Indekso

Stato (Kontaktebleco)

Estas du bazaj statoj por tujmesaĝiloj: Kontaktebla kaj Ne kontaktebla.

Kiam uzanto estas kontaktebla, li/ŝi eble ne respondos al mesaĝoj, pro diversaj kialoj. Ĵaberaj tujmesaĝiloj rekonas plurajn substatojn, kiuj ebligas al la uzanto indiki ĉi tiujn kialojn. Ĉi tiuj estas klarigitaj en la apuda tabulo:

La statoj For, Tre for kaj Ne ĝenu ne malebligas al la uzanto ricevi mesaĝojn. Se iu sendos, la tujmesaĝilo de la adresita uzanto ricevos. Ĉi tiuj statoj nur celas informi kial la uzanto ne respondas.

  
Ne kontaktebla
Kontaktebla
Diskutema - Deziras babili.
For - Eble revenos baldaŭ.
Tre for - Forestos pli longe.
Ne ĝenu - Tro okupita por babili.

Sur la ĉefa menuo de Merkuro, la dua menuero estas 'Mia stato'. Elektu ĉi tiun menueron por aperigi dialog-fenestron pri Stato. (Vidu sube.)

Kompreneble, ĉi tiu funkcio uzeblas nur kiam Merkuro estas konektita al mesaĝ-servo.


 

Per la Stato-dialogo, vi povas elekti staton kaj entajpi mesaĝon, kiuj videblos al viaj amikoj kaj konatoj (tiuj kiuj havas vian Ĵaberan adreson en siaj kontaktolistoj).

La falmenuo 'Antaŭaj' konservas plurajn antaŭajn stat-mesaĝojn. Ne necesas ĉiam retajpi ilin.

Surklaku sur 'Sendu' por almeti vian staton kaj mesaĝon. 'Fermu' fermas la dialog-fenestron sen ŝanĝi vian staton.


Indekso