◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 3

LUKTO POR EKZISTO





Antaŭ ol prezenti la temon de ĉi tiu ĉapitro, mi devas fari kelkajn komencajn komentojn, por montri kiel la lukto por ekzisto rilatas al Natura Selektado. Oni vidis en la antaŭa ĉapitro ke inter organikaĵoj en natura stato estas iom da individua variemo; certe, laŭ mia scio oni neniam disputis tion. Ne gravas ĉu multe da dubindaj formoj estu nomataj specioj aŭ subspecioj aŭ variaĵoj. Kiun rangon, ekzemple, oni atribuu al la du aŭ tri cent dubindaj formoj de Britiaj plantoj, se oni agnoskas la ekziston de bone distingitaj variaĵoj? Sed la nura ekzisto de individua variemo kaj de kelkaj bone distingitaj variaĵoj, kvankam necesa fundamento por la laboro, apenaŭ helpas onin kompreni kiel specioj naskiĝas en la naturo. Kiel ĉiuj tiuj belegaj adaptiĝoj, de unu parto de organismo al alia parto, kaj al la vivkondiĉoj, kaj de iu organikaĵo al alia organikaĵo, perfektiĝis? Oni vidas ĉi tiujn belajn reciprokajn adaptiĝojn plej klare ĉe la pego kaj la visko; kaj nur iomete malpli klare ĉe la malgrandega parazito kiu alkroĉas sin al la haroj de kvarpieduloj aŭ la plumoj de birdoj; en la strukturo de la skarabo kiu plonĝas en akvo; ĉe la plumeca semo kiun plej malforta vento ŝvebigas; resume, oni vidas belajn adaptiĝojn ĉie kaj en ĉiuj partoj de la organika mondo.

Denove, oni rajtas demandi, kiel variaĵoj, kiujn mi nomis komenciĝantaj specioj, finfine konvertiĝas al plenaj kaj apartaj specioj, kiuj plej ofte evidente diferencas multe pli ol la variaĵoj de la sama specio? Kiel formiĝas tiuj grupoj de specioj, kiujn oni nomas apartaj genroj, kaj kiuj diferencas inter si pli ol la specioj de la sama genro? Ĉiuj ĉi tiuj rezultoj, kiel oni vidos pli plene en la kvara ĉapitro, sekvas neeviteble el la lukto por vivo. Pro ĉi tiu lukto por vivo, iu ajn vario, eĉ se apenaŭa, kaj senkonsidere de la kaŭzo, se ĝi estas iom ajn utila al individuo de iu specio en ĝiaj treege kompleksaj rilatoj al aliaj organikaĵoj kaj al la ekstera naturo, emos protekti tiun individuon, kaj ĝenerale estos heredita de ĝiaj idoj. La idoj, ankaŭ, tiel havos pli bonan ŝancon por pluvivado, ĉar el la multaj individuoj de iu specio kiuj foje naskiĝas, nur malgranda nombro povas pluvivi. Mi nomas ĉi tiun principon, per kiu ĉiu eta vario, se utila, estas konservita, Natura Selektado, por montri ĝian rilaton al la homa povo de selektado. Oni jam vidis ke la homo per selektado certe povas produkti grandajn rezultojn, kaj povas adapti organikaĵojn al siaj propraj uzoj, per la akumulado de etaj sed utilaj varioj, provizitaj de la mano de la Naturo. Sed Natura Selektado, kiel oni poste vidos, estas povo senĉese preta por agado, kaj estas senlime supera al la malfortaj penoj de homoj, same kiel la kreaĵoj de la Naturo estas al tiuj de la Arto.

Mi nun diskutos iomete pli detale la lukton por ekzisto. En estonta verko mi traktos ĉi tiun temon multe pli longe, kiel ĝi certe meritas. La pliaĝa De Kandol (De Candolle) kaj Lajel (Lyell) vaste kaj filozofie montris ke ĉiuj organikaĵoj submetiĝas al severa konkurencado. Rilate plantojn, neniu traktis ĉi tiun temon kun pli da spirito kaj kapablo ol W. Herbert, dekano de Manĉestro, evidente pro lia granda scio pri ĝardenado. Nenio estas pli facila ol vorte agnoski la veron de la universala lukto por vivo, kaj nenio pli malfacila – almenaŭ laŭ mia sperto – ol daŭre teni ĉi tiun konkludon en la menso. Tamen, se ĝi ne estas tute gravurita en la menso, mi certas ke la tuta ekonomio de la naturo, kun ĉiuj faktoj pri distribuo, rareco, abundo, formorto kaj variado, estos malklare vidata, aŭ tute miskomprenata. Oni vidas la vizaĝon de la naturo brila pro ĝojo; oni ofte vidas superabundon da manĝaĵo; oni ne vidas, aŭ oni forgesas, ke la birdoj kiuj senzorge kantas ĉirkaŭ ni manĝas precipe insektojn aŭ semojn, kaj tiel konstante detruas vivon; kaj oni forgesas kiom multe ĉi tiuj kantistoj, aŭ iliaj ovoj, aŭ iliaj birdidoj estas detruitaj de ĉasantaj birdoj kaj mamuloj. Oni ne ĉiam konscias, ke kvankam manĝaĵo estas superabunda nun, ĝi ne estas tiel dum ĉiuj sezonoj de ĉiu sinsekva jaro.

