◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ĈAPITRO 2

VARIADO EN LA NATURO





Antaŭ ol apliki la principojn atingitajn en la antaŭa ĉapitro al organikaĵoj en natura stato, mi devas mallonge diskuti ĉu ĉi tiuj lastaj emas varii. Por trakti ĉi tiun temon minimume ĝuste, mi devus prezenti longan liston de sekaj faktoj; sed mi retenos ĉi tiujn por mia estonta verko. Kaj mi ne diskutos la diversajn difinojn kiuj estas donitaj al la termino 'specio'. Neniu difino ankoraŭ kontentigas ĉiujn natursciencistojn; tamen ĉiu natursciencisto svage scias kion li celas kiam li parolas pri specio. Ĝenerale la termino inkluzivas la nekonatan elementon de aparta ago de kreo. La termino 'variaĵo' estas preskaŭ same malfacile difinebla; sed ĉi tie komuneco de deveno estas preskaŭ ĉiam implicita, kvankam oni rare povas pruvi tion. Ankaŭ estas tio kion oni nomas monstroj; sed la diferenco inter ili kaj variaĵoj estas grada. Mi supozas ke 'monstro' signifas konsiderindan devion de strukturo en iu parto, aŭ malutila aŭ neutila al la specio, kaj kutime ne reproduktata. Iuj aŭtoroj uzas la terminon 'variaĵo' laŭ teknika senco, implicante modifon rekte kaŭzitan de la fizikaj vivkondiĉoj; kaj estas supozite ke 'variaĵoj' laŭ ĉi tiu senco ne estas heredataj: Sed kiu povas diri ke la nana kondiĉo de konkuloj en la saletaj akvoj de la Balta maro, aŭ la nanaj plantoj de la montaj pintoj, aŭ la pli dika felo de animalo de la fora nordo, ne estus en kelkaj kazoj heredataj, dum almenaŭ kelkaj generacioj? Kaj en ĉi tiu kazo, mi supozas ke la formo estus nomata variaĵo.

Plie, estas multaj malgrandaj diferencoj kiujn oni povas nomi individuaj diferencoj. Oni scias ke tiaj diferencoj ofte aperas ĉe idoj de la samaj gepatroj, aŭ supozeble tiel aperas, ĉar oni ofte vidas ilin ĉe samspeciaj individuoj kiuj loĝas en la sama limigita regiono. Neniu supozas ke ĉiuj individuoj de la sama specio estas mulditaj en la tute sama muldilo. Ĉi tiuj individuaj diferencoj estas tre gravaj, ĉar ili provizas materialon kiun natura selektado povas akumuli, same kiel la homo povas akumuli, en ajnan direkton, individuajn diferencojn de siaj malsovaĝaj produktaĵoj. Ĉi tiuj individuaj diferencoj ĝenerale okazas ĉe partoj kiujn natursciencistoj konsideras negravaj; sed mi povus montri per longa listo de faktoj, ke partoj kiujn oni devas konsideri gravaj, laŭ fiziologia aŭ klasifika vidpunkto, foje varias inter individuoj de la sama specio. Mi estas konvinkita ke plej sperta natursciencisto estus surprizita de la nombro da kazoj de variemo, eĉ ĉe gravaj strukturaj partoj, kiujn li povus kolekti de bonaj aŭtoritatuloj, kiel mi kolektis dum paso de jaroj. Oni devas memori ke malplaĉas al sistematikistoj trovi variemon ĉe gravaj trajtoj, kaj ke ne estas multaj homoj kiuj emas pene esplori internajn kaj gravajn organojn, kaj kompari ilin inter multaj samspeciaj specimenoj. Mi neniam antaŭvidus ke la branĉado de la ĉefaj nervoj proksimaj al la centra ganglio de insekto varius en la sama specio; Mi atendus ke ŝanĝiĝoj de ĉi tia speco evidentiĝus nur je malgrandaj gradoj: tamen tre lastatempe Sinjoro Labok (Lubbock) montris gradon da variemo ĉe ĉi tiuj ĉefaj nervoj en la koĉenilo, kiun oni povas kompari al la senorda branĉado de arba tigo. Ĉi tiu filozofia natursciencisto, mi aldonu, ankaŭ tre lastatempe montris ke la muskoloj en la larvoj de iuj insektoj estas apenaŭ unuecaj. Aŭtoroj foje argumentas laŭ cirklo kiam ili asertas ke gravaj organoj neniam varias; ĉar ĉi tiuj samaj aŭtoroj (laŭ konfeso de kelkaj) praktike konsideras trajton grava se ĝi ne varias; kaj, laŭ ĉi tiu vidpunkto, neniu kazo de iu ajn grava parto kiu varias estos trovita: sed laŭ ajna alia vidpunkto multaj kazoj certe estas troveblaj.

