| Indekso | ![]() |
English |
![]() | ||
La klasika majaa civilizo kolapsis pli ol 500 jarojn antaŭ la alveno de la Hispanoj. En la deksesa jarcento, la grandaj majaaj urboj de Jukatano estis senhomaj ruinoj, kaŝitaj de arbaro.
La ruinoj de multaj antikvaj urboj havas majaajn nomojn, sed ĉi tiuj nomoj ĝenerale malsamas al la originalaj klasikaj nomoj. Multaj estis konataj ekde longe, de la tempo de la Hispana Konkero, sed iuj estas relative modernaj. Kvankam la antikva majaa skriblingvo estas nun deĉifrita, pli-malpli, en multaj kazoj la originala nomo de antikva urbo restas nekonata, aŭ necerta.
Ĉi sube mi klarigas la originon kaj signifon de kelkaj famaj urbonomoj. La tradicia literumo estas indikita per nigraj literoj. La literumo rekomendita de la Akademio de Majaaj Lingvoj de Gvatemalo (Academia de Lenguas Mayas de Guatemala) iom malsamas de la tradicia. Ĉi tiu literumo estas indikita per blua koloro. Verdaj literoj montras proksimuman prononcon per Esperanta alfabeto, kiam povas esti dubo.
Bonvolu noti: La majaa lingvofamilio enhavas 30 lingvojn. Inter ili, la jukateka lingvo havas la plej grandan parolantaron, proksimume ok cent mil. Multaj nomas la jukatekan lingvon 'la majaa lingvo', sed en ĉi tiu paĝo, 'majaa' ne necese signifas 'jukateka'.
|
Tikal
Tik'al
|
Ĉi tiu majaa nomo signifas 'Loko de Voĉoj'. La klasika nomo de la urbo estis Mutul, kies signifo estas nekonata. |
| Uaxactún
Waxaktun
Vaŝaktun
|
Usona arkeologo, Morli (Morley), nomis ĉi tiun urbon en 1916. Vaŝaktun signifas 'Ok-ŝtono' en majaa lingvo. Morli elektis ĉi tiun nomon ĉar li trovis tie ŝtonon kun frua dato (8a bak'tun), kaj malpli serioze, ĉar la nomo sonas kiel Vaŝingtono. |
| Caracol
----
Karakol
|
Hispana nomo (ne majaa!) kiu signifas 'Heliko'. Laŭ iuj fontoj, la vojo al la urbo turniĝas kvazaŭ helika konko. La klasika majaa nomo ne estas konata. |
| Kaminaljuyú
----
Kaminalhuju
|
Gvatemala ministro, Vilakorta (Villacorta), nomis ĉi tiun lokon en 1935. En la kiĉea lingvo, la nomo signifas 'Montetoj de la Mortintoj'. La antikva nomo ne estas konata. |
| Uxmal
Uxmal
Uŝmal
|
Ĉi tiu nomo signifas 'Trifoje Konstruita', alude al la fama rondema piramido. Laŭ arkeologoj, la piramido estis pligrandigita eĉ kvin fojojn. La originala nomo ne estas konata. |
| Kabáh
K'abah
|
Majaa nomo kiu eble signifas 'Forta Mano'. |
| Sayil
Sayil
Sajil
|
Majaa nomo kiu signifas 'Loko de Formikoj'. |
| Dzibilchaltún
Tz'ibilchaltun
Cibilĉaltun
|
En la jukateka lingvo, ĉi tiu nomo signifas 'Loko kie estas Skribaĵo sur Ŝtonoj'. La antikva nomo ne estas konata. |
| Chichén Itzá
Chich'en Itza
Ĉiĉen-Ica
|
Ĉi tiu majaa nomo signifas 'Buŝo de la Puto de la Ica-oj'. La puto estas la fama Sankta Puto kie la Majaoj oferis valoraĵojn, eĉ homojn, al sia dio Ĉak. La Icaoj estis tribo de Majaoj kiuj trovis la urbon kaj faris ĝin sia ĉefurbo dum la postklasika periodo. La klasika nomo de la urbo eble estis Uukil Abnal, kiu signifas 'Sep Arbedoj'. |
| Palenque
-----
Palenke
|
Nomita laŭ proksima urbeto. En la hispana, Palenque signifas 'Palisaro'. (Palisaro estas ligna barilo por defendo.) Laŭ multaj fontoj, la originala nomo de la majaa urbo estis Lakam Ha, (Granda Akvo). Aliaj fontoj diras ke la nomo eble estis Na Chan Kan (Urbo de Serpentoj). |
| Bonampac / Bonampak
Bonampak'
|
Alia ruino nomita de d-ro Morli. En 1946, lakandonaj Majaoj malkaŝis la lokon kun ĝiaj valoregaj murpentraĵoj al fotografisto Ĝajls Hili (Giles Healy). D-ro Morli elektis majaan nomon kiu signifas 'Pentritaj Muroj'. |
![]() |
|
![]() |