Indekso
English



Periodo de Fruaj Ĉasistoj, ĝis 7000 aK

Multaj antropologoj opinias ke la unuaj loĝantoj de Ameriko venis de Azio dum la lasta glaciepoko, proksimume 14,000 jarojn antaŭ nun. Iuj opinias ke homoj venis pli frue, eĉ pli ol 20,000 jarojn antaŭe, sed la pruvoj de tio estas ankoraŭ nesufiĉaj. Ĉiukaze, dum miloj da jaroj, la unuaj Amerikanoj estis ĉasistoj kaj kolektistoj.


Arĥaika Periodo, 7000 aK - 2000 aK

La glaciepoko finiĝis antaŭ proksimume 9000 jaroj (7000 jarojn antaŭ Kristo). De 7000 ĝis 2000 aK, ĉasado estis ankoraŭ grava, sed la indiĝenoj de Mezameriko (centra Meksiko ĝis norda Kosta-Riko) komencis kulturi diversajn plantojn: maizon, fabojn, kukurbojn, kapsikojn, ktp. Iuj fakuloj opinias ke la pra-Majaoj estis la unuaj kiuj kulturis maizon.


Antaŭklasika Periodo, 2000 aK - 250 pK

Dum la antaŭklasika periodo, terkulturado fariĝis multe pli grava fonto de nutraĵo. Vilaĝoj fariĝis konstantaj kaj dense loĝataj, kaj sociaj hierarkioj formiĝis.

La plej frua civilizo en Mezameriko estis tiu de la Olmekoj, kiu floris de proksimume 1400 aK ĝis 400 aK, ĉe la marbordo de Tabasko kaj Vera Kruco. Ili konstruis la unuajn urbojn, kun palacoj kaj piramidoj. La grandaj ŝtonaj kapoj kiujn ili skulptis estas famaj.


Politika Mapo
Ĉi tiu mapo montras kelkajn ŝtatojn de centra Ameriko kaj suda Meksiko. Antikvaj urboj estas markitaj per ruĝaj piramidoj. (Bonvolu konscii ke estis multe pli da antikvaj urboj ol tiuj markitaj.) Montaj regionoj estas indikitaj per pli hela koloro. En Esperanto, Jukatanio estas nomo de meksika ŝtato, kaj Jukatano estas nomo de la tuta duoninsulo, kiu inkluzivas Kampeĉon, Jukatanion, Kintana-Roon, Belizon kaj Petenon.

Oni konsideras la olmekan kulturon la 'patrina kulturo' de Mezameriko, ĉar kulturoj kiuj floris poste, inkluzive de la majaa kulturo, heredis multon de ĝi.

Alia grava influo sur la antaŭklasikaj Majaoj estis la Izapa civilizo. Izapo (Izapa) estis antikva urbo kiu situis 32 kilometrojn de la pacifika marbordo, en moderna Ĉiapo. Dum olmekaj tempoj, la urbo estis centro de kakao-komerco. Kiam olmeka influo en la regiono malaperis, Izapo fariĝis pova urbo. Ĝi plej prosperis inter 300 kaj 50 aK.

En la bareliefoj de Izapo oni vidas diojn kiuj estas samaj aŭ similaj al tiuj kiujn la Majaoj adoris. Inter ili estas frua formo de Ĉak, la majaa dio de pluvo, kiu videblas ĉie en la antikvaj urboj de Jukatano.

Oni ne trovis skriblingvon nek kalendarajn datojn ĉe Izapo mem, sed 'Izapa civilizo' inkluzivas aliajn urbojn. Ĉe El Baul, ekzemple, oni trovis steleon kun skriblingvo kaj dato de 36 pK.

La urbo Kaminalhuju (Kaminaljuyú), kiu proksimas al la moderna urbo Gvatemalo, verŝajne plej forte influis la evoluon de majaa kulturo. Kaminalhujuanoj faris grandajn skulptaĵojn, laŭ Izapa stilo, kaj havis skriblingvon. Oni ne scias kiun lingvon la Kaminalhujuanoj parolis, kaj la skriblingvo estas ankoraŭ ne komprenata, sed fakuloj vidas rimarkindan similecon al la posta majaa skriblingvo.