Estas unu punkto rilate al individuaj diferencoj, kiu ŝajnas al mi ekstreme perpleksa: Mi celas tiujn genrojn kiujn oni foje nomas 'proteaj' aŭ 'multformaj', ĉe kiuj la specioj montras ekstreman gradon da vario; kaj apenaŭ du natursciencistoj povas konsenti kiujn formojn klasifiki kiel speciojn kaj kiujn klasifiki kiel variaĵojn. Kiel ekzemplojn mi povas mencii la rubuson (Rubus), la rozon (Rosa), kaj la hieracion (Hieracium) inter plantoj, plurajn genrojn de insektoj, kaj plurajn genrojn de brakpiedulaj konkuloj. En la plejo de multformaj genroj, iuj el la specioj havas fiksitajn kaj difinitajn trajtojn. Genroj kiuj estas multformaj en unu lando ŝajnas esti, kun kelkaj esceptoj, multformaj en aliaj landoj, kaj same estis, se oni konsideras brakpiedulajn konkulojn, dum antaŭaj epokoj. Mi emas suspekti ke oni vidas en ĉi tiuj multformaj genroj variojn ĉe punktoj de strukturo kiuj nek helpas nek malhelpas al la specio, kaj tial ne estis influitaj nek fiksitaj de natura selektado, kiel mi klarigos poste.

Tiuj formoj kiuj posedas je konsiderinda grado la karakteron de specio, sed kiuj estas tiom proksime similaj al iuj aliaj formoj, aŭ estas tiom proksime ligitaj al ili per mezaj gradoj, ke sciencistoj ne ŝatas rangigi ilin kiel apartajn speciojn, estas la plej gravaj, je pluraj manieroj. Estas sufiĉe certe ke multaj el ĉi tiuj dubindaj kaj proksime rilataj formoj daŭre tenis siajn trajtojn en sia propra lando dum longa tempo; tiom longe, laŭ onia scio, kiom bonaj kaj veraj specioj. Praktike, kiam natursciencisto povas kunigi du formojn per aliaj kiuj havas mezajn trajtojn, li traktas unu kiel variaĵon de la alia, rangigante la plej malraran, aŭ foje la unue priskribitan, kiel specion, kaj la alian kiel variaĵon. Sed kazoj de granda malfacileco, kiujn mi ne listigos ĉi tie, foje okazas kiam oni provas decidi ĉu iu formo estu klasifikita kiel variaĵo de alia aŭ ne, eĉ kiam ili estas proksime ligitaj per mezaj ĉeneroj; kaj la ofte supozita hibrida naturo de la mezaj ĉeneroj ne ĉiam forigos la malfacilecon. En multaj kazoj, tamen, unu formo estas klasifikita kiel variaĵo de alia, ne ĉar oni fakte trovis mezajn ligojn, sed ĉar la observanto supozas, pro analogeco, ke ili nun ekzistas ie, aŭ eble antaŭe ekzistis; kaj jen granda pordo por eniro de dubo kaj konjekto malfermiĝas.

Sekve, por determini ĉu formo devas esti klasifikita kiel specio aŭ variaĵo, la opinio de natursciencistoj kun bona juĝo kaj vasta sperto ŝajnas esti la sola sekvinda gvidilo. Oni devas, tamen, en multaj kazoj, decidi per plejo de natursciencistoj, ĉar estas malmultaj bone distingitaj kaj bone konataj variaĵoj kiuj ne estis klasifikitaj kiel specioj de almenaŭ iuj kompetentaj spertuloj.

