| Indekso | Ĉiĉen-Ica - Buŝo de la Puto de la Icaoj |
English |
![]() | ||
|
La Piramido de Kukulkan (Plum-Serpento) estis konstruita dum la 11a jarcento, laŭ tolteka stilo. Ĉe la supro de la ŝtuparo la alteco estas 24 metroj. La alteco ĉe la supro de la templo estas 30 metroj. La Majaoj kutimis konstrui piramidojn sur piramidojn. Ene de la Piramido de Kukulkan estas alia piramido, ankaŭ tolteka. Arkeologoj faris tunelon ĉe la bazo de la norda ŝtuparo, kiu supreniras al la templo de la pli malnova piramido. En la supra foto, homoj atendas ekster la enirejo de la tunelo. | ||
![]() | ||
|
| ||
![]() | ||
|
| ||
![]() | ||
|
| ||
![]() | ||
|
| ||
| ||
![]() | ||
|
| ||
![]() | ||
| La jaguaro kaj la aglo estis gravaj kult-simboloj por toltekaj militistoj. En ĉi tiu bareliefo, ili manĝas homajn korojn. | ||
![]() | ||
| La Toltekoj metis la kapojn de oferviktimoj sur levitan platformon. La kranio-platformo ĉe Ĉiĉen-Ica havas multajn skulptitajn kraniojn sur la flankoj. Ĉi tiu foto montras angulon de la platformo. | ||
![]() | ||
| La Templo de la Militistoj estas tre simila al Templo B ĉe Tula, la tolteka ĉefurbo kiun Reĝo Topilcin-Kecalkoatlo kaj liaj subtenantoj devis fuĝi. | ||
|
Tolteka influo estas tre evidenta en la kontruaĵoj de la norda parto de Ĉiĉen-Ica. En la suda parto, la stilo de arkitekturo similas al tiu ĉe Uŝmal kaj aliaj urboj de la regiono Puuk. Pro tio, iuj fakuloj opinias ke la konstruaĵoj de la suda parto estis konstruitaj dum la klasika periodo, kaj tiuj de la norda parto, dum la postklasika. (Laŭ iuj historiistoj, la Toltekoj ekprenis la urbon dum la jaro 987 pK.) La suda parto estas foje nomata Malnova Ĉiĉen, kaj la norda parto Nova Ĉiĉen. La subaj fotoj estas de Malnova Ĉiĉen. | ||
![]() | ||
| Ĉi tiu konstruaĵo, kiu iom aspektas kiel stelobservejo, fakte estis stelobservejo. Hodiaŭ ĝi havas volbecan formon, sed tio estas pro la forfalo de ŝtonaj brikoj; la originala formo estis cilindra. (Modelo) Oni foje nomas la konstruaĵon 'El Karakol' (El Caracol), kiu signifas 'La Heliko' en la hispana, ĉar estas helikeca ŝtuparo en la turo. | ||
![]() | ||
| Oni nomas ĉi tiun konstruaĵon la Krom-domo (Annex); ĝia funkcio ne estas konata. Rimarku ke la muroj kaj anguloj estas ornamitaj per vizaĝoj de Ĉak (Chaak), dio de pluvo. Dek du Ĉak-oj videblas en la supra foto. La Krom-domo estas tipa ekzemplo de Puuk-stilo, nomata pro la regiono Puuk de norda Jukatano, kie oni ofte trovas ĝin. (Vidu Uŝmal, Kabah, Sajil.) | ||
![]() | ||
| Inter La Krom-domo kaj La Preĝejo. La dio Ĉak havis longan hokan nazon. Sur antikvaj konstruaĵoj, la nazoj estas ĝenerale rompitaj, sed en ĉi tiu foto oni povas vidi nerompitan nazon. | ||
![]() | ||
| En norda Jukatano, riveroj fluas en subteraj kavernoj. Foje, la tegmento de subtera kaverno kolapsas, kaj natura puto formiĝas. Kompreneble, la Majaoj fondis siajn vilaĝojn kaj urbojn proksime al ĉi tiaj putoj. Ĉiĉen-Ica havas du putojn. La supra foto montras la Sanktan Puton, kie la Majaoj oferis valoraĵojn kaj homojn al sia dio Ĉak. | ||