Indekso

Supersignoj

En Merkuro, tajpado de supersignoj estas tre facila. Por meti supersignon super litero, tajpu cirkumflekson aŭ punktokomon antaŭ ĝi. Ekzemple, por enigi la vorton ĉirkaŭ, tajpu ^cirka^u;cirka;u.

(Ĉi tiu metodo uzablas en multaj tekstokampoj de Merkuro, sed ne ĉie. Ekzemple, ĝi ne funkcias en tekstokampoj por pasvortoj.)

Iuj kutimas tajpi Esperanton per la h-metodo: chirkau por ĉirkaŭ. Merkuro havas funkcion kiu aŭtomate konvertas de la h-metodo al ĝustaj supersignoj, dum tajpado. Elektu 'Aŭtomata konvertado, ch > ĉ' de la ĉefa menuo.

Ĉi tiu funkcio utilas eĉ se vi kutimas tajpi ĝustajn supersignojn, ĉar ĝi aŭtomate korektas erarojn. Se vi erare tajpus ĉirkau, la funkcio aŭtomate metus la hoketon super ŭ.



Literumado

Merkuro povas kontroli literumadon. Aktivigu la literumilon per la ĉefa menuo. Merkuro substrekos nekonatajn vortojn en enigaj tekstokampoj per ruĝa linio. Vidu 'Youtube' en la suba konversacio-fenestro.



Indekso