Oni ne povas disputi ke ĉi tiaj dubindaj variaĵoj estas sufiĉe malraraj. Komparu la diversajn flaŭrojn de Granda Britio, Francio aŭ de Usono, priskribitajn de malsamaj botanikistoj, kaj vidu kiom surprize multaj formoj estas rangigitaj kiel bonaj specioj de unu botanikisto, kaj kiel nuraj variaĵoj de alia. Sinjoro H. C. Vatson (Watson), al kiu mi estas tre dankema pro ĉiaspeca helpo, markis por mi 182 Britiajn plantojn, kiujn oni ĝenerale konsideras kiel variaĵojn, sed kiuj estis rangigitaj kiel specioj de iuj botanikistoj; farante la liston li ellasis multajn bagatelajn variaĵojn, kiuj tamen estis rangigitaj de iuj botanikistoj kiel specioj. Kaj li tute ellasis plurajn tre multformajn genrojn. Sub genroj, inkluzive de la plej multformaj, sinjoro Babington listigas 251 speciojn, kie sinjoro Bentham listigas nur 112, – diferenco de 139 dubindaj formoj! Inter animaloj kiuj kuniĝas por ĉiu nasko, kaj kiuj estas tre moviĝemaj, dubindaj formoj, klasifikitaj de unu zoologo kiel specio kaj de alia kiel variaĵo, rare troviĝas en la sama lando, sed estas malraraj en apartigitaj lokoj. Tre multaj birdoj kaj insektoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo, kiuj diferencas nur malmulte inter si, estis rangigitaj de iu elstara natursciencisto kiel nedubindaj specioj, kaj de alia kiel variaĵoj, aŭ, kiel oni ofte diras, geografiaj rasoj! Antaŭ multaj jaroj, kiam mi komparis kaj vidis aliajn kompari birdojn de apartaj insuloj en la Galapaga Insularo, unu kun alia, kaj kun tiuj de la Amerika kontinento, mi miregis pro la tute svaga kaj arbitra distingo inter specioj kaj variaĵoj. Sur la insuletoj de la malgranda Madejra grupo estas multaj insektoj kiuj estas klasifikitaj kiel variaĵoj en la admirinda verko de sinjoro Volaston (Wollaston), sed kiuj sendube estus klasifikitaj kiel apartaj specioj de multaj entomologoj. Eĉ Irlando havas kelkajn animalojn, nun ĝenerale konsiderataj kiel variaĵoj, sed kiuj estis rangigitaj kiel specioj de iuj zoologoj. Pluraj tre spertaj ornitologoj konsideras nian Britian lagopon nur forte distingita raso de la Norvega specio, kvankam la pleja multo konsideras ĝin nedubinda specio, unika al Granda Britio. Granda distanco inter la hejmoj de du dubindaj formoj influas multajn natursciencistojn rangigi ambaŭ kiel apartajn speciojn; sed kioma distanco, oni prave demandas, sufiĉas? Se tiu inter Ameriko kaj Eŭropo plene sufiĉas, ĉu tiu inter la Kontinento kaj Acoroj, aŭ Madejro, aŭ Kanarioj, aŭ Irlando sufiĉas? Oni devas agnoski ke multaj formoj, konsiderataj de kompetentegaj fakuloj kiel variaĵoj, montras la karakteron de specioj tiom perfekte ke ili estas klasifikitaj de aliaj kompetentegaj fakuloj kiel bonaj veraj specioj. Sed diskuti ĉu ili prave estas nomataj specioj aŭ variaĵoj, antaŭ ol oni ĝenerale akceptos difinon de ĉi tiuj terminoj, estas kvazaŭ vane batadi aeron.

Multaj kazoj de forte distingitaj variaĵoj aŭ dubindaj specioj bone meritas konsideron; ĉar pluraj interesaj fadenoj de argumento, surbaze de geografia distribuo, analoga variado, hibridismo, ktp. estis uzataj por provi determini ilian rangon. Ĉi tie mi prezentas nur unu ekzemplon, – la bone konatan kazon de la kuraca primolo kaj la svelta primolo (Primula veris kaj Primula elatior). Ĉi tiuj plantoj tre malsame aspektas; ili malsame gustas kaj ellasas malsamajn odorojn; ili floras je iomete malsamaj tempoj; ili kreskas en iom malsamaj lokoj; ili kreskas sur montoj ĝis malsamaj altitudoj; ili havas malsamajn geografiajn etendiĝojn; kaj fine, laŭ multaj eksperimentoj faritaj dum pluraj jaroj de la zorgema observanto Gartner (Gärtner), oni povas krucigi ilin nur kun multe da peno. Oni apenaŭ povus esperi pli bonajn indikaĵojn ke la du formoj estas specie apartaj. Aliflanke, ili estas ligitaj per multaj mezaj ĉeneroj, kaj estas tre dubinde ke ĉi tiuj ĉeneroj estas hibridoj; kaj ŝajnas al mi, ke estas nevenkebla kvanto da eksperimentaj indikaĵoj, kiuj montras ke ili devenas de komunaj prapatroj, kaj sekve, devas esti rangigitaj kiel variaĵoj.

