◄ Indekso

Glosaro




Aberacio
Optika difekto; lumradioj trapasas lenson kaj fokusiĝas je iomete malsamaj distancoj.
Abisinio
Malnova nomo de la lando Etiopio, en nordorienta Afriko.
Akrobatkolombo
Malsovaĝa raso de kolomboj, kiuj kutimas transkapiĝi dum flugo.
Albino
Animalo kies haŭto kaj hararo estas blankaj, pro denaska manko de pigmento.
Algoj
Komuna nomo de diversaj simplaj, unuĉelaj aŭ multĉelaj organismoj kiuj produktas sian nutraĵon per fotosintezo. Multĉelaj algoj (marherboj) aspektas kiel plantoj, sed estas multe pli simplaj ol plantoj. Algoj ĝenerale vivas en marakvo aŭ sensala akvo, sed iuj algoj vivas ĉe malsekaj teraj medioj.
Amonitoj
Grupo de formortintaj moluskoj, kiuj formis spiralajn, ĉambrigitajn konkojn. La moderna naŭtilo estas parenca.
Analoga
Laŭ PV: 'Simila, laŭ kelkaj rilatoj, al alia afero de malsama speco'. En biologio, organo de iu planto aŭ animalo estas analoga al organo de alia planto aŭ animalo se ĝia funkcio estas sama, sed ĝiaj strukturo kaj origino estas malsamaj. Ekzemple: la karapaco de dazipo estas analoga al la karapaco de testudo; la flugiloj de insekto estas analogaj al la flugiloj de birdo. Vidu 'homologa'.
Ancilo
Genro de sensalakvaj gastropodoj, similaj al pateloj. (Ancylus)
Antero
Maskla parto de floro kiu produktas polenon.
Armeaj Formikoj
Diversaj specioj de formikoj kiuj svarme marŝas, kvazaŭ armeo, atakante kaj manĝante la insektojn kiujn ili renkontas.
Artikuloj
Latine: Arthropoda (= Artikpieduloj). Tre diversa filumo de animaloj kiuj havas eksterajn skeletojn, kaj membrojn kun artikoj. Ĉi tiu filumo inkluzivas la insektojn, krustulojn (krabojn, omarojn), milpiedulojn, kaj aliajn klasojn.
Balano
Genro kaj komuna nomo de senpedunklaj ciripedoj. Vidu: ciripedoj. Alia nomo estas marglano.
Botaniko
La scienco pri plantoj.
Brakpieduloj
Latine: Brachiopoda (= Brakpieduloj). Filumo de marvivaĵoj, karakterizitaj de dupeca konko, kun aŭ sen klapo. Al nefakuloj, brakpieduloj aspektas kiel konkhavaj moluskoj (ostroj, mituloj), sed ili fakte apartenas al tute aparta filumo. Ili estis tre abundaj dum la tuta Paleozoiko, kaj pli diversaj ol la moluskoj, sed ili preskaŭ malaperis dum la Granda Permia Formorto, fine de la Paleozoiko.
Cefalopodoj
Latine: Cephalopoda (= Kapopieduloj). Klaso de moluskoj, kiuj havas plurajn tentaklojn (brakojn) ĉirkaŭ la buŝo. Polpoj, loligoj kaj sepioj estas cefalopodoj. Iuj cefalopodoj, ekzemple, la naŭtiloj kaj la formortintaj amonitoj, havas eksteran konkon.
Cejlono
Malnova nomo de la lando Sri-Lanko, granda insulo apud Barato.
Cetacoj
Ordo de marmamuloj: delfenoj, focenoj, balenoj.
Ciripedoj
Ordo de krustuloj (ne moluskoj!) kiuj, kiam ili maturiĝas, fiksas sin al roko kaj formas kalkan konkon.
Devonio
Geologia periodo de la erao Paleozoiko, de proksimume 416 milionoj da jaroj ĝis 359 milionoj da jaroj. Devonio estas rimarkinda pro la diversiĝo de fiŝoj kaj la apero de insektoj kaj ter-vertebruloj.
