English

Merkuro estas tujmesaĝilo, programo kiu realigas tujan (kur-tempan) interŝanĝon de tekstaj mesaĝoj per la Interreto. La komunikado povas esti inter du personoj, aŭ inter pluraj en publika aŭ privata 'konferenca ĉambro' (babilejo).

Merkuro estas Ĵabera tujmesaĝilo; ĝi komunikas kun mesaĝ-servoj per la libera mesaĝ-protokolo Ĵabero (Jabber / XMPP).

 

Ĝeneralaj Avantaĝoj
  • Merkuro celas esti facile komprenebla kaj uzebla.
  • Ĝi funkcias same sub Vindozo, Mak OS X, kaj Linukso.
  • Merkuro distingigas konversaciantojn per koloroj.
  • Eblas elskribi konversacion al dosiero, je formato txt aŭ rtf.
  • Lingvoj de interfaco: anglolingvo, Esperanto, suomolingvo
 

Avantaĝoj por Esperantistoj
  • Menuoj, dialog-fenestroj, ktp. estas en Esperanto.
  • Tajpado de supersignoj estas tre facila.
  • Merkuro havas funkcion por kontroli literumadon.
         
   


Indekso
 
Instalo Supersignoj kaj Literumado
Kontoj Kontaktolisto (Amikolisto)
Lingvo Tekstokonversacioj
Konektado Konferencaj Ĉambroj
Stato Teknikaĵoj (Por Programistoj)



Kondiĉoj

Mi distribuas Merkuron senpage, senkondiĉe, kaj sengarantie.

Bonvolu skribi al mi se vi trovos problemojn en la programo. Mi volonte akceptos konsilojn kaj kritikojn. Plie, mi aldonos aliajn lingvojn, se mi ricevos tradukojn. (Vidu: Bonvolu traduki.)

Por ligi al ĉi tiu paĝo, bonvolu uzi la adreson http://purl.oclc.org/net/klivo/merkuro

Samideane,
    


Aŭgusto 2009