Proksima esploro, en la plejo de kazoj, kondukos natursciencistojn al interkonsento pri kiel rangigi dubajn formojn. Tamen oni devas konfesi, ke oni trovas la plej grandan nombron da formoj de dubinda rango, en la plej bone konataj landoj. Surprizis min la fakto ke se iu animalo aŭ planto en natura stato estas tre utila al homoj, aŭ pro iu kaŭzo kaptas zorgan homan atenton, oni preskaŭ senescepte trovas registritajn variaĵojn. Plie, ĉi tiuj variaĵoj estas ofte rangigitaj de iuj aŭtoroj kiel specioj. Konsideru kiom zorge la ordinara kverko estis studata; tamen Germana aŭtoro listigas pli ol dek du speciojn por formoj, kiuj estas tre ĝenerale konsiderataj kiel variaĵoj; kaj en ĉi tiu lando oni povas citi plej estimatajn botanikajn aŭtoritatulojn kaj spertulojn por montri ke la pedunklaj kaj senpedunklaj kverkoj estas, aŭ veraj apartaj specioj aŭ nuraj variaĵoj.

Kiam juna natursciencisto komencas studi grupon de organismoj tute nekonataj al li, li komence tre konfuziĝas dum sia klopodo determini kiujn diferencojn konsideri speciaj, kaj kiujn konsideri variaĵaj, ĉar li scias nenion pri la kvanto kaj speco de variado kiu okazas en la grupo. Ĉi tio montras, almenaŭ, ke ĝenerale estas iom da variado. Sed se li limigas sian atenton al unu klaso ene de unu lando, li baldaŭ decidos kiel rangigi la plejon de la dubindaj formoj. Lia ĝenerala tendenco estos listigi multajn speciojn, ĉar la kvanto da diferencoj en la formoj kiujn li studadas impresos lin, same kiel la antaŭe menciitajn kolombobrediston aŭ kokobrediston; kaj li havas malmulte da ĝenerala kono pri analoga variado en aliaj grupoj kaj en aliaj landoj, per kiu li povus korekti siajn unuajn impresojn. Dum li vastigos la kampon de siaj observoj, li renkontos pli da malfacilaj kazoj; ĉar li renkontos pli grandan nombron da proksime rilataj formoj. Sed se liaj observoj vaste etendiĝos, li finfine ĝenerale kapablos mem decidi kiujn nomi variaĵoj kaj kiujn nomi specioj; sed por sukcesi en ĉi tio li devos agnoski multe da variado, kaj la vero de ĉi tiu agnosko ofte estos disputata de aliaj natursciencistoj. Plie, kiam li komencos studi rilatajn formojn akiritajn de landoj ne rekte ligitaj, li apenaŭ povos esperi trovi mezajn ĉenerojn inter siaj dubaj formoj. Li devos fidi preskaŭ tute al analogeco, kaj liaj malfacilaĵoj kreskos al klimakso.

Certe, ĝis nun neniu klara dividlinio estis desegnita inter specioj kaj subspecioj – tio estas, la formoj kiuj, laŭ la opinio de iuj natursciencistoj, preskaŭ sed ankoraŭ ne atingis la rangon de specio; aŭ, denove, inter subspecioj kaj klare distingitaj variaĵoj, aŭ inter malpli klaraj variaĵoj kaj individuaj diferencoj. Ĉi tiuj diferencoj kunfandiĝas en nepercepteblan vicon; kaj vico donas al la menso impreson de fakte trapasita vojo.

