Indekso


Kontaktolisto (Amikolisto)

Por tujmesaĝiloj, kontaktolisto estas listo de adresoj (Ĵaberaj identigiloj) de konatoj, kiu montras iliajn statojn (kontaktebla, ne kontaktebla, ktp.). Ĉar ĝi estas tenata ĉe la mesaĝ-servo, kontaktolisto ne estas ligita al specifa komputilo, nek al specifa tujmesaĝila programo. (Alivorte, se vi ŝanĝos vian komputilon aŭ tujmesaĝilan programon, via kontaktolisto ne malaperos.)

Por vidi vian kontaktoliston, elektu la menueron 'Montru kontaktoliston' de la ĉefa menuo. La kontaktolista fenestro aperos sub la ĉefa program-fenestro.

  

La apuda ekranfoto montras kontaktoliston kiu havas du grupojn, Amikoj kaj LiveJournal, kaj tri konatojn, Hizumi, Indriko, kaj LJ Bot. (LJ Bot fakte ne estas persono, sed 'robota' programo.)

La unua simbolo antaŭ ĉiu nomo indikas kiel informoj pri stato (t.e. kontaktebleco) estas interŝanĝataj. La suba tabelo klarigas.

Vi nek sendas nek ricevas stat-informojn.
Via konato sendas sian staton al vi.
Vi sendas vian staton al via konato.
Vi reciproke interŝanĝas stat-informojn.


La dua simbolo reprezentas la staton. Por pli da detaloj, movu la kursoron sur la kontaktonomon. Post sekundo, teksto aperos kiu montros la staton kaj statmesaĝon. En la apuda ekranfoto, la stato de Indriko estas 'Ne ĝenu', kaj la mesaĝo estas 'Devas labori'.

Por komenci tekstokonversacion kun iu en via kontaktolisto, surklaku sur ties nomo. Konversacio-fenestro tuj aperos.



Kiel registri novan kontakton

La kontaktolisto havas propran menuon. (Vidu dekstre.) Por registri novan kontakt-adreson, elektu la menueron 'Registru kontakton'. La suba dialog-fenestro aperos.


En la supraj tekstokampoj, entajpu la kontnomon kaj mesaĝservon. (Ĉi tio estas la Ĵabera identigilo.) En la sekva linio, entajpu la veran nomon de via kontakto (aŭ la kontnomon, se vi ne scias la veran nomon) kaj la grupon en kiu li/ŝi estu listigita.

Metu markon apud 'Abonu' por indiki ke vi volas esti informita pri la stato de via kontakto.

Surklaku sur 'Registru' por registri la novan kontaktadreson, aŭ 'Fermu' por fermi la dialog-fenestron sen registri.


Kiam iu abonas

Kiam iu abonas al via stato, Merkuro anoncas tion per la apuda dialog-fenestro.

Per ĉi tiu dialogo, vi povas registri la aboninton en via kontaktolisto, kaj reciproke aboni al ties stato, por informiĝi kiam li/ŝi estas kontaktebla.

Rimarku ke eblas entajpi supersignitajn literojn en la tekstokampoj.


Kiel forigi kontakton

Estas tre facile forigi adreson de via kontaktolisto. Elektu la menueron 'Forigu kontakton' por aperigi la apudan dialog-fenestron.

Elektu la forigotan adreson kaj surklaku sur 'Forigu'.




Indekso