lukto por vivo.

Natura selektado produktas nenion ĉe iu specio por la ekskluziva bono aŭ malbono de alia. Ĝi certe povas produkti partojn, organojn, kaj substancojn tre utilajn aŭ eĉ neprajn, aŭ tre damaĝajn al alia specio. Tamen en ĉiuj kazoj ili estas utilaj al siaj posedantoj. Natura selektado en ĉiu plene loĝata lando, devas agi ĉefe per la konkurenco de la loĝantoj inter si, kaj sekve produktos perfektecon, aŭ fortecon en la lukto por vivo, nur laŭ la normo de tiu lando. Sekve, la loĝantoj de iu lando, ĝenerale la pli malgranda, ofte cedas, kiel oni ja rimarkis, al la loĝantoj de alia kaj ĝenerale pli larĝa lando. Ĉar en la pli larĝa lando, ekzistas pli da individuoj, kaj pli diversaj formoj, kaj la konkurenco estas pli severa, kaj tial la normo de perfekteco estas pli alta. Natura selektado ne nepre produktas absolutan perfektecon; kaj laŭ tio kion oni povas juĝi per limigitaj sentoj, absoluta perfekteco ne troveblas ĉie.

Laŭ la teorio de natura selektado oni povas klare kompreni la plenan signifon de tiu malnova principo de naturhistorio, Natura non facit saltum. [La naturo ne faras salton.] Ĉi tiu principo, se oni konsideras nur la nunajn loĝantojn de la mondo, ne estas strikte prava, sed se oni inkluzivas ĉiujn de pasintaj tempoj, ĝi devas esti, laŭ mia teorio, strikte prava.

Estas ĝenerale agnoskite ke ĉiuj organikaĵoj formiĝis surbaze de du grandaj leĝoj – Unueco de Tipo, kaj la Kondiĉoj de Ekzisto. La esprimo 'unueco de tipo' signifas tiun fundamentan kongruecon de strukturo, kiun oni vidas ĉe organikaĵoj de la sama klaso, kaj kiu estas tute sendependa de iliaj vivkutimoj. Laŭ mia teorio, 'unueco de tipo' estas klarigebla per 'unueco de deveno'. La esprimo 'kondiĉoj de ekzisto', pri kiu la fama Kuvier (Cuvier) tre ofte insistis, estas plene kovrita per la principo de natura selektado. Natura Selektado agas [ĉi tiel]: nun adaptante la variantajn partojn de ĉiu organikaĵo al ĝiaj organikaj kaj neorganikaj vivkondiĉoj; aŭ adaptinte ilin dum longe pasintaj periodoj de tempo. La adaptiĝoj estas helpataj en iuj kazoj per uzado kaj neuzado, estas iomete influataj de la rekta agado de eksteraj vivkondiĉoj, kaj en ĉiuj kazoj estas submetataj al la pluraj leĝoj de kresko. Sekve, fakte, la leĝo de la Kondiĉoj de Ekzisto estas la pli alta leĝo; ĉar ĝi inkluzivas, per la heredo de antaŭaj adaptiĝoj, tiun de Unueco de Tipo.