Tial mi konsideras individuajn diferencojn, kvankam de malgranda intereso al sistematikistoj, tre gravaj por mia tezo, ĉar ili estas la unua paŝo al tiaj apenaŭaj variaĵoj kiuj estas malofte konsiderataj registrindaj en verkoj de naturhistorio. Kaj mi konsideras variaĵojn kiuj estas eĉ iomete pli malsamaj kaj konstantaj, kiel ŝtupojn al pli forte distingitaj kaj pli konstantaj variaĵoj; kaj ĉi tiujn, kiel ŝtupojn al subspecioj, kaj al specioj. La paso de unu stadio de diferenco al alia pli alta stadio eble estas, en iuj kazoj, kaŭzita nur de la longdaŭra agado de malsamaj fizikaj kondiĉoj en du malsamaj regionoj; sed mi ne multe fidas ĉi tiun vidpunkton; kaj mi atribuas la pason de variaĵo, de stato en kiu ĝi tre malmulte diferencas de sia prapatro al stato en kiu ĝi pli diferencas, al la agado de natura selektado, kiu akumulas diferencojn de strukturo en iujn difinitajn direktojn. (Mi klarigos ĉi tion pli plene ĉisube.) Tial, mi kredas ke oni povas prave nomi bone distingitan variaĵon komenciĝanta specio; sed oni devas juĝi ĉu ĉi tiu kredo estas pravigebla per la ĝenerala pezo de pluraj faktoj kaj vidpunktoj prezentitaj en ĉi tiu verko.

Oni ne devas supozi ke ĉiuj variaĵoj aŭ komenciĝantaj specioj nepre atingos la rangon de specio. Eble dum ĉi tiu komenca stadio ili formortos, aŭ ili eble daŭros kiel variaĵoj dum tre longa tempo, kiel sinjoro Volaston pruvis per variaĵoj de iuj fosiliaj teraj konkuloj en Madejro. Se variaĵo prosperus tiel ke ĝi supernombrus la gepatran specion, ĝi tiam rangus kiel specio, kaj la specio kiel variaĵo; aŭ ĝi eble anstataŭus kaj formortigus la gepatran specion; aŭ ambaŭ eble kunekzistus, kaj ambaŭ rangus kiel apartaj specioj. Sed mi devos reveni al ĉi tiu temo poste.

Oni komprenos de ĉi tiuj komentoj ke mi konsideras la terminon specio kiel arbitre aplikatan, por oportuneco, al grupo de individuoj kiuj tre similas sin, kaj ke ĝi ne esence diferencas de la termino variaĵo, kiu estas aplikata al malpli distingeblaj kaj pli ŝanĝiĝemaj formoj. La termino variaĵo, siavice, kompare kun nuraj individuaj diferencoj, estas ankaŭ aplikata arbitre, kaj por nura oportuneco.

Gvidate de teoriaj konsideroj, mi pensis ke oni eble povus akiri iujn interesajn rezultojn pri la naturo kaj rilatoj de specioj kiuj plej varias, per tabeligo de ĉiuj variaĵoj en pluraj bone priskribitaj flaŭroj. Komence, ĉi tio ŝajnis esti simpla tasko; sed sinjoro H. C. Vatson, al kiu mi multe dankas pro valoraj konsiloj kaj helpo pri ĉi tiu temo, rapide konvinkis min ke estas multaj malfacilaĵoj. Poste, doktoro Huker (Hooker) konvinkis min eĉ pli forte . Mi prokrastos la diskuton de ĉi tiuj malfacilaĵoj, kaj la tabelojn pri la proporcioj de variantaj specioj, ĝis mia estonta verko. Doktoro Huker rajtigis min aldoni, ke post zorga legado de mia manuskripto, kaj kontrolo de la tabeloj, li pensas ke la sekvaj konstatoj estas sufiĉe bone pruvitaj. La tuta temo, tamen, traktita tre mallonge, kiel necesas ĉi tie, estas iom perpleksa, kaj ne eblas eviti menciojn pri la 'lukto por ekzisto', 'diverĝo de karaktero', kaj aliaj diskutotaj demandoj.

Alfons De Kandol (Alph. De Candolle) kaj aliaj montris ke plantoj kiuj tre larĝe etendiĝas ĝenerale prezentas variaĵojn; kaj ĉi tio ne estas surprizo, ĉar ili submetiĝas al diversaj fizikaj kondiĉoj, kaj ili konkurencas kun malsamaj grupoj de organikaĵoj. (Oni vidos poste, ke ĉi tio estas multe pli grava cirkonstanco.) Sed miaj tabeloj plie montras ke en limigita lando, la specioj kiuj estas plej malraraj, tio estas, plej abundaj je individuoj, kaj la specioj kiuj estas plej vaste distribuitaj ene de siaj propraj landoj (kaj ĉi tio estas malsama afero al vasta etendiĝo, kaj iome, malrareco), ofte prezentas variaĵojn sufiĉe bone distingitajn por esti registritaj en botanikaj verkoj. Sekve, estas la plej prosperaj, aŭ alivorte, la dominantaj specioj, – tiuj kiuj etendiĝas vaste sur la Tero, estas plej disvastiĝintaj en siaj propraj landoj, kaj havas plej multajn individuojn, – kiuj plej ofte produktas bone distingitajn variaĵojn, kiuj estas, laŭ mia opinio, komenciĝantaj specioj. Kaj ĉi tio, eble, estus antaŭvidebla; ĉar variaĵoj, por fariĝi iom konstantaj, nepre devas lukti kun aliaj loĝantoj de la lando, la specioj kiuj jam superregas plej probable produktos idojn kiuj, kvankam iomete modifiĝintaj, tamen heredos tiujn avantaĝojn kiuj ebligis al iliaj gepatroj supernombri siajn samlandanojn.

