Indekso
English


Post la Hispana Konkero en la frua deksesa jarcento, franciskaj monaĥoj, helpate de Majaoj, kreis latinliterajn skribsistemojn por la majaaj lingvoj. Bedaŭrinde estis pli ol unu. En 1989, konsultinte majaajn lingvistojn, la Gvatemala Ministerio pri Kulturo adoptis norman literuman sistemon por ĉiuj majaaj lingvoj. Ĉi tiu sistemo estas nun ĝenerale uzata de Majaoj kaj lingvistoj, sed la malnova tradicia literumo plu vivos sur mapoj kaj en libroj dum longa tempo. Oni rimarkos ke multaj vortoj kaj nomoj estas literumataj dumaniere. Ekzemple, la urbo antaŭe konata kiel Uaxactún fariĝis Waxaktun en la nova sistemo. Ĉi sube mi klarigas la novan sistemon.

La vokaloj estas prononcataj same kiel en Esperanto. Longaj vokaloj estas indikitaj per duobligo (aa, ee, ktp).

Konsonantoj estas proksimume samaj, sed: ch = ĉ, j = ĥ, tz = c, w = ŭ, x = ŝ, y = j.

La nova literuma sistemo markas glotajn konsonantojn per posta apostrofo: k', ch' ktp. Apostrofo inter vokaloj reprezentas glotan plozivon. Ĉar Esperanto ne havas glotajn konsonantojn, oni simple malatentu la apostrofojn (kiam oni parolas Esperante).

Ekzemploj: Haab > hab, Tzolk'in > colkin, Imix > imiŝ, Chuwen > ĉuŭen, Ajaw > aĥaŭ, Sotz' > soc, Yaxk'in > jaŝkin, Wayeb > ŭajeb.

Oni kutime akcentas la lastan silabon. Ekzemple, la prononco de Chich'en Itza estas ĉiĉEn icA.



Referencoj

Ligiloj:

Orthography, Peter Mathews
The Mayan Franciscan Vocabularies, David Bolles
Libroj:
 
Michael D. Coe
  1999 The Maya, 6th edition, Thames & Hudson, ISBN 0-500-28066-5
 
Michael D. Coe, Mark Van Stone
  2005 Reading the Maya Glyphs, 2th edition, Thames & Hudson,
ISBN 0-500-28553-5