Litertriso - Esperanta Vortludo

Kiel Ludi

Liter-brikoj falas de la supro kaj amasiĝas. La celo de la ludo estas eviti ke la brikamaso atingu la supron de la ludejo.

Dum literbriko falas, movu ĝin dekstren aŭ maldekstren per la sag-klavoj de la klavaro. (Se tio ne funkcias, surklaku unufoje sur la ludejo kaj provu denove.)

Provu faligi brikojn tiel ke ili formos vortojn, horizontale aŭ vertikale. Kiam vi sukcesos formi vorton, la brikoj en tiu vorto malaperos, kaj la supraj brikoj falos al la liberigitaj lokoj.

Por rapidigi la falon de briko, uzu la malsupren-sagklavon. La supren-sagklavo ŝanĝas la literon de briko dum ĝi falas.

Estas tri niveloj:

  • Facila - vortoj devas havi almenaŭ tri literojn.
  • Mezfacila - pli rapida ol la facila nivelo.
  • Malfacila - vortoj devas havi almenaŭ kvar literojn.

Litertriso ne konas tre rarajn vortojn, kaj ne agnoskas nekutimajn finaĵojn, kiel 'mus-i' (agi kiel muso) aŭ 'ej-i' (esti ejo?). Pensu pri ordinaraj vortoj kun ordinaraj finaĵoj. Ĉar la vortaro ne estas perfekta, Litertriso foje rifuzas bonan vorton. La programisto petas pardonon.

Kiel Instali

Se la Ĝava medio (Java/JRE) estas instalita en via komputilo, vi povas instali Litertrison kaj ludi ĝin sen foliumilo. La plej nova versio de la Ĝava medio estas ĉi tie: http://java.com. Por Linuks-uzantoj, estas kelkaj instrukcioj pri instalado ĉi tie.

Por instali Litertrison, elŝutu la instalilon (InstaluLit.jar) kaj aktivigu ĝin (per duobla surklako). Ĝi malpakos la programon en taŭgan lokon, kaj metos simbolan ligilon (maldekstre) sur la labortablon de via komputilo.


Plibonigoj de Versio 1.1

La koloroj de la literoj kaj fono nun estas elekteblaj. Eĉ eblas meti bildon en la fonon. Kiam Litertriso kuras ene de hejmpaĝo, ĝi akiras kolor-parametrojn de la 'applet'-etikedo. (Vidu la html-fonton de ĉi tiu paĝo.)

Plibonigoj de Versio 1.2

La brikoj falas iomete pli glate; nun eblas instali la programon sub Mak OS X; kiam instalita, la programo provizas butonojn por ŝanĝi la kolorojn kaj fonobildon. (Antaŭe esti klavoj, F1 kaj F2.)



Se vi volas ligi al ĉi tiu paĝo, bv. uzi la adreson: http://purl.oclc.org/net/klivo/litertriso

Litertriso estis inspirita de Vortaris, de Samir Ribic, kiu siavice estis inspirita de Tetris, de Alexey Pajitnov. Ĝuu la ludon.

     KLIVO

2009/03