Komence, mi klarigu ke mi uzas la terminon Lukto por Ekzisto laŭ larĝa kaj metafora senco, inkluzivante la dependecon de vivaĵoj inter si, kaj inkluzivante (kio estas pli grava) ne nur la vivon de la individuo, sed ĝian sukceson en la generado de idoj. Du kanisedaj animaloj, dum tempo de malabundo, fakte luktas kun si por manĝaĵo kaj pluvivado. Oni diras ke planto ĉe la rando de dezerto luktas por vivo kontraŭ sekeco, kvankam, pli precize, oni devas diri ke ĝi dependas de humideco. Oni povas diri ke planto kiu ĉiujare produktas mil semojn, de kiuj nur unu, averaĝe, atingas maturecon, vere luktas kun plantoj de la sama specio kaj de aliaj specioj, kiuj jam kovras la grundon. La visko dependas de la pomujo kaj kelkaj aliaj arboj, sed, oni devas tre streĉi la signifon de 'lukti' por diri ke ĝi luktas kun tiuj arboj, ĉar se tro da ĉi tiuj parazitoj kreskas sur la sama arbo, ĝi malvigliĝos kaj mortos. Sed oni povas prave diri ke pluraj viskidoj, kreskantaj proksime sur sama branĉo, luktas inter si. Ĉar la visko dissemiĝas per birdoj, ĝia ekzisto dependas de birdoj; kaj oni povas diri metafore ke ĝi luktas kun aliaj fruktohavaj plantoj, por tenti birdojn, kiuj manĝas kaj tiel dissemas ĝiajn semojn, anstataŭ tiujn de aliaj plantoj. Por ĉi tiuj pluraj sencoj, kiuj kunfandiĝas, mi uzas pro oportuno la ĝeneralan terminon Lukto por Ekzisto.

La lukto por ekzisto nepre rezultas de la alta kvociento je kiu ĉiuj organikaĵoj emas plimultiĝi. Ĉiu vivaĵo, kiu dum sia natura vivo produktas plurajn ovojn aŭ semojn, nepre suferas detruon iam dum sia vivo, en iu sezono aŭ jaro. Se ne, laŭ la principo de geometria plimultiĝo, ĝia nombro rapide fariĝus tiom grandega, ke neniu lando povus subteni la produktaĵon. Sekve, ĉar pli da individuoj produktiĝas ol kapablas pluvivi, devas estis en ĉiu kazo lukto por ekzisto, ĉu de unu individuo kun alia de la sama specio, aŭ kun individuoj de alia specio, aŭ kun la fizikaj kondiĉoj de vivo. Ĉi tio estas la doktrino de Maltuso aplikata kun multobla forto al la tuta animala kaj planta regnoj; ĉar en ĉi tiu kazo, ne povas ekzisti homfarita pliigo de manĝaĵo, nek prudenta sindeteno de geedziĝo. Kvankam multaj specioj eble nun plimultiĝas, pli-malpli rapide, ne ĉiuj povas fari tiel, ĉar la mondo ne povus enteni ilin.

Ne ekzistas escepto al la regulo ke ĉiuj organikaĵoj nature plimultiĝas je tiom alta kvociento, ke sen detruado, la Tero baldaŭ estus kovrita de la praidoj de unu paro. Eĉ la malrapide reproduktiĝanta homo duobliĝis ene de dudek kvin jaroj, kaj je tiu kvociento, ene de kelkaj jarmiloj, niaj praidoj ne havus lokon por stari. Lineo (Linnaeus) kalkulis ke se jara planto produktus nur du semojn – kaj neniu planto estas tiom neproduktema – kaj la idoj produktus du la sekvan jaron, kaj tiel plu, post dudek jaroj estus miliono da plantoj. La elefanto estas konsiderata kiel la plej malrapida reproduktiĝanto el ĉiuj konataj animaloj, kaj mi penis kalkuli ĝian minimuman kvocienton de natura generado: estas konservative supozi ke ĝi reproduktas sin kiam tridek jara, kaj daŭrigas reprodukti sin ĝis la aĝo de naŭdek, generante tri parojn de idoj dum ĉi tiu tempintervalo; se tio ĝustas, je la fino de la kvina jarcento, estus dek kvin milionoj da vivantaj elefantoj, idoj de la unua paro.

[Averaĝe, femalaj elefantoj gravediĝas unuafoje kiam ili atingas 13 jarojn. Ili naskas je kvinjaraj intervaloj, ĝis aĝo inter 55 kaj 60.]