Eksteraj Ligiloj:   Vkpd: Olmekoj   Izapa   El Baul



Klasika Periodo, 250 pK - 925 pK

La Tempo

La klasika periodo de la Majaoj estas difinita kiel 250 pK ĝis 925 pK, proksimume. (De ĉi tiu punkto, bonvolu supozi ke ĉiuj datoj estas 'post Kristo'.) Difinaj trajtoj de ĉi tiu periodo estas skriblingvo kaj 'longnombradaj' datoj sur monumentoj. Antaŭ la klasika, la Majaoj havis urbojn, piramidojn, artaĵojn, ktp., sed estas malmultaj ekzemploj de antaŭklasika skribado.

La klasika periodo estas subdividita je tri partoj: la frua klasika (250 - 600), la malfrua klasika (600 - 800), kaj la fina klasika (800 - 925).

La Loko

La majaa teritorio konsistas de tri regionoj: la suda, la centra, kaj la norda.

La suda regiono estas la pacifika marbordo kaj la 'Patrina Montaro' (Sierra Madre). La Majaoj en ĉi tiu regiono estis longe sub la regado de fremda popolo. Pro tio, kelkaj tipaj trajtoj de majaa kulturo mankas.

La centra regiono inkluzivas Belizon, partojn de la meksikaj ŝtatoj Kampeĉo, Tabasko kaj Ĉiapo, kaj Petenon, kiu estas la norda departemento de Gvatemalo. Peteno estis la centro de klasika majaa civilizo. Pluraj tre gravaj antikvaj urboj troviĝas tie: Tikal, Vaŝaktun, kaj aliaj. (Tik'al, Waxaktun / Uaxactún).

La norda regiono konsistas de la meksikaj ŝtatoj de Kampeĉo, Jukatanio, kaj Kintana-Roo. Plej fama estas la majaa urbo Ĉiĉen-Ica (Chichén Itzá), kun sia Piramido de Kukulkano. Alia fama urbo en la norda regiono estas Uŝmal (Uxmal).

La centra kaj norda regionoj situas sur vasta kalkoŝtona breto kiu leviĝis el la maro antaŭ milionoj da jaroj. En la centra regiono estas montetoj, sed la norda regiono estas tre ebena. La centra regiono havas lagojn kaj riverojn, sed en la norda regiono, surfaca akvo estas tre rara. Majaoj de la norda regiono dependis de naturaj putoj kaj akvorezervujoj dum la seka sezono.



Antikvaj Majaaj Urboj

La apuda mapo montras antikvajn urbojn menciitajn en ĉi tiu eseo, plus kelkajn aliajn kiuj estas iom famaj. Ĝi certe ne estas kompleta; multaj gravaj urboj ne estas markitaj. Ĉiuj ĉi tiuj urboj estas majaaj, escepte de Izapa. Nomoj kiuj devenas de indiĝena lingvo estis bluaj, kaj tiuj kiuj devenas de la hispana lingvo estas nigraj. La majaaj nomoj estas literumitaj kiel sur meksikaj mapoj. (Majaoj kaj majaistoj nun uzas novan literuman normon, kiu iom malsamas de la tradicia. *) Estas klarigo pri la origino de kelkaj urbonomoj ĉi tie.

Frua Klasika Periodo (250 - 600)

Unu el la ĉefaj majaaj urboj de la klasika periodo estis Tikal, kiu situas en Peteno, Gvatemalo. Tikalo estis fondita jam dum la naŭa jarcento aK. Dum la frua klasika, ĝi fariĝis potenca kaj komencis superregi najbarajn urbojn.

Hodiaŭ Tikal estas unu el la plej belaj arkeologiaj vidindaĵoj de la mondo, kaj tial estas enlistigita en la Listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko. Ĝi havas multajn grandajn strukturojn, palacojn, ceremoniajn platformojn, pilk-ludajn kortojn, ktp., sed la plej imponaj estas la krutaj piramidoj, inter 38 kaj 66 metrojn altaj. (La piramidoj estis konstruitaj dum la malfrua klasika periodo.)

En la jaro 378, la 14an de januaro, grava evento okazis ĉe Tikal. La reĝo Granda Jaguara Piedo (Chak Tok Ich'aak) mortis. Samtempe, homo nomata Naskita de Fajro (Siyah K'ak') 'alvenis' al Tikal de la okcidento. Naskita de Fajro ŝajne estis subulo de Lancoĵetilo Strigo (Atlatl Cauac). La sekvan jaron, la juna filo de Lancoĵetilo Strigo, nomata Unua Krokodilo (Nun Yax Ayin), fariĝis reĝo de Tikal. Estas interese ke Unua Krokodilo estas skulptita sur steleo ĉe Tikal en kostumo de teotiŭakana militisto. Tikal evidente estis konkerita de Teotiŭakananoj, ne-majaa popolo.