Difuzi
Laŭ PV: '(ntr) Ĉiudirekten disvastiĝi'. Nepre netransitiva, spite PIVon.
Dipsako
Genro de kardoj (Dipsacus), pikilkovritaj herboj.
Ditisko
Genro de akvoskaraboj. (Dyticus)
Drakokolombo
Anglia raso de kolomboj, karakterizitaj de fortika malakra beko kaj granda karunklo super la beko.
Dukotiledona
Rilatas al florplantoj kies embrioj havas du kotiledonojn (ĝermfoliojn). Vidu 'kotiledono'.
Elitroj
Paro de malmolaj kovriloj kiuj protektas la delikatajn flugilojn de skaraboj kaj aliaj insektoj kiam ili ne flugas. Elitroj estas modifiĝintaj antaŭflugiloj.
Entomologio
La scienca studo pri insektoj.
Eoceno
Geologia epoko de la terciara periodo (Kenozoiko), ekde proksimume 56 milionoj da jaroj ĝis 34 milionoj da jaroj. Eoceno estas rimarkinda pro la apero de modernaj mamulaj grupoj. Rimarkigo: Lajel (Lyell) dividis Terciaron je tri epokoj (de frua ĝis lasta): Eoceno, Mioceno, Plioceno. Geologoj poste dividis Eocenon je tri: Paleoceno, Eoceno, Oligoceno. Kie Darvino uzas la terminon Eoceno, komprenu 'frua Terciaro' aŭ 'frua Kenozoiko'.
Eskalo de la Naturo
Filozofia ideo de Aristotelo, kiu organizas la naturan mondon per eskalo de la plej simplaj estaĵoj ĝis la plej kompleksaj (superaj) estaĵoj. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, vermo, ekzemple, estas malsupera animalo, kaj ĉevalo estas supera animalo. Laŭ moderna scienca vidpunkto, la ideo estas tre misgvida.
Evoluo
Kiam Darvino unue publikigis sian teorion, la vorto 'evoluo' havis nur ĝeneralan signifon de 'disvolviĝo'. La ideo ke specioj ŝanĝiĝas estis nomata 'transmutacio de specioj', aŭ 'transformiĝo'. En La Origino de Specioj la vorto 'evolved' fakte aperas nur unuloke, ĉe la fino. Tamen, en ĉi tiu tradukaĵo, la vorto 'evoluo' foje aperas kiel traduko de 'development'.
Falango
Fingra aŭ piedfingra osto.
Faŭno
La tuto de sovaĝaj animalspecioj kiuj vivas en specifa regiono, aŭ tempo.
Feliso
Genro de diversaj malgrandaj katoj, sovaĝaj kaj malsovaĝaj. Felisedoj (Latine: Felidae) estas la kat-familio, kiu inkluzivas tigrojn, leonojn, ktp.
Fiziologio
La scienco kiu traktas la funkciadon de vivaĵoj kaj iliaj organoj.
Flaŭro
La tuto de sovaĝaj plantspecioj kiuj vivas en specifa regiono, aŭ tempo.
Fulkardo
Specio de kardo (Dipsacus fullonum), kies pikil-kovrita frukto iam estis uzata de fulistoj por kombi fibrojn de lano aŭ kotono, prepare al ŝpinado.
Galinoj
Latine: Gallinae. Malnova termino por kokoformoj (Galliformes), la ordo de birdoj kiu inkluzivas la kokon, meleagron, fazanon, perdrikon, pavon, ktp.
Ganglio
Tubero de nerv-histoj.
Gastropodoj
Latine: Gastropoda (= Stomakpieduloj). Tre diversa klaso de moluskoj, kiuj ĝenerale, sed ne ĉiam, havas konkon. Helikoj, pateloj, kaj limakoj estas gastropodoj.
Genealogio
1) Registro pri la deveno de homo aŭ besto. Ankaŭ nomata 'familia arbo'. 2) La scienca esploro pri la deveno de homoj aŭ bestoj.
Genro
Grupo de specioj kiuj havas multajn komunajn trajtojn. Rimarkigo: Darvino sukcese montris ke la similecoj inter specioj de la sama genro ŝuldiĝas al deveno de komuna pragenerinto. Modernaj sciencistoj difinas genrojn surbaze de ĉi tiu kompreno.