Sed estas pli bona indikaĵoj pri ĉi tiu temo ol nur teoriaj kalkuloj, tio estas, la multaj registritaj kazoj de la surprizege rapida plimultiĝo de diversaj animaloj en natura stato, kiam cirkonstancoj estis favoraj al ili dum du aŭ tri sinsekvaj sezonoj. Eĉ pli surprizaj estas la indikaĵoj de niaj malsovaĝaj animaloj de multaj specoj kiuj resovaĝiĝis en pluraj partoj de la mondo: se la asertoj pri la kvociento de plimultiĝo ĉe malrapide generantaj bovoj kaj ĉevaloj en Suda Ameriko, kaj lastatempe en Aŭstralio, ne estus bone konfirmitaj, ili estus tre nekredeblaj. Tiel ankaŭ estas plantoj: oni povus prezenti kazojn de neindiĝenaj plantoj kiuj fariĝis multnombraj tra tutaj insuloj dum periodo de malpli ol dek jaroj. Pluraj tre multnombraj plantoj sur la vastaj ebenaĵoj de La-Plato (La Plata), kovrantaj kvadratajn kilometrojn da surfaco preskaŭ ekskluzive, estis enportitaj de Eŭropo; kaj laŭ doktoro Falkoner (Falconer), estas plantoj kiuj nun etendiĝas en Hindio, de Komorin-Kabo ĝis Himalajo, kiuj estis enportitaj de Ameriko post ĝia malkovro. En tiaj kazoj, kiujn oni povus senlime prezenti, neniu supozas ke la fekundeco de ĉi tiuj animaloj aŭ plantoj subite kaj portempe pliiĝis je rimarkebla grado. La evidenta klarigo estas ke la kondiĉoj de vivoj estis tre favoraj, kaj ke sekve estis malplia detruo de la maljunaj kaj junaj, kaj ke preskaŭ ĉiuj idoj kapablis reprodukti sin. En tiaj kazoj geometria plimultiĝo, kies rezulto ĉiam surprizas, simple klarigas la malordinare rapidan plimultiĝon kaj disvastiĝon de neindiĝenaj produktaĵoj en siaj novaj hejmoj.

En natura stato preskaŭ ĉiuj plantoj produktas semojn, kaj inter animaloj estas tre malmultaj kiuj ne pariĝas jare. Sekve oni povas memfide aserti, ke ĉiuj plantoj kaj animaloj emas plimultiĝi geometrie. Ĉiuj tre rapide plenigus ĉiujn lokojn en kiuj ili iel kapablus ekzisti, kaj la tendenco al geometria plimultiĝo devas esti haltigita per detruo je iu periodo de vivo. Nia kono de larĝaj malsovaĝaj animaloj emas, mi pensas, trompi nin: ni ne vidas la grandan detruon kiu trafas ilin, kaj ni forgesas ke ĉiujare miloj estas buĉitaj por manĝaĵo, kaj ke en natura stato egala nombro iel devas esti detruitaj.

La nura diferenco inter organismoj kiuj jare produktas milojn da ovoj aŭ semoj, kaj tiuj kiuj produktas tre malmultaj, estas ke la malrapidaj reproduktiĝantoj bezonus kelkajn kromajn jarojn por plenigi, sub favoraj kondiĉoj, tutan regionon, eĉ se ĝi estus tre granda. La kondoro demetas duon da ovoj kaj la struto dudekon, kaj tamen en la sama lando la kondoro eble estus pli multnombra: la fulmaro demetas nur unu ovon, sed oni opinias ke ĝi estas la plej multnombra birdo en la mondo. Iu muŝo demetas centojn da ovoj, kaj alia, ekzemple la hipobosko, nur unu; sed ĉi tiu diferenco ne determinas kiom da individuoj iu regiono povas subteni. Granda nombro da semoj iom gravas al tiuj specioj, kiuj dependas de rapide ŝanĝiĝanta kvanto da manĝaĵo, ĉar ĝi ebligas al ili rapide plimultiĝi. Sed la vera graveco de granda nombro da ovoj aŭ semoj estas kompensi multan detruon en iu vivperiodo; kaj ĉi tiu periodo en la plejo de kazoj estas la frua periodo. Se animalo povas iel protekti siajn proprajn ovojn aŭ semojn, malgranda nombro sufiĉas por plene konservi averaĝan nombron; sed se multaj ovoj aŭ idoj estas detruataj, multaj devas esti produktataj, aŭ la specio formortos. Por konservi plenan nombron de iu arbo kiu vivas averaĝe mil jarojn, sufiĉus unu semo produktita unufoje en mil jaroj (se oni supozas ke ĉi tiu semo neniam estos detruita, kaj ke ĝi nepre trovos taŭgan lokon por ĝermi). Tiel, en ĉiuj kazoj, la averaĝa nombro [da individuoj] de iu animalo aŭ planto dependas nur nerekte de la nombro da ovoj aŭ semoj.

Kiam oni konsideras la Naturon, plej necesas teni la suprajn faktojn ĉiam en la menso – neniam forgesi ke ĉiu individua organikaĵo ĉirkaŭ ni strebas (metafore) ĝis ekstremo por plimultiĝi; ke ĉiu vivas per lukto dum iu periodo de sia vivo; ke granda detruo nepre trafas aŭ junajn aŭ maljunajn individuojn, dum ĉiu generacio aŭ dum sinsekvaj intervaloj. Moderigu iun bridon, mildigu la detruon eĉ iomete, kaj la nombro [da individuoj] de la specio preskaŭ tuj kreskos al ajna kvanto. La vizaĝo de la Naturo kompareblas al cedema surfaco, kun dekmiloj da akraj kojnoj proksime pakitaj kaj pelataj enen per senĉesaj frapoj – foje unu kojno estas frapita, poste alia kun pli granda forto.

