◄ Indekso

LA ORIGINO DE SPECIOJ

KAROLO DARVINO



ENKONDUKO


Vojaĝante sur la ŝipo Biglo (HMS Beagle), kiel natursciencisto, mi estis tre surprizata de iuj faktoj pri la distribuo de la loĝantoj de Suda Ameriko, kaj pri la geologiaj rilatoj de la nunaj al la pasintaj loĝantoj de tiu kontinento. Ĉi tiuj faktoj ŝajnis al mi iom lumigi la originon de specioj – tiun misteron de misteroj, kiel unu el niaj plej grandaj filozofoj nomis ĝin. Reveninte hejmen, mi ekpensis, en 1837, ke ĉi tiu temo iom klarigeblus per pacienca kolektado kaj pripensado de ĉiaj faktoj kiuj eble povus koncerni ĝin. Post kvin jaroj da laboro mi permesis al mi hipotezi pri la temo, kaj verkis kelkajn mallongajn notojn. Ĉi tiujn mi plivastigis en 1844 en skizon de la konkludoj, kiuj tiam ŝajnis al mi probablaj. De tiu periodo ĝis la nuna mi daŭre esploras la saman temon. Mi esperas ke oni pardonos mian mencion de ĉi tiuj personaj detaloj, ĉar mi prezentas ilin por montri ke mi ne konkludis tro rapide.

Mia laboro estas nun preskaŭ finita; sed ĉar mi bezonos du aŭ tri pliajn jarojn por fini ĝin, kaj ĉar mia sano apenaŭ fortas, oni instigis min publikigi ĉi tiun Resumon. Mi estis pli speciale instigita fari ĉi tion, ĉar sinjoro Valas (Wallace), kiu nun studas la naturhistorion de la Malaja Insularo, atingis preskaŭ ekzakte la samajn ĝeneralajn konkludojn kiujn mi atingis pri la origino de specioj. Lastjare li sendis al mi eseon pri ĉi tiu temo, kun peto ke mi plusendu ĝin al kavaliro Lajel (Charles Lyell). Ĉi tiu sendis ĝin al la Linea Societo (Linnean Society), kiu publikigis ĝin en la tria volumo de sia ĵurnalo. Kavaliro Lajel kaj doktoro Huker (Hooker), kiuj ambaŭ sciis pri mia laboro – ĉi lasta estis leginta mian skizon de 1844 – honoris min, opiniante ke indas publikigi, kun la bonega eseo de sinjoro Valas, iujn mallongajn eltiraĵojn de miaj manskribaĵoj.

Ĉi tiu Resumo, kiun mi nun publikigas, devas esti neperfekta. Mi ne povas prezenti ĉi tie referencojn kaj aŭtoritatulojn por miaj pluraj asertoj, kaj mi devas esperi ke la legantoj iom fidos pri mia precizeco. Sendube eraroj troveblas, tamen mi esperas ke mi ĉiam estis zorgema, fidante nur bonajn aŭtoritatulojn. Ĉi tie mi povas prezenti nur la ĝeneralajn konkludojn kiujn mi atingis, kun kelkaj faktoj por ilustri, sed mi esperas ke ĉi tiuj plej ofte sufiĉos. Neniu povas senti pli ol mi la neceson iam publikigi detale ĉiujn faktojn, kun referencoj, sur kiuj miaj konkludoj estas bazitaj. Kaj mi esperas fari ĉi tion en estonta verko. Mi ja konscias ke kontraŭ preskaŭ ĉiuj punktoj diskutitaj en ĉi tiu volumo, oni povas citi faktojn, kiuj ofte ŝajne kondukas al konkludoj rekte malaj al tiuj kiujn mi atingis. Ĝusta konkludo atingeblas nur per plena prezentado kaj pesado de faktoj kaj argumentoj ĉe ambaŭ flankoj de ĉiu demando, kaj tio neniel fareblas ĉi tie.