Geometria Plimultiĝo
Plimultiĝo laŭ geometria progresio. La nombro da vivaĵoj en ĉiu generacio estas produto de iu kvociento kaj la nombro da vivaĵoj en la antaŭa generacio. Plej simpla kazo estas tiu de bakterio, kiu duobligas sin (kvociento = 2). La progresio estas: 1, 2, 4, 8, 16, 32, 64, ktp.
Harporinko
Genro de turdo (birdo). (Harporhynchus)
Hemiono
Sovaĝa azeno de Azio. (Equus hemionus)
Hibrido
Laŭ NPIV, hibrido estas 'Individuo, kies du generintoj apartenas al du diversaj specioj, subspecioj, varioj aŭ formoj'. Modernaj anglaj vortaroj difinas simile. Sed en La Origino de Specioj, la signifo estas pli limigita; ĝi signifas nur animalon aŭ planton kiu devenas de du diversaj specioj.
Hieracio
Granda genro de florplantoj (~1000 specioj) sub la familio Asteracoj (Kompozitoj). Hieracioj estas lanugaj herboj, kun flavaj aŭ oranĝaj floroj kiuj aspektas kiel leontodoj.
Himenopteroj
Latine: Hymenoptera. Ordo de insektoj karakterizitaj de membranaj flugiloj. La ordo inkluzivas formikojn, vespojn, abelojn, burdojn, kaj ikneŭmonojn.
Hindio
Malnova nomo de la lando Barato, en Azio, sude de Himalajo.
Homologa
Simila je strukturo. En biologio, organo de iu planto aŭ animalo estas homologa al tiu de alia planto aŭ animalo, se ĝiaj strukturo kaj origino estas samaj, sed ĝia funkcio estas malsama. Ekzemple: la flugilo de vesperto estas homologa al la brako de homo; kaj ambaŭ estas homologaj al la naĝilo de baleno. Vidu 'analoga'.
Homopteroj
Latine: Homoptera. Subordo de insektoj, sub Hemipteroj. La termino indikas ke ambaŭ paroj de flugiloj estas similaj. Cikadoj, afidoj, kaj koĉeniloj estas membroj de la subordo.
Ikneŭmonoj
Parazit-vespoj, kiuj demetas siajn ovojn en vivantajn raŭpojn.
Integriĝo
Kiam planto aŭ animalo adaptiĝas al nova naturmedio, por fariĝi integra parto de ĝi. Malfremdiĝo.
Interrilatoj de kresko
Difinita en la kvina ĉapitro.
Karbonio
Geologia periodo de Paleozoiko, konata pro siaj dikaj stratumoj de karbo. Ekde proksimume 359 milionoj da jaroj ĝis 299 milionoj.
Karunklo
Karna elstaraĵo sur la haŭto.
Kenozoiko
La lasta geologia erao, kies Grekaj radikoj signifas 'nova vivaĵo'. Kenozoiko ampleksas la tempon ekde la formorto de la dinosaŭroj, antaŭ 65.5 milionoj da jaroj, ĝis nun. Darvino fakte ne uzis ĉi tiun terminon. Li preferis la terminon 'terciara'. Vidu: Terciaro.
Knestiso
Genro de tropikaj arbedoj sub la familio Konaracoj. En Afriko, Cnestis ferruginea estas uzata por fari diversajn medikamentojn.
Kob-ĉevalo
Raso de fortikaj ĉevaloj, kiuj kapablas porti pezajn personojn.
Koĉenilo
Insekto, indiĝeno de tropika kaj subtropika Ameriko, de kiu oni produktas ruĝan tinkturon.
Kokono
Silka ŝelo kiun raŭpoj de diversaj insektoj faras por protekti sin dum metamorfozo.
Koleopteroj
Latine: Coleoptera. Ordo de insektoj kiuj havas elitrojn (ŝirmilojn) por protekti siajn delikatojn flugilojn kiam ili ne flugas. Ĉi tiu ordo havas pli ol 350000 priskribitajn speciojn, kaj tial estas delonge la plej granda ordo inter la animaloj. Skaraboj, kokcineloj, kaj lukanoj estas koleopteroj.