Kio bridas la naturan tendencon de ĉiu specio al plimultiĝo estas tre malklare. Konsideru la plej viglajn speciojn; ju pli multnombraj ili fariĝas, des pli kreskas ilia tendenco plimultiĝi. Oni ne precize scias kiuj estas la bridoj en eĉ unu kazo. Kaj ĉi tio surprizos neniun kiu cerbumos pri kiom sensciaj oni estas pri ĉi tio, eĉ koncerne la homon, kiu estas senkompare pli bone konata ol iu ajn alia animalo. Pluraj aŭtoroj traktis ĉi tiun temon, kaj mi, en estonta verko, diskutos kelkajn bridojn tre longe, pli speciale rilate al la resovaĝiĝintaj animaloj de Suda Ameriko. Ĉi tie mi faros nur kelkajn komentojn, nur por memorigi al la leganto iujn ĉefajn punktojn. Ŝajnas ke ovoj kaj tre junaj animaloj ĝenerale suferas pleje, sed ne ĉiam estas tiel. Ĉe plantoj, estas grandega detruo de semoj, sed, pro kelkaj miaj observoj, mi kredas ke estas la plantidoj kiuj plej suferas, ĉar ili ĝermas en grundo jam dense kovrita de aliaj plantoj. Ankaŭ, plantidoj estas detruataj multnombre de diversaj malamikoj; ekzemple, sur terpeco 3 piedojn longa kaj 2 larĝa, fosita kaj senplantigita, por malebligi sufokadon fare de aliaj plantoj, mi markis ĉiujn plantidojn de niaj indiĝenaj herbaĉoj kiam ili aperis, kaj el la 357, ne malpli ol 295 estis detruitaj, ĉefe per limakoj kaj insektoj. Se daŭre falĉata gazono, (kaj estus same por gazono proksime tondata de kvarpieduloj), estas lasata kreski, la pli viglaj plantoj grade mortigos la malpli viglajn plantojn, eĉ se plenkreskintaj: tiel, el dudek specioj kreskantaj sur peceto de gazono (tri piedojn kontraŭ kvar) naŭ specioj pereis kiam la aliaj specioj povis libere kreski.

La kvanto da manĝaĵo por ĉiu specio kompreneble fiksas la supran limon al kiu ĝi povas plimultiĝi; sed tre ofte, ne estas la akirado de manĝaĵo, sed la ĉasado de aliaj animaloj, kiu determinas la averaĝan nombron [da individuoj] de specio. Tiel, oni apenaŭ dubas ke la nombro da perdrikoj, lagopoj, kaj leporoj sur iu granda bieno dependas ĉefe de detruado de ĉasantaj animaloj. Se, dum la sekvaj dudek jaroj, oni pafus neniun ĉasatan animalon en Anglio, kaj samtempe, detruus neniun ĉasantan animalon, probable estus malpli da ĉasatoj ol nun, kvankam oni mortigas centmilojn da ili ĉiujare. Aliflanke, en iuj kazoj, ekzemple la elefanto kaj rinocero, neniuj estas detruitaj de ĉasantaj animaloj: eĉ la tigro en Hindio tre malofte aŭdacas ataki junan elefanton protektatan de sia patrino.

Klimato estas grava faktoro por determini la averaĝan nombron [da individuoj] de specio, kaj jaraj sezonoj de ekstrema malvarmo aŭ seko estas, laŭ mi, la plej efikaj el ĉiuj bridoj. Mi kalkulis ke la vintro de 1854-55 detruis kvar kvinonojn da la birdoj sur mia bieno; kaj ĉi tio estas grandega detruo, se oni konsideras ke dek procentoj estas malordinare severa mortokvanto por homaj epidemioj. La efikoj de klimato unuavide ŝajnas esti tre sendependaj de la lukto por ekzisto; sed, ĉar la ĉefa efiko de klimato estas malmultiĝo de manĝaĵo, ĝi okazigas plej severan lukton inter individuoj, ĉu de la sama aŭ de malsamaj specioj, kiuj vivtenas sin per la sama speco de manĝaĵo. Eĉ kiam klimato, ekzemple, ekstrema malvarmo, rekte agas, tiuj kiuj plej suferas estas la malplej viglaj, aŭ tiuj kiuj akiris malmulte da manĝaĵo dum la severiĝanta vintro. Kiam oni vojaĝas de sudo al nordo, aŭ de malseka regiono al seka, oni nepre rimarkas ke iuj specioj grade rariĝas, kaj finfine malaperas; ĉar la ŝanĝiĝo de klimato estas tre evidenta, oni emas atribui la tutan efikon al ĝia rekta agado. Sed ĉi tio estas tre malĝusta vidpunkto: oni forgesas ke ĉiu specio, eĉ kie ĝi plej abundas, konstante suferas grandegan detruon dum iu periodo de sia vivo, pro malamikoj aŭ pro konkurencantoj por la sama loko kaj manĝaĵo; kaj se ĉi tiuj malamikoj aŭ konkurencantoj estos eĉ iomete favoritaj de iu eta ŝanĝiĝo de klimato, ili plimultiĝos, kaj, ĉar ĉiu areo estas jam tute okupita de loĝantoj, la aliaj specioj malmultiĝos. Kiam oni vojaĝas suden kaj vidas ke specio malmultiĝas, oni povas esti certa ke la kaŭzo troviĝas tiom en la fakto ke aliaj specioj estas favorataj, kiom en la fakto ke tiu estas malhelpata. Same estas kiam oni vojaĝas norden, sed je iom malplia grado, ĉar la nombro da ĉiaj specioj, kaj sekve de konkurencantoj, malpliiĝas norde; tial, irante norden, aŭ suprenirante monton, oni multe pli ofte renkontas nanajn formojn, pro la rekte malhelpa agado de klimato, ol oni renkontas irante suden aŭ malsuprenirante monton. Kiam oni atingas la Arktajn regionojn, aŭ neĝkovritajn montpintojn, aŭ absolutajn dezertojn, la lukto por vivo estas preskaŭ nur kontraŭ la vetero.