Mi tre bedaŭras ke pro manko de spaco mi ne povas kontentigi mian deziron agnoski la sindoneman helpon kiun mi ricevis de tre multaj natursciencistoj, el kiuj multaj estas persone nekonataj al mi. Tamen mi ne povas lasi ĉi tiun okazon pasi sen esprimi mian profundan ŝuldon al doktoro Huker, kiu, dum la lastaj dek kvin jaroj, ĉiel helpas min per sia granda stoko de scio kaj sia bonega juĝkapablo.

Oni facile povus imagi ke natursciencisto, konsideranta la originon de specioj, kaj pripensanta la komunajn similecojn de organikaĵoj, iliajn embriologiajn rilatojn, ilian geografian distribuon, geologian ordon, kaj aliajn tiajn faktojn, atingus la konkludon ke ĉiu specio ne estis aparte kreita, sed devenis, same kiel variaĵoj, de aliaj specioj. Tamen, tia konkludo, eĉ se bone bazita, ne estus kontentiga, ĝis kiam oni povus montri kiel la nenombreblaj specioj loĝantaj en ĉi tiu mondo modifiĝis por akiri tiun perfektecon de strukturo kaj reciproka adaptiĝo kiu juste inspiras nian admiron. Natursciencistoj daŭre parolas pri eksteraj kondiĉoj, ekzemple, klimato, manĝaĵo, ktp., kiel la nura ebla kaŭzo de variado. Laŭ unu tre limigita senco, kiel oni vidos poste, ĉi tio eble veras. Sed estas absurde atribui al nuraj eksteraj kondiĉoj la strukturon, ekzemple, de la pego, kun ĝiaj piedoj, vosto, beko, kaj lango, tiom admirinde adaptitaj por kapti insektojn sub la ŝelo de arboj. En la kazo de la visko, kiu akiras sian nutraĵon de iaj arboj, havas semojn kiuj devas esti transportataj de iaj birdoj, kaj florojn de apartaj seksoj nepre bezonantajn agadon de iaj insektoj por porti polenon de floro al floro, estas egale absurde atribui la strukturon de ĉi tiu parazito, kun ĝiaj rilatoj al pluraj organikaĵoj, al la efikoj de eksteraj kondiĉoj, aŭ de kutimo, aŭ de la volo de la planto mem.

La aŭtoro de 'Postsignoj de Kreo' dirus, mi supozas, ke post nesciata nombro da generacioj, iu birdo naskis pegon, kaj iu planto viskon, kaj ke ĉi tiuj estis produktitaj perfektaj kiel oni nun vidas ilin. Sed ĉi tiu supozo ŝajnas al mi esti neniu klarigo, ĉar ĝi lasas la kazon de adaptiĝoj de organikaĵoj al si kaj al siaj fizikaj vivkondiĉoj, netraktita kaj neklarigita.

Tial, estas plej grave akiri klaran komprenon pri la rimedoj de modifiĝo kaj reciproka adaptiĝo. Komence de miaj esploroj, ŝajnis al mi probable ke zorgema studo de malsovaĝaj animaloj kaj de kultivataj plantoj ofertus la plej bonan ŝancon por solvi ĉi tiun malfacilan problemon. Kaj mi ne esperis vane. En ĉi tiu kaj en ĉiuj aliaj konfuzaj kazoj mi senescepte trovis ke nia scio, eĉ se nekompleta, pri variado sub malsovaĝeco, provizis la plej bonan kaj fidindan indikaĵon. Mi eĉ kuraĝas esprimi mian konvinkon pri la alta valoro de tiaj studoj, kvankam ili estas tre ofte neglektataj de natursciencistoj.

