La unua menuero de la ĉefa menuo estas 'Salutu servilon'. Elektu ĝin, kaj salut-dialogo aperos. (Vidu sube.)
En la unua tekstokampo Konto, entajpu vian kont-nomon (salutnomon), en la dua, vian pasvorton, en la tria, la nomon de la servo, kaj fine surklaku sur 'Konektu'.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Bonvolu rimarki:
Dum testado, Merkuro sukcesis konekti al gmail.com, livejournal.com, jabber.org, kaj aliaj Ĵaberaj serviloj.