Indekso


Privataj Konversacioj
  (Du-personaj Konversacioj)

Merkuro havas tri rimedojn por komenci privatan tekstan konversacion. Oni povas surklaki sur nomo en la kontaktolisto, aŭ, kiam oni enestas en konferencoĉambro, oni povas surklaki sur nomo en la listo de ĉeestantoj. La tria rimedo estas menuero en la ĉefa menuo; Elektu 'Privata konversacio', kaj la suba dialog-fenestro aperos.



 

Entajpu la adreson (JID) de la kontaktota persono (ĉikaze, klivo@jabber.org), kaj surklaku sur 'Konversaciu'. Konversacio-fenestro aperos.

Rimarko: Kompreneble, estas pli oportune uzi la kontaktoliston aŭ liston de ĉeestantoj por komenci privatan konversacion, ĉar tiel oni povas scii ĉu la kontaktoto estas kontaktebla aŭ ne. Tamen, se oni ne volas aldoni nomon al la kontaktolisto, oni povas uzi ĉi tiun rimedon.



La suba ekranfoto montras kiel konversacio-fenestro aspektas (sub Linukso). Rimarku ke la menutrabo (dekstre) enhavas tri falmenuojn: la unua enhavas tri funkciojn (Pepu, Konservu, Fermu), la dua estas por elekti tiparon, kaj la tria estas por elekti la grandecon de la tiparo.


Sub la menutrabo estas la mesaĝtabulo. Kiam konversacio komenciĝas, Merkuro elskribas la daton kaj la kontaktitan adreson. Ĉiu mesaĝo komenciĝas per la horominuto, kaj la nomo de la sendinto inter angulkrampoj.

Sub la mesaĝtabulo estas tekstokampo por entajpi mesaĝojn. Rimarku ke eblas entajpi supersignojn per ^;. (Vidu Supersignojn.)


Indekso