Multaj fontoj (en la Interreto) kiuj traktas antikvajn amerikajn skriblingvojn ne distingas inter 'olmeka' kaj 'epi-olmeka'. 'Epi-olmeka' (kiu signifas 'post-olmeka') rilatas al skriblingvo kiu datas de la dua jarcento post Kristo. Estas ebleco ke la indiĝenoj kiuj faris la epi-olmekajn skribaĵojn estis rektaj praidoj de la Olmekoj, sed ne ĉiuj konsideras tion pruvita.
Lastatempe, antropologoj de Florida Ŝtata Universitato (Pohl, Pope, Nagy) priverkis simbolojn kiujn ili trovis ĉe la olmekaj restaĵoj de Lavento (La Venta), sur ŝtono kaj ceramiko. Laŭ ili, ĉi tiuj simboloj, kiuj datas de 7a jarcento aK, reprezentas skriblingvon. Tamen aliaj fakuloj pri mezamerika kulturo (Coe, Marcus, Stuart) restas skeptikaj.