Kolimbeto
Genro de akvoskaraboj. (Colymbetes)
Kompozitoj
Latine: Compositae (= Asteracoj, Asteraceae). Tre granda familio de florplantoj. La floro estas 'kunmetaĵo' de multaj floretoj. Tipa floro havas centran diskon de floretoj, kies petaloj apenaŭ rimarkeblas. Ĉirkaŭ la disko estas radiaj floretoj kiuj havas grandajn brilkolorajn petalojn. La familio de kompozitoj inkluzivas la asteron, helianton (sunfloron), leontodon, laktukon, kartamon, kaj krizantemon.
Konaro
Genro de tropikaj arboj kaj arbedoj. Connarus guianensis estas konata pro sia stria ligno, nomata 'zebroligno'.
Konglomeraĵo
Sedimenta roko konsistanta el diversaj ŝtonoj kaj ŝtonetoj en matrico de pli fajnaj mineraloj, argilo, silikato, ktp.
Korolo
Cirklo de petaloj (koloraj florfolioj) kiu ĉirkaŭas la fruktorganojn de floro.
Kosmogonisto
Tiu kiu studas la originon de la universo.
Kotiledono
Parto de plantembrio, kiu fariĝas ĝia unua folio kiam la planto ĝermas. (= ĝermfolio.) Tradicie, oni difinis du ĉefajn grupojn de florplantoj: la unukotiledonuloj kaj la dukotiledonuloj. Cerealoj (rizo, tritiko), bambuoj, cepoj, orkideoj kaj lilioj estas unukotiledonaj. Falfoliaj arboj (kverkoj, aceroj), faboj, kaj tre multaj ornamaj plantoj, kiel rozoj, primoloj kaj papavoj, estas dukotiledonaj.
Kravatkolombo
Malsovaĝa raso de kolomboj kun 'kravato' de retroaj plumoj sur la brusto.
Kresto
1) Karna elstaraĵo (karunklo) sur la kapo de birdo (ekzemple, la koko). 2) Tufo de plumoj sur la kapo de birdo.
Kretaceo
Lasta periodo de Mezozoiko, nomata pro siaj dikaj stratumoj de kreto. Fine de Kretaceo, katastrofo mortigis ĉiujn dinosaŭrojn. (De 145.5 milionoj da jaroj ĝis 65.5 milionoj da jaroj.)
Kropkolombo
Raso de malsovaĝaj kolomboj kiuj havas tre grandan kropon, kiun ili kutimas pufigi.
Krucigi
Interbredi du malsamajn rasojn aŭ speciojn, por akiri miksitan idon.
Kruciĝi
Kiam du animaloj aŭ plantoj de malsamaj rasoj aŭ specioj produktas miksitajn idojn.
Krustuloj
Latine: Crustacea. Tre granda grupo (subfilumo) de Artikuloj, kiu inkluzivas krabojn, omarojn, salikokojn, astakojn, ciripedojn ktp.
Kulano
Subspecio de la sovaĝa azeno hemiono. (Equus hemionus kulan)
Kurkulio
Skarabo kun rostro. Granda ĝeno al terkultivistoj.
Kvago
Formortinta membro de la ĉevala genro kiu proksime rilatis al zebroj. (Equus quagga)
Legumenozoj
Latine: Leguminosae. Granda plantfamilio kies membroj produktas guŝojn. Ankaŭ nomata 'fabfamilio' (Fabacoj).
Lemno
Tre malgranda flosanta akvoherbo.
Lemuro
Arbovivanta mamulo de Madagaskaro. Membro de la ordo Primatoj.
Lepidopteroj
Latine: Lepidoptera. Ordo de insektoj, kiu ampleksas la papiliojn kaj la noktopapiliojn.
Lepidosireno
Ostoskvama fiŝo de Suda Ameriko, kiu vivas en oksigen-malriĉaj marĉoj kaj riveroj, kaj spiras per pulmoj.
