Indekso
Teknikaĵoj (Por Programistoj)

Java  

Merkuro estas verkita en la programlingvo Ĝavo. Ĝi funkcias sub ĉiuj mastrumaj sistemoj en kiuj la Ĝava Rultempa Medio (versio 6) estas instalita.

Merkuro subtenas la mesaĝ-protokolon XMPP (eXtensible Messaging and Presence Protocol), ankaŭ konata kiel Ĵabero.


Ĵabero (Jabber) estas projekto, komencita en 1998, por evoluigi liberan mesaĝ-protokolon kaj servilan softvaron. La protokolo poste fariĝis XMPP, kaj nun estas subtenata ne nur ĉe jabber.org, sed ankaŭ de Google Talk kaj aliaj komercaj mesaĝ-servoj.


Ignite Realtime Merkuro uzas liberfontan klasaron nomitan Smak (Smack API 3.1.0) por prizorgi klient-servilan komunikadon per XMPP. Smak estas pura Ĝava klasaro, kiu estas subtenata kaj evoluigata de la reta komunumo ĉe Ignite Realtime. Smak estas uzata sub la kondiĉoj de la Permesilo de Apaĉo, versio 2.


Indekso