Indekso
English


La Nombrosistemo

Modernaj kulturoj uzas nombrosistemon kiu estas bazita sur dek. Laŭ ĉi tiu sistemo, la dekuma sistemo, dek simboloj (ciferoj) reprezentas la nombrojn 0 ĝis 9. Por nombroj super 9, la pozicio de cifero reprezentas oblon de dek. La apuda grafikaĵo montras ĉi tion por la nombro 3027.

La majaa sistemo baziĝas sur dudek; alivorte, ĝi estas dudekuma. Dudek simboloj reprezentas la nombrojn 0 ĝis 19, kaj la pozicio de cifero reprezentas oblon de dudek.

La ciferoj 1 ĝis 19 estas kutime reprezentataj per grupo de punktoj kaj linioj; punkto reprezentas unu, kaj linio reprezentas kvin. Krome, estas vizaĝ-piktogramoj por reprezenti ĉiun ciferon, sed mi ne traktos tiun temon ĉi tie. Diversaj piktogramoj reprezentas nulon, sed la konko estas tre ofta. Dekstre estas tabelo de la ciferoj 0 ĝis 19:

La punktoj kaj linioj de ĉi tiuj ciferoj povas esti aranĝitaj horizontale, kiel en la dekstra tabelo, aŭ vertikale, kiel la ciferoj ĉe la maldekstro.


Majaoj ofte desegnis aŭ skulptis ornamaĵetojn, por plenigi la spacojn ĉirkaŭ la punktoj. Necesas distingi inter ciferaj punktoj kaj ornamaĵoj. Ekzemple, la apudaj ciferoj reprezentas 6 kaj 12. Ili ne reprezentas 8 kaj 14.


Kiel supre skribite, la pozicio de cifero reprezentas oblon de dudek. La Majaoj skribas nombrojn vertikale, kun la unuoj ĉe la malsupro. Super la unuoj estis la dudekoj, super la dudekoj, la kvarcentoj (20 x 20), kaj super la kvarcentoj, la okmiloj (20 x 20 x 20).

Jen ekzemploj:





Pri la Kalendaro

(Estas mallonga klarigo pri la prononco de majaaj vortoj ĉi tie. Se vi ne volas legi tion, sciu almenaŭ ke la 'x' estas prononcata kiel 'ŝ'.)

La majaa kalendaro estas kuniĝo de du kalendaroj, kiuj nomiĝas, en la moderna jukateka lingvo, tzolk'in kaj haab. Unue mi priskribos la tzolk'in.

La Tzolk'in-Kalendaro

Tzolk'in signifas 'nombrado de tagoj'. Dato en ĉi tiu kalendaro konsistas de numero, 1 ĝis 13, kun nomo de tago. La dudek tagonomoj estas ĉi-sube.


Imix

Ik'

Ak'bal

K'an

Chikchan

Kimi

Manik'

Lamat

Muluk

Ok

Chuwen

Eb

Ben

Ix

Men

Kib

Kaban

Etz'nab

Kawak

Ajaw

Estis multe da libereco en la desegnado de majaaj ideogramoj; ili povis esti desegnitaj tre simple aŭ tre detale. Bonvolu kompari la suprajn ideogramojn kun la ideogramoj en ĉi tiuj paĝoj: Montgomery, Wikipedia.


En la tzolk'in-kalendaro, la numeroj kaj tagoj ciklas kune, kvazaŭ du dentradoj. Supozu ke hodiaŭ estus 1 Imix. Morgaŭ estus 2 Ik', kaj postmorgaŭ estus 3 Ak'bal. Post 13 tagoj, la ciklo irus al 13 Ben. La sekvan tagon, la numeroj reirus al 1: 1 Ix, 2 Men, ktp. (Vidu la apudan grafikaĵon.) Dudek tagojn post hodiaŭ, la dato estus 7 Ajaw. Tiam, la ciklo de tagonomoj reirus al Imix: 8 Imix, 9 Ik', 10 Ak'bal ktp.

Rimarku ke ĉi tiu kalendaro havas ciklon kiu ripetiĝas je 260 tagoj (13 x 20 = 260). Kio estas la utileco de tia kalendaro?

La tzolk'in-kalendaro estis uzata por divenado, same kiel eŭropa astrologio. Ĉiu tago en la 260-taga ciklo estis asociita kun dio, kaj havas propran karakteron. Majaoj uzis la tzolkin-kalendaron por diveni bonajn tagojn por religiaj ceremonioj, por edziĝi, komenci vojaĝon aŭ militon, ktp.