Leterkolombo
Malsovaĝa raso de kolomboj uzataj por interŝanĝi mesaĝojn.
Leŭso
Fajngrajna sedimento, ofte konsistanta de kvarco, feldspato, glimo, kaj argilo. Leŭso formiĝas kiam glacirivero kreas mineralan pulvoron per muelado. La pulvoro estas transportita de vento kaj demetita en alia loko.
Lukano
Genro de grandaj skaraboj. La maskloj kutime havas tre grandajn mandiblojn, kiujn ili uzas por lukti kun aliaj maskloj.
Malpighiacoj
Latine: Malpighiaceae. Familio de arbetoj, arbustoj, lianoj, kiu inkluzivas la acerolujon.
Mandiblo
Ĉe vertebruloj, la mandiblo estas la osto de la malsupra makzelo. Ĉe insektoj, mandibloj kaj makzeloj estas apartaj buŝpartoj.
Marsupiuloj
Grupo de mamuloj ĉe kiuj la femaloj posedas marsupion, - ventra poŝo por protekti novnaskitajn idojn. Didelfoj kaj kanguruoj estas marsupiuloj.
Melanismo
Superabundo de nigra pigmento (melanino) en la haŭto kaj hararo.
Metamorfa
Geologia termino por priskribi rokojn kiuj estas transformiĝintaj pro varmego kaj premo. Marmoro kaj ardezo estas metamorfaj rokoj. Komparu: Metamorfozo.
Metamorfozo
Ŝanĝiĝo de formo aŭ karaktero. En biologio, la termino signifas la transformiĝon de insekta larvo al adolta formo. La verbo 'metamorfozi' estu netransitiva, spite al PV kaj PIV.
Mezozoiko
Nomo de geologia erao, kies Grekaj radikoj signifas 'meza vivaĵo'. Mezozoiko ampleksas la periodojn Triaso, Ĵuraso, kaj Kretaceo, kaj estas konata kiel la Epoko de Reptilioj aŭ la Epoko de Dinosaŭroj. Ĝi komenciĝis antaŭ 251 milionoj da jaroj kaj finiĝis kun la morto de la dinosaŭroj, antaŭ 65.5 milionoj da jaroj. Darvino ne uzis ĉi tiun terminon, kvankam li sendube konis ĝin. En La Origino, li uzis la pli malnovan terminon 'sekundara periodo'.
Miksrasulo
Planto aŭ animalo kiu devenis de du apartaj rasoj. Darvino ĉiam distingis inter hibrido, ido de du apartaj specioj, kaj miksrasulo.
Moluskoj
Tre granda kaj diversa grupo de senvertebraj animaloj. Multaj moluskoj havas konkon (sed ne ĉiuj konkuloj estas moluskoj). Helikoj, mituloj, naŭtiloj kaj polpoj estas moluskoj.
Moreno
Granda amaso de grundo kaj ŝtonoj deponita ĉe la 'piedo' de glacirivero.
Morfologio
Rilate al biologio, morfologio estas la studo pri la formo kaj strukturo de vivaĵoj.
Mutaciaĵo
Planto kiu havas neordinaran karakteron, aŭ parto de planto kiu rimarkinde malsamas de la restaĵo.
Nervuro
Tubeto kiu fortigas la flugilon de insekto. La vejneca aranĝo de nervuroj estas videbla en la flugiloj de muŝoj kaj abeloj.
Niktito
Membrano kiu viŝas la okulon ĉe multaj animaloj. Tria palpebro.
Operkulo
Kovrilo kiu fermas la konkon de molusko aŭ ciripedo.
Ornitorinko
La ornitorinko, ankaŭ nomata anasotalpo, estas rivervivanta mamulo de Aŭstralio kaj Tasmanio. Ĝia korpo aspektas kiel tiu de kastoro, sed ĝi havas buŝon kiu aspektas kiel anasa beko. La ornitorinko demetas ovojn, unu el nur kvin mamulaj specioj kiuj faras tion.