Klara pruvo ke klimato agas ĉefe nerekte, per favorado de aliaj specioj, estas la granda nombro da ĝardenaj plantoj kiuj tute bone toleras nian klimaton, sed neniam sovaĝiĝas, ĉar ili ne povas konkurenci kun indiĝenaj plantoj, nek rezisti detruon fare de niaj indiĝenaj animaloj.

Kiam specio, pro tre favoraj cirkonstancoj, malordinare plimultiĝas en malgranda regiono, epidemioj often okazas. (Almenaŭ, ŝajnas ke ĉi tio ĝenerale okazas al ĉasataj animaloj.) Kaj jen limiga brido kiu estas sendependa de la lukto por vivo. Sed eĉ kelkaj de ĉi tiuj epidemioj ŝajne estas kaŭzataj de parazitaj vermoj, kiuj ial, eble pro la facileco de disvastiĝo inter dense loĝantaj animaloj, estis malproporcie favorataj: kaj jen speco de lukto inter parazito kaj ĝia predo.

Aliflanke, en multaj kazoj, granda nombro da individuoj de la sama specio, rilate la nombrojn de ĝiaj malamikoj, estas absolute necesa por ĝia pluvivado. Oni povas facile kreskigi multe da greno kaj naposemoj ktp. en kampoj, ĉar la semoj multe pli abundas kompare kun la nombro da birdoj kiuj manĝas ilin; kaj la birdoj, kvankam ili havas superabundon da manĝaĵo dum ĉi tiu unu sezono, ne povas plimultiĝi proporcie al la provizo de semoj, ĉar iliaj nombroj estas limigitaj dum vintro: sed iu ajn kiu provis, scias kiom penige estas akiri semojn de kelkaj tritikaj aŭ aliaj tiaj plantoj en ĝardeno: ĉikaze mi perdis ĉiujn semojn. Ĉi tiu vidpunkto pri la neceso de granda nombro de la sama specio por pluvivado klarigas, mi kredas, iujn kuriozajn faktojn pri la naturo. Ekzemple, iuj tre raraj plantoj estas foje tre abundaj en la malmultaj lokoj en kiuj ili ekzistas; kaj iuj sociaj plantoj estas sociaj, alivorte, abundaj je individuoj, eĉ ĉe la ekstremaj limoj de siaj etendiĝoj. En tiaj kazoj, oni povas supozi ke planto povas ekzisti nur kie la vivkondiĉoj estas tiom favoraj ke multaj povas ekzisti kune, kaj tiel reciproke savi sin de tuta detruo. Mi aldonu ke la bonaj efikoj de ofta interkruciĝo, kaj la malbonaj efikoj de generado inter tro proksimaj parencoj, probable ludas rolon en iuj el ĉi tiuj kazoj; sed pri ĉi tiu komplika temo mi ne detale skribos.

Estas multaj registritaj kazoj kiuj montras kiom kompleksaj kaj neatenditaj estas la bridoj kaj rilatoj inter organikaĵoj, kiuj devas lukti kune en la sama lando. Mi prezentos nur unu kazon, kiu, kvankam simpla, interesis min. En Stafordŝiro, ĉe bieno de parenco, kie mi povis facile esplori, estas granda kaj ekstreme malfekunda erikejo, kiun homa mano neniam tuŝis; sed pluraj centoj da akreoj de la tute sama naturo estis enfermitaj antaŭ dudek kvin jaroj kaj priplantitaj per skotaj abioj. La ŝanĝiĝo de la indiĝena flaŭro en la priplantita parto estis tre rimarkinda, pli ol oni ĝenerale rimarkas kiam oni pasas de unu grundo al alia kiu tre malsamas: ne nur la proporciaj nombroj de la plantoj estis tute ŝanĝitaj, sed dek du specioj de plantoj (sen nombri gresojn kaj kareksojn) prosperis en la arbejo, kiuj ne estis troveblaj sur la erikejo. La efiko sur la insektoj certe estis eĉ pli granda, ĉar ses specioj de insektovoraj birdoj estas tre multnombraj en la arbejo, kaj ne estis videblaj sur la erikejo; kaj la erikejo estis frekventata de du aŭ tri malsamaj specioj de insektovoraj birdoj. Ĉi tie oni vidas kiom pova estis la efiko de la enkonduko de unu arbospecio. Nenio alia estis farita krom starigi barilon por ke bovoj ne eniru. Sed mi klare vidis proksime al Farnhamo en Surio (Farnham, Surrey), kiom grava barilo estas. Tie estas vastaj erikejoj, kun kelkaj aretoj de malnovaj skotaj abioj sur la foraj montetaj suproj: ene de la lastaj dek jaroj, grandaj spacoj estis enfermitaj, kaj nature semitaj abioj nun multe ekkreskas, tiom proksimaj al si ke ne ĉiuj povas vivi. Kiam mi certigis ke ĉi tiuj junaj arboj ne estis semitaj nek plantitaj, mi tiom surpriziĝis pro iliaj nombroj, ke mi iris al pluraj lokoj, de kie mi povis kontroli centojn da akreoj de la nebarita erikejo, kaj mi absolute ne povis vidi ununuran skotan abion, escepte en la malnovaj plantitaj aretoj. Sed rigardante proksime inter la tigoj de la erikejo, mi trovis multajn plantidojn kaj arbetojn, kiuj estas ĉiame tondataj de bovoj. En unu kvadrata jardo, ĉe loko centojn da jardoj for de unu el la malnovaj arbaretoj, mi nombris tridek du arbetojn; kaj unu el ili, laŭ la nombro da kreskoringoj, dum dudek ses jaroj provis levi sin super la tigoj de la erikejo, kaj malsukcesis. Kompreneble, tuj kiam la lando estis enfermita, ĝi vestiĝis per viglaj junaj abioj. Tamen la erikejo estis tiom ekstreme malfekunda kaj tiom vasta ke neniu imagus ke bovoj tiom zorge kaj efike traserĉus ĝin por manĝaĵo.