Se la plantoj loĝantaj en iu lando kaj priskribitaj en iu Flaŭro estus dividitaj en du grupojn, ĉiuj de la pli grandaj genroj je unu flanko, kaj ĉiuj de la pli malgrandaj genroj ĉe la alia flanko, iom pli granda nombro da tre malraraj kaj tre disvastiĝintaj, aŭ dominantaj specioj troviĝus je la flanko de la pli grandaj genroj. Ĉi tio, denove, estus antaŭvidebla; ĉar la nura fakto ke multaj specioj de la sama genro loĝas en iu lando, montras ke estas io en la organikaj aŭ neorganikaj kondiĉoj de tiu lando kiu favoras la genron; kaj, sekve, oni atendus trovi en la pli grandaj genroj, tiuj kiuj inkluzivas multajn speciojn, larĝan proporcian nombron da dominantaj specioj. Sed tiom da faktoroj emas nebuligi ĉi tiun rezulton, ke surprizas min ke miaj tabeloj montras eĉ apenaŭan plejon ĉe la flanko de la pli grandaj genroj. Mi ĉi tie mencios nur du kaŭzojn de nebuligo. Sensal-akvaj kaj sal-amaj plantoj ĝenerale havas tre vastajn etendiĝojn kaj estas tre disiĝintaj, sed ĉi tio ŝajnas esti ligita al la naturo de la lokoj en kiuj ili loĝas, kaj havas malgrandan aŭ nenian rilaton al la grandeco de la genro al kiu la specioj apartenas. Denove, plantoj kiuj estas malsuperaj laŭ la eskalo de organizeco estas ĝenerale multe pli disvastiĝintaj ol plantoj de supera nivelo; kaj ĉi tie denove ne estas klara rilato kun la grandeco de la genro. La kialo por la larĝa teritorio de plantoj de simpla organizeco estos diskutita en la ĉapitroj pri geografia distribuo.

Konsiderante speciojn nur forte distingitaj kaj klare difinitaj variaĵoj, mi atendis ke la specioj de la pli grandaj genroj en ĉiu lando pli ofte prezentus variaĵojn, ol la specioj de la pli malgrandaj genroj; ĉar tie, kie multaj proksime rilataj specioj (tio estas, specioj de la sama genro) formiĝis, multaj specioj devas, ĝenerale, esti nun formiĝantaj. Tie, kie multaj grandaj arboj kreskas, oni atendas trovi arbidojn. Tie, kie multaj specioj de iu genro formiĝis per variado, cirkonstancoj estis favoraj por variado; tial oni atendus ke la cirkonstancoj ĝenerale ankoraŭ favorus variadon. Aliflanke, se oni konsideras ĉiun specion speciale kreita, ne estas evidente kial pli da variaĵoj troviĝas en grupo havanta multajn speciojn, ol en grupo kun malmultaj.