Ostoskvama
Anglolingve: ganoid. Rilatas al grupo de fiŝoj kiuj havas brilajn malmolajn skvamojn. La sturgo, la poliptero, kaj la lepidosireno estas ostoskvamaj fiŝoj.
Ovolo
Ĉe plantoj, femala organo kiu enhavas ovon, kaj fariĝos semo post fekundigo.
Pakidermoj
Pakidermoj estas ordo de mamuloj kiu inkluzivas elefantojn, rinocerojn kaj hipopotamojn. La termino, kies Grekaj radikoj signifas 'dikhaŭta', estas ne plu uzata kiel scienca termino, ĉar ĉi tiuj bestoj estas nun klasifikitaj aparte.
Paleontologio
La scienco kiu traktas la historion de la vivo, per la studo de fosiliaj restaĵoj.
Paleozoiko
Nomo de geologia erao, kies Grekaj radikoj signifas 'antikva vivaĵo'. Paleozoiko komenciĝis antaŭ 542 milionoj da jaroj, kiam fosilioj unue fariĝis abundaj, kaj finiĝis antaŭ 251 milionoj da jaroj, kiam okazis katastrofa formorto. Nun geologoj dividas Paleozoikon je 6 periodoj: Kambrio, Ordovicio, Silurio, Devonio, Karbonio, kaj Permio. Sed kiam Darvino verkis la unuan eldonon de La Origino de Specioj, li uzis la terminon Silurio por la plej malsupera fosilia stratumaro. (Vidu Silurio.)
Papiliflora
Priskribas la floron de la pizplanto, kiu aspektas kiel papilio.
Pavokolombo
Malsovaĝa raso de kolomboj, havantaj multajn vostajn plumojn, kiujn ili starigas kiel pavo.
Pedunklo
Tigeto kiu alligas vivaĵon aŭ organon al io. Ekzemple: pedunklo ligas kverkan glanon al branĉo; pedunklo ligas ciripedon al roko.
Pinata
Foliaranĝo en kiu pluraj folietoj aranĝiĝas laŭ du flankoj de komuna tigo. Filikoj ĝenerale havas pinatajn foliojn.
Pistilo
La femala parto de floro, kiu konsistas de stigmo, stiluso, kaj ovejo.
Plejstoceno
Geologia epoko, ĝenerale konata kiel 'la Glacia Epoko'. Ekde 1.8 milionoj de jaroj ĝis 11,550 jaroj antaŭ nun.
Plioceno
Lasta geologia epoko de Terciaro, dum kiu la klimato grade malvarmiĝis. Ekde 5.3 milionoj de jaroj ĝis 1.8 milionoj.
Poleno
Fekundiga polvo de plantoj, kies grajnoj enhavas masklajn seksĉelojn.
Praavismo
La reapero ĉe ido de praula trajto, post foresto de unu aŭ pli da generacioj.
Proteacoj
Latine: Proteaceae. Familio de florplantoj, ĝenerale arboj kaj arbustoj. La makadamio estas membro de ĉi tiu familio.
Proteo
1) Genro de kavernaj amfibioj (Latine: Proteus). 2) Genro de florplantoj (Protea), el la familio Proteacoj. 3) En Greka mitologio, Proteo estis mara dio kiu kapablis ŝanĝi sian formon laŭvole. Tial, en biologio, la adjektivo 'protea' signifas 'multforma' aŭ 'tre diversa'.
Pupo
Insektoj ĝenerale havas kvar vivstadiojn: ovo, larvo, pupo, imagino (adolto). Pupo estas la stadio de metamorfozo. Iuj insektoj, ekzemple, papilioj, pasigas sian pupan stadion ene de kokono.
Raso
Distingebla grupo de animaloj aŭ plantoj, kun konstantaj heredaj trajtoj. En la dua ĉapitro, Darvino orde listigas la terminojn 'specioj', 'subspecioj', 'bone distingitaj variaĵoj', kaj 'malpli bone distingitaj variaĵoj'. La rilato inter la termino 'raso' kaj ĉi tiuj aliaj ne estas precize difinebla, sed ĝenerale, kiam temas pri malsovaĝaj vivaĵoj, raso signifas variaĵon. 'Geografia raso' tamen egalas al 'subspecio'.