Ĉi-kaze oni vidas ke bovoj absolute determinas la ekziston de la skota abio; sed en pluraj partoj de la mondo insektoj determinas la ekziston de bovoj. Eble Paragvajo ofertas la plej kuriozan ekzemplon de ĉi tio; ĉar tie nek bovoj nek ĉevaloj nek hundoj iam ajn sovaĝiĝis, kvankam norde kaj sude ili svarmas en sovaĝa stato; kaj Azara kaj Rengger montris ke la kaŭzo estas la pli granda nombro en Paragvajo de iu muŝo, kiu demetas siajn ovojn en la umbilikojn de ĉi tiuj animaloj kiam ili naskiĝas. La plimultiĝo de ĉi tiuj muŝoj, kvankam ili estas multnombraj, devas esti malhelpata de io, probable de birdoj. Tial, se iuj insektovoraj birdoj (kies nombroj estas probable regataj de falkoj aŭ ĉasantaj mamuloj) plimultiĝus en Paragvajo, la muŝoj malmultiĝus – tiam la bovoj kaj ĉevaloj fariĝus sovaĝaj, kaj ĉi tio certe multe ŝanĝus la flaŭron (kiel mi rimarkis en partoj de Suda Ameriko): ĉi tio denove multe efikus al la insektoj; kaj ĉi tio, kiel mi ĵus montris pri Stafordŝiro, la insektovorajn birdojn, kaj tiel plu laŭ ĉiam pligrandiĝantaj cirkloj de komplekseco. Mi komencis ĉi tiun serion kun insektovoraj birdoj, kaj mi finis kun ili. Oni ne pensu ke la interrilatoj en la naturo iam povas esti tiom simplaj. Bataloj ene de bataloj certe ĉiam okazadas kun diversaj rezultoj; kaj tamen laŭ longa perspektivo, la fortoj estas tiom precize ekvilibraj, ke la vizaĝo de la naturo restas senŝanĝa dum longaj periodoj, kvankam certe plej eta bagatelaĵo ofte donas venkon al unu organikaĵo super alia. Tamen, tiom profunda estas nia nescio, kaj tiom alta nia aroganteco, ke ni miras kiam ni aŭdas pri la formorto de iu organikaĵo; ĉar ni ne vidas la kaŭzon, ni hipotezas katastrofojn kiuj ruinigus la mondon, aŭ elpensas leĝojn pri la daŭro de vivoformoj!

Mi emas doni unu plian ekzemplon por montri kiel plantoj kaj animaloj, kiuj estas tre malproksimaj sur la eskalo de la naturo, interligiĝas per araneaĵo de kompleksaj rilatoj. Mi poste montros ke la ekzotika lobelio (Lobelia fulgens), en ĉi tiu parto de Anglio, neniam estas vizitata de insektoj, kaj sekve, pro sia kurioza strukturo, neniam povas produkti semon. Multaj el niaj orkidacaj plantoj absolute bezonas vizitojn de noktopapilioj por depreni iliajn polenaĵojn kaj tiel fekundigi ilin. Ankaŭ mi havas kialon por kredi ke burdoj estas necesegaj por la fekundigo de la trikoloreto (Viola tricolor), ĉar aliaj abeloj ne vizitas ĉi tiun floron. Per eksperimentoj kiujn mi provis, mi malkovris ke la vizitoj de abeloj, se ne necesegaj, estas almenaŭ tre helpemaj al la fekundigo de niaj trifolioj; sed nur burdoj vizitas la ordinaran ruĝan trifolion (Trifolium pratense), ĉar aliaj abeloj ne povas atingi la nektaron. Sekve mi tre malmulte dubas, ke se la tuta genro de burdoj formortus aŭ fariĝus tre rara en Anglio, la trikoloreto kaj la ruĝa trifolio fariĝus raraj, aŭ tute malaperus. La nombro da burdoj en iu regiono dependas tre multe de la nombro da kampomusoj, kiuj detruas iliajn mieloĉelarojn kaj nestojn; kaj sinjoro H. Numan (Newman), kiu longe studis la kutimojn de burdoj, kredas ke 'pli ol du trionoj da ili estas tiel detruataj ĉie en Anglio'. Nu, la nombro da musoj ĉefe dependas, kiel ĉiuj scias, de la nombro da katoj; kaj sinjoro Numan diras, 'Proksime al vilaĝoj kaj malgrandaj urboj mi trovis la nestojn de burdoj pli nombraj ol aliloke, kaj tion mi atribuas al la nombro da katoj kiuj detruas musojn'. Tial, estas tre kredinde, ke la ĉeesto de multaj felisaj animaloj en iu regiono povas determini, unue pere de musoj, kaj poste abeloj, la oftecon de iuj floroj en tiu regiono!

