Indekso

Kabah - Forta Mano

English
La Palaco ĉe Kabah datas de la finklasika periodo. La kombileca strukturo sur la tegmento estas tipa trajto de majaa arkitekturo.

En la regiono Puuk, ne estas lagoj, nek riveroj, nek naturaj putoj. La Majaoj de ĉi tiu regiono tre dependis de pluvo kaj homfaritaj akvorezervujoj. Pro tio, la dio de pluvo, Ĉak, ricevis specialan atenton. Ĉi tiu konstruaĵo, nomata Palaco de Maskoj, havas 250 vizaĝojn de Ĉak. Ĝi estas ankaŭ konata per la majaa nomo Kodz Poop, kiu signifas 'rulita mato'. Bonvolu rimarki la tegmentan 'kombilon'.

Detalo de Kodz Poop. La vizaĝoj de Ĉak estas aranĝitaj en kolumnoj de 3. La enirejo dividas 3 vizaĝojn. Ĉiuj nazoj estas rompitaj.

Vizaĝoj de Ĉak. Ĉe la supra angulo, unu nerompita nazo.