Por testi la veron de ĉi tiu hipotezo, mi aranĝis la plantojn de dek du landoj, kaj la koleopterajn insektojn de du regionoj, en du preskaŭ egalajn grupojn, la specioj de la pli grandaj genroj unuflanke, kaj tiuj de la pli malgrandaj genroj aliflanke, kaj senescepte montriĝis ke pli granda proporcio de la specioj de la grandaj genroj prezentas variaĵojn, ol ĉe la flanko de la malgrandaj genroj. Plie, la specioj de la grandaj genroj kiuj prezentas variaĵojn, senescepte prezentas pli grandan averaĝan nombron da variaĵoj ol la specioj de la malgrandaj genroj. Ambaŭ rezultoj sekvas kiam oni faras alian dividon, kaj kiam ĉiuj plej malgrandaj genroj, kiuj havas nur unu ĝis kvar speciojn, estas tute forigitaj de la tabeloj. Ĉi tiuj faktoj havas simplan signifon laŭ la vidpunkto ke specioj estas nur forte distingitaj kaj konstantaj variaĵoj; ĉar tie kie multaj specioj de la sama genro formiĝis, alivorte, kie la produktado de specioj estis aktiva, oni devas ĝenerale trovi ke la produktado ankoraŭ aktivas, pli speciale ĉar oni havas multajn kialojn por kredi ke la procezo de produktado de novaj specioj estas malrapida. Kaj ĉi tio certe estas la kazo, se variaĵoj estas konsiderataj kiel komenciĝantaj specioj; ĉar miaj tabeloj klare montras kiel ĝeneralan principon ke kie ajn multaj specioj de genro formiĝas, la specioj de tiu genro prezentas nombron da variaĵoj, alivorte komenciĝantaj specioj, pli ol averaĝan. Ne estas kazo ke ĉiuj grandaj genroj nun multe varias, kaj tiel kreskas je nombro da specioj, nek ke neniu malgranda genro nuntempe varias kaj kreskas; se estus tiel, tio detruus mian teorion, ĉar geologio klare montras ke malgrandaj genroj, dum paso de tempo, ofte multe kreskis; kaj ke la grandaj genroj ofte atingis siajn maksimumojn, malkreskis, kaj malaperis. Ĉio kiun mi volas montri estas ke, kie multaj specioj de genroj formiĝis, ĝenerale, multaj ankoraŭ formiĝas; kaj ĉi tio validas.

Estas aliaj rilatoj inter la specioj de grandaj genroj kaj iliaj registritaj variaĵoj kiuj meritas atenton. Oni jam vidis ke ne ekzistas senmanka kriterio por distingi speciojn de bone distingitaj variaĵoj; kaj en tiuj kazoj en kiuj mezaj ĉeneroj ne estis trovitaj inter dubindaj formoj, natursciencistoj estas devigataj juĝi surbaze de la kvanto da diferenco inter ili, juĝante per analogeco ĉu la kvanto sufiĉas por levi unu aŭ ambaŭ al la rango de specio. Pro tio la kvanto da diferenco estas tre grava kriterio por decidi ĉu du formoj estu rangigitaj kiel specioj aŭ variaĵoj. Fris (Fries) rimarkis koncerne plantojn, kaj Vestvud (Westwood) koncerne insektojn, ke en grandaj genroj la kvanto da diferenco inter la specioj estas ofte treege malgranda. Mi provis testi ĉi tion matematike per averaĝoj, kaj, laŭ miaj neperfektaj rezultoj, ili ĉiam konfirmas la vidpunkton. Mi ankaŭ konsultis iujn saĝajn kaj tre spertajn observantojn, kaj post zorga diskutado, ili konsentas kun ĉi tiu vidpunkto. Ĉirilate, sekve, la specioj de la pli grandaj genroj similas al variaĵoj, pli ol la specioj de la pli malgrandaj genroj. Aŭ oni povas prezenti la kazon alimaniere, dirante ke en la grandaj genroj, en kiuj pli ol averaĝa nombro da variaĵoj aŭ komenciĝantaj specioj nun produktiĝas, multaj jam produktitaj specioj ankoraŭ iom similas al variaĵoj, ĉar ili diferencas inter si malpli ol kutime.

Plie, la specioj de la grandaj genroj rilatas al si, same kiel la variaĵoj de iu specio rilatas al si. Neniu natursciencisto asertas ke ĉiuj specioj de iu genro estas egale malsamaj al si; ili ĝenerale divideblas en subgenrojn, aŭ fakojn, aŭ malpliajn grupojn. Kiel Fris bone rimarkigis, malgrandaj grupoj de specioj ĝenerale ariĝas kiel satelitoj ĉirkaŭ iuj aliaj specioj. Kaj kio estas variaĵoj se ne grupoj de formoj, malegale rilataj, kaj ariĝintaj ĉirkaŭ iuj formoj – tio estas, ĉirkaŭ siaj gepatraj specioj? Sendube estas unu tre grava punkto de diferenco inter variaĵoj kaj specioj; tio estas, ke la kvanto da diferenco inter variaĵoj, kiam komparataj inter si aŭ kun siaj gepatraj specioj, estas multe malpli ol tio inter specioj de la sama genro. Sed kiam mi diskutos la principon, kiun mi nomas Diverĝo de Karaktero, oni vidos kiel eblas klarigi ĉi tion, kaj kiel la malgrandaj diferencoj inter variaĵoj emos pliiĝi al la pli grandaj diferencoj inter specioj.