Remaĉuloj
Grupo de par-hufaj mamuloj kiuj revenigas nutraĵon el la stomako por remaĉi ĝin. Bovoj, kaproj, ŝafoj, cervoj, kaj ĝirafoj estas remaĉuloj.
Rilata
Laŭ PV kaj PIV, 'ia ajn ligiteco'. Kiam moderna sciencisto diras ke iu specio rilatas al alia, li/ŝi sendube celas rilaton de komuna deveno, sed antaŭ la publikigo de La Origino de Specioj, la plejo de natursciencistoj kredis ke ĉiuj specioj estis aparte kreitaj. Por ili, rilatoj inter specioj estis nur rilatoj de simileco. En La Origino de Specioj, la vorto 'rilata' (related, allied), ĉefe celas la similecojn inter grupoj de vivaĵoj.
Romia Kolombo
Malnova raso de kolomboj el Italio. Romiaj kolomboj estas rimarkindaj kiel la plej grandaj kolomboj.
Ronĝuloj
Latine: Rodentia (= Roduloj). Ordo de mamuloj kiuj ronĝas per ĉizilecaj antaŭdentoj. Musoj, ratoj, sciuroj, kastoroj kaj marmotoj estas ronĝuloj.
Rubuso
Genro de dornaj arbustoj el la rozfamilio (Rozacoj), kiuj produktas berojn. La 'frukta rubuso' kaj la frambujo estas membroj de ĉi tiu genro.
Rudimenta
En biologio, rudimenta organo estas organo kiu ne plene formiĝis.
Sakro
Ĉe birdoj kaj mamuloj, la osto ĉe la bazo de la spino, inter la koksoj, kiu konsistas de kunkreskintaj vertebroj.
Sekundara Periodo
Malnova geologia termino por la erao Mezozoiko, ĝenerale konata kiel La Epoko de Dinosaŭroj. Vidu: Mezozoiko.
Sepalo
Ĉe tipaj floroj, sepaloj estas la verdaj folietoj kiuj troviĝas sub la brilkoloraj petaloj. Tamen, iuj floroj havas kolorajn sepalojn.
Setero
Longhara halthundo, tio estas, ĉashundo kiu ekhaltas kiam ĝi flaras predon.
Silurio
Geologia periodo de Paleozoiko, de proksimume 444 milionoj da jaroj ĝis 416 milionoj da jaroj. Kiam Darvino verkis, la dividoj de la geologia temposkalo estis ankoraŭ disputataj. Murĉison (Murchison) priskribis stratumaron kiun li nomis 'Siluria'. Seĝvik (Sedgwick) priskribis pli fruan stratumaron kiun li nomis 'Kambria', kaj kiu okupis la malsuperan parton de la Siluria. Murĉison argumentis ke la Kambriaj stratumoj devas esti parto de la Siluria grupo. En la unua eldono de La Origino de Specioj, Darvino uzis la terminon 'Siluria' por la plej fruaj fosiliaj stratumoj (tiam konataj), sed li ekuzis la terminon 'Kambria' en postaj eldonoj.
Simetriismo
La apero de struktura reguleco en la floroj de plantoj kiuj kutime produktas neregulajn florojn.
Sistematiko
Sistematiko estas la scienco pri la klasifikado de vivaĵoj, fondita de Karolo Lineo (1707-1778). Ĉiu vivaĵo ricevas unikan latinan nomon (ekzemple, Homo sapiens), kaj estas klasifikita en hierarkia sistemo. Komence, la sistemo baziĝis sur similecoj, sed poste, sur evoluaj rilatoj.
Spanielo
Nomo de kelkaj rasoj de hundo. Spanieloj estas malgrandaj, longharaj, kaj havas grandajn pendantajn orelojn. Iuj rasoj estas uzataj kiel ĉashundoj, aliaj kiel dorlotbestoj.
Specio
Baza unuo de klasifikado. Por vivaĵoj kiuj generas sin sekse, specio estas grupo de vivaĵoj kiuj kutime generas fekundajn idojn inter si.