Teotiŭakan-o estis tre potenca urbo de centra Meksiko, fondita de militema popolo. Antaŭ sia detruo en la sesa jarcento, ĝi atingis grandecon de pli ol 100,000 loĝantoj. Ĝiaj restaĵoj situas proksimume 45 kilometrojn nordoriente de moderna Meksik-Urbo.

La teotiŭakana dinastio regis ĉe Tikal kaj najbara Vaŝaktun dum ducent jaroj. Oni vidas ĝian influon en la stilo de monumentoj, kaj imagoj de teotiŭakanaj dioj. Ĉe aliaj urboj de Peteno, teotiŭakana influo estas malpli evidenta. Eble ĉi tiuj urboj restis sub majaa regado.

Teotiŭakananoj ankaŭ invadis la sudan majaan regionon. Iom post la jaro 400, ili kaptis la urbon Kaminalhuju-on. Ekde tiam, majaa kulturo en la suda regiono estis plejparte anstataŭigita per la kulturo de la konkerintoj.

Dum la malfrua sesa jarcento, Teotiŭakano estis detruita. La kaŭzo ne estas konata. La Teotiŭakananoj ĉe Tikalo kaj Vaŝaktuno ankaŭ spertis malbonan sorton. En la jaro 562, Karakolo kaj Kalakmulo (Caracol, Calakmul), malamikaj urboj, atakis kaj venkis Tikalon. Dum la sekva jarcento, neniuj novaj monumentoj estis starigitaj ĉe Tikalo, kaj estas indikoj de vandalismo. Post la malluma jarcento, dum la malfrua klasika periodo, Tikalo kaj Vaŝaktuno denove prosperis, sed teotiŭakana povo estis malaperinta de la majaa teritorio.

FAMSI: Tikal UTexas: Tikal TravelsInParadise: Tikal
Athena Review: Tikal Wkpd: Teotihuacán Teotihuacán
Vkpd: Teotiŭakano Kalb: Teotihuakano Vkpd: Kalakmulo

Malfrua Klasika Periodo (600 - 800)

En la jaro 682, Duobla Luno, ankaŭ nomata Lordo Kakao, (Hasaw Chan K'awil, Ah Kakaw) fariĝis reĝo de Tikalo. Li venkis Kalakmulon en 695, kaj oferis ties reĝon. (La Majaoj, kiel aliaj indiĝenoj de Mezameriko, oferis homojn al siaj dioj per senkapigo aŭ elŝiro de la koro.)

Dum la 52 jaroj de sia regado, Lordo Kakao restarigis la povon de Tikalo. La urbo atingis loĝantaron de ĝis 90,000 homoj, sed la teritorio kiun li regis enhavis ĝis unu milionon da homoj. La 44-metra piramido nomata 'Templo 1' ĉe Tikalo estas lia funebra monumento.

Tikalo estis la plej granda majaa urbo de la klasika periodo, sed oni konsciu ke estis dekoj da urboj tra la majaa teritorio. Ĉar mi volas fini ĉi tiun eseon antaŭ ol ĝi fariĝos libro, mi devas neglekti multajn interesajn urbojn.

Ekde la lasta duono de la oka jarcento, majaa civilizo en la centra regiono komencis sian longan falon. Estas diversaj opinioj pri kial. Laŭ Majkel Ko (Michael D. Coe), usona antropologo kaj aŭtoro de 'La Majaoj' (The Maya), la plejo de arkeologoj nun konsentas ke estis tri ĉefaj kaŭzoj: militoj, ekologia krizo pro tro granda loĝantaro, kaj senpluveco.

Hodiaŭ, la antikvaj urboj de Peteno estas ĉirkaŭitaj de pluvarbaro, sed dum la malfrua klasika periodo, la regiono estis dense loĝata de milionoj da Majaoj, kiuj elhakis la arbarojn por krei bienojn. Senarbarigo kaŭzis ekologiajn problemojn, erozion, ktp.

Alia ekologia problemo estis trouzo de grundo. La Majaoj ja komprenis ke se oni tro longe kulturas iun terpecon, ĝia fekundeco elĉerpiĝas. Oni devas lasi ĝin kaj planti aliloke. Sed kiam ne plu restas liberaj terpecoj, kio fareblas?

La majaa loĝantaro verŝajne kreskis al pli granda nombro ol ilia teritorio kapablis subteni. Kiam naturaj rimedoj elĉerpiĝas, militoj estas neeviteblaj. Majaoj intermilitadis dum sia tuta historio, sed dum la lasta duono de la oka jarcento, ĉi tiuj militoj fariĝis pli severaj, pli detruaj.