En iuj regionoj, Majaoj ankoraŭ konsultas 'tagulojn', kalendar-pastrojn kiuj spertas pri divenado, por plani gravajn eventojn.


La Haab-Kalendaro

La alia kalendaro estas la haab-kalendaro. Haab signifas jaron. Ĉi tiu jar-kalendaro estas precize 365 tagojn longa. La antikvaj Majaoj sciis ke jaro daŭras 365 tagojn plus kvaronon, sed ili ne vidis neceson prizorgi tiun ĝenan kvarontagon.

La majaa jaro estas dividita je 18 tempoperiodoj (ni diru, 'monatoj') de 20 tagoj, kaj mallonga 5-taga monato, kiun ili konsideris tre malbonsorta. Ĉiu monato havis nomon, kaj ĉiu tago de la monato havis numeron.


Pop

Wo

Sip

Sotz'

Sek

Xul

Yaxk'in

Mol

Ch'en

Yax

Sak

Keh

Mak

K'ank'in

Muwan

Pax

K'ayab

Kumk'u

Wayeb

Komparu la suprajn monatonomojn kun ĉi tiuj: Montgomery, Psychonauts.

La numero de tago povas esti 1 ĝis 19. La lasta tago de monato estas la 'sidiĝo' de la sekva monato. Ekzemple, en la monato Xul, la datoj estas 1 Xul, 2 Xul ktp. ĝis 19 Xul. La lasta tago de Xul estas 'chum Yaxk'in', la sidiĝo de Yaxk'in. (Yaxk'in estas la sekva monato.)

La sama regulo validas por la mallonga malbonsorta monato Wayeb; la kvina tago estas 'chum Pop', la sidiĝo de Pop.

Kune, La Kalendara Ciklo

En la majaa sistemo, por indiki la daton de specifa tago, oni kunmetas la datojn de la divenada kalendaro kaj de la jara kalendaro, ekzemple: 12 Lamat 15 Pop, aŭ 4 Imix 18 Mol.

Bonvole imagu du dentradojn kiuj reprezentu la du kalendarojn: la tzolk'in kun 260 dentoj, kaj la haab kun 365. La du radoj turniĝas kune. Kiom ofte revenas specifa tago, ekzemple, 2 Men 19 Xul? Se oni multobligas la nombrojn de tagoj: 260 x 365 = 94900 tagoj. Sed, komuna faktoro de 260 kaj 365 estas 5. Tial, la ciklo ripetiĝas ĉiujn 18980 tagojn (ĉar 94900/5 = 18980). Tio estas ciklo de 52 jaroj (18980/365).

La komenco de nova kvindekdu-jara ciklo estis grava evento por antikvaj Majaoj, kiel ŝanĝiĝo de jarcento estas por ni. Ili markis la okazon per nova konstruado, ekzemple, per pligrandigo de siaj piramidoj.

Longa Nombrado

Kalendaro kiu ciklas ĉiujn 52 jarojn ne estas adekvata por registri eventojn kiuj okazis pli ol 52 jarojn antaŭe. (Simile, por ni, 2 ciferoj ne sufiĉas por registri datojn antaŭ cent jaroj.)

Sur siaj monumentoj, Majaoj registris datojn per la 'Longa Nombrado'. ('Longa Nombrado' estas moderna nomo.) La Longa Nombrado reprezentas la nombron da tagoj kiuj pasis ekde la fino de la antaŭa Granda Ciklo (periodo de 5125 jaroj). Mi diskutos la Grandan Ciklon poste.

Por kompreni la Longan Nombradon, estos utile lerni la nomojn de majaaj tempoperiodoj:

 
Majaa Vorto  Signifo

k'intago
winal20 tagoj, (majaa monato)
tun18 winal-oj, 360 tagoj, preskaŭ jaro
k'atun20 tun-oj, 7200 tagoj, preskaŭ 20 jaroj
bak'tun20 k'atun-oj, 144000 tagoj, proks. 400 jaroj

Noto: En Esperanto, 'katuno' estas ŝtofo, sed en ĉi tiu eseo ĝi estas majaa tempoperiodo.

Majaa dato estas plene difinita per 5 ciferoj. Ekzemple: La fama reĝo de Palenke (Palenque), Hanab-Pakal, naskiĝis je 9.8.9.13.0

 

Sume, 1357100 tagojn post la fino de la lasta Granda Ciklo.

