Indekso

Uŝmal - Trifoje Konstruita

English
La nomo de ĉi tiu urbo, Uŝmal (Uxmal), probable aludas al la supra piramido. En la jukateka lingvo, Uŝmal signifas 'trifoje konstruita'. La antikvaj Majaoj kutimis pligrandigi siajn piramidojn ĉiujn 52 jarojn, por marki la komencon de nova kalendara ciklo. Ĉi tiu piramido ŝajne estis pligrandigita trifoje, sed laŭ arkeologoj, ĝi vere estis pligrandigita kvin fojojn. Oni nomas la piramidon 'Domo de la Magiisto' pro legendo, kiu rakontas ke magia nano konstruis ĝin dum unu nokto.

Domo de la Magiisto

Ĉe Uŝmal estas kvar konstruaĵoj ĉirkaŭ kvarangula korto. Oni nomas la lokon 'la Kvarangulo de la Monaĥinejo'. (La Hispanoj donis ĉi tiun nomon; ne estas kialo por kredi ke la loko iam funkciis kiel monaĥinejo.) Sur la suda konstruaĵo estas dato: 23a de aprilo, 903. La dato de la orienta konstruaĵo estas la 2a de oktobro, 906.

Norda konstruaĵo de 'la Kvarangulo'.

Detalo de la norda konstruaĵo. Rimarku tri vizaĵojn de Ĉak, dio de pluvo, super la enirejo.

Okcidenta konstruaĵo.

Detalo de la okcidenta konstruaĵo. La krotalo estis tre grava simbolo por mezamerikaj popoloj. Rimarku la kapon de homo en la buŝo de la krotalo; la homo ne estas manĝata, sed naskiĝas de la krotalo. Sur la vosto estas mortinta planto. La skulptaĵo reprezentas naskiĝon kaj morton.

Orienta konstruaĵo. Super la enirejo estas tri vizaĝoj de Ĉak.

Palaco de la Guberniestro - Unu el la plej belaj konstruaĵoj de Mezameriko.

Detala foto de la Palaco.

Detala foto de la Palaco. Rimarku la vizaĝojn de Ĉak.

La Granda Piramido ĉe Uŝmal.

La Kvarangulo de la Monaĥinejo kaj la Domo de la Magiisto, fotitaj de la Granda Piramido.

Grimpi piramidojn estas danĝere.