Senpluveco certe kontribuis al la kolapso de majaa civilizo. En la majaa teritorio, pluvo falas dum someraj monatoj, kaj la vetero de januaro ĝis majo estas tre seka. Multaj urboj dependis de naturaj putoj kaj homfaritaj akvorezervujoj dum la seka sezono. En la norda regiono, kie surfaca akvo estas tre rara, tio estas memkomprenebla, sed urboj en la centra regiono ankaŭ bezonis akvorezervujojn. Tikalo havis dekon da ili ĉirkaŭ la urbocentro.

Lastatempe, profesoroj Peterson kaj Haug esploris marajn sedimentojn ĉe norda Venezuelo por determini antikvajn klimatajn kondiĉojn. (Ref.) Laŭ ili, estis kvar periodoj de senpluveco, ĉirkaŭ la jaroj 760, 810, 860, kaj 910. La senpluveco de 810 estis la plej longa. Ĝi daŭris 8 jarojn. Por socio kiu estis jam spertanta ekologiajn problemojn, ĉi tiuj senpluvaj periodoj sendube estis fortaj frapoj.

Fina Klasika Periodo (800 - 925)

La kolapso de majaa civilizo estis longdaŭra, kaj ĝi ne okazis ĉie samtempe. La centra regiono falis unue. Post 869, nova konstruado ĉe Tikalo ĉesis. Post 900, la urbo estis forlasita. La situacio estis simila ĉe aliaj grandaj urboj de Peteno.

Dum la urboj de la centra regiono estis abandonata, urboj en la norda regiono restis stabilaj. Iuj eĉ floris. Ĉi tiu fakto estas tre neatendinda, ĉar la norda regiono ricevas malpli da pluvo ol la centra regiono, kaj riveroj kaj lagoj preskaŭ tute mankas tie.


Sankta Puto ĉe Ĉiĉen-Ica
Parto de la klarigo eble estas naturaj putoj (hispane: cenote, majae: tz'onot / dzonot). La norda kaj centra regionoj sidas sur vasta kalkoŝtona breto. Dum paso de milionoj da jaroj, akvo dissolvas kalkoŝtonon, kaj formas subterajn riverojn kaj kavernojn. Foje, la 'tegmento' de kaverno kolapsas, kaj la akvo de la subtera rivero estas malkovrita. En la norda regiono, urboj ofte situas apud tiaj naturaj putoj.

Sed, kio pri la centra regiono? Kial ili ne povis profiti de ĉi tiaj naturaj putoj? La kialo estas ke la alteco de la tero estas pli en la centra regiono. Alivorte, la subtera akvonivelo estas pli profunda. La Majaoj ne povis facile atingi ĝin. Ili devis dependi de pluvo por plenigi siajn homfaritajn akvorezervujojn.

Naturaj putoj, tamen, ne povas tute klarigi kial la norda regiono travivis la krizon kiu frapis la centran regionon. En la ŝtato Jukatanio, estas regiono de malaltaj montetoj nomata Puuk. (La norda regiono estas ĝenerale tre ebena.) Ĉe Puuk, la grundo estas fekunda sed naturaj putoj mankas. Spite la mankon de naturaj akvofontoj, pluraj urboj floris tie dum la fina klasika, inkluzive de Uŝmal (Uxmal), kiu famas pro sia tre bela arkitekturo. Verŝajne, dum iom da tempo almenaŭ, la akvorezervujoj sufiĉis.


Piramido ĉe Uŝmal

Ĉiukaze, la florado de la puka regiono ne longe daŭris. Je la fino de la deka jarcento, la urboj de ĉi tiu regiono estis preskaŭ senhomaj. La kialoj de ĉi tiu kolapso estas ne bone komprenataj, sed estas ebleco ke, simile al la centra regiono, la loĝantaro kreskis al nesubtenebla nivelo.


Postklasika Periodo, 925 pK - 1530 pK

Ĉiĉen-Ica (Chichén Itzá) estas unu el la plej famaj antikvaj urboj de Ameriko. Ĉiutage busoj veturigas centojn da turistoj de proksima Kankuno por viziti la ruinojn.

Oni kutime aŭdas aŭ legas pri "la majaa urbo Ĉiĉen-Ica", sed multaj konstruaĵoj tie, inkluzive de la fama piramido de Kukulkano, montras toltekan stilon. En la postklasika historio de la Majaoj, la Toltekoj havis ĉefan rolon.

