Indekso

Konferencaj Ĉambroj   (Babilejoj)

Por realigi tekstokonversaciojn inter pli ol du personoj, mesaĝ-servoj provizas metaforajn 'ĉambrojn'. Partoprenantoj 'eniras ĉambron' por diskuti iun temon kun la aliaj ĉeestantoj.

Estas diversaj specoj de ĉambro: iuj estas longdaŭraj, aliaj estas efemeraj; iuj bezonas pasvorton, aliaj ne.

Ĉi sube estas ekranfoto de la ĉambro esperanto@conference.jabber.org .



Kiel eniri konferencan ĉambron

Unue, necesas konekti al via mesaĝ-servo. (Vidu: Konektado.) Sekve, elektu la menueron 'Eniru konferencan ĉambron' de la ĉefa menuo. La suba dialog-fenestro aperos.

La unua tekstokampo estas por via kromnomo. Ĉi tio estas la nomo kiun aliaj partoprenantoj vidos kiam vi eniros la ĉambron aŭ afiŝos mesaĝon. Vi rajtas elekti iun ajn nomon, kondiĉe ke alia persono ne jam uzas ĝin.

La pasvorto estas la pasvorto de la ĉambro, ne de via konto. En la suba ekzemplo, la ĉambro ne bezonas pasvorton.


La konferencoservo estas conference.jabber.org, kaj la nomo de la ĉambro estas 'esperanto'. La Ĵabera identigilo (JID) de ĉi tiu ĉambro estas: esperanto@conference.jabber.org

Bonvolu rimarki: Ne necesas havi konton ĉe jabber.org por uzi conference.jabber.org. Ankaŭ eblas uzi ĉi tiun servon per gmail.com, livejournal.com, kaj aliaj Ĵaberaj servoj.



Listo de ĉeestantoj

Konferenco-fenestro havas propran menutrabon, kiel la apuda ekranfoto montras.

La dua menuero 'Montru ĉeestantojn' aperigas liston de ĉambranoj (sube).


Por komenci privatan du-personan konversacion kun ĉeestanto de konferencoĉambro, surklaku sur ties nomo. Alternative, vi povas uzi la menueron 'Privata konversacio kun'.



Kiel krei konferencan ĉambron

La sesa menuero de la ĉefa menuo estas 'Kreu konferencan ĉambron'. Elektu ĝin, kaj la apuda dialogo aperos.

La unua tekstokampo estas por via kromnomo, tio estas, la nomo kiun aliaj ĉambranoj vidos. Vi rajtas elekti ion ajn, kaj supersignoj uzeblas.

La dua tekstokampo estas la nomo de servo, ĉi-kaze, conference.jabber.org.

La tria kampo estas la nomo de a ĉambro. Denove, supersignoj uzeblas.

Se vi volas limigi eniradon en vian ĉambron per pasvorto, tajpu ĝin en la kampo Pasvorto, kaj la samon en Denove. Kompreneble, se vi ne volas almeti pasvorton, lasu ambaŭ kampojn malplenaj.

Surklaku sur 'Kreu' por krei la ĉambron. Se Merkuro sukcesos krei la ĉambron, konferenco-fenestro aperos, en kiu vi estos la unua kaj sola ĉeestanto.

Bonvolu rimarki: Ankaŭ eblas krei ĉambron per la funkcio 'Eniru konferencan ĉambron'. Kiam uzanto provas eniri ĉambron kiu ne ekzistas, Ĵabera mesaĝservo aŭtomate kreas la ĉambron. Ĉi kaze ĝi kreas senpasvortan ĉambron. Por krei ĉambron kun pasvorto, vi devas uzi la funkcion 'Kreu konferencan ĉambron'.


Kiel inviti al konferenca ĉambro

La unua menuero en konferenco-fenestra menuo estas 'Sendu invitilojn'. Nur la persono kiu kreis la ĉambron rajtas uzi ĉi tiun funkcion. Elektu ĝin, kaj la suba dialogfenestro aperos.



En la unua tekstokampo, vi povas entajpi mesaĝon. (Ĉi tio ne necesas.) En la dua, entajpu liston de adresoj, apartigitaj per komoj.

Inter la du tekstokampoj estas falmenuo. (Vidu Debora.) Uzu ĉi tiun menuon por enmeti adresojn el via kontaktolisto.

Surklaku sur 'Invitu' por sendi invitilojn al ĉiuj adresoj en la listo; surklaku sur 'Fermu' por fermi la fenestron sen sendi invitilojn.



Kiam uzanto de Merkuro ricevas invitilon, la suba dialogo aperas.

La supra tekstokampo informas pri la invitanto kaj la nomo de la ĉambro, kaj montras la invitmesaĝon. Por akcepti inviton, entajpu kromnomon kaj surklaku sur Jes.

Bonvolu rimarki: La invitilo ne malkaŝas la pasvorton de la ĉambro. Se vi deziras ke la invitato sciu la pasvorton, metu ĝin en la invitmesaĝon.


Indekso