Estas alia punkto kiu laŭ mi meritas atenton. Variaĵoj ĝenerale havas tre limigitajn etendiĝojn: ĉi tiu aserto ja estas apenaŭ pli ol mem evidenta veraĵo, ĉar se variaĵo havus pli vastan etendiĝon ol sia supozita gepatra specio, iliaj rangoj estus inversaj. Sed estas ankaŭ kialoj por kredi ke tiuj specioj kiuj tre proksime rilatas al aliaj specioj, kaj tial similas al variaĵoj, ofte havas tre limigitajn etendiĝojn. Ekzemple, sinjoro H. C. Vatson markis por mi en la ofte konsultata Londona Katalogo de Plantoj (kvara eldono), 63 plantojn kiuj estas rangigitaj kiel specioj, sed kiujn li konsideras tiom proksime rilataj al aliaj specioj, ke ilia rango estas dubinda: ĉi tiuj 63 supozitaj specioj etendiĝas, averaĝe, sur 6.9 el la provincoj kiujn sinjoro Vatson difinis por dividi Grandan Brition. Nu, en ĉi tiu sama katalogo, 53 agnoskitaj variaĵoj estas registritaj, kaj ĉi tiuj etendiĝas sur 7.7 provincoj; dum la specioj al kiuj ĉi tiuj variaĵoj apartenas etendiĝas sur 14.3 provincoj. Tiel, la agnoskitaj variaĵoj havas preskaŭ la saman limigitan averaĝan etendiĝon, kiun havas tiuj tre proksime rilataj formoj, kiujn sinjoro Vatson markis por mi kiel dubindajn speciojn, kaj kiujn Britiaj botanikistoj preskaŭ universale rangigas kiel bonajn kaj verajn speciojn.

Fine, variaĵoj havas la samajn ĝeneralajn trajtojn kiel specioj, ĉar oni ne povas distingi ilin de specioj, escepte, unue, per malkovro de mezaj ligantaj formoj, (kaj la ekzisto de tiaj mezaj formoj ne povas ŝanĝi la efektivajn karakterojn de la formoj kiujn ili ligas); kaj due, per ioma kvanto da diferenco, ĉar du formoj, se ili malsamas tre malmulte, estas ĝenerale rangigitaj kiel variaĵoj, eĉ se mezaj ligantaj formoj ne estis malkovritaj; sed la kvanto da diferenco konsiderata necesa por rangigi du formojn kiel speciojn estas tute nedifinita. En genroj kiuj havas pli ol averaĝan nombron da specioj en iu lando, la specioj de ĉi tiuj genroj havas pli ol averaĝan nombron da variaĵoj. En grandaj genroj la specioj emas esti proksime, sed malegale rilataj, formantaj malgrandajn grupojn ĉirkaŭ iuj specioj. Specioj tre proksime rilataj al aliaj specioj ŝajne havas limigitajn etendiĝojn. En ĉiuj tiuj pluraj rilatoj la specioj de grandaj genroj prezentas fortan analogecon kun variaĵoj. Kaj oni povas klare kompreni ĉi tiujn analogecojn, se specioj iam ekzistis kiel variaĵoj, kaj tiel originis: aliflanke, ĉi tiuj analogecoj estas tute neklarigeblaj se ĉiu specio estis aparte kreita.

Oni ankaŭ vidis ke estas la plej prosperaj kaj dominantaj specioj de la pli grandaj genroj kiuj averaĝe plej varias; kaj variaĵoj, kiel oni vidos poste, emas konvertiĝi en novajn kaj apartajn speciojn. La pli grandaj genroj tiel emas fariĝi eĉ pli grandaj; kaj ĉie en la naturo la formoj de vivo kiuj nun dominas emas fariĝi eĉ pli dominantaj, lasante multajn modifiĝintajn kaj dominantajn praidojn. Sed per paŝoj kiujn mi klarigos poste, la pli grandaj genroj ankaŭ emas dividiĝi en pli malgrandajn genrojn. Kaj tiel, la formoj de vivo en la tuta universo dividiĝas en grupojn sub grupoj.