Bonvolu noti: La historio de Ĉiĉen-Ica estas tre disputata. Mia ĉefa fonto estis 'La Majaoj' de Majkel D. Ko. (Ref.)



Piramido de Kukulkano, ĉe Ĉiĉen-Ica

La Toltekoj estis naŭatlo-parolantoj de centra Meksiko. En la frua deka jarcento, ili fondis urbon Tula, proksimume 65 kilometrojn norde de moderna Meksik-Urbo. Iuj opinias ke la Toltekoj estis praidoj de la Teotiŭakananoj, kies ĉefurbo jam estis senhoma ruino. Simile al la Teotiŭakananoj, la Toltekoj estis tre militemaj. Ili konkeris aliajn popolojn kaj faris imperion kiu etendiĝis de Kariba Maro ĝis Pacifiko.

La Toltekoj kultis ĉefe du diojn: Plum-Serpento estis dio de lernado kaj kulturo, kaj Fumanta Spegulo estis dio de milito. Oni ofte nomas ĉi tiujn diojn laŭ iliaj meŝikaj (aztekaj) nomoj Kecalkoatlo kaj Tezkatlipoko (Quetzalcoatl, Tezcatlipoca). En la malfrua deka jarcento, okazis disputo inter la reĝo, Topilcin-Kecalkoatlo, kiu estis ĉefpastro de Kecalkoatlo, kaj la militistaj klasoj, kiuj kultis Tezkatlipokon. La militista partio venkis. Ĉirkaŭ 987, Topilcin-Kecalkoatlo kaj liaj subtenantoj devis fuĝi de Tula. La reĝo ĵuris ke li iam revenos por venĝi sin. (Kvincent jarojn poste, la meŝika reĝo Moktezuma, kiu sciis pri tiu ĵuro, konvinkiĝis ke Kortez estas la revenanta dio Kecalkoatlo, kaj pro tio konsideris lin nevenkebla.)

La Topilcin-anoj fuĝis al la kariba marbordo, kaj boatis suden, al Jukatano. Ili batalis kontraŭ la Majaoj surmare, kaj poste surtere. Pro la kolapso de sia civilizo, la Majaoj ne estis sufiĉe fortaj por forpeli la invadantojn. La Toltekoj prenis Ĉiĉen-Icaon, kiu fariĝis ilia ĉefurbo. (En tiu tempo, la nomo de la urbo ne estis Ĉiĉen-Ica. Ĝi probable estis Uukil-abnal, kiu signifas 'Sep Arbedoj'.) La Majaoj nomis sian novan reĝon Kukulkan, kiu signifas, en majaa lingvo, Plum-Serpenton.

Post la tolteka invado, la kulturoj de la du popoloj kunfandiĝis. Konstruaĵoj faritaj antaŭ la alveno de la Toltekoj montras 'puk-an' stilon, kiel ĉe Uŝmal. Post la konkero, la puka stilo miksiĝas kun la tolteka.

La religioj ankaŭ kunfandiĝis. Tio verŝajne ne estis malfacila, ĉar la popoloj de Mezameriko havis multajn komunajn kredojn.

La tolteka imperio en Jukatano ne longe daŭris. Komence de la dek tria jarcento, la ĉefurbo estis abandonita. Oni ne scias kial.

Migranta tribo de Majaoj, la Ica-oj (Itzá), trovis la forlasitan urbon kaj ekloĝis tie. La reĝo de la Ica-oj nomis sin Kukulkano, eble por imiti la gloran toltekan reĝon. (La moderna nomo de la urbo, Ĉiĉen-Ica, signifas 'buŝo de la puto de la Ica-oj', aludo al la sankta puto kaj la reganta familio.)

Ŝajnas ke la jukatanaj Majaoj tre malamis la Icaojn. En la dek kvina jarcento, inter 1441 kaj 1461, ili ribelis. La Icaoj devis fuĝi al Peteno.

Chichén Itzá Vkpd: Chichén Itzá Toltec
Wkpd: Toltec Wkpd: Tula Tula
Wkpd: Tollan


Konkero kaj Poste (Mallonge)

En 1511, hispana ŝipo velanta de kolonio en Panamo al Kubo ruiniĝis sur rifo. La kapitano, Valdivia, kaj dek ok aliaj drivis en malgranda boato dum du semajnoj. Sep mortis de malsato antaŭ ol ili atingis Jukatanon, kie ili estis kaptitaj de Majaoj. La kapitano kaj kvar aliaj estis murditaj kaj manĝitaj. Kelkaj Hispanoj sukcesis eskapi kaj fuĝi al pli amikeca grupo de Majaoj, kiuj akceptis ilin kiel sklavojn. Post tempo, estis nur du travivintoj: maristo Gonzalo Gerero (Guerrero) kaj pastro Heronimo de Agvilar (Aguilar).