Stameno
Maskla organo de floro, kiu konsistas de filamento kaj antero. Tipa floro havas plurajn stamenojn ĉirkaŭ pistilo.
Stangturna Hundo
Formortinta raso de malgrandaj mallongakruraj hundoj. Dum la 19a jarcento, oni uzis stangturnajn hundojn en kuirejoj por turni la stangon kiu tenis rostatan viandon. Oni metis la hundon en kur-radon (similan al musa kurrado); la kurado de la hundeto turnis la radon, kiu turnis la stangon.
Sternumo
La brusta osto, kie la ripoj kuniĝas.
Stigmo
Glueca organo de floro kiu ricevas polenon. La stigmo ofte troviĝas ĉe la fino de stiluso.
Stipulo
Unu el la paraj elkreskaĵoj kiuj troviĝas ambaŭflanke de la bazo de foliotigo. Stipulo povas havi la formon de folieto, dorno, haroj, skvamo aŭ glando.
Stratigrafio
La branĉo de geologio kiu traktas roktavolojn (stratumojn), klasifikante ilin laŭ ordo kaj aĝo.
Stratumo
Geologia termino: tavolo de grundo aŭ roko.
Suturo
Linio kie apartaj pecoj (de osto, ekzemple) kunfiksiĝas.
Tamburkolombo
Malsovaĝa raso de kolomboj, konataj pro unika kverado.
Tarso
Ĉe vertebruloj, grupo de piedaj ostoj ĉirkaŭ la kalkano. Ĉe insektoj kaj krustuloj, la piedo, kiu ĝenerale havas de du ĝis kvin artikojn.
Teleostaj (fiŝoj)
Tre granda subklaso de fiŝoj (pli ol 20000 specioj) kiuj havas skeletojn de vera osto (kalcia fosfato), kontraste al tiuj fiŝoj kiuj havas skeletojn de kartilago.
Terciaro
Malnova geologia termino. Terciaro estas la periodo ekde la formorto de la dinosaŭroj, antaŭ 65.5 milionoj da jaroj, ĝis la komenco de la Glacia Epoko (Plejstoceno) antaŭ 1.8 milionoj da jaroj (aŭ 2.6 milionoj da jaroj, laŭ iuj).
Trilobuloj
Grupo de formortintaj marvivaĵoj kiuj vivis dum la erao Paleozoiko. La ekstera skeleto de trilobulo, kiu relative facile fosiliiĝis, konsistas de duonluna kapo, segmenta torako, kaj duonluna vosto. La skeleto montras tri 'lobojn', meza, dekstra kaj maldekstra, kiuj etendiĝas de kapo al vosto. Trilobuloj estas membroj de la filumo Artikuloj (aŭ Artikpieduloj).
Umbeliferoj
Latine: Umbelliferae (= Apiacoj, Apiaceae). Granda familio de aromaj herboj, en kiu la floro konsistas de multaj floretoj sur tigoj kiuj disradias kvazaŭ la stangoj de ombrelo. La familio inkluzivas la karoton, fenkolon, petroselon, karvion, aneton kaj kuminon.
Umbelo
Floraranĝo en kiu la tigetoj de multaj floretoj disradias de komuna punkto, kiel la stangetoj de ombrelo.
Variaĵo
Variaĵo estas individuo aŭ grupo kies karaktero iomete malsamas de la ĉefa tipo. En sistematiko, 'variaĵo' estas subdivido de specio aŭ subspecio.
Varii
En 'La Origino de Specioj', la vorto 'varii' kaj ĝiaj derivaĵoj celas la diversecon inter trajtoj aŭ individuoj, ne la ŝanĝiĝojn kiuj povus okazi dumvive. Ekzemple, se specio estas 'variema', tio signifas ke la individuoj emas esti iom malsamaj, ne ke ili emas ŝanĝiĝi dum siaj vivoj.
Vild
En antikva Anglolingvo, weald signifis arbaron. (La moderna Germana vorto por arbaro estas Wald.) Hodiaŭ, the Weald estas nomo de ne-plu-arbara regiono de sudorienta Anglio (provincoj Kent, Suseks, Suri).