En la kazo de ĉiuj specioj, multaj malsamaj bridoj, agantaj dum malsamaj periodoj de vivo, kaj dum malsamaj sezonoj aŭ jaroj, probable rolas; unu aŭ kelkaj bridoj ĝenerale estas pli fortaj, sed ĉiuj kune determinas la averaĝan nombron aŭ eĉ ekziston de la specio. En iuj kazoj oni povas montri ke tre malsamaj bridoj agas sur la sama specio en malsamaj regionoj. Kiam oni rigardas la plantojn kaj arbustojn kiuj kovras implikitan riverbordon, oni emas atribui iliajn proporciajn nombrojn kaj specojn al tio kion oni nomas ŝanco. Sed ĉi tiu vidpunkto estas tre falsa! Ĉiuj aŭdis ke kiam oni hakfaligas Amerikan arbaron, tre malsama flaŭro ekkreskas; sed oni observis ke la arboj nun kreskantaj sur antikvaj Indianaj tumuloj en Suda Usono, montras la saman belan diversecon kaj proporcion de specoj kiel la ĉirkaŭa virga arbaro. Kia lukto inter diversaj specoj de arboj devis okazi tie dum longaj jarcentoj, kun ĉiu arbo jare disĵetanta siajn semojn milope; kia milito inter insekto kaj insekto – inter insektoj, helikoj, kaj aliaj animaloj kun ĉasantaj birdoj kaj mamuloj – ĉiuj strebantaj plimultiĝi, kaj ĉiuj manĝantaj sin reciproke, aŭ la arbojn, aŭ iliajn semojn kaj arbidojn, aŭ la aliajn plantojn kiuj unue kovris la grundon kaj tiel bridas la kreskon de arboj! Kiam oni ĵetas manplenon da plumoj, ĉiuj devas fali al la tero laŭ difinitaj leĝoj; sed tiu problemo estas tre simpla kompare al la agado kaj reagado de la nenombreblaj plantoj kaj animaloj kiuj determinis, dum paso de jarcentoj, la proporciajn nombrojn kaj specojn de arboj nun kreskantaj sur malnovaj Indianaj tumuloj!

La rilato de iu organikaĵo al alia, kiel de parazito al sia predo, ĝenerale troviĝas inter vivaĵoj kiuj malproksimas sur la eskalo de la naturo. Tio ofte estas la kazo ĉe tiuj kiuj luktas (laŭ preciza signifo) inter si por ekzisto, kiel en la kazo de lokustoj kaj gresmanĝantaj kvarpieduloj. Sed la lukto preskaŭ ĉiam estas plej severa inter individuoj de la sama specio, ĉar ili frekventas la samajn regionojn, bezonas la saman manĝaĵon, kaj riskas la samajn danĝerojn. En la kazo de variaĵoj de la sama specio, la lukto ĝenerale estas preskaŭ egale severa, kaj oni foje vidas rapidan konkludon al la konkurenco: ekzemple, se oni kune semas plurajn variaĵojn de tritiko, kaj poste resemas la miksitajn semojn, iuj variaĵoj kiuj plej taŭgas al la grundo aŭ klimato, aŭ estas nature plej fekundaj, venkos la aliajn kaj tiel produktos pli da semoj. Sekve, post kelkaj jaroj, ili anstataŭos la aliajn variaĵojn. Por konservi miksitan provizon de tiaj ekstreme proksimaj variaĵoj kiaj la diverskoloraj pizplantoj, oni devas ĉiujare rikolti ilin aparte, kaj tiam miksi la semojn laŭ ĝusta proporcio, alie la pli malfortaj specoj daŭre malmultiĝos kaj malaperos. Tiel ankaŭ estas, koncerne variaĵojn de ŝafoj: oni asertis ke iuj montaj variaĵoj pelas aliajn montajn variaĵojn al malsato, tiel ke oni ne povas gardi ilin kunaj. La sama rezulto sekvas kiam oni kune gardas malsamajn variaĵojn de medicinaj hirudoj. Oni rajtas dubi ĉu la variaĵoj de iu ajn el niaj malsovaĝaj plantoj kaj animaloj havas tiom ekzakte saman fortecon, kutimojn, kaj fiziologian karakteron, ke la originalaj proporcioj de miksita provizo konserveblus post ses generacioj, se oni lasus ilin lukti kune kiel vivaĵoj en natura stato, kaj se oni ne ordigus la semojn aŭ idojn ĉiujare.

Ĉar specioj de la sama genro kutime havas, sed ne ĉiam, iom da simileco de kutimoj kaj fiziologia karaktero, kaj ĉiam de strukturo, la lukto estas ĝenerale pli severa inter specioj de la sama genro, kiam ili konkurencas inter si, ol inter specioj de apartaj genroj. Oni vidas ĉi tion en la lastatempa disvastiĝo sur partoj de Usono de unu hirunda specio, kaŭzanta malmultiĝon de alia specio. La lastatempa plimultiĝo de la viskoturdo (Turdus viscivorus) en partoj de Skotlando kaŭzis la malmultiĝon de la kantoturdo (Turdus musicus). Kiom ofte oni aŭdas ke iu specio de rato prenas la lokon de alia specio sub tre malsamaj klimatoj! En Rusio la malgranda Azia blato ĉie forpelis sian grandan parencon. Unu specio de sinapo forpuŝas alian, kaj same en aliaj kazoj. Oni povas nebule kompreni kial la konkurenco devas esti plej severa inter rilataj formoj, kiuj prenas preskaŭ la saman lokon en la ekonomio de la naturo; sed probable en neniu kazo oni povas precize diri kial iu specio venkis super alia en la granda batalo de vivo.