Ambaŭ viroj lernis la majaan lingvon, sed Gerero plene integriĝis kun la Majaoj. Li fariĝis militisto kaj milita konsilanto, kaj edziĝis al altranga majaa virino, kun kiu li havis tri filojn. Agvilaro, pro sia pastra ĵuro, restis fraŭlo.

En 1519, kiam Kortezo alvenis al Jukatano, li aŭdis pri du blankuloj kiuj vivas inter la Majaoj. Li sendis mesaĝistojn kun letero kaj kolĉenoj por aĉeti ilian liberecon. La ĉefo de Agvilaro donis al li lian liberecon. Agvilaro vizitis Gereron, kiu vivis en alia loko, kaj petis lin kuniri. Gerero, kiu havis rangon kaj familion ĉe la Majaoj, elektis resti inter ili.

Kiam Agvilaro atingis la marbordon, Kortezo estis jam foririnta, sed feliĉe por li, Kortezo devis reveni al Kozumelo pro ŝtormo. Agvilaro sukcesis renkonti la Hispanojn. Li poste estis tre utila al Kortezo kiel interpretisto.

Kiam Kortezo alvenis al Mezameriko, la plej pova popolo estis la Meŝikoj, ankaŭ nomataj Aztekoj (Mexica, Aztec). Ilia ĉefurbo, Tenoĉtitlan-o (ĉe moderna Meksik-Urbo), kun loĝantaro de ĝis 200,000 homoj, estis centro de granda imperio. Bedaŭrinde por ili, ili havis oron, kiun la Hispanoj tre deziris.

En 1521, Kortezo, kiu estis alveninta al Meksiko kun nur kelkcent Hispanoj, sukcesis detrui Tenoĉtitlan-on kaj la meŝikan imperion. Li havis kelkajn avantaĝojn kiuj ebligis ĉi tion: La Hispanoj havis pli bonajn armilojn, arbalestojn, pafilojn, ĉevalojn; la reĝo de la Meŝikoj, Moktezuma 2, estis tre superstiĉa (li kredis ke Kortezo estas reveninta dio Kecalkoatlo, kaj tial plaĉebla, sed ne venkebla); la Meŝikoj estis malamataj de la popoloj kiujn ili konkeris, kaj pro tio la Hispanoj sukcesis fari aliancojn; laste, la Hispanoj alportis variolon, kiu mortigis tre multajn Meŝikojn.

La konkero de la Majaoj daŭris longe; la lasta sendependa regno, tiu de la Icaoj de Peteno, finfine falis en 1697. Eĉ poste, la Majaoj montris sin tre rezistemaj kontraŭ hispana regado. En la deknaŭa jarcento, la Majaoj de Jukatano ribelis pro ekleziaj impostoj kaj forpreno de majaaj bienoj. Ĉi tiu ribelo estas nomata la Kast-Milito. Komence, en 1848, la ribelantoj preskaŭ sukcesis rekonkeri la tutan Jukatanon! Ili estis repuŝitaj, tamen, la orienta parto de Jukatano restis sendependa dum 50 jaroj.

La post-konkera historio de la Majaoj estas tre interesa temo, kiu bezonas pli detalan priskribon, sed mi bedaŭrinde devos lasis tiun temon por alia fojo, aŭ alia verkanto.

Vkpd: Aztekoj Vkpd: Tenoĉtitlano Kalb: Aztekoj
Tenochtitlan Valdivia Shipwreck
Jeronimo de Aguilar
Conquest Caste War


Referencoj

Michael D. Coe
1999 The Maya, 6th edition, Thames & Hudson,
ISBN 0-500-28066-5
 
Larry C. Peterson, Gerald H. Haug
July-Aug 2005 Climate and the Collapse of Maya Civilization,
American Scientist
 

Aliaj Ligiloj

Wkpd: History of Mexico Vkpd: Historio de Meksiko
Maya Archaeology (FLAAR) NASA: Mayan Mysteries
Mexico Connect: Time Line Mayan Archeological Timeline
Pre-Columbian Civilizations Civilizações Pré-Colombianas
Chronological Table of Mesoamerican Archaeology
Palenque <-- Belegaj Fotoj!