Baze de ĉi tiuj konsideroj, mi dediĉos la unuan ĉapitron de ĉi tiu resumo al Variado sub Malsovaĝeco. Oni tiel vidos ke granda kvanto da hereda modifiĝo almenaŭ eblas, kaj, kio estas egale aŭ pli grava, oni vidos kiom efike homoj povas akumuli sinsekvajn varietojn per selektado. Poste mi traktos la variemon de specioj en natura stato, sed mi bedaŭrinde devos trakti ĉi tiun temon multe tro mallonge, ĉar nur prezento de longaj listoj de faktoj estus sufiĉa. Tamen, mi povos diskuti kiaj cirkonstancoj plej favoras al variado. En la sekva ĉapitro, la Lukto por Ekzisto inter ĉiuj organikaĵoj tra la mondo, kiu nepre rezultas de ilia rapida geometria plimultiĝo, estos diskutita. Ĉi tio estas la doktrino de Maltuso, aplikita al la tutaj regnoj de animaloj kaj plantoj. Ĉar multe pli da individuoj de ĉiu specio naskiĝas ol kapablas pluvivi, kio kaŭzas ofte reokazantan lukton por ekzisto, sekvas ke vivaĵo, se ĝi estas variinta eĉ iomete, iel ajne avantaĝe al si, sub la kompleksaj kaj foje ŝanĝiĝantaj kondiĉoj de vivo, havos pli bonan ŝancon de pluvivado, kaj tiel estos nature selektita. Laŭ la forta principo de heredo, selektita variaĵo emos reprodukti sian novan kaj modifiĝintan formon.

Ĉi tiu fundamenta temo de Natura Selektado estos iom longe traktata en la kvara ĉapitro, kaj oni vidos tiam kiel Natura Selektado preskaŭ neeviteble kaŭzas multe da Formorto de malpli bonigitaj vivoformoj kaj sekvigas kion mi nomas Diverĝo de Karaktero. En la sekva ĉapitro mi diskutos la kompleksajn kaj malmulte konatajn leĝojn de variado kaj de interrilatoj de kresko. En la kvar sekvaj ĉapitroj, la plej evidentaj kaj gravaj problemoj por la teorio estos prezentitaj. Tiuj estas, unue, la problemo de transformiĝoj, alivorte, la malfacileco por kompreni kiel simpla vivaĵo aŭ simpla organo povas ŝanĝiĝi kaj perfektiĝi por fariĝi tre evoluinta vivaĵo aŭ komplike konstruita organo; due, la temo de Instinkto, aŭ la mensaj kapabloj de animaloj; trie, Hibridismo, aŭ la malfekundeco de specioj kaj la fekundeco de variaĵoj kiam interkrucigitaj; kaj kvare, la nekompleteco de la Geologia Registro. En la sekva ĉapitro mi konsideros la geologian ordon de organikaĵoj tra tempo; en la dek unua kaj dek dua, ilian geografian distribuon tra spaco; en la dek tria, ilian klasifikadon aŭ komunajn similecojn, kiam maturaj kaj en embria stato. En la lasta ĉapitro mi mallonge resumos la tutan verkon, kaj faros kelkajn konkludajn komentojn.

Neniu devas senti surprizon ke multo restas ankoraŭ neklarigita pri la origino de specioj kaj variaĵoj, se li sufiĉe konsideras nian profundan nescion koncerne la interrilatojn de ĉiuj vivaĵoj kiuj vivas ĉirkaŭ ni. Kiu povas klarigi kial iu specio etendiĝas vaste kaj estas tre multnombra, dum alia simila specio havas malvastan etendiĝon kaj estas rara? Tamen ĉi tiuj rilatoj tre gravas, ĉar ili determinas la nunan bonfarton, kaj, kiel mi kredas, la estontajn sukceson kaj modifiĝon de ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu mondo. Ni scias eĉ malpli pri la interrilatoj de la nenombreblaj loĝintoj de la mondo dum la multaj pasintaj geologiaj epokoj de ĝia historio. Kvankam multo restas malklara, kaj longe restos tiel, mi neniel povas dubi, post la plej zorgema studado kaj senemocia juĝo kiujn mi kapablas, ke la opinio kiun la plejo de natursciencistoj akceptas, kaj kiun mi antaŭe akceptis, tio estas, ke ĉiu specio estis aparte kreita – estas erara. Mi estas plene konvinkita ke specioj ne estas neŝanĝeblaj; male, tiuj apartenantaj al la tiel nomataj samaj genroj estas liniaj praidoj de iu alia kaj ĝenerale formortinta specio, same kiel agnoskitaj variaĵoj de iu specio estas la praidoj de tiu specio. Plie, mi estas konvinkita ke Natura Selektado estis la ĉefa, sed ne sola rimedo de modifiĝo.