Plej grava konsekvenco estas deduktebla de la antaŭaj rimarkoj. Tio estas, ke la strukturo de ĉiuj organikaĵoj rilatas, laŭ plej esenca, tamen ofte kaŝita maniero, al tio de ĉiuj aliaj organikaĵoj, kun kiu ĝi konkurencas por manĝaĵo aŭ vivloko, aŭ de kiu ĝi devas eskapi, aŭ kiun ĝi ĉasas. Ĉi tio estas evidenta en la strukturo de la dentoj kaj ungoj de la tigro; kaj ĉe kruroj kaj ungoj de la parazito kiu alkroĉiĝas al la haroj sur la korpo de la tigro. Sed ĉe la bela plum-semo de la leontodo, kaj ĉe la plataj kaj franĝaj kruroj de la ditisko, la rilato unuavide ŝajnas esti limigita al la elementoj de aero kaj akvo. Tamen la avantaĝo de plum-semoj sendube forte rilatas al la fakto ke la grundo estas jam dense kovrita de aliaj plantoj; [la plumoj utilas] por ke la semoj estu vaste distribuataj kaj falu sur nekovrita grundo. Ĉe la ditisko, la strukturo de ĝiaj kruroj, tiom bone adaptiĝintaj al plonĝado, ebligas al ĝi konkurenci kun aliaj akvaj insektoj, por ĉasi propran predon, kaj eviti fariĝi predo por aliaj animaloj.

La provizo de nutraĵo en la semoj de multaj plantoj unuavide ŝajnas havi nenian rilaton kun aliaj plantoj. Sed, pro la forta kresko de junaj plantoj produktitaj de tiaj semoj (ekzemple, pizoj kaj bananoj), kiam semitaj ene de longaj gresoj, mi suspektas ke la ĉefa uzo de tia sema nutraĵo estas helpi la kreskon de la juna plantido, dum ĝi luktas kun aliaj plantoj kiuj vigle kreskas ĉirkaŭe.

Konsideru planton kiu estas meze de sia etendiĝo. Kial ĝi ne duobligas aŭ kvarobligas sian nombron? Oni scias ke ĝi povas tute bone toleri iomete pli da varmo aŭ malvarmo, seko aŭ malseko, ĉar aliloke ĝi etendiĝas al iomete pli varmaj aŭ malvarmaj, sekaj aŭ malsekaj lokoj. En ĉi tiu kazo estas klare ke se oni volus image doni al la planto la kapablon plimultiĝi, oni devus doni al ĝi avantaĝon super ĝiaj konkurencantoj, aŭ super la animaloj kiuj manĝas ĝin. Ĉe la limoj de ĝia geografia etendiĝo, ŝanĝiĝo de fiziologia karaktero rilate al klimato klare estus avantaĝo al ĉi tiu planto; sed estas kialoj por kredi ke nur malmultaj plantoj aŭ animaloj etendiĝas tiom for ke ili estas detruataj nur de la severeco de klimato. La konkurencado ne ĉesas antaŭ ol la ekstremaj limoj de vivo, en la arktaj regionoj aŭ ĉe la bordoj de absoluta dezerto, estas atingitaj. Eĉ se lando estas ekstreme malvarma aŭ seka, tamen estas konkurencado inter kelkaj malmultaj specioj, aŭ inter la individuoj de la sama specio, por la plej varmaj aŭ malsekaj lokoj.

Tial, ankaŭ, oni povas konstati ke kiam planto aŭ animalo estas metita en novan landon inter novaj konkurencantoj, eĉ se la klimato estas precize sama al tiu de la antaŭa hejmo, la kondiĉoj de ĝia vivo ĝenerale ŝanĝiĝas je esenca maniero. Se oni esperus pligrandigi ĝian averaĝan nombron en ĝia nova hejmo, oni devus modifi ĝin malsame ol oni farus en ĝia indiĝena lando; ĉar oni devus doni al ĝi iun avantaĝon super malsama aro da konkurencantoj aŭ malamikoj.

Estas bone imagi kiel ni povus doni al iu formo iun avantaĝon super alia. Ni probable ne scius kion fari por sukcesi eĉ en unu kazo. Ĉi tio devas konvinki nin pri nia nescio koncerne la reciprokajn rilatojn de ĉiuj organikaĵoj; konvinko verŝajne tiom necesa, kiom malfacile akirebla. Ĉio, kion ni povas fari, estas konstante teni en la menso la fakton ke ĉiu organikaĵo estas luktanta por plimultiĝi laŭ geometria kvociento; ke ĉiu, dum iu periodo de sia vivo, dum iu sezono de jaro, dum ĉiu generacio aŭ intervale, devas lukti por vivi, kaj devas suferi grandan detruon. Kiam ni konsideras ĉi tiun lukton, ni povas konsoli nin per plena fido, ke la milito de la naturo ne estas senĉesa, ke neniu timo estas sentata, ke morto estas kutime rapida, kaj ke la viglaj, la sanaj, kaj feliĉaj pluvivas kaj multiĝas.