Indekso
Kiel instali Merkuron

Ĝavo

Merkuro estas Ĝava programo; ĝi bezonas la Ĝavan Rultempan Medion (Java Runtime Environment) por funkcii. En modernaj komputilaj sistemoj, Ĝavo estas kutime antaŭ-instalita. Linuksuloj eble devos instali ĝin. (Kiel instali - Linukso.)

Merkuro estis testita sub Vindozo XP, Mak OS X, kaj Linukso (Ubuntu), kun Ĝavo versio 6. Ĝi eble funkcios kun pli fruaj versioj de Ĝavo. Bonvolu provi.

La plej ĝisdata versio de Ĝavo por Vindozaj sistemoj, Solaris kaj Linukso akireblas ĉe http://java.com/. Uzantoj de Mak OS X povas ĝisdatigi Ĝavon per la komando System Update.


Instalilo

La instal-programo de Merkuro estas InstaluMer.jar. Surklaku sur ĉi tiu ligilo por elŝuti ĝin al via komputilo. Sekve, aktivigu la instalilon per duobla musklako. La suba dialog-fenestro aperos.

Ĉe la supro estas falmenuo por elekti la lingvon. Nuntempe la instalilo subtenas nur anglolingvon kaj Esperanton, sed la programisto tre volonte aldonos aliajn lingvojn, se li ricevos tradukojn. (Vidu Bv. traduki.)

La instalilo proponas taŭgan lokon por instali Merkuron. Por ŝanĝi la lokon, bonvolu surklaki sur la butono 'Dos'.

Surklaku sur 'Faru' por komenci la instaladon. La instalilo malpakos dosierojn en la indikitan dosierujon, metos simbolan ligilon sur vian labortabulon, kaj aŭtomate malaperos kiam ĝi finos.



Indekso