Indekso

Servoj kaj Kontoj

Por uzi tujmesaĝilon, oni bezonas konton ĉe servo kiu provizas mesaĝadajn servojn. Iuj servoj, ekzemple, Yahoo! Messenger kaj ICQ, uzas proprajn mesaĝ-protokolojn, kiuj ne kongruas kun aliaj; aliaj servoj, kiel Gmail kaj Livejournal, subtenas la liberan mesaĝ-protokolon XMPP, kiu estas ankaŭ konata per la nomo Ĵabero (Jabber).

Merkuro estas Ĵabera tujmesaĝilo, kaj tial povas konekti (teorie) al ĉiuj servoj kiuj subtenas Ĵaberon. Estas miloj da ĵaberaj servoj en la reto; la originala, kie XMPP naskiĝis, estas kompreneble http://jabber.org/; kelkaj aliaj estas listigitaj ĉe http://xmpp.org/services/.

 
Se vi jam havas konton ĉe ĵabera servo, bonvolu legi la klarigojn pri konektado ĉi tie. Se vi ne jam havas, bonvolu krei konton ĉe: http://register.jabber.org/

Sube estas tradukita bildo (nur bildo) de la registrilo ĉe http://register.jabber.org/.




Indekso