Surbaze de historiaj skribaĵoj, karbon-14-mezuroj, kaj astronomiaj konsideroj, fakuloj sukcesis rilatigi majaajn datojn al nia kalendaro. Oni kalkulis ke la lasta tago de la lasta Granda Ciklo estis la 11a de aŭgusto, jaro 3114 antaŭ Kristo. Aŭ la 12a de aŭgusto. Aŭ la 13a. Nuntempe, opinioj estas preskaŭ egale dividitaj inter la 11a kaj la 13a. La argumentoj por specifa dato estas tro komplikaj por diskuti en ĉi tiu mallonga eseo, sed mi opinias ke la 11a de aŭgusto estas la ĝusta dato. (Iuj Majaoj ankoraŭ uzas la divinadan kalendaron; ilia kalendaro subtenas la 11an de aŭgusto.)

Hanab-Pakal naskiĝis 1357100 tagojn post la 11a de aŭgusto, 3114 aK. Laŭ malpreciza kalkulo: 1357100 / 365.25 ~= 3716 jaroj; 3716 jaroj - 3114 (antaŭ Kristo) = 602 post Kristo. Sed, ne estis jaro 0. Pro tio oni devas adicii 1: 602 + 1 = 603. Hanab-Pakal naskiĝis en la jaro 603.

Laŭ preciza kalkulo, li naskiĝis la 24an de marto, 603 pK.

Pli pri la Granda Ciklo

La Granda Ciklo estas periodo de 13 baktunoj, proksimume 5125 jaroj. La Majaoj bazis siajn longnombradajn datojn sur la lasta tago de granda ciklo, kiun ili reprezentis per la ciferoj 13.0.0.0.0 . Nuntempe ni estas en la 13a baktuno (12.x.x.x.x). Ĉi tiu baktuno, kaj la nuna Granda Ciklo, finiĝos je 13.0.0.0.0, kiu respondas al la 21a de decembro, 2012 (aŭ la 23a de decembro, laŭ aliaj fontoj).

Antikvaj majaaj mitoj rakontas pri serio de detruoj kaj rekreoj. Iuj superstiĉuloj kredas ke la Majaoj antaŭvidis la finon de la homaro je la fino de la nuna ciklo en 2012. Sed la majaaj kalendaristoj difinis ciklojn multe pli grandajn ol la Granda Ciklo. Ili kredis ke la homaro estos detruita iam, je la fino de iu ciklo, sed ili verŝajne ne supozis ke tio okazos en 2012.

Originoj

Nenio priskribita supre estas unika al la Majaoj. La nombro-sistemo, la diven-kalendaro, la jar-kalendaro, kaj la 52-jara ciklo estis komunaj al ĉiuj mezamerikaj popoloj. Verŝajne multaj popoloj pruntis ideojn de la Majaoj, sed la Majaoj same pruntis de aliaj kulturoj. La Majaoj ne inventis la kalendaron.

Ankaŭ menciindas ke la Majaoj ne estis la unua amerika popolo kiu skribis, nek la dua. La popolo kiu unue inventis skribadon eble estis la Zapotekoj, kiuj vivis kaj ankoraŭ vivas en la meksika ŝtato Oaĥako (Oaxaca). Laŭ iuj fakuloj, la unuaj zapotekaj skribaĵoj datas de inter 600 aK kaj 400 aK.

La zapoteka skribsistemo ne estas deĉifrita, sed oni konstatis ke ili uzis la punkto-linian sistemon por reprezenti ciferojn. Baze de ĉi tiu konstato, fakuloj malkovris ke la Zapotekoj uzis divenadan kalendaron de 260 tagoj, kaj jaran kalendaron de 365 tagoj. Iuj eĉ opinias ke la Zapotekoj inventis la kalendaron.

La Zapotekoj konis la 52-jaran ciklon, sed ne la 'Longan Nombradon'; do, ne eblas rilatigi zapotekajn datojn kun nia kalendaro.

Fruaj Longnombradaj Datoj

La plej frua longnombrada dato ĝis nun malkovrita estas 7.16.3.2.13, kiu respondas al la 5a de decembro, 36 aK. Ĉi tiu dato estas ĉizita sur steleo kiu estis trovita ĉe Ĉiapo de Korzo, en la ŝtato Ĉiapo, regiono ekster la majaa teritorio. Kiu faris ĉi tiun steleon, se ne la Majaoj?

Fruaj longnombradaj datoj estis trovitaj kun skriblingvo, kiu ankoraŭ estas nedeĉifrita. Ĝi malsamas de la majaa kaj zapoteka skriblingvoj, kaj ekzistas tre malmultaj ekzemploj de ĝi. Famaj estas la Statueto de Tuŝtlo (Tuxtla), kiu havas daton de 8.6.2.4.17 (162-03-12 pK), kaj la Mohara Steleo (Mojarra), kiu havas tekston de proksimume 400 simboloj, kaj du datojn: 8.5.3.3.5 (143-05-19 pK) kaj 8.5.16.9.7 (156-07-11 pK).

Ĉi tiu skriblingvo estas konata per diversaj nomoj: la Istma Skriblingvo (ĉar ĝi estis trovita en la Istmo de Teŭantepeko), la Mohara Skriblingvo (pro la steleo de Mojarra, kiu havas la plej longan tekston), kaj la Epi-Olmeka Skriblingvo ('post-olmeka', ĉar la indiĝenoj kiuj uzis ĉi tiun skriblingvon eble estis praidoj de la Olmekoj). (Noto pri la Epi-Olmeka Skriblingvo)

Nuntempe, en okcidenta Ĉiapo kaj la Istmo de Teŭantepeko, vivas du parencaj indiĝenaj popoloj, la Miŝeoj kaj la Zokeoj. Dum antikvaj tempoj, la Olmekoj, kiuj kreis la unuan mezamerikan civilizon, vivis en la sama regiono. Pro tio, kaj lingvosciencaj konsideroj, multaj fakuloj opinias ke la Olmekoj parolis praan formon de la miŝe-zokea lingvo, aŭ pli specife, de la zokea lingvo.

La Statueto de Tuŝtlo kaj la Mohara Steleo estis faritaj longe post la falo de olmeka civilizo, sed indiĝenoj kiuj faris ilin eble estis praidoj de la Olmekoj, kaj prapatroj de la modernaj Miŝeoj kaj Zokeoj.

Majaaj Datoj

La plej frua majaa dato ĝis nun trovita estas 8.12.14.8.15 (292-07-06 pK), kiu estas sur steleo ĉe Tikal, Gvatemalo. La plej lasta longnombrada dato estis 10.4.0.0.0 (909-01-20 pK), ĉe Tonina, Ĉiapo (Toniná, Chiapas). Ĉi tiuj du datoj markas proksimume la limojn de la majaa klasika periodo (250 pK ĝis 925 pK).

Mallonga Nombrado

Post la falo de la klasika civilizo, la Majaoj ĉesis uzi la Longan Nombradon. Por registri historiajn eventojn, kaj diveni la estontecon, ili komencis uzi sistemon bazitan sur katunoj. Majaistoj nomas ĉi tiun sistemon 'la Mallonga Nombrado', ĉar ĝi ciklas ĉiujn 13 katunojn (ĉiujn 256 jarojn). La Longa Nombrado ciklas ĉiujn 13 baktunojn (5125 jarojn).

Laŭ majaa pensmaniero, ne nur la kalendaro ciklas, sed historio mem ciklas. Se iu grava evento okazis dum specifa katuno, ĝi okazos denove post 256 jaroj, dum la samnoma katuno. En la majaa almanako de Ĉilam Balam, historio kaj divenado estas miksitaj kun ambiguaj datoj, kio estas tre konfuza por modernaj historiistoj.




Referencoj

Ligiloj:

Calendario Zapoteco / Zapotec Calendar
The Maya Calendar      Michael John Finley
La Majaa Mondo Klasika      Nombroj en la Majaa Lingvo
Dictionary of Maya Hieroglyphs, John Montgomery
Wikipedia: Maya Calendar      Jaguar-Sun
The Mayan Calendar, I. Van Laningham
Introduction to Maya Hierglyphs, Kettunen & Helmke

 

Libroj:

Michael D. Coe
1999 The Maya, 6th edition, Thames & Hudson, ISBN 0-500-28066-5
 
Michael D. Coe, Mark Van Stone
2005 Reading the Maya Glyphs, 2th edition, Thames & Hudson,
ISBN 0-500-28553-5
 
Sandy Huff
1984 The Mayan Calendar Made Easy